KVINA KOLOMBIA KONGRESO DE ESPERANTO
KONGRESA REZOLUCIO
La partoprenantoj de la Kvina Kolombia Kongreso de Esperanto, okazigita en la urbo Ibageo inter la 16a kaj la 18a de oktobro de 1999,
Konstatinte:
- ke grandaj emoj de la kolombia esperantistaro estas roli pli grave en Esperantio kaj pli efike disvastigi Esperanton en nia lando kaj regiono,
- ke la Esperanto-junularo en Kolombio sentas sin forta kaj preta diskonigi nian lingvoj inter la kolombiaj gejunuloj,
- ke malgrau chiaj malfacilajhoj ni sukcesis kunveni kaj krei strategian planon por la disvolvigo de Esperanto en Kolombio,
decide alvokas la kolombiajn esperantistojn ne kunvenantajn en Ibageo por ke ni chiuj kune subtenu kaj disvolvigu la strategian planon jhus kreitan cele al oficiala enkonduko de Esperanto en nia lando, kies detaloj trovighas en la kongresa raporto,
tutkore apogas la decidon de niaj gejunuloj krei kolombian sekcion de TEJO en nia lando,
frate salutas niajn najbarajn Landajn Asociojn kaj kuraghigas ilin okazigi landajn renkontighojn kaj plifortigi chiuspecajn rilatojn kun Kolombia Esperanto-Ligo.
Ibageo, la 18an de oktobro de 1999