Kvina Kolombia Kongreso de Esperanto

Ibageo, oktobro 16 - 18 de 1999

Raporto

 

Oni povas mezuri la sukceson (au malsukceson!) de kongreso per diversaj mezuriloj. Se oni uzas la "mezurilon pri kvanto", oni diru ke nia kunveno estis iomete malpli sukcesa ol normale. Tamen, se oni kalkulas ke nia lando travivas la plej gravan ekononian krizon de la lastaj 60 jaroj, oni facile komprenas ke la esperantistoj simple ne havis la eblecon vojaghi al la kongresurbo, kiel efektive multaj informis. 34 gesamideanoj aperas en la inaugura foto de la kongreso sed "oficiale" 26 partoprenis. Estis reprezentantoj el la urboj Curitiba, Armenia, Bogotá, Calarcá, Cali, Ibagué, Medellín kaj Tuluá. La Kongreso ricevis salutojn el la samtempa japana kongreso, Usono (Bill Maxey), UEA (Renato Corsetti) kajVenezuela Esperanto-Asocio (Andrés Turrisi). Post la kongreso oni ricevis salutojn ankau el Argentino, Kebekio, Francio kaj diverslandaj esperantistoj.

Se oni uzas la "mezurilon pri semado", oni povas ja diri ke la kongreso estis pli ol sukcesa. Chi-rilate la loka grupo (grupo kun pli ol 40 infanoj kiuj ricevas regulajn lecionojn de E-o en la lernejo "San Simón"), farighis multe pli solida. Dum la inauguro la infanoj ricevis atestilon pri la sukceso de la unua baza kurso de E-o en Ibageo... Kelkaj plenkreskuloj kaj ech kelkaj fughintoj, decidis pro la kongreso reveni al la lingvo.

Se oni uzas la "mezurilon pri diskonigado", ankau chi tie oni povas diri ke la kongreso estis ege sukcesa. Kvar intervjuoj (du dumkongresaj) en la lokaj radiostacioj montris ke E-o ne plu estas io ekzota au neatingebla. Unu el tiuj inkluzivis la partoprenon de la infana grupo en la programo "La freneza Bovino" ech kun charma kaj entuzisma kantado de la Espero fare de la geinfanoj kaj tujaj respondoj al la demandoj de la auskultantoj,. Raporto en la chefa jhurnalo de Ibageo -en la unua pagho- kompletigis la diskonigan agadon...

La "mezurilo pri kultura kaj kleriga agado" montris rimarkindan panoramon. La kurso por progresantoj lau la gvidado de la prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos, satigis chies apetitojn. Luis Jorge Santos Morales prelegis hispane kaj instrue pri nia lingvo por la ghenerala publiko, montrante impresajn konojn pri nia historio kaj la praktika uzado de la lingvo. Instrua prelego de Gonzalo Bermúdez, el Bogoto, pri "Rekt-kompromisa Memstara Esperanto-lernado" donis al la cheestantoj la ilojn por posedi la lingvon (sed ne nur ghin) meze de izoleco. Jorge Velasquez, el Medeghino, alproksimigis nin al la homdia naturo de Jesuo Kristo per sia prelego "De Dio al Jesuo". La komedio "Amo per Proverboj!" de la brazilano Arturo Azevedo markis lernigan kaj amuzan pauzon inter la prelegoj. Bibiana Cifuentes, Geraldo Mattos kaj Ruben Torres ludis la teatrajhon por chies plezuro. Santiago Alvarez sendis prelegon pri "Esperanto kaj homaj rajtoj" kiu legita de Ruben Torres, atentigis la kongresanaron pri la simileco inter homaj rajtoj kaj la penso de nia kara L. L. Zamenhof.

Movade la kongreso havis du chefajn punktojn: la unua estis la propono de Alfonso Alvarez ekstarigi landan sekcion de TEJO. Alfonso rimarkigis la forton de la kolombia junularo kiu sentas sin kapabla ekroli en la junulara movado. Tiu propono estis forte kaj unuanime akceptata de la kongresanaro. Bibiana Cifuentes, Germán Becerra kaj Alfonso Alvarez estas la kunordigantoj kaj respondeculoj de tiu chi gravega projekto.

La alia tre grava movada temo disvolvigita en la kongreso estis la decido konduki la fortojn de nia movado al la atingo de oficiala rekono de Esperanto en nia lando. Kiel? Antonio Herrera kaj lia edzino María Dilia proponis trafi la Sekretariejon pri Edukado de la departamento Tolimo por starigi kurson por "lerni instrui Esperanton" al la kolombiaj esperantistoj. La Ghenerala Plano pri Edukado en Kolombio ebligas tion kaj la magistro pri edukado Antonio Herrera estas la respondeculo organizi kaj gvidi tiun kurson per la reto. La kurso havos la benon de la Universitato de Tolimo (eble ankau de ILEI) kaj permesos enkondukon de Esperanto kiel oficialan studobjekton. La nuna kolombia esperantistaro havas la grandegan respondecon instrui la lingvon en lernejoj kaj universitatoj.

Tiu chu projekto estas la chefa kolono de nia strategia plano.

Luis Jorge Santos Morales proponis paralelan agadon: Ke la lokaj grupoj organizu trimonatan kurson. Luis Jorge estu la instruisto kaj la grupo devu prizorgi la subtenadon de la instruisto dum tiu tempoperiodo. Ni memoru ke Luis Jorge estas la kapo de unu el la plej gravaj lingvoinstitutoj en kolombio: Winston Salem.

La proponoj estis akceptataj entuziasme kaj la Ghenerala Plano pri Edukado malfermas chiujn pordojn por efektivigi nian strategian planon.

Ghenerala asembleo de la Ligo disvolvighis vigle. Post la raporto pri la chijara agado (efektivigita cxefe per la reto) fare de Ruben Torres kaj la raporto pri la financa situacio de la Ligo fare de Consuelo Polanco, venis kelkaj gravaj decidoj:

La lastan tagon de la kongreso, venis la lasta (chijara!) leciono de Geraldo Mattos, kaj la informado de Gonzalo Bermudez pri la Kampanjo 2000. La libera diskutrondo estis speciale vigla kaj oni tusxis jenajn temojn:

La lasta programero estis la muzika kaj kortusha ghisbaldauo de Horacio Hernandez. Li majstre ludis la gitaron kaj bele kantis, lasante en la cheestantoj sentojn de ghojo pro la sukceso de la kongreso, sed samtempe de malghojo pro al baldaua disforiro. Venontjare, cxu en Armenia, cxu en Bogotá, la kolombia esperantistaro estos preta rekrei la landon de Zamenhof por diskuti pri la faritajxoj kaj replani nian futuron. Estus bele vidi vin tie!!

Oni povas konkludi ke (kuniginte chiujn kongresmezurilojn) malgrau chiaj malfacilajhoj la movado en Kolombio denove disvolvighas ne tro rapide, sed ja tutfirme kaj esperplene. La kongreso estis nur konstatilo de tiu chi fakto.

 

Ruben Torres