GLOSARO - GLOSSARIUM - GLOSSAIRE - GLOSSARY

* NOVA TEMPO * NOUVEL AGE * NIEUWE TIJD * NEW AGE *

* NATURKURACADO  * MEDECINES DOUCES *  * NATUROPATHY *

* BONFARTADO * WELLNESS * MIEUX-ETRE *

LEXIKON -   LEXIQUE - LEXICON

ENKONDUKE
 

La programo 'Multlingva informsocio' de UNESKO mencias la ekziston de chiuspecaj fakaj terminaroj kiel kondichon por la pluvivo de malgrandaj lingvoj. Tial mi verkis novan glosaron por novaj tempoj en Esperanto en la espero ke ghi vekos vian interesighon kaj alportos kunlaboron kaj ankaù pli konvivan etoson en la Esperanto-movado.

Dum la lastaj jardekoj ekfloras pli kaj pli la interesigho pri naturkuracado, spiritualismo, esoterio, ktp. kaj ne nur che interesuloj pri chiuspecaj alternativoj. Sufichas entajpi la vorton 'new age' en interreta serchroboto (50.000 au pli da rezultoj) por konstati ghian retan popularecon kompare kun iu specifa religio. Antaùvideblas ke ankaù inter Esperanto-parolantoj estos novinteresatoj tiukampe. Por helpi ilin rapide sin orientighi en tiu multflanka kampo tiu glosaro estis verkita. Se la temaro vekas vian interesighon vi povas trovi selekton de (Esperantlingva) literaturo sur tiu chi retejo au peti en vialanda librovendejo pri libroj rilate al naturkuracado, esoterio, sociaj alternativoj, ktp.

KIAL LA NOMO NEW AGE - NOVA TEMPO - NEUE ZEIT  ?

Nova Tempo, estas plejkonata per la angla termino 'New Age'.  Alilingvaj terminoj estas nouvel âge (france), Neue Zeit (germane),
Nieuwe Tijd (nederlande). Kelkfoje iuj parolas ankau pri 'Next Age' (Venonta Tempo) au pri 'New Reality' (Nova Realeco). Char en la nederlanda kaj la germana ghi signifas Nova Tempo kaj pro ghia rilato ne nur al nova epoko sed ankau al kultura kaj socia fenomeno (vidu sube) mi proponas tiun terminon, kvankam kiel sinonimo akcepteblas ankau Nova Epoko.

Nia nuntempa kulturo ne shajnas sin doni plene al la scienco kaj racio. Ekestas sektoj, magio kaj okultismo estas popularaj kaj la interesigho pri la paranormala estas pli granda ol iam. Fakto estas ke restas fenomenoj neklarigeblaj kiu fascinas multajn homojn.

La nomo New Age referencas al la konscio vivi sojle de 'Nova Tempo', la epoko de Akvariuso. Laù la astrologia epoko kiu daùras plimalpli 2160 jaroj ni nun trovighus en transira fazo inter la fishepoko kaj la akvaria epoko. La fishoepoko karakterizighis chefe pere de analizo, la nepersona, la absoluta kaj la racia. La akvaria epoko reprezentas unikecon, originalecon, fratecon, kunlaboron, spiritualismon, solidarecon kaj harmonion inter la popoloj. En la fishepoko oni malpli pensis en termoj de interrilatoj. Per tiu katalogiga mentaleco la diferencoj inter opinioj, scioj, religioj, landoj kaj popoloj estus tiom akcentitaj ke la harmonio perturbighis kaj malamo kaj agresadoj aperis. En la Nova Tempo la homo malfermus sin por spirita evoluo, la plivastigho de sia konscio kaj determinus sian sorton mem. Li deirus ankaù de sento kaj ne nur de racio. Tiel ekestus fruktedona intershangho de pensoj, ideoj inter individuoj kaj grupoj kio kreos fortan senton de unueco, tuteco kaj kohero.

KIO ESTAS NEW AGE - NIEUWE TIJD - NOVA TEMPO ?

Malfacile difinebla kultura movado, kiu ech ne serchas por esti difinita. Char tia pensmaniero en si mem jam povus inciti iujn taksi novtempismon kiel frenezan en mondo racie kie oni volas difini chion, mi ja proponas jenan priskribon

"Amalgamo de chiuspecaj ideoj, movadoj kaj grupoj alternativaj, esoteriaj, paranormalaj, religiaj, spiritualismaj  aù direktitaj al la kampo de sana nutrado kaj sana vivstilo, kiuj alstrebas mondbildon de kosma unuigho kaj integrigho de malsimilaj sed komplementaj identecoj"
 

LA ORIGINOJ DE NEW AGE - NOVA TEMPO - NEUE ZEIT

New Age/Nova Tempo estas termino kiu popularighis en la 80aj jaroj kaj kiu staras por tutmonda alternativa kulturkurento, paradigmo kiu trovis siajn originojn en la 19a jarcenta spiritualismo kaj en la usona kontraukulturo de la 60aj kaj 70aj jaroj (hipioj, ekololgio kaj feminismo) kiu rifuzis materialsimon favore al orienta mistiko kaj pli preferis rektan spiritan sperton ol organizitan religion.
 

PRI KIO TEMAS EN
NEW AGE - NOVA TEMPO
NOUVEL AGE - NIEUWE TIJD - NEUE ZEIT ?

En la novtempa movado arope abundas alternativaj pens-, kurac- kaj vivmanieroj. La rilata muziko "New Age" estas esence meditativa, relaksada muziko, plejofte nur instrumenta. Ghi formas memstaran muzikstilon per kiu plej vaste diskonighis ghia nomkonateco. Iom gheneraligita temas pri utopia vizio kiu volas akecli harmonion, fratecon, spiritualismon, kunlaboron, pacon, silenton, profundecon kaj la amplenan en si mem kaj aliuloj, kunigante ilin en varma chirkaubrako de paco kaj respekto.

ESPERANTO KAJ LA KULTURO DE
NEW AGE - NOVA TEMPO

 Char analizado kaj sistematizado ne chefas, sugestigo estas pli ofte uzata por pravigoj. Tio ebligas ke chiam denove aliaj novaj terapioj, ideoj kaj spiritaj kurentoj kaj komprenoj povas eniri la Novan Tempon. Tiele Nova Tempo nuntempe aspektas kiel influrichan kulturkurenton kiu postlasas sian marginalecon kaj kiu farighas ia kultura kaj spirita sinkretismo por la nova epoko ekde la jaro 2000. Sammaniere kiel Komenio (J.A. Komensky) jam konstatis ke chiuj lingvoj havas siajn florojn kaj se ni kolektas ilin eblos krei el chiuj ion novan, plej bonan, Umberto Eco diris ke Esperanto povus farighi la Hongkongon de la lingvoj. Tiusence oni povus diri ke ankaù Esperanto banas en novtempa spirito char ghia kulturo esence similas al la milflora kulturo de la Nova Tempo.

KULTURO DE NEW AGE - NOVA TEMPO

La Nova Tempo precipe popularighas en la okcidenta mondo kie la homoj trovas inspiron en la babelo de 'novaj' pensmanieroj kiuj precipe venas el orientaj tradicioj kaj filozofioj. En la Novtempa kulturo pli gravas la komuneco ol la diferencoj en la religioj, filozofioj ktp. Ghi estas kultura lukto por la rekono de marginalaj identecoj kaj toleremo de diferencoj. En tiu kulturo centras la intereso por tutecaj kuracmetodoj kaj terapioj kaj ankaù la intereso por vivi, labori, manghi, ferii alimaniere. Naturprotekta konscio kaj pacifismo akompanas unu la alian. Filozofio, religio kaj mistiko influas la sciencan pensadon en la senco ke okazas sintezo inter la racio kaj la intuicio. Ankaù la esploro de la paranormala estas konsiderata.

La novtempa vivarto estigis finfine ankaù grandegan komercan sukceson en formo de tipe harmonia muziko kia tiu de Andreas Vollenweider aù Pushkar, libroeldonado (F. Capra : Dao de fiziko, Gleick : Kaosoteorio, Redfield : Celestina profeto, Paulo Coelho, La Alkimisto, L. Haye, Kuracu vian korpon, Marily Ferguson, La Akvariusa Konspiro, ...), kosmetiko (parfumitaj batonetoj, bruligiloj por esencaj oleoj, incenso), nutrado  (makrobiotiko, bio-organika nutrado), pordoma kulturo  (feng shui, hamako, sonkonkoj, ionizatoro, pluvbatono,...) kaj turismo  en formo de aktivaj, bonfartigaj, konvivaj kaj artaj ferioj. Ke la Nova Tempo pli kaj pli komercighas atestas la fakto ke ekestas ech vendejegoj chi kampe kiel ekz. la amsterdama Oibibio.

NOVTEMPA SPIRITUALISMO

La nuna Nova Tempo-movado esperas ke la alternativaj kurentoj de tiu chi tempo kreskos en forto kaj fine kunfandighos al unu vizio sur la homo kaj la kosmo. Centra en tiu vizio estas la malshato de la unudimensia, analita pensado kaj la ekonomia kaj scienca eksploitado de la tero. Dum la tradiciaj oficialaj religioj perdas popularecon en okcidento, kreskas la sercho por trovi manierojn komuniki kun la naturo (bioghardenado, naturprotekta sinteno) kaj ekestas denove interesigho pri diversaj specoj de nova terospiritualismo (druidismo, shamanismo, neopaganismo) char oni serchas sperton kiu komunikas ke la homo estas parto de la naturo, de la tuto inter la tero kaj la kosmo.


SWATCH - Interreta tempo

Nova tempo kiu helpas al retanoj parolantaj tutmonde ne perturbi unu la alian dumnokte.

Deshutu chi tie !
 


Kopirajto, 1998-1999, Herman Deceuninck. Represo permesata nur post interkonsento.
Lasta adapto :160/05/99
walkme@sfere.be