GLOSARO - GLOSSARIUM - GLOSSAIRE - GLOSSARY

* NOVA EPOKO * NOUVEL AGE * NIEUWE TIJD * NEW AGE *

* NATURKURACADO  * MEDECINES DOUCES *  * NATUROPATHY *

* BONFARTADO * WELLNESS * MIEŬ-ETRE *

LEXIKON -   LEXIQUE - LEXICON

ATENTU ANTAŬ OL PRINTI !

Iom pli ol 37 paĝoj (280 definoj)

KOMPLETA KLARIGA TERMINARO

KIEL SERĈI ?

Vi povas traserĉi la glosaron pere de alfabeta temolisto aù ŝalti inter la literoj pere de la suba ABC sur ĉiuj paĝoj.

A - B - C - D - E - F - G - H - I - J - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - T - U - V - W - X - Y - Z

Por ĉiu litero de la alfabeto ekzistos alklakebla ligilo al paĝo kie vi trovos unue superrigardon de terminoj sub tiu litero. Vortoj oblikve skribitaj (italic) estas terminoj kiuj rilatas al la temo. Terminoj substrekitaj estas terminoj klarigitaj aliloke.

Aikido (japana ai-harmonio, ki-energio, do-vojo), japana marciala arto por memdefendado kaj tekniko por ekvilibrigi animon kaj korpon, kies kerno konsistas el natura korpoformo, spirado kaj movo.  Disvolvita en la 40aj jaroj pere de grandmajstro Morikei Ueghiba kiu komencis sian instruon enkadre de Oomoto, religio konata pro ghia laboro en kaj por Esperanto, kaj nomis sian arton Budo no Aiki (la batalarto de harmonio). Lia amiko Degughi (favora esperantisto), proponis la nomon 'aikido', kiu japane signifas 'la vojo de harmonio', sed kiu samtempe estas tauga esperanta neologismo.  (Eventoj 133 (97), Oomoto, jan 89).

Ajurveda,  hinda kuracmetodo kaj unu el la plej malnovaj sansistemoj en la mondo. El la sanskrita ghi signifas la konon (veda) de la vivo (ajur/ayur). Ajurveda deiras de la tezo ke chio en la kosmo rilatas al chio. La tuta kosmo kaj do ankaù la homo reduktighus al kvin elementoj :  tero, akvo, fajro, aero kaj etero kiel la bazon por la vivo. Ili formas siavice tri fizikajn la elementojn (dosha) aero (vata), galo (pitta) kaj muko (kapha). La ajurveda medicino dedichas multan atenton al preciza diagnozado. Tiucele oni vaste esploras korpajn aspektojn : odorojn, gustojn kaj eskrementojn. Prevento estas konsiderata pli grava ol kuracado kaj la paciento ricevs aktivan rolon. En la ajurveda medicino ekzistas diversaj aplikoj, de masagho al muzikterapio.
La TM-organizajho (D.Chopra) kiu okupighas pri transcendenta meditado vendas ekde 1980 kostegajn ajurvedajn kuracilojn kaj sanigrestadojn, kvankam tiu sansistemo precipe celis ies memsanigan kapablecon per uzo de naturaj helpiloj.

Akasha, el la sanskrita ('chielo'),  estas nemateria spaco (en la budismo) aù monda, kosma memoro (en la hinduismo) en kiu pasinto, nuno, estonto kaj chiu scio tiurilate konservighus.  La konceptojn 'Akasha' kaj 'Akashakroniko' introdukis Helena Blavatsky (vidu teozofio) kaj ghin vidis ankau klarvidantojn kiel R. Steiner kaj E. Cayce. Laù Blavatsky personoj kun paranormalaj talentoj havus aliron al tiu kroniko kaj tial la vivon ne havus sekreton por ili.

Akupremo, (ankau konata sub 'akupresuro') de la latina 'akus' (pinglo) kaj 'pressura' (premo) estas origine china kuracmetodo bazita sur la samaj deirpunktoj kiel akupunkturo sed kiu havas alian aplikadon. La akupunkturo uzas pinglojn. La akupremo uzas rektan premon kun la fingroj kaj manplatoj sur la t.n. cubopunktoj kiuj trovighas sur la energiolinioj (meridianoj, nadi) de la korpo. Rilataj teknikoj estas shiacu kaj refleksologio . Per tiu agado oni aktivigas diversajn homajn organojn kiuj korespondas al tiuj cubopunktoj. Sinonimo : Iokaj Shiacu.

Akvariusa epoko [astrologio], epoko laù kiu anoncighus nova tempo pli tolerema kaj spiritualisma . Sinonimo : Uranus-epoko.

Akupunkturo, de la latina 'akus' (pinglo) kaj 'pungo' (pikilo). Antikva, orienta kuracterapio per kiu akupunkturisto povas ripari la energiekvilibron (chi) inter jino kaj jango, pikante per tiucelaj pingloj la ghustajn energipunktojn. Diversaj metodoj, sed ghenerala deirpunkto estas ke chiu organo estas ligita al emocio kaj se emocioj estas malbone travivitaj, tiam malkreskus la imunitecon. Ripari la harmonion en la korpo eblas pere de liverado aù forkonduko de energio utiligante la tiucelajn pinglojn.

Akvosanigo (plej konata sub "Acqua healing"), intensa korpolaboro en 35° C varma akvo kiu uzas elementojn el jogo, akvoshiatsu, akvodancado, spirotekniko kaj meditdo cele al la mobiligo de la korpo kaj la solvo de emociajn blokadojn.

Akvoterapio, vidu balneoterapion kaj hidroterapion.

Aleksandrotekniko, metodo inventita fare de F.M. Alexander el Tasmanio por korekti malbonan korposintenadon kaj -movon.

Alfatrejnado, ekzercoj en imagpovo por disvolvighi intuicion, kreivon kaj propran sanigadpovon. Rilata : Silva Mind-metodo, biofeedback.

Alkemio, el la araba 'al kimija' (konverti).  La alkemio estis la antauvenanto de la kemio de ch. 13a kaj 14a jc. kaj konsistis el kombino de praktikaj kemiaj procedoj kaj magiaj formuloj pri la strukturo de la kosmo, la longviveco kaj la mondo de metaloj. En la alkemio kemiaj reagoj havas ankau spiritajn signifojn. Vidu Jino-Jango.

Alternativa,  [Nova Tempo] alimaniera, nekonvencia, netradicia, el oficiala vidpunkto ofte ne rekonata kaj tielmaniere kondukante ofte al limigo de liberecoj pro la distingo inter la akceptita, oficiala kaj la alternativa.

Alternativa medicino, kolektiva populara nomo por kuracmetodoj kiuj ne estas konsiderataj esti efikaj lau la medicina scienco, char mankus 'sciencaj' atestoj pri ilia efektiveco. Multaj metodoj bazighus sur irraciaj penssistemoj kaj magia mondpercepto. Iiuj metodoj estas aplikataj kontrau chiuj eblaj malsanoj. Religiaj kaj spiritaj aspektoj ludas gravan rolon kaj en la kuracado kaj en la prijugho de la rezulto. En tiu rilato natureco, tuteco kaj ekvilibro estas alte taksataj. Ghenerale alternativaj kuracistoj tendencus malmulte interesighi pri sciencaj esploroj, kvankam ili ripetadas senchese sciencajn rezultojn kiuj utilas kiel 'pruvilojn' por iliaj terapioj. Averto : Samkiel chiu medicino entenas riskojn, la naturkuracado ne malpli kaj estas do konsilnda resti konscie de la fakto ke ekzistas ne malmulte da fantaziaj kaj dubemaj terapioj. Tiel ekzemple la antropozofia medicino kiu konsilas masaghi kun timianoleo pacienton kun grava kronika bronkito kaj evitas antibakterian terapion aù la ozonterapio kiu infuzas puran aeron estus dangheraj praktikoj. Ankau plantaj kuraciloj ne automate estas pli sekuraj, char tiuj chi kuraciloj kutime eskapas bonan kontrolon, char neregistraj kaj ne sub kontrolo de la punlegharo. En la plimulto de la EU, escepte Francio, oni rajtas laùleghe praktiki la alternativan medicinon. Sole en Nederlando jam 108 kuracmetodoj (iuj marginalaj) estis registritaj en 1999 che la Fondajho por Registrado de Naturaj Kuracmetodoj RING.
Pozitiva aspekto estas ghenerale iaspeca 'placebo'-efekto. Pro iuj kialoj malbone kompreneblaj streso domaghus la imunsistemon kaj bona etoso kreus la malan efikon. Alternativaj kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj au altushoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke nemalmultaj alternativaj terapioj povas kauzi malbonan psikan staton pro troa timigo kauze de konsiloj rilate al ies sanstato. Vidu ankaù : naturopatio.

Amikaro Bruno Gröning, vidu Gröning

Androgineco, ekvilibra disdono de viraj kaj virinaj ecoj.

Animo, la persona, emocia kaj nemateria parto de la homo dise de sia korpo. En esoterio la animo estas senmorta. Rilata : reenkarnigho, spirito.

Animismo, kredo pri vivantaj spiritoj en objektoj au plantoj.

Antropozofio (greka : 'antropos' - homo kaj 'sofia' - sagheco) estas doktrino  kiun fondis R. Steiner kaj bazighas sur koktelo de naturfilozofio lau Goethe, de teozofio kaj de unika interpretado de la kristanismo.   Antropozofio alstrebas internan kulturon kaj pli altan specon de observado, nome Akasha (tial reinkarnado kaj karmo ludas gravan rolon en ghi). Steiner volis kunigi la paranormalan kaj la sciencan.   Steiner kreis el tiu filozofio kompletan vivkoncepton, ekestis eduka sistemo (Waldorf/Steiner-lernejoj),  tn. organika arkitekturo (videbla plej multe en la svisa Dornach), ekonomio, arto (speciala literskribo, 'eùritmio' kiu estas senparola dancarto kiel terapia rimedo), medicino en kiu oni prenis multajn elementojn de Egiptio kaj biodinamika agrikulturo kiu respektas la naturajn povojn kiujn influas la plantojn kaj ilian sojlon.  En la antropozofia hombildo la homo pozedas krom  sian fizikon ankau eteran, astraln kaj spiritan korpon. Sub influo de la Novtempa pensado la antropozofio regajnis intereson precipe pro ghiaj ideoj rilate al edukado, nutrado kaj sano. Antropozofio estas la sola el la multaj okultaj mondsistemoj kiuj farighis gvida okulta filozofio en Okcidento, malgrau ke forte ghin malhelpis la nebula racista rigardo kiun Steiner havis sur la historio de la homaro.

IA-Amo (Hasenbergweg 3, DE-76275 Ettlingen 1) eldonis membroleteron 'OSCILO'.

Aromoterapio, terapio kiu uzas la sanigajn ecojn el esencaj oleoj de plantoj, floroj kaj herboj por agi sur la fizikan, mensan kaj emocian nivelojn kaj krei bonfarton. Ekzistas diversaj aplikoj : inhalado, banado, aerpurigado, masagho kaj engluto por akiri sanon, vitalecon kaj rejunecon. Iuj oleoj estas venemaj se ne fake aplikataj.

Asana, sinteno/ekzerco de fizika kaj mensa relaksado dum kiu eblas konsciighi pri sia korpo kaj koncentrigho.

Asertivecotrejnado, trejnado en psika rezisto el memrespekto sen domaĝi aliulojn.

Astrala korpo, chio el la anima, nemateria estas astrala kaj havas pli maldensan kaj pli rapidan/altan vibradon ol la materian. post la morto la animo, la spirito aù la konscio simple ne malaperas sed transformighus en delikata, etera korpo kiu portus ies personecon kaj je la morto de la fizika korpo postvivus. La astrala korpo respegulas la emociojn, sentojn, subkonscion, pensojn, imagojn kaj revojn. Sinonimo : etera korpo, emocia korpo. Rilata : aùro.

Astrologio, plej malnova scienco bazita sur la ritma movado de astroj por analizi kaj antauvidi ekz. politikajn kaj komercajn evoluojn en formo de horoskopo.

Ashramo, sanskrita por 'fazo de la vivo', mistika skolo, komparebla al okcidenta monakejo kie dischiploj vivas en komunumo kun au chirkaù guruo, sed kie ofte iu ajn povas tranokti aù restadi por meditado, jogo, danco, prelegoj ekz. En chiu ashramo oni praktikas jogon. Sinonimoj : dharamsala, math.

Atlantis', perdita kontinento chirkaùata de misteroj. La enloghantoj de Atlantis' regintus en grandaj teritorioj chirkaù la Mediteraneo kaj konstruintus ege evoluitan civilizacion. Pro tertremoj kaj sinsekvaj inundoj Atlantiis' detruintus kaj submarighintus. Rilata : Rozkrucismo.

Atma, sanskrita por animo en Barato nomita la vera 'mem' (ego) kiu estas la fonto de nia vivforto kaj inspirado.

Aùgurismo, praktiko kiu pere de kartoj (taroko, kabalo...) oni provas diveni, prefere ol 'predikti', ies problemojn au dezirojn por prezenti eblecojn. Rilataj : astrologio, kabalo, kiromancio, radiestezio.

Aùro, subtilan, elektromagnetan energikampo chie en la kosmo, sed ankaù en kaj chirkaù vivantajhoj aù objektoj kiu disradias kolorojn kaj formojn. Kiam tiu fluido estus disordigita ekestus malsano. En la kristana tradicio bildoj de sanktuloj prezentighis kun kolora aùreolo. Samkiel ni ne povas vidi aeron, ni ankaù ne povas vidi la aùron. Tamen iuj paranormalaj talentuloj rekte videblus koloran aùron kaj povus normaligi energiblokadojn frotetante la manojn super la korpo sen tushi ghin (vidu ankaù energetikon). Aliaj uzas t.n. Kirlianfotografion. La aùro povas shanghi de formo, koloro kaj intenceco, depende de la sano kaj animstato.   Rilataj : eterkorpo, astrala korpo, energikorpo.

Aùra-soma terapio (greke : "soma" - korpo), terapio kiu kombinas elementojn el la aromaterapio, muzikterapio kaj kolorprefera testado (Luscher) pere de boteletoj kun oleeca kaj akveca likvajho kiel vida helpilo. Vidu ankaù : Kirlianfotografio.

Aùtogena trejnado, metodo priskribita de prof. I.H. Schulz kiu konsistas el ripetitaj memsugestoj de ripozigaj pensoj.

Avatar,  signifas dia enkarnigho de Dio surtere en formo de homo kiu por konviki faras miraklojn. Patentita terapio el Usono kies deirpunkto estas ke viaj konvinkoj kaj ideoj kreas la vivon kiun vi sekvas. Shanghojn vi do povas efektivigi shanghante viajn konvinkojn. Kontraù alta kotizo oni povas klerighi en tiu terapio kaj ricevi permeson mem pludoni la scion.  Ekzemplo de  avataroj estus la hinda guruo Sai Baba kaj Krishna.

Bach-rimedoj, sistemo de 38 florajho-infuzoj  por harmoniigi animstatojn, inventita fare de la homeopata kuracisto Edward Bach kiu vidis malsanon kiel manifestigho de malharmonio de la animo kaj de la personeco.

Baha'i, religio sen ritaro kaj inicoj kiu alstrebas Novan Mondordon en kiu finfine chiuj kredoj, klasoj kaj nacioj kondukos al tutmonda kulturo kaj paca civilizacio, fakte al tutmonda civitaneco en kiu vivos nur 'homa' raso kiu kapablos interdialogi interkulture. Info :
 


www.bahai.de/bahaaeligo/


 


Balneoterapio, kuracado per banado en mara kaj minerala akvo, krome per trinkado kaj inhalado de specialaj akvoj. Sinonimo : marakvoterapio (greke thalasoterapio). Rilata : mineralbanejo.

Barato, nova nomo en Esperanto por Hindujo kiu pli kongruas kun loka nomo por la lando, proponita fare de la lingvisto Probal Dashgupto.

Barh Lut, signifas 'salolago' kaj estas ivrita nomo por la morta maro, kies akvo entenas ghis 30% da salo. Tre renomo pro balneoterapiaj ferioj, precipe inter psoriaziso-pacientoj. Vidu ankaù : Flosado.

Bio-energetiko, (ankaù kontata sub la nomo bio-energio, orgon-terapio), estas korpa psikoterapio kiu helpe de spirterapio, fizikaj  ekzercoj  kaj la aktivigon de la sencoj celas solvi emociajn problemojn por ke energio denove povu libere flui. La fundamenta tezo : korpo kaj menso estas identaj rilate al iliaj funkcioj. Kio okazas en la korpo reflektas en la menso kaj inverse. Inicitintoj estas dr. Alexander Lowen kaj Wilhelm Reich.

Bio-feedback, metodo por lerni regi kaj mezuri certajn korpofunkciojn evt. helpe de instrumentoj. Se ni konscias pri shanghoj en nia korpo ni povas reagi kaj influi ilin. Ni do reshaltas la informadon t.e. la bio-feedback principo. Rilata : Silva Mind, spirterapio.

Bioritmo, cikla shanghshablono en ies korpo fizike kaj emocie, uzata por determini la senshanghajn shablonojn de la kritikaj tagoj kaj periodoj de alta kaj malalta energioj.

Blanka Frataro (Universala), Religiema instruo de la bulgaro Petr Danov, laù kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti reakirita per la revekigho de la konscio. Ekzistus miloj da estajhoj pli superaj kaj raciaj ol la homo kiuj posedas chi tiun potencon. Ili estas adeptoj de Dio kaj gvidantoj de la homoj. La anoj de la Blanka Frataro vivas komunecan vivon. Ankaù Esperanto estas adoptata kaj uzata. Sinonimo : Novspirito (Fonto : Enciklopedio de Esperanto, Vol. I, HEA, 1979).

Bonding, psikoterapio kreita fare de la usona psikiatro D. Casriel kiu uzas emocian malfermemon en kombino kun fizika kontakto por krei fizikan kaj emocian ligitecon.

Bonfarto, Konstateblas ke la homoj pli kaj pli retirighas sur si mem kaj serchas sian bonfarton en formo de praktikado de diversaj teknikoj por senti sin pli bone, sperti pli da konvivecon kaj soldarecon. Tiun tendencon precipe rimarkeblas inter personoj, precepe virinoj, inter 30-35jaraj, ekde kiam ili havas stabilan profesian kaj familian vivon.

Budhismo,  kolektiva nomo por diversaj sud- kaj nordorientaziaj filozofioj (dharmoj). La budhismo ne nur havas grandan influon sur la religia, kultura kaj artistika vivo en Azio kaj ghuas gravan ekspansion en Eùropo kaj Nordameriko, sed ankaù sur la novtempa pensado. Budha Sakiamuni (Siddharta) predikis pri la fratigho de la homaro, pri la pasia origino de la doloro kiu estus nedisigebla de la ekzistado kaj pri la maniero liberigi sin de tio. Per tiu esplorado li atingis la ultiman vekighon, pacon kaj fundamentan klarecon en la menso. La senlima amo kaj indulgo por chiuj vivantajhoj inspiris lin al konsiloj kaj meditadoformoj taùgaj por chiuj, sendepende de la klerignivelo, epoko aù lando. Budhismo forte akcentas la kvalitojn libera volo kaj kritika sinteno, kompato, altruismo kaj pardono.  Korpo, parolkapablo kaj menso estas la tri pordoj per kiuj agoj realighas kaj do estas bona fajnigi kaj kunigi tiujn tri dimensiojn de la ekzisto pere de danco, sakraj kantoj kaj meditado (precipe en la tibeta budhismo, vidu glosaron de Catherine Roŭ.

Chakroj,  de la sanskrita cakra (= rado aù cirklo). Temas pri subtilaj nervaj energiocentroj kiuj situas sur la diversaj punktoj inter la subo de la spino kaj la supro de la kranio, per kiuj vivenergio (Chi/Ki/Qi) ensorbighas. Rilata terapio nomighas 'Inner Tuning'.

Channeling, (angla vorto por kanalado) ne temus pri la klasika spiritisma kontakto kun la  animoj de la mortintoj, sed precipe pri la kontakto kun la nevideblaj dimensioj, mondoj, al kiuj apartenas ekz. kosmaj kaj diaj inteligentecoj kaj eksterteraj estajhoj.  La korpo kaj animo de la persono pere de kiu tiaj mesajhoj estas donataj funkcias kiel 'channel' aù 'kanalon', en la spiritismo nomata 'mediumo'. Fama libro pri kanalado estas 'A course in Miracles - ACIM' ('Kurso en mirakloj') en kiu oni traktas la kuracadon de la interna sinteno aù konsciigho pri cheesto de amo anstataù timo, paco anstataù konfklikto.

Chi (elp. kiel en chi tie) litere 'spiro', en la china kosmologio chi estas la nevidebla universala movforto, vivenergio, varmeco, biona aù bioelektra energio chieprezenta chirkaù ni en la universo kaj en ni mem (meridianoj/akupremo).  Ghi estas rekonebla kiel vitaleco, flueco kaj sentemo. Kiam la lilbera fluo de chi dum pli longa tempo blokighas tiam alvenas malekvilibro inter jino-jango kiu povas konduki al malsano. Ankaù literata kiel Ki, Qi. Vidu ankaù : energio.

Chicherono [okultismo], spirita akompananto por konsili la homon en krizosituacioj. Sinonimo : shirmanghelo.

Chigong, (ankau literumata kiel Qigong kaj Chi Kung) signifas en la china 'vivforto'. Temas pri tegmenta koncepto por diversaj chinaj meditado- kaj relaksadoteknikoj, i.a. Tajghichjuan. Chigong signifas energetika laboro per malrapidaj kaj fluaj movoj kaj spiradekzercoj cele al libera fluo de la vivenergio Chi por fortigi la sanon.

Chiromancio, vidu : Kiromancio.

Coué, Emile (1857-1926), svisa apotekisto kaj esperantisto kiu inventis la tn. metodon Coué (pr. kue), speco de terapia memhipnoto kiu furoris precipe inter la du mondmilitoj. Nuntempe aliaj transprenis la ideon sub aliaj nomoj kiel aùtogena trejnado kaj pozitiva pensado. Libroj : E. Coué : "La regado de si mem per konscia autosugesto, 1924;   Libro : 'Coué réhabilité", eld. Vivez Soleil,  Gilbert Grellet -  René Centassi (ko-aùtoro de "La vie du dr. Zamenhof", eld. Ramsay, Paris).

Dancarto,

* Biodanco, danco per kiu oni lernas eksenti kaj eksterigi emociojn pere de dancado.

* Ekstaza danco, bazighas sur  kvin ritmoj. La shamanaj ekstazaj dancoj de Gabrielle Roth formas nuntempan interpretadon de la malnovaj trancodancoj. Vidu ankaù shamanismo.

* Energidanco, nova movkoncepto sur muziko kun ligoj al gimnastiko, aerobiko, afrika danco, improvizado, jogo, strechado kaj tajghichjuan.

* Primitiva danco, centra ideo de tiu danco pere de la grundigho senti kaj movi la korpon.

* Sakra danco (angl. sacred dance), dancformo kun antento al la mitologia kaj magia signifo de la danco. Tiu danco  estas taùga por chiuj aghgrupoj. Danclerteco ne necesas char malpli gravas perfekteco el esti en movado kun plena atento. Sakra danco estis iniciato de la germano Bernhard Wosien (1908-1986). Tiu danco celas altigi la konscion kaj volas ripari la ligon inter religio kaj danco kiun en la kristanismo estis ofte konsiderata  neakordigebla. Oni dancas sur klasika, meditada, religia kaj folklora muziko

* Tradiciaj dancoj el Nordafriko kaj Mezoriento (Orienta danco), en la araba mondo ekzistas multegaj malnovaj dancstiloj kiujn popolgrupoj enkoraù vive praktikas. En la islama mondo ne nur vivas araboj, sed ankaù popoloj kiaj berberoj, tuaregoj, Gnaùoj, ciganoj, irananoj, kurdoj,... kiuj havas chiujn siajn dancstilojn. Al tiuj dancoj apartenas tipaj movoj kiaj tiujn kun la pelvo, shultroj, brakoj, kapo kaj ech hararo, sen forgesi la multajn vibromovoj.

Dao (angl. tao), la vojo de la akvo.   Daoismo estas china religia-filozofia kurento.  La china pensado konsideras la kosmon kiel la ultima realeco, la 'tielo el si mem' kaj tial ne estas transcendentaj valoroj kiaj Dio aù ideoj. En ighanta mondo ne ekzistas eterne senshangha 'esto' kaj oni do nur povas serchi la Vojon (la dao/tao). Daoismo ne fidas pensadon, sed jes ja la sperton. En ighanta mondo kiel la naturo, la tempo estas cikla (Jin-Jango koncepto). Se la homo en tiu chi mondo volas esti felicha, tiam li ne rajtas perturbi la naturon. Tutmonde la daoismo estas fonto de inspirado por vivilizacio konfrontita kun grandaj natur- kaj medioproblemoj.

Divenado, rilata : predikto.

Dogma, nur akceptante la propran konvinkon. Rilata : sekta pensado.

Do-In, japana memmasagho. Vidu ankaù : masagharto.

Ekstersensa observado, kapablo povi observi alimaniere ol per la kvin konataj sensoj. Al eksersensa observado apartenas i.a. klarvidi, klaraùdi, klarsenti, klarscii. Rilata : paranormala.

Ekzorcismo, ago uzante specialajn teknikojn aù ritojn por forigi negativajn fortojn el persono aù ejo.

Emocia korpolaboro,  parolante oni farighas pli sagha, sed iumomente tio finas kaj tiam oni nur konservas sian korpon kiel fonton de novaj komprenoj. Unu el la pioniroj sur la kampo de emocia korpolaboro estas Alexander Lowen, kiu pretendas ke niaj cheloj/korpo havas memoron, alivorte ke nia korpo estas la spegulo de niaj antaùaj spertoj, de kiuj la korpo povas montri la domaghon sekve de la emociaj spertoj kaj korpaj traùmoj. La manko de ekvilibro inter la muskoloj povas ekformi kirason kiu protektas la homon kontraù malagrablaj sentoj kaj kashitaj penigaj spertoj.  Pere de korpaj psikoterapioj aù de intensega respirado, do importado de ekseso de oksigeno, la memoro liberighas.  Rilataj : bio-energio, rolfing, statura integrigho.

Empatio, ies kapablo psike translokighi en la emocia sperto de persono, ajna vivantajho aù ejo. Konataj iloj uzataj dum empatia psika konsultado estas ekstersensa percepto, klarvideco aù telepatio, kanalado, taroko aù astrologio.

Enneagramo, kunmetado de la greka enneas (kvino) kaj gramma (litero, signo). Temas pri geometria simbolo (naùangula) kiu reprezentas malnovegan psikologian sistemon en kiu la homo estas priskribita laù naù tipoj de karaktero. Chiu triangulo korespondas al unu el la naù tipoj de karaktero. La enneagramo oni uzas por persona disvolvigho, kreskigi la memestimon kaj solvi personajn problemojn.

Energetiko,  [novtempa kompreno] moda vorto por sistemo de kuracmetodoj kiuj kunigas disciplinojn kiajn jogo, tusharto, movarto, samkiel esprimo de kreemo kaj artoterapio por fortigi kaj akceli  la vivenergion 'Chi'. Tiu estas energetika kiam li vivas en sia plena forto, el sia interna vivfonto, el sia aùtentikeco, el sia memo kontraùe al la cerba, mensa homo kiu 'estas vivanta' pere de antaùprogramitaj skemoj kaj strukturoj, angtaùjughoj, dogmoj kaj kredoj kiuj preterpasas la originalecon de la homoj. La energetika homo faras kontakton kun sia korpo, retrovas konscie la kontakton kun sia interno, char li plimalpli sentas sin teroririgita per sia pensado, kvankam ankaù lin (ankoraù) ghenas sufokatajn sentojn, spasmojn, negativajn memimagojn, sed timon iom post iom postlasis ilin. Lian korpon kaj menson estas interligitaj. Li retrovas siajn naturajn fortojn kaj vekighas sponatanee. Finfine li farighis tiom atenta ke ne li sed lian korpon dormas, kiu cetere malpli bezonas dormon.  Energetiko implicas laboron en ies korpa energikampo (aùro) por stimuli mensan, emocian kaj spiritan kuracadon.

Energetikaj medicinoj, deiras de la aserto ke chiu materio produktas energion kaj ke la kvalito de tiu energio, modifita pro iu malsano, sin prezentas per muskola kuntirigho.  Por kuraci la energetikaj medicinoj analizos tiujn perturbojn kaj intervenos sur nivelo de la energetika cirkulado de la korpo.
Noto : konataj ekzemploj de energetikaj medicinoj estas i.a. akupunkturo kaj homeopatio.

Energio,  [novtempa kompreno] chioreganta koncepto por indiki chiujn vivformojn en la kosmo, ankaù retrovebla en chiu orienta tradicio.  Ghi rilatas kaj al la psika kaj al la kvazaù fizika koncepto kiu deiras de la ideo ke sur la astrala nivelo nian fizikan korpon trakuras fundamenta vivforto, kosma energikurento, ankaù konata en diversaj kulturoj sub malsimilaj nomoj kiaj kundalini, chi aù sub la sanskrita nomo prana.   Por la okcidenta scienco estas malfacile kredi en tiaj nevideblaj energioj, kvankam oni kredas en aliaj nevideblaj energioj kiaj radio, radarondoj, elektro, ultraviola lumo,... En energioterminoj chio estas mastrumata fare de la leghoj de altiro kaj resonanco. Niaj korpoj  disradias kaj ricevas signalojn de interna energio (pensoj, vortoj kaj agoj) kiuj konservas nian korpon.  Vidu ankaù  : energetiko, chakra, kirlian fotografion.
 


http://www.usm.de/mysteria/x/x1201.htm
http://www.selfempowermentacademy.com.au

Esencaj oleoj, volatilaj kaj aromataj flor- kaj plantekstraktoj uzataj en aromoterapio aù uzataj etkvante kombine kun baza oleo (ekz. jameno, jojobo, amando, sinapo) por masaghi. Sinonimo : eteraj oleoj.

Esoterio (greka : "esoterikos" - interno, nur por inicitoj), Nuntempe esprimo por amalgamo de terminoj kaj aktivecoj kiuj temas pri la kashitaj kaj sekretaj aferoj, sed kontraùe al la origina signifo ne plu estas sekretaj. La esoterulo serchas la komprenon, veron kaj klarigon pri la ekzisto kaj vidas interrilaton inter la naturo, la homo, la kosmo kaj Dio. Esoterio neniam estis ligita al unu specifa religio. Islamo, judaismo kaj kristianismo disvolvis sian propran esoterion serchante komunajn aspektojn kun aliaj religioj. La 'hermetikaj skribajhoj'  en la 15a jc. tradukitaj en la latina estas konsiderataj kiel la komenco de la okcidenta esoteria pensado. Oni kredis ke oni malkovris la universalan doktrinon, la originon de filozofio kaj religio. Mistiko, teozofio, alkemio kaj la ideologio de la ruzkruculoj estis influitaj de la hermetika filozofio. Esoterio estas disvolovighoprocezo de la homa konscio kiun oni ne povas lerni, sed jes ja sperti kaj travivi. Pure esoteria historio estas la furorlibro "L'Alchimista" de Paulo Coelho en kiu li ankaù mencias Esperanton.

Eùtonio,  de la greka  "eu" (bona, korektaharmonia) kaj "tonos" (strecho), ekvilibra strecho per kiu oni lernas disvolvi atenton por siaj korpaj  perceptoj kaj plivastigi sian sentkapablon, pli konscie sperti sian haùton kiel  palpeblan sensorganon kaj dume malkovri, nuancigi kaj fajnigi siajn kontakteblecojn. Vidu ankaù Aleksandrotekniko. Rilata : Feldenkreis.

Fajrokurado, praktiko kiu konsistas en rapidega kelkpasha kuro nudpiede super chirkaù tri metroj longa tavolo de varmega bragho. Char bragho estas pora, ghi estas malbona kondukmaterialo kaj la transigo de varmeco al la piedoj estas relative malgranda. Multaj popoloj uzis iaj tian teknikon kiel parton de transirorito. En Nova Tempo oni uzas ghin por akceli la persistopovon, la memkomprenon kaj -fidon, samkiel por konviki homojn ke ili povas preterpasi siajn limigajn pensojn. Rilata : pozitiva pensado, NLP.

Fangoterapio, kuracmetodo surbaze de termala shlimo.

Fasto-kuracado, metodoj por purigi la internon pere de fasto-dietoj pli aù malpli striktaj. El tio rezultu forigon de korpaj toksoj kaj pli rapidan pensadon, memorkapablon, akravidecon kaj koncetrokapablon, char per fasto oni rapide renkontas sian emociecon, konsilindas fari tion sub gvido de sperta kompetentulo. Rilata : purigaj vivtagoj.

Feldenkreis,  (elp. feldenkrajs),  metodo nomita laù la fondinto Moshe Feldenkreis por lerni pli bone movi sian korpon pere de ekzercoj por pli ekvilibra korpostaturo, observo- kaj imagopovo. Centra ideo estas ke la homaj funkcioj 'observi, movi, senti kaj pensi' influas unu la alian.

Feng Shui (http://www.fsu.ch/data/wasist.html), china por Vento (Feng) kaj Akvo (Shui). Temas pri antikva china geomantio kiu pristudas kiel oni povas regi kaj utiligi la kosman energion 'chi' por tiele favore influi la vivon de la homo kaj lia chirkaùajho. Ghi konsistas el kombinado de arkitekturo, geometrio, china astrologio kaj ideoj pri jino kaj jango por krei bonfartan etoson per la arangho de iu spaco (urbo, domo, ghardeno, chambro, ...) laù la reguloj de universala harmonio.   Elementojn kiujn oni uzas estas i.a. bona orientado kaj lokigo, harmonia fasonado pere de koloro, lumo, speguloj, plantoj, ktp.  Rektaj linioj ekzemple de la enirpordo al la malantaua pordo ne estus bona. Info : Rolf Enst.(info@fsu.ch)

Findhorn, spirita loghkomunumo  en Skotlando kiu estis siatempe unu el la gravaj inspirofontoj por la Nova Tempo-movado.

Fitoterapio (http://www.threeweb.ad.jp/~gomeisa), kuracado kiu uzas la medicinan valoron de plantoj kaj herboj (herbalismo) por fortigi la naturajn memkuracajn funkciojn de la korpo.

Florterapio, kuracado per floreleksiroj. Vidu Fitoterapio kaj Bach-rimedoj.

Flosado, (angl. floating) relaksada praktiko kiu konsistas el la senpeza flosado/drivado  en ujo kiu tenas la mezon inter konkforma kuvo kaj kapsulo, plenigita kun 1500 litroj da akvo je  korpotemperaturo en kiu dissolvighis 600 kg da Epsonsalo aù magnezia salo kiel tiu el la morta maro (vidu Barth Lut). Dume la persono havas la eblecon aùskulti interne ripozigan muzikon (ofte de tipo  novtempa). Oni oftege filtras la akvon. Sinonmo : Samadhi-cisterno. Por pli da informoj : Koan Floats.

Frotpurigo (angle peeling, scrubing), kosmetika praktiko kiu konsistas el forta frotado - evt. helpe de frotprodukton (angle srub) - sur la malseka haùto per broso, lufuja spongo aù iom pli maldelikata lavganto - ekz. el sisalo -  por forigi senvivajn haùtocheloj kaj purigi shtopitajn porojn. Frotpurigado permesas plirapidigi la produktadon de novaj cheloj kiuj kreas pli molan kaj glatan haùton.

Funelkuracado, kuracado per specialaj herbaj kandeloj laù tradicio de la Hopi-indianoj. La nuna metodo kkuraci per specialaj kandeloj revenis al Eùropo dnak al pola-kanada bioenergoterapeùto A. Wisniewski. Uzante la herbajn kandelojn - oni dum bruligado kuracado niveligas la premadon en receso, deprenas la malnovan cerumenon (orelvaskon) kaj ankaù aktivigas la limfosistemon. Agante sub marmeto, la limfa sistemo forjhetas el organismo chiujn postrestojn de fruaj malvarmumoj. La kuracadon povas fari nur persono kun speciala atesto post speciala kurso kun internacia ekzameno.

Gaia (greka por patrino tero), hipotezo nomata laù la greka diino de la tero kiu asertas ke la tero estas mem inteligenta vivanta organismo kiu disponas pri memreguliga, ekologia sistemo kiu povus detrui la naturpoluigan homaron por sekurigi sian propran survivadon.

Gelotologio,  vidu ridoterapio.

Gemoterapio : terapio kiu deiras de la kredo ke portado de mineralaj shtonoj havas pozitivan efkion sur la sano. Oni difinas la povon de la gemo surbaze de la koloro, kemia strukturo kaj la formo de la kristaloj (angle cristal healing).

Geobiologio, vidu ankaù radiestezio, terradioj kaj konstrubiologio.

Geoglifoj, (itale intaglio, angle crop circles), geometriaj cirkloj en kampoj., konataj jam en kvardek landoj.

Geomantio,  La geomantaj influoj resumighas en sep punktoj : la etoso de la chirkaùajho, kvalito kaj fortokampoj de la sojlo (ekz. en Carnac, Francio kaj Stonehenge, Britio), orientado de la konstruajho, mezuroj kaj formoj de la plano (geometrio), materialoj, dekoradaj kaj simbolaj aù ceremoniaj/psikologiaj/religiaj elementoj. Vidu ankaù la china geomantio Feng Shui.

Gestalt-terapio, psikoterapio kiu celas eksterigi emocie sharghitajn aferojn per ka senrezerv permeso de niaj veraj sentoj, pensoj kaj agoj. En tiu terapio korpolingvajho kaj vochsono gravas.

Gnostiko (greka : gnosis - scio),  kompreno sed ankaù la travivo de kashitaj aferoj. Multaj gnostikuloj estis kristanoj (plej konataj estas la kataroj), sed ekzistis gnostikuloj en preskaù chiu religia tradicio. Pro ilia sendependeco oni ofte persekutis ilin.

Grafologio, psikologia tekniko kiu asertas ke eblas ekkoni ies personecon kaj sanon per analizo de ties manskribo.

Gröning (http://www.bruno-groening.ch), Bruno (1906-1959) famighis en la tuta mondo pro la resanighoj pere de spiritaj fortoj. La siatempa kuracistaro procezis kontrau li kaj ne interesighis pri tio kiel okazis la resanighoj. Tial kaj char la resanighoj plue okazas estighis en 1992 la Medicin-scienca Fakgrupo de Amikaro Bruno Gröning kun membroj en 15 landoj. Tiu fakgrupo estas unika en la mondo kaj nur en Lourdes ekzistas simila grupo. Ghis nun chirkau 3000 kazoj estis raportitaj kaj kontrolitaj de kuracistoj kaj celas pruvi ke la resanighoj okazas nur pro influo de spiritaj fortoj.

Grundigho (angle 'grounding'), centra principo en bioenergio aù energiodanco per kiu oni celas esti plene en sia korpo kaj fari konscian kontakton kun la tero, dum ke oni estas en energetika ekvilibro. Char ni tiom koncentras nian atenton je la intelekto, la pensado, la energio emas flui supren je la kapo, malprofite al nia stabileco kaj la plena kontakto kun nia korpo.

Gurdjiev, klariga instruo pri la eco de la homo kaj universo en scienca lingvajho.

Guruo (sanskrita : "gu" - malhelo kaj "ru" - forpreni), spirita instruisto, gvidanto kun pli alta konscio, kiun li celas transdoni al siaj dischiploj kun la intenco ke ankaù ili disvolvighos internan, senkondichan amon kiu instruas doni sen atendoj. En la hinduismo la guruo depost longe okupas gravan lokon pro ghia signifo rilate al karmo. Je la vivmaniero de la guruo kaj la etoso en la ashramo oni povas senti kio estas la enhavo de lia instruo, char multaj guruoj en Bharato ne vivas laù siaj propraj principoj. La vera guruo ne trudas sian majstrecon, ne diros ke liaj vortoj estas la solaj korektaj kaj ne alstrebos materian profiton.  Pro la fakto ke multaj guruoj komerce, materie, fizike kaj psike ekspluatis siajn disciplojn, la vorto guruo nun ankaù havas negativan  kromsignifon. El la bezono kiun homoj sentas por vivi en la chirkauajho de guruo ekestas ashramo. Rilataj nomoj : Swami (instruisto), Maharaji (sanktejo), Bhagavan Baba, Papa, Mataja (Dio) aù Devi (alparolo por ina guruo)

Gvidata fantazio, vidu Alfatrejnado.

Hamamo, arabdevena vaporshvitigejo. Vidu ankaù shvitejo.

Haptonomio (greka : 'haptein" - tushi kaj "nomos" -regulo),  instruo kiu okupighas pri la palposenso, la emocia vivo kaj la senta interagado inter homoj por ligi la homojn denove pli bone kun sia korpo. En haptonomia renkontigho oni lernas kiel interrilati kun siaj palpo- kaj sento-eblecoj tiel ke oni kapablas interrilati taktoplene kun si mem kaj aliuloj.

Hara', termino el la Zen-budismo kiu estas punkto sur la ventro, chirkaù 3 cm sub la umbiliko, konsiderata kiel la spiritan centron de la homo.

Healing (angla por kuracado), spirita sanigado en formo de speco de surmetado de manoj per kiu emocioj povas liberighi kaj blokita energio denove povos libere flui.

Helioterapio, sunterapio.

Herbalismo, vidu fitoterapio.

Hermetismo, penskurento kontraùa al la racio kiu kune kun aliaj mistikaj kurentoj apartenas al la okcidenta heritajho kiu ne lasas sin redukti al la sole racia.

Hidroterapio (greka : "hidro" - akvo), kuracado per akvo. sub formo de banoj en varma aù malvarma akvo, vaporbanoj, hamamo, ktp. Speciala varianto estas la moderna hidroterapio de la intesto en kiu oni uzas dutuban akvoirigantan aparataron por purigi la inteston. Iuj opinias tiun terapion suspekta pro la fakto ke la purigado ne nur forigas ne nur la malbonan toksan kojloflaùron, sed ankaù la bonan flaùron. Krome ghi perturbus la mineralekvilibron, kondukante al kaliomanko kaj malhidratado kaj korritmoperturboj. (vidu ankaù Kousmine).

Hinduismo, malfacilas doni klaran priskribon, char estas mistikega kaj ampleksega religio kaj socia kulturo, kiu dum miloj da jaroj kaj influitaj de multaj kulturoj elkreskis al tio kio ghi estas hodiaù. Ghi nek havas fondinton, nek dogmojn aù preskribojn kaj pli similas al vivmaniero ol al religio en la strikta senco. Komuna principo estas la chieprezenta vivforto, universala spirito kiu eksterighas per atma en chiuj vivantajhoj. Dualistaj hinduistoj vidas Dion kiel io kio ekzistas ekster ili mem kun kiu ili ne povas unuighi, sed ili jes ja klopodas disvolvighi diajn ecojn en si mem. Monistaj hinduistoj vidas Dion en si mem kaj en chio chirkaù ili kaj ne perdus ilian amon por aferoj kaj homoj konsiderante ilin kiel malbonaj. Al la hinduismo rilatas libroj kiel la veda'oj, upanishadoj kaj la Bhagavad Gita, samkiel konceptoj kiel reenkarnigho, karmo kaj avatar.

Hipnoto, de la greka 'hipno' (dormo);  situacio de koncentrado, ankaù nomata tranco (la konscio kvazaù dormas, sed la subkonscio maldormadas). La forte kreskanta (mem)sugestado kiu rekte eniras la subkonscion kondukas ofte al memfarita profeto, char la povo de konscia kritikado forfalas. Sub hipnozo paciento povus produkti rememoron al okazintajhoj kaj al la chi-rilataj emocioj.

Hipnoterapio,  speco de psikoterapio kiu uzas teknikon de  hipnota dormo estigita pere de artaj procedoj (fizikaj aù psikaj) aù pere de diversaj drogoj (i.a. narkozo). En multaj kazoj hipnoterapeùtoj uzas hipnotan regreson

Hipnotismo, tuto de la fenomenoj konsistigantaj la hipnoton kaj studon de ilia uzado.

Holismo (greka : "holos" - tuteco), vizio kiu deiras de la unueco de la kosmo, nome ke chio rilatas al chio : korpa, mensa, emocia, anima kaj spirita.  La koncepto holismo estas shlosila vorto en la novtempa pensado kaj influas opiniojn rilate al i.a. religio (la universala vero estas en chiu religio), sano (korpo kaj menso estas tutajho) kaj scienco (la principoj de la orientaj filozofioj povas esti aplikataj ankaù en la nuntempa fiziko). La holista vizio celas unuecon kaj konvivecon. (fr. convivialité).

Holista kuracado, temas pri tuteca medicino, kiu traktas homon kiel 'tutajhon' kaj fundamente deiras de la koncepto ke la korpo, pensado (menso) kaj sentado (animo) formas tutecon en ies sanstato. La holista  kuracado sugestas, ke multaj malsanoj originas en la psikosfero, ekz. de diversaj emocioj aù de negativa pensado pri si mem kaj pri aliaj homoj.

Holista pulsado (angle, holistic pulsing), fondintino de tiu tekniko estas Tovi Browning kaj ghi konsistas en balancado de la korpo en ritmo plimalpli la sama ol la korobato de la feto en utero. Tiele oni povas liberigi la korpon de evt. blokadoj kaj krei profundan relaksadon.

Homaranismo, doktrino pri frateco, egaleco, justeco inter chiuj popoloj kaj servado al la homaro.
Tiuj principoj formas la t.n. 'internan ideon'  kaj estis je la bazo de la esperanto-movado.
 

Homeopatio, kunmetado de la grekaj vortoj 'homoios' (samspeca) kaj 'pathos' (sufero). Kuraca sistemo, konsistanta el du bazaj reguloj. La unua estas la aplikado al malsanuloj iujn medikamentojn, produktantajn che sana individuo la simptomojn de malsaneco, analogaj al tiuj, kiujn oni volas kuraci. La dua regulo estas la uzo de kuracilo en forte diluita formo (potenciali). La malkovroj de Samuel Hahnemann estis la bazo de la nuntempa klasika homeopatio. Kiel che aliaj energetikaj medicinoj dum konsulto/diagnozo oni ne nur dedichas atenton al la simptomoj, sed ankaù al manghkutimoj kaj vivmaniero de la malsanulo. La plimulto de la homeopataj kuraciloj estas vegetalaj, sed povas esti ankaù animalaj aù kemiaj.

Humanista psikologio, psikologia skolo kiu ekestis sub gvido de A.Maslov, Carl Rogers kaj aliaj. Ghi emfazas la unikecon de la individua memo kaj la integrigho de la tuta persono : sentoj, intelekto, fiziko kaj animo por doni respondojn al problemoj de akceptado kaj amo.

Illuminado, sperto de unuigho kun la kosmo kaj la dia. En okcidento ofte sinonimo por memrealigo. Rilata : reenkarnigho.

Incenso, uzata en formo de batonetoj aù aliaj iloj kiuj produktas agrablan aerpurigan odoron kaj kreas aliajn animstatojn depende de la speco de incenso.

Interna infano, (angle inner child), temas pri la simbola rilato kun la infano en ni mem kaj ghiaj vunditaj spertoj kaj sentoj. Cela estas la retrovo, aprezo kaj travivo de intimeco kiel scipovo esti vundebla en kontakto kun aliaj.

Intuitiva disvolvigho, metodo por koni situaciojn sen pensado kaj rezonado.

Iokaj Shiacu : vidu akupremo.

Iridologio, ne estas kuracmetodo, sed nur speco de diagnozado per legado de (16) difektaj bildoj en la iriso de la okulo. Iridologoj kutimus fari strangajn diagnozojn per kiuj ili serioze timigas pacientojn. Krome tiuj diagnozoj plejofte ne kongruus kun tiuj de kolegoj iridologoj. Irdologoj pensas ke la tuta korpo reflektighas en la okulo.

I Tjing (literumata ankaù I Ching aù I Ging),  aù 'libro de la shanghoj'  estas la nomo de china oraklolibro kun kolekto de 64 t.n. heksagramoj (interromitiaj kaj ne-interrompitaj figuroj) uzataj kiel helpilon por preni decidojn kaj por akiri pli da komprenon en la propraj vivprocesoj.

Jala Neti, metodo por purigi la nazotruojn pere de tn. 'lota' (simila al teujo) en kiu estas sala akvo. Dum la uzado la busho restu malferma kaj post la lavado sekvu specifajn spirekzercojn por sekigi la nazotruojn. Tekniko venante el la jogo.

J.E.A.N. Movado, volas pere de bulteno, studoj, kunvenoj ktp akceli regulojn kaj teknikojn (i.a. jogo) por krea pensmaniero cele al pli bona vivo kaj homa unueco. Ghia fondinto M.A. Rohrbach (1904-1993) scipovis esperanton. Li kreis JEAN Centro por persona kulturo per Esperanto (Rika Metodo).  Por kune progresigi la lingvon  kaj la penson, tiu metodo bazighas sur la klareco kaj rigora logikeco per kiuj ellaborighas pensado en la lingvo Esperanto. Priveligiante tiujn strukturojn, la atento estas deturnata ne per la neceso traduki (rekte pensi esperante), nek per la nekutimaj aspekto kaj sono de signifiantaj litergrupoj.

Jino-Jango (angle Ying-Yang), malnovega china  koncepto el la daoismo por du samtempe komplementaj kaj kontraùaj povoj kiuj konstante shanghas. 'Jino' (china por luno aù la principo de mallumo) reprezentus la inan, la teron, la negativan, pasivan kaj kontraktas.  'Jango' (china por suno - aù la principo hela) reprezentus la viran, la chielon, la energion, la pozitivon, la dinamikan, la varmecon,  kiu produktas, movigas kaj ekspansias. Kune jino kaj jango formas la vivenergion Chi, kiu trakuras la korpon pere de meridianoj (energilinioj). Kiam jino kaj jango estas en harmonio oni estas sana. Jino-Jango estas ilustrita per  kiel simbolo por la universo. En la okcidenta alkemio iom simila simbolo de unuigaj kaj disigaj elementoj estas  Rilata : akupremo.

Jogo, sanskrita por strechon aù unuighon; instruo por sperti la unuighon de la koro kaj de la racio uzante sistemon de korpaj kaj psikaj koncentrighometodoj, por poste konsciighi pri la animo kaj la unueco de la vivo. En la jogo ne nur gravas la purigon de la korpo pere de asanoj kaj  pranajamo, sed ankaù pura pensado kaj esti ghential por siaj kunuloj, char tiu kiu pli konsciighas kutime estu pli sentema al sia chirkaùajho. Konsilo : Por elekti bonan jogo-instruiston konsilindas klopodi malkovri la efikon de ties jogo-ekzercojn en ties konduto, sano kaj hharismo. Frante jogon oni ghenerale akiras pli klaran pensadon kaj komprenon de la motivoj de siaj aktivevoj.

Plejmultaj specoj de jogo inkluzivas ripozigajn korpopoziciojn kaj akcelon de pliplena spirado, sed ekzitus kvin bazaj formoj de jogo :

Karma, koncentrigho por unuigho pere de agado, laboro en spirito de servado;
Raja, koncentrigho kaj regado de la pensofluo pere de meditado;
Jnani, vojo al scio, sagheco kaj poste devoteco;
Bhakti, jogo de la amo, devoteco al la dia chie en la vivo.
Hatha , uzas spiradekzercojn kaj fizikajn posturojn por akiri fizikan kaj mensan kontrolon super la korpo, kiu klarigas la kontraùon en la vorton hatha (greka : ha - suno au vira principo kaj "tha" - luno aù la ina principo). Formo de hatha-jogo direktita al limtranspasho rilate al korpaj faritajhoj estas Iyengar.

Ekzistus centoj da jogovariantoj, plejmulte specifaj al iu vojo aù instruisto, i.a.

Jnana, jogo de la scio;
Mantra, unuigho per sono au mantro;
Laya/Kundalini, konsciigho de la chakroj;
Agni, kombino de raja, karma kaj bhakt-jogoj.
Swar, okupighas pri la energilinioj (nadi) sur la korpo;
Yantra (unuigho per la koncentrigho sur la formo kiel mandalo aù interna vidigado).
Pluaj ekzemploj estas Ashtanga, Jappa, Kashmir, Kripalu, Kriya, Okido, Power jogo, Sahaya, Siddha kaj Trika.

Kabalo (hebrea "qabbalah" - tradicio), juda  esotera instruo bazita sur mistika interpretado de la biblio pere de universala simbolsistemo el literoj kaj ciferoj kiu okupighas precipe pri la origino de la vivo kaj universo, samkiel pri la rilato inter la homaro kaj la dieco. La kabalo influas ankoraù la judan ideologion, kulturon kaj religion, precipe post ghia revivigo fare de la usonano M.M. Kaplan post 1920.

Kalaripajat' (ankaù literata Kalaripayat), de 'kalari' (= spaco) kaj 'payat' (= ekzerci, trejni); movarto el Keralio (suda Bharato) inspirita de bestomovoj kiu uzas kombinon de teknikoj el la sporto, danco kaj meditado. En la Kalaripajat' oni praktikas chiutage dum tuta semajnon ankaù unikan masagharton pere de la piedoj nomatan 'Uzichil'.

Karmo, la sanskrita vorto karm(an)a venas el la hinduista kaj budista filozofioj kaj signifas ago aù respondeco. [Nova Tempo], legho de kaùzo kaj sekvo en kiu la  koncepto de reenkarnigho ludas rolon, char la elekto de chiu ago nuna kaj pasinta havas sekvon chu pozitivan chu negativan por tiu kiu plenumas ghin. Ghi asertus ke hazrado ne ekzistus. Ekzistus mondkarmo, popolkarmo, ktp. Vidu ankaù antropozofio, teozofio.

Ki, vidu Chi kaj energio.

Kineziologio/touch for health/applied kinesiology, sistemoj de korpodiagnostiko  kaj -terapio surbaze de elementoj el la kiropraktiko, akupremo kaj la nutradscienco, disvolvita fare de la kiropraktikisto G. Goodheart. La sukceson de tiu kuractemotdo tuj kontroleblas per testado de la tensio en la muskoloj de la korpo. La centra ideo estas ke oni ne manipulu la muskolon kiu estas kramfa au strechita, sed jes la malforta, kontraùa muskolo, por malhelpi doloron aù plendojn. Per tiu metodo eblus ekscii malekvilibrojn kaj konstati kiujn karacmetodojn plej taugas tiukaze.

Kirlianfotografio,  fotografia tekniko inventita fare de S. & V. Kirlian. Ghi uzas aparaton por percepti la radiadon chirkaù objektoj kaj estajhoj kiuj perokule ne videblas. Ofte uzata en la aùra-soma terapio.

Kiromancio, (angl. palmistry) la analizo kaj diveno de ies karaktero kaj estonteco laù la formoj de la linioj, formo kaj tekturo de ties manoj. Preskau neniam oni science esploris la valoron de tiu tekniko.

Kiropraktiko, kuracmetodo kiu bazighas sur la ideo ke erara pozicio de la vertebroj estas la kialo de malsanoj aù de doloroj pro nervopremo kaj ke kuracado eblas per manipulado de la kranio, de la vertebroj kaj de la pelvo en la bona pozicio. Por la kuracado de funkciaj kaj neùropsikologiaj perturboj de la korpo. Rilata : osteopatio kaj yumeiho.

Klarvideco, (fr. clairvoyant) kapableco kontaktighi nealireblajn kampojn de informado aù vidi mensajn bildojn sen helpo de de fizikaj okuloj kaj trans limigoj de ordinara tempo kaj spaco. Rilataj terminoj :  predikto, aùgurismo, ekstrasenca observado.

Klimatoterapio, uzas la kuracajn eblecojn de la klimato (pura aero, malalta humideco ekz.)  kombinata kun gimnastiko, nutrajhreghimo, turismo aù sporto kiuj chiuj helpas kunkrei pozitivajn emociojn.  En : ZNAHAR (bulgara por Kuracanto), speciala numero en Esperanto, jhurnalo por popola bulgara medicina praktiko, 29/7/92.

Ko-Konsilado, (angle Co-Councelling), usondevena (1950) memhelpa terapio per kiu oni lernas eksterigi emociojn kaj prilabori emociajn traùmojn en formo de rololudo senhelpe de profesia terapiisto. Antaù ol komenci tiun metodikon oni unue sekvu memstudadon de 40 horoj kun manlibro. Kerno de la metodo estas ke oni nur aùskultas la alian, nur ripetante shlosilfrazojn aù trarompi kashigajn manovrojn. Ekster komuna trejnado du partneroj povas chiusemajne memstare kune kokonsili, laùvice en la rolo de konsilanto aù kliento. Pli pri ko-konsilado en la esperanta libro "La homa flanko de Homoj - la teorio de retaksa konsilado" de Harvey Jackins, Seatle, 1972, Eld. Rational Island Publishers.

Kolorterapio, natura kuracmetodo, konata jam en la egipta antikva periodo, sed kiu nuntempe uzas diverajn kolorajn  vibradojn sur la  korpo en formo de blanka lumo projektita tra diverskoloraj filmoj. Lumo estas speco de elektromagneta vibrado kiu influas la nematerian energikampon (aùro). La terapeùta valoro de infrarugha kaj ultraviola lumo ekz. estas vaste rekonata en la ghenerala medicino.

Komunikado alimaniera, diversaj metodoj por interkomprenighi pli efike kaj egalvalore (esperanto), pli interrilate kun respekto de la persono (Anthony Robbins kaj 'Espere' de Jacques Salomé; Rilata eseo en esperanto estas tiu de Ignat Bociort, "Spirito de Esperanto kaj la 'samideanaj' malamikajhoj", pledante por deca konduto inter esperanto-parolantoj), pli neagreseme sed firme (Patfoort), pli interkulture (diversaj). Krome ankaù masagharto kaj spiritismo uzas alidimensian komunikadan lingvon.
 

Konstrubiologio, (germ. 'Baubiologie', fr. bioconstruction) studas la impakton (fr. l'impacte) de la konstruchirkaùajho sur la sano kaj aplikas tiun scion en la kampo de la arkitekturo ekz. per la uzo de sanaj konstrumaterialoj. Rilataj terminoj : Feng Shui, geomantio, radiestezio.

Konviveco (france convivialité, angle conviviality, germane Gemeinsamkeit), aùtonoma libereco kaj kreiva energio realigita en interpersona rilato por doni seconcon al ideoj kaj produktoj per kiuj oni volas zorgi pri siaj kunuloj. Fonto : <http://www.la.psu.edu/philo/illich/tools/chap0.html>

Korea relaksado, relaksada tekniko kiu uzas vibradon, luladon kaj diversajn movigojn de la membroj kaj de la pelvo.

Korpolaboro, sistemo de fizikaj ekzercoj kaj masagho en kiu oni uzas la korpon por detekti kaj solvi emociajn problemojn.

Korpopentrado (angle bodypainting), korpoarto kiu per pentrado ornamas parte aù tute iun korpon. Iuj artistoj lasas sin influi de la mitologio kaj rita simbolaro. [Nova Tempo], korpopentrado fortigas la mem-konscion kaj estas vojo observi kia oni estas. <http://www.tableaŭvivants.com>

Kosmetiko (greka : kosmein - ordigi), fako kiu okupighas pri la akcelo aù konservo de la korpa beleco, precipe per apliko de haùtkosmetikajhoj aù  haùtprizorgiloj kaj kiu havas la sanzorgadon kiel bazon. Rilataj profesiuloj estas vizaghist(in)o - plilbeligas la vizaghon, kosmetikist(in)o (fr.esthéticienne, germane Kosmetikerin). En Anglujo krome oni faras distingon inter 'beautician' (kosmetikistino) kaj la pli alte kvalifikitan 'beauty therapist' (belecoterapeùto).  Pli ghenerale nuntempe oni preferas paroli pri belecospecialistoj. Belecospecialistoj plej ofte laboras memstare hejme, sed ankaù en belecovendejo, kuracloko aù belecobieno (angle 'beautyfarm'). Psikokosmetiko kiel elemento de la kosmetiko pristudas la psikajn influojn de bonflegata ekstera korpo sur la psiko de la homo.

Kosmologio, (http://www.centrum.dk/Martinus.Kosmogi) [filozofio] esploras krom la videblan, konatan kaj tusheblan, la nekonatan, neklarigeblan kaj netusheblan. Multaj religioj alstrebas sitacion de kosma konscio t.e. unuighon kun chio, inkl. la dian kaj la nemortecon. Ekzistas diversaj kosmologioj i.a. tiu de  E. Swedenborg (Svedio) kaj de Martinus (Danio) kiu alte taksis ka humanajn ideojn de Zamenhof kaj skribis en unu de siaj verkoj de Esperanto estos tutmonada lingvo en estonta tutmonda shtato de paco kaj justeco. Rilata termino : metafiziko.

Kousmine, nomata laù dr. Catherine Kousmine, kiu esploris en la kampo de la ortomolekula mediciono degenerativajn malsanojn. Surbaze de tiuj esploroj shi proponis dietan reformon kaj regulan intestinan higienon per praktikado de kojloklisteroj. Vidu hidroterapio. Libro : "Sauvez votre vie" (Savu vian korpon).

Kulto, praktiko de religio dum kiu oni uzas ritualojn.

Kum Nye, ekzercoj el la medicina kaj meditada tradicioj de la tibeta budismo cele al la harmonia kunlaboro de korpo, animo kaj spirado. Vidu ankaù masagharto.

Kundalini', Hinda koncepto pri forta psika serpentforma energishargho en la chakro je la bazo de la spino kiu pere de la energilinioj (nadi)  supreniris tra la chakroj dum ekz. meditado aù jogo.

Kranioterapio, parto de osteopatio kiu aplikighas al la kranio.

Kreiva pensado, pensmaniero kies spirita patro estas E. de Bono kaj kiu pretendas ke nia pensado estas knedebla kaj ke ni povas pensi pli kreive se ni pli uzas la eblecojn de nia menso.

 <http://www.edwdebono.com>  <http://www.edwdebono.co.uk>

Kreskogrupoj, grupoj en kiuj oni motivigas al persona kresko pere de memkono, memdisvolvigho kaj memrealigo.

Kuracloko, (germane Kurort, angle Spa), ripozejo kie oni venas pro la pura aero (klimatoterapio), la akvokuracado (balneokuracejo), la kuracaj shlimoj (mineralbanejo). Multaj kuracakvoj havas temperaturon inter 37 kaj 95 °C. En la broshuro 'Bulgaraj kuracakvoj kaj banlokoj' (BEA, Sofio, 1983) de prof.dr.D.Kostadinov estas priskribitaj la bazajn indicojn pri la uzado de mineralakvoj kaj la plej gravajn bulgarajn klimato- kaj balneokuracejojn. En kuracejoj oni prizorgas kutime dietan nutradon, kankuvajn terapiojn, masaghojn ktp. Ne malofte la gastoj povas fari ekskursojn kaj ghui de kulturaj aranghoj. Sinonimoj : termkuracejo, resanigejo.

Kvantofiziko, la renoma atomfizikisto Fritjof Capra verkis libron (Dao de la Fiziko) kiu same multe popularighis en la Nova Tempo kulturo, pro la esploro ke ekzistus konvergheco de la okcidenta scienco kaj orienta filozofio. Depost la malkovro de la kvantofiziko oni komprenintus ke tio kio okazas en la senfine granda makrokosmo ankaù okazas en la senfine malgranda mikrokosmo. La kvantomekaniko ankaù trarompas la klasikan, linearan, duvalentpensanta logiko. La loko de la eroj aù 'quanta' (kvantoj) estas sub influo de energioshangho kaj energiotransigo ne tempolimigita, dum kiu la observo jam forfalas je la momento de la registrado mem. Tial oni parolas pri la probableco ke iu ero trovighas sur certa loko. Tiu povus indiki ne determinatajn rilatojn.

http://user.online.be/walkme/filo.html#lets>, akronimo por Loka Enretigo de Talentoj kaj Servoj, sistemo por intershanghi talentojn kaj servojn uzante virtualan monunuon per kiu iu farighas malpli dependa de chiuspecaj instancoj. Oni ne ofertas kion oni jam profesie vendas, sed kion oni bone aù shatege faras. Lets estas el socia vidpunkto bona rimedo por pli facile konatighi kun aliuloj sen esti jughata surbaze de la alteco de sia monata enspezo, sed surbaze de siaj lertecoj.

Ludoj novaj, ludoj en kiuj ne gajno, konkurenco kaj regulojn ludas centran rolon, sed jes la fantazion, kreivon, fidon en si mem kaj la aliajn, plezuron kaj ghojon pri la konvivecon) Info : Ghilaine Craenhals-Tilleŭ.

Longviveco, unu el la plej longvivaj homoj en la mondo estis Jeanne Calmant, edzino de esperantisto el Francio. Daurigi labori, spiri puran aeron, manghi kun mezuro kaj teni sociajn kontaktojn loke kaj internacie per Esperanto kontribuas al tio.

Lotusstaturo, populara korpa staturo dum meditado aù jogo. La dekstra peido kushas super la maldekstra kaj la maldekstra sur la dekstra, apogante sur la femurosto.

Lumkuracado, kuracado per arta lumo (kvarclampo, solukso, solariumo).

Magiaj lokoj, geomantikaj kaj mistikaj lokoj kiaj la templo de la homaro <http://www.icon.it.user/damanhur> Damanhur (Italio), Stonehenge (Britio), Exersteine (Germanio), sed ankaù lokoj kie okazas ferioj kaj festivaloj chirkaù spiritaj kaj sanigaj fortoj, naturo, arto kaj kreemo kaj kunviveco kiaj ekz. 'De Schans' (www.xs4all.nl/~rpeters) en Opoeteren (Belgio) kaj  'Eigentijds Festival' en Sneek, Nederlando kun 500 atelieroj, 1500 partoprenantoj. Rilata : geomantio.

Magio (greka : "mageia" - sorcharto), ekzistas en du formoj : la blanka magio estas uzata por atingi la bonon, la pozitivon. La nigra magio en kiu oni apelacias la helpon de demonoj, servas al egoistaj celoj de povo kaj subpremo.  La kredo en sorchista kulto, kiu adoras Patrinon Tero (Wicca) estas tutviva en la nuntempa Nova Tempo-movado. Vidu ankaù neopaganismo.

Magiisto, vidu astrologio, magio, divenado.

Magnetismo, fondita de Mesmer, magnetismo estas paranormala  kuracmetodo per kiu magnetizanto pludonas aù alproprighas sanigan energion (magnetizi) pere de tushetmovo kun la manoj sur aù super ies korpo dum kiu oni povus senti varman radiadon. Diversaj sciencaj esploroj ne povis pruvi la funkciadon de magnetismo, kvankam ekzistus multaj kazoj de kontentigaj rezultoj.

Magneto-geometrio, metodo por analizi kaj reekvilibri kion eskapas la materian kampon.

Makrobiotiko,  laùvorte 'granda vivo', estas vivfilozofio sed precipe konata pro sia nutradinstruo kiun iniciatis la japanoj G. Oshawa kaj M. Kushi   ne surbaze de la nutradvaloro sed surbaze de la ekvilibro inter jino kaj jango (precipe plenaj grenoj, legomoj, marvegetajhoj kun modera uzo de fisho, semoj kaj nuksoj). La makrobiotiko konas diversajn shtupojn. La plej alta shtupo estas nutri sin nur kun grenoj kaj malmulte trinki, kio estas danghera. En la makrobiotiko oni malakceptas komputilojn, televidojn kaj elektrajn  kuirplatojn.

Malsupra memo, la fonto de la negativaj emocioj en nia subkonscio, kun kiuj ni reagas kiam la organismo estas vundita aù en danghero.

Mandalo (sanskrita  por cirklo), simbolo kun magiaj povoj por samtempa unueco kaj dieco de chio ekzistanta.  Temas pri koncentra figuro foje nomata 'kosma diagramo' kiu originas en la budhismo. Mandalo estas kosma ligilo kaj helpilo dum meditado kaj koncentrigho. La desegnado de mandaloj helpas dum koncioprocezoj kaj persona evoluo.

Mantro, sakra formulo el vedaj tekstoj en formo de kunmeto de sonoj, silaboj au mallonga frazo kies ripetata sonvibrado havas bonefikan influon dum meditado, char ghi kreas pli harmoniajn cerbo-ondojn kaj pligrandigas la koncentrighopovon.  Egipta mantro estas Ankh. La plej konata mantro estas la budista Um aù Om. Aliaj oftaj mantroj en Bharato estas "Om Sri Ram jai Ram jai jai Ram" kaj "Om Mani Padma [elp. peme] Hum" kiu signifas io kia 'la juvelo en la koro de la lotuso'. Tiu mantro estas ofte uzata fare de tibetaj budhistoj. Vidu ankaù meditado, jogo.

Masagharto (arab : "misas" - tushi, palpi), populara novtempa kulturelemento, char oni opinias ke esencas en hasta socio de efikeco krei sin senkondichan spacon por malstrechighi kaj revitaligi la korpon. Tial en la Nova Tempo oni dedichas multan atenton al la korpo. Precipe la okcidenta homo vivas multe en sia kapo por la prioritato de la racio. Masaghoj povas esti necesa kontraùpezilon. En masaghoj chefe temas pri trankvileco, esti akceptema kaj 'prezenta' emocie, sed ankaù pri tushi kaj kiel vi mem estas per tio emocie tushata. Ekzistas diversaj formoj, sed chiuj celas ripari la konsciighon kaj la kontakton kun la korpo.
 


Masko [kosmetiko], portempa kovrado de la vizagho kaj de la kolo kun kosmetika produkto.

Mazdaznan (farsa : mazdao - la bona penso chioreganta), filozofia sistemo iniciata fare de Otto Hanisch en kiu la materia, intelekta kaj spirita devas ekvilibrighi pere de i.a. spiroterapio kaj dieto.

Medicina rado, kosmologia modelo cherpita el la nordamerika indiana kulturo kiu bazighas sur la ventrodirektoj en kiu estas reprezentata la ordigo de naturaj kaj paranormalaj fenomenoj.

Meditado, metodo de memkontrolo simila al memhipnoto por akiri profundan malstrechighon kaj plivastighon de la konscio, dum kiu la meditanto fokusas sur spirado, mandalo, mantro aù iu tarokokarto. Diversaj variantoj ekzistas, sed vaste konataj estas

- Vipassana (Internacia Meditada Centro en Bihar, Bharato)
- Transcendenta Meditado (TM)
- Zazen, kiu estas parto de la Zen-budhismo el Japanio.
- Masaghoj kaj Tajghichjuan  povas esti konsiderataj kvazaù specoj de meditado, char ili kondukas al    ripozo (evt. per meditada kaj animkaptanta muziko kia en la Ktd  'La Koro Sutro' de Lou Harrison)    kaj al silento, komuna trajto de chiu formo de meditado.

Mediumo, ekstersenshavema persono tra kiu pasas mesagho de la spirita mondo al la reala mondo. Rilata : paranormala.

Metafiziko, [filozofio] okupighas pri aferoj ne studeblaj per sensa observo.

Metamorfozo, praktiko de leghera tushado de la manoj, piedoj kaj kapo por kontaktighi kun la propra vivenergio.

Mirakloj, vidu Channeling.

Mistiko,  rektaj internaj spertoj pro shanghita konsciostato  pere de ekz. spirteknikoj, meditado. Mistiko rilatas ankaù al ideoj bazitaj sur tiuj spertoj kaj kiuj alstrebas unuighon de la individua animo kun io pli granda ol la homo (ekz.Dio, la kosmo) sen tiucele uzi iun ritaron aù dogmojn. Komunecoj ekzistas inter la kristana, juda, islama, sufisma, budista kaj zena mistikoj.

Mitologio, antikvega rakontaro pri la homara konceptaro rilate al la universo kaj la diaro.

Moerman [pron. murman], teraprio kiu insistas sur plej eble naturan vivstilon kune kun dieto kaj la uzo de mineraloj kaj vitaminoj kun la celo denove optimale funkciigi la imunsistemon.

Mondarbo, sankta arbo kiu en iuj kulturoj estas konsiderata kiel la pivoto de la tero.

Muzikterapio, kuracado uzante kombinadon de sonoj kaj tonoj kiuj shanghus ies vibradon por alporti harmonion kaj plirapidigi kuracadon. Plej ofte aplikata dum psikotronika resanigado.

Naturkuracado, vidu naturopatio, alternativa medicino, holismo.

Info : Internacia Naturkuraca Asocio (I.N.A.)
p/a  Eldonejo Harald Schicke <harald.schicke@t-online.de>

Naturnutrado, manghkutimo per senartefarite preparata nutrajho. Longvivuloj en Chinio ekz. manghas malmultkalorie, malaltgrase, malaltproteine kaj grandkvantajn legomojn kaj grenojn richaj je seleno kaj aliaj mikroelementoj.

Naturopatio, moderna naturkuraca sistemo kiu rekonas kaj celas stimuli la naturan, propran regenerigan kuracpovon de la korpo. Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne plu kapablus forigi restajhojn en la korpo. Tial naturopatoj forte akcelas edukadon kaj informadon pri sana naturnutrado kaj sana vivhigieno. Al la tradicia naturkuracado apartenas fastado, dietoj, lumo-, aero- kaj hidroterapio, ofte aplikataj en kuraclokoj.. Naturopato kutime laboras per plurterapia aliro.

Nazodusho, aplikado kiu uzas termalan akvon por irigado de la nazotruoj. Vidu ankaù Jala Neti.

Neopaganismo, okultaj naturreligioj kiel ekz. animismo, sed ankaù la plej novaj formoj de sorchismo kiuj dum la 80aj kaj 90aj jaroj ekestis el la feminismo sub la nomo wicca kaj kiuj klopodas religighi al malnovaj paganaj festoj pere de rituaj ludoj por festi la daùran dinamikon de la naturo kaj la dancon de vivo kaj morto. Rilata :  Shamanismo, magio.

Nestinario, marshado per nudaj piedoj sur ardajhoj. Kiel festo ghi okazas chiujare en Bulgario (Strandza). Permesata nur por psike speciale fortaj homoj.

New Age, vidu Nova Tempo. En la germana (Neue Zeit) kaj la nederlanda (Nieuwe Tijd), ghi laùlitere signifas Nova Tempo. Char la angla 'age' kaj la franca 'âge' estas vortoj plursignifaj, mi preferas la esperantan tradukon Nova Tempo, char laù PIV ghi ankaù povas havi la signifon de komenco de jararo, prezentante aparte gravan novigajhon en la historio, vivo, scienco, ktp.  Akceptebla sinonimo estas Nova Epoko. La termino Nova Erao estas evitinda pro malpli konvena formado de derivajhoj. Plue erao indisuks la tempon ekde aparta difinita tempopunkto.

NFO kaj eksterteranoj, ne-identifikitaj flugantaj objektoj de nekonata origino, kvankam pilotataj fare de inteligentaj estajhoj. Precipe propagandata pere de la Raël-religia guruo Claude Vorilhon, de kies verkoj aperis du tradukoj en esperanto.

Nirvano, libereco, stato de paco.

NLP, mallongigo por "Neùro-Lingvistika Programado" estas  sistemo por analizi (precipe per la korpolingvajho) la homan konduton kiam ni komunikas kun ni mem aù kun aliaj personoj.  Ni agas el neùrologiaj procezoj kiel vidi, aùdi, senti, flari kaj gustumi. NLP proponas metodojn kiuj ebligas kontaktigoj kun verbaj kaj neverbaj signaloj de la subkonscio.  La inventintoj Richard Bandler (matematikisto) kaj John Grindler eltrovis ke sukcesaj personoj uzas tipajn pensmanierojn (Neuro) kaj lingvomodelojn (Lingvistika) kiuj kondukas al shanghoj en la konduto (Programado). Rilata : vidialigo,  pozitiva pensado, fajrokurado.

Nova Epoko, vidu New Age, Nova Tempo.

Nova Tempo, estas plejkonata per la angla termino 'New Age'.   Alilingvaj terminoj :  nieuwe tijd (nl.), nouvel âge (fr.), Satya Yuga (sanskrita), Neue Zeit (germane). Sinonimo : Nova Epoko.  Vidu ankaù New Age.

Malfacile difinebla fenomeno, kiu ankaù ne serchas por esti difinita, eble jam estas taksata sufiche freneza en mondo racia kie oni volas difini chion. Temas pri kolektiva nomo por chiuspecaj ideoj, movadoj kaj grupoj alternativaj, esoteriaj, paranormalaj, religiaj, spiritualismaj  aù direktitaj al la kampo de sana nutrado kaj sana vivstilo, kiuj alstrebas unuighon kaj integrighon de chio kio vivas en dia, energetika kosmo. La nomo referencas al la konscio vivi sojle de la 'Nova Tempo', la epoko de Akvariuso. Rekonebla estas ankaù por esperanto-parolantoj ke oni ripete primokas la Novan Tempon kiel fenomenon de revuloj kaj shvebuloj.

Laù la astrologia epoko kiu daùras plimalpli 2160 jaroj ni nun trovighus en transira fazo inter la fishepoko kaj la akvaria epoko. La fishoepoko karakterizighis chefe pere de analizo, la nepersona, la absoluta kaj la racia. La akvaria epoko reprezentas unikecon, originalecon, fratecon, kunlaboron, spiritualismon, solidarecon kaj harmonion inter la popoloj.
En la fishepoko oni malpli pensis en termoj de interrilatoj. Per tiu katalogiga mentaleco la diferencoj inter opinioj, scioj, religioj, landoj kaj popoloj estus tiom akcentitaj ke la harmonio perturbighis kaj malamo kaj agresadoj aperis. En la nova tempo la homo malfermus sin por spirita evoluo, la plivastigho de sia konscio kaj determinus sian sorton mem. Li deiros ankaù de sento kaj ne nur de racio. Tiel ekestos fruktedona intershangho de pensoj, ideoj inter individuoj kaj grupoj kiu kreos fortan senton de unueco, tuteco kaj kohero.
La novtempa milflora kulturo estas la granda sintezo inter korpo, animo kaj menso. Sammaniere Komenio (J.A. Komensky) jam konstatis ke chiuj lingvoj havas siajn florojn kaj se ni kolektas ilin eblos krei el chiuj ion novan, plej bonan. Similmaniere Umberto Eco diris ke Esperanto povus farighi la Hongkongon de la lingvoj. Tiusence ankaù Esperanto banas en la novtempa spirito.

La Nova Tempo precipe popularighas en la okcidenta mondo kie la homoj trovas inspiron en la babelo de 'novaj' pensmanieroj kiuj precipe venas el orientaj tradicioj kaj filozofioj. En la Novtempa kulturo pli gravas la komuneco ol la diferencoj en la religioj, filozofioj ktp. Ghi estas kultura lukto por la rekono de marginalaj identecoj kaj toleremo de diferencoj. Plue kreskadas la intereso por tutecaj kuracmetodoj kaj terapioj kaj ankaù la intereso por vivi, labori, manghi, ferii alimaniere. Naturprotekta konscio kaj pacifismo akompanas unu la alian. Filozofio, religio kaj mistiko influas la sciencan pensadon en la senco ke okazas sintezo inter la racio kaj la intuicio. Ankaù la esploro de la paranormala estas konsiderata. La novtempa vivarto estigis finfine ankaù grandegan komercan sukceson en formo de tipe harmonia (plej ofte nur instrumenta) muziko  kia tiu de A. Vollenweider aù Pushkar, libroeldonado (F. Capra, "Dao de fiziko", Ken Wilber, "Sen limoj", Gleick, "Kaosoteorio", Redfield, "Celestina profeto", Paulo Coelho, "La Alkimisto", L. Haye," Kuracu vian korpon", sed precipe Marily Ferguson, "La Akvariusa Konspiro" pri paradigmoshanghoj), kosmetiko (parfumitaj kugletoj kaj bruligeblaj batonetoj, bruligiloj por esencaj oleoj), nutrado  (makrobiotiko, bio-organika nutrado), pordoma kulturo  (feng shui, hamako, sonkonkoj, ionizatoro, pluvbatono,...) kaj turismo  en formo de aktivaj, bonfartigaj, kunvivaj kaj artaj ferioj en kiu oni cherpas el la spirita, paranormala, esoteria aù alternativa. Ke la Nova Tempo pli kaj pli komercighas atestas la fakto ke ekestas ech vendejegoj chi kampe kiel ekz. la amsterdama Oibibio.

La nuna Nova Tempo-movado esperas ke la alternativaj kurentoj de tiu chi tempo kreskos en forto kaj fine kunfandighos al unu vizio sur la homo kaj la kosmo. Centra en tiu vizio estas la malshato de la analita pensado kaj la ekonomia kaj scienca eksploitado de la tero. Dum la tradiciaj oficialaj religioj perdas popularecon en okcidento, kreskas la sercho por trovi manierojn komuniki kun la 'naturo' (bioghardenado, naturprotektaj produktoj) kaj ekestas denove intersigho pri diversaj specoj de nova terospiritualismo (druidismo, shamanismo, wicca) char oni serchas sperton kiu komunikas ke la homo estas parto de la naturo, de la tuto kiu estas la tero. Char analizado kaj sistematizado ne chefas, sugestigo estas pli ofte uzata por pravigoj. Tio ebligas ke chiam denove aliaj novaj terapioj, ideoj kaj spiritaj kurentoj kaj komprenoj povas eniri la Novan Temon. Tiele Nova Tempo shajnas esti influricha kurento kiu farighas ia kultura kaj spirita sinkretismo.

Novspirito, vidu (Universala) Blanka Frataro.

Numerologio,  sistemaro kiu konvertas literoj en ciferojn, al kiuj oni ligas certan signifon por ies destino kaj gvido en la vivo en formo de 'numeroskopo'.

Okulgimnastiko, vidterapio.

Okultismo (llatina 'occultus' - kashita), kolektiva nomo por la doktrinoj kaj grupoj kiu okupighas pri la (iam) sekretaj instruoj kaj ideoj kun ofte esotera aù hermetika karaktero. Okultistoj pristudas fenomenojn kiuj situas ekster la videblan kaj tusheblan kaj oponas sin al la nura materia kaj racia. Ili kredas ke mistikaj fortoj kaj paranormalj estajhoj agas en la universo kaj ke trejnitaj inicitoj scipovas maldormigi tiujn fortojn kaj estajhojn. Pro la granda intereso por la paranormala, la okultismo estas konsiderata kiel la antaùiranto de la moderna parapsikologio. Kvankam vasta, eklekta kampo kun multaj skoloj kun kontraùaj principoj, ekzistas tri bazaj tipoj : psikokona predikto, neopaganismo kaj spiritismo. Nuntempe enhave ofte la sama kiel esoterio.

Ondevit, metodo inventita en 1983 fare de la franca ingheniero Claude Onillon por trovi energetikajn malbalancojn/blokajhojn kaj poste forigi ilin kun la energio de skribitaj vortoj kaj florajhoj.

Orgon, [bio-energio de Wilhelm Reich], universala kosma energio el kiu chio estighis kaj kiu portas la vivforton. Sinonimoj : chi, ki, prana.

Ortemolekula medicino, kuracsistemo disvolvita fare de Linus Pauling, kiu celas krei optimalan medion por la korpocheloj, donante la korpon la korektajn biologiajn substancojn, mineralojn, aminajn acidojn kaj vitaminojn. Vidu ankaù Kousmine kaj Moerman.

Osteopatio, terapista metodo, konsistanta el la manipulado de la vertebroj, jen per masaghoj de la muskoloj, jen per rektaj aù nerektaj manipuladoj de la artikoj kaj ligamentoj. Vidu ankaù kiropraktiko kaj yumeiho..

Palming (angla por palpi per manplato), kuracado per mana palpado de la okuloj (dekstra per maldekstra kaj inverse). Kreinto estas Henri Benjamin (better sight without glasses).

Pancha Karma, purigaj metodoj en la ajurveda medicino. Rilata termino : hidroterapio.

Paragnosto, sinonimo por mediumo.

Paranormala, en la okcidenta kulturo paranormalaj fenomenoj aù kuracmetodoj staras apud (greke para) la normative normalan, char ili ne estas klarigeblaj normalmaniere. La lulilo de la paranormalaj kuracmetodoj estas la spiritismo kune kun la telepatio kaj la magnetismo.  Aùroterapio, kirlianfotografio, reiki, spirita kuracado laù Bruno Gröning, radiestezio,  psikokinezo kaj klarvideco estas ekzemploj de tio. Krom magnetizi, paranormalaj sanigantoj pretendas ankaù povi kuraci desurdistance. La entuziasmo por la âranormala en chiuj siaj prezentighoj eble respondas al la deziro de samspeca de ligo kaj repacigho inter scienco kaj kredo, la natura kaj supernatura, spiritualismo kaj efikeco.

Parapsikologio, scienca esploro de eksternormalaj fenomenoj kiaj telepatio, klarvideco kaj ekstersensa percepto.

Paùchujchjuan, china luktarto karakterizita per fortaj kaj mildaj movoj. Simila al Tajghichjuan, ghi fortigas la sanon.

Pentagramo, kvinpinta stelo kiel magian simbolon de la bono kaj malbono, uzata kiel protektilon kontraù negativaj influoj en sochistaj medioj. Kun unu pinto alten ghi simbolas la viran korpon kaj la superregadon de la materia mondo pere de la animo. En kontraùa situacio kaj kun du pintoj alten ghi simbolas la malbonon .

Persona kresko (angle personal growth, france développement personel), la eblecoj al memdisvolvigho kiuj balancighas inter klasika klerigado kaj terapioj. Char en sekularizita socio kiel la okcidenta, kiu krome funkcias laù la principoj de la libera merkatpensado, tradicioj, sencdonaj referencokadroj kaj rigidaj sociaj roloj pli kaj pli emas malaperi kaj oni observas ke ech familianoj pli kaj pli emas individuighi kaj alstrebi plej eble grandan disvolvighon de sia personeco. Tial pli kaj pli da personoj perdas siajn fiksajn vivmodelojn kio kaùzas ofte identecperdon kies ebla sekvo klarigus la bezonon je eblecoj de persona kresko.. Multaj tiaj personoj sentas sin allogataj al Nova Tempo char ghi kreis tutan 'merkaton' de kreskogrupoj, terapioj, meditadteknikojn kaj klerigmetodojn. Por ke iu sukscesu en sia vojo al persona kresko tiuj teknikoj kaj metodojn celas ne nur la mensajn kapablojn por senti sin pli bone, sed la tutan homon.

Pesso, la la nomo de la disvolvisto Al Pesso tiuj ekzercoj en konsciigho kaj korposentado kiuj kontaktigas iun kun siaj pli profundaj, nekonsciaj deziroj kiuj referencas al neplenumitaj bazaj bezonoj el nia infanagho kiaj bezono je loko, afekcio, subteno, protekto kaj limigo.

Pli alta memo, plia alta konscio aù spiritualismo.

Pli malalta memo, la subkonscio.

Pluvbatono, batono en formo de skeleto de kakto plenigita kun miloj da grenoj kiuj je turnigho de la batono falas malrapide, kreante sonon similan al pluvo. Uzata por krei magian etoson.

Pozitiva pensado, koncepto kiu en la kvindekaj jaroj mondfamighis pro la furorlibro de Vincent Peale 'La povo de la pozitiva pensado'. La vivmaniero povas shanghi pere de pozitiva pensado kiu grupigas ekz. aùtosugestivajn metodojn kiel vidialigo, Coué, aùtogena trejnado. Moderna varianto de tiu penstekniko estas NLP.

(Info : Alfred-Richard Walther, esperantisto kaj aùtoro de libroj pri pozitiva pensado, Pf. 14 10 09, DE-33630 Bielefeld, Germanio).

Prana, vidu ankaù chi, energio. La ecoj de prana en okcidento estis komparataj al aùro, orgon.

Pranajama,  spriekzercoj por la regado de la vivforto (=prana, chi) kiu havas purigan efikon sur la nervoj.

Predikto, rilataj temoj estas astrologio, kiromancio, ekstrasenceco, numerologio, radiestezio, mediumo, I Tjing, aùgurismo, kabalo, kiromancio, taroko, gemoterapio. Okulta praktiko kiu klopodas akiri supernormale sekretn scion ofte pri la estonteco pere de psika  legado.

Preskaù mortsperto, (traduko de la origine angla indiko Near Death Experience - NDE).  Temas pri psika sperto, speco de halucinado pro manko de oksigeno en la cerbo (ekz. sekve de akcidento, kirurgia operacio), dum kiu oni sentus sin disigita de sia korpo kaj observus kion okazas chirkaù sia senviva korpo. La plej konatan kaj grandan esploron tiutkampe faras la fonduso Elisabeth Kübler Ross.

Primal,  terapio aù pentrado kun atento kaj sanigo por la 'interna infano'.

Psi, koncpeto por indiki la psikan potencon kiu ebligas la homon fari kontakton kun sia chirkaùajho kaj influi ghin sen uzo de siaj sensorganoj aù muskolforto. Sinonimo : telekinezo.

Psikokinezo, la movigo de objektoj en paranormala maniero pere de pensofortoj kaj sentoj. Rilata : spiritismo, parapsikologio.

Psikosintezo, speco de psikoterapio kiu klopodas helpi al individuo disvolvighi chiujn eblecojn kaj karakteristikojn de sia unika memo.

Purigaj vivtagoj, En la okcidenta socio tro hasta, kiu konas poluadon de la vivmedio, incitas iujn serchi atenton kaj ripozon fizikan kaj mensan por ripari la harmonion. En multaj kulturoj oni retrovas la ideon de purigado. Purigado temas pri iom pli ol fasto. La purigado de la korpo per fastado (ekz. tritaga sukofasto) oni kombinas kun purigado de emocioj. Oni lernas ekvilibre manghi kaj vivi. Iuj aktivecoj (ekz. naturpromenadoj, Do-In, vidialigo) chiutage revenas por enkonduki pli regulan vivstilon kaj iuj oftertoj krome enhavas konatighon kun aplikataj naturkuracaj terapioj kiel fitoterapio (ekz. herboteoj), hidroterapio (ekz. kojloklisteroj=Kousmine), masagho (speciale ventra) aù saùno. Iuj dietistoj kontraùas fastadon chr ghi atakus la muskolan histon (i.a. la koron kiu mem etas histo). Vidu ankaù fasto.

Qi, vidu Chi

Radiestezio, metodo kiu konsistas en la konsulto de movoj sur aù kun uzo de iloj kaj pendolo, rabdo/divenvergo (formo de disforkigita brancho) aù aliaj iloj por esploraj aù kuracaj celoj. Rabdomanio, tekniko kiu uzas rabdon por scii chu iuj materialoj aù substancoj trovighas ie (vidu ankaù geomantio kaj feng shui), dum en la radiestezio oni per pendolo klopodas serchi respondon al demandoj de pli nemateria karaktero.

Radioniko, elektronika varianto de radiestezio.

Rebalancing (angla por rebalancado), speco de korpolaboro kiu volas akceli pli grandan memkomprenon kaj ekvilibron inter korpo kaj psiko. Temas pri  kombino de spirotekniko, masagho kaj korektigo de la korpostaturo kiu fakte respegulas nian psikan vivon.

Rebirthing (angla por renaskigho), spirterapio inventita fare de L. Orr (Usono) kiu celas revivigi la momenton de la  naskigho por klopodi solvi naskightraumojn pere de plirapidigata spirotekniko. Ekzistas tri specoj : seka praktiko kaj alia en varma aù malvarma akvo, nomata malseka renaskigho. Renaskigho ebligas kompletan malstrechighon, liberigon de limigan konduton, ghui de esprimpovo kaj riparo de la kompleta spirado. Sinonimo : holotropia spirado.

Reenkarnigho (latina 're' - denove kaj 'incarno' - farighi viando); Temas pri la ideo de la mensa kontinuado de la vivo pere de renaskigho. La animo t.e. la funkcio de klareco kaj kono estas malmorta,  char ghi daùrigus en alia korpo por la daùro de la vivo surtere.  Kvankam la koncepto originas el la hinduista kaj budista tradicioj (samsara) kaj ke ghi aperas ankaù che la indianoj kaj eskimo(inuit)pololoj, samkiel en la ideologioj teozofia kaj antropozofia, la  interpretado de la konceptoj pri reenkarnigho sufiche malsimilas unu de la aliaj.
La orienta reenkarnigho similas al puno sekve de sia respondeco por pasintaj agoj kaj kaùzita pro dependeco de la materia, kio kreadas naturan cirklan movighon de la renaskigho. Oni povas libergi sin el tiu cirkla movigho submetante sin komplete al la kredo.
Che la antropozofia koncepto de reenkarnigho la akcento situas forte sur la rememoroj. Se reenkarnigho kun konservo de rememoroj ekzistus, oni atendus ke la spontanea parolado de fremdaj lingvoj estus evidenta fenomeno. Se ghi iam ekzistus (ekz. sub hipnoto) tiam nur temus pri lingveroj de la koncernaj fremdlingvoj.
La teozofia reenkarnigho estas konstruo kiu provas akceptigi doloron en la mondo kun la supozo ke ekzistas universala justeco kiu punas tiujn kiujn meritas tion. Alivorte anstataù serchi klarajn kialojn por malpliigi la mizeron en la mondo kaj fari agadplanon, oni fughas en principo kiu ne liberigas la kredanton de la morala devo fari ion por helpi aliajn, char fakte la mizero estas ilia propra kulpo.
Rilata : karmo.

Refleksologio, vidu masagho.

Regreso (angl. regression), reiri sub hipnoto per kiu oni ree enmemorigas kaj revivigs kashitajn okzajhojn el ies pasinto enkadre de psikoterapio. Poste oni pozitive rekondichas tiujn rememorojn  en la subkonscio. Tiu terapio falis iom en diskredito fare de terapeùtoj kiuj faris malbonon pro la influo bazita nur sur ilia propa opinio.

Reiki (pron. rejki), mola paranormala metodo de leghera surmeto de manoj per kiu oni klopodas pere de transponto de koncentrita universala, suna forto ('Rei') vivenergio (Ki, Qi aù  Chi) de praktikanto al la ricevanto vitaligi ties korpon kaj akceli chiuaspekte la personanan bonfartadon. Eltrovis la metodon Mikao Usui. Reiki Alliance, la internacia asocio de Reiki-majstroj, organizas kostegajn inicojn. Ekzistas 20 diversaj manpozicioj kaj kvar gradoj de inico.

Rejuniga kuracado (france cure de jouvence, nederlande : verjongingskuur). Rilata : longvivado.

Relaksado, diversaj metodoj por du tipoj, la mensa kaj fizika. Metodoj de mensa malstrechigho estas i.a. Jacobsen (aktiva), Coué, aùtogena trejnado/metodo Schulze (pasiva) kaj hipnorelaksado (sugestiva). Metodoj de fiziko malstrechigho estas i.a. flotado, korea relaksado, Nuad Thai Bo'Ran, Jogo.

Renaskigho, ne temas nur pri reenkarnigho, sed indikas ankaù staton de illuminado.

Resaniganto (fr. guériseur), kuracpratikanto kiu uzas nesciencajn kuracmetodojn kiajn magnetajn kaj spiritajn fortojn. Sinonimo : kuracanto.

Ridoterapio, metodo por ridi senkiale kiu povas efiki kurace kaj liberige.

Rito, tradicia festa uzo.

Ritualo, religia aù magia ago dum ceremonio laù certaj stiktaj reguloj.

Rozkrucismo, mistika,filoszofi-astrologiema komunumo fondita en la 15a jc. fare de la germano Christian Rosenkreuz, kiu adoras la rozon kiel simbolon de la resurekto kaj la kruco kiel simbolon de la liberigo. Laù ilia kredokonvinko chiuj kulturoj kaj religioj devenus el unu komuna orgino kiu laù tiu kredo situis en Atlantis'.


 

Samsara, hinda nocio de reenkarnigho, en kiu ies nuna vivo sekvas serion de novaj vivoj en novaj fizikaj korpoj. Rilata : karmo.

Sanjeevini, nova metodo de spirita kuracado eltrovita de kuracista paro el Barato.  Sanjeevini estas facile memlernebla kuracmetodon por nekuracistoj kiuj volas senpage helpi homojn (komparu kun Amikaro Bruno Gröning). Temus pri uzo de vibrigitaj akvoboteletoj pere de barkodo kiu efikus sur la korpa kiel sur la mensa niveloj.

Sanoferioj, ferioj dum kiuj oni aparte flegas sanan vivstilon. Vidu ankau termalismo kaj konvivaj ferioj.

Sanskrita, antikva hindeùropa lingvo en kiu la klasikaj tekstoj de la hinduismo etas skribitaj.

Saùno <www.dlc.fi/^^arctinar>, la finna saùno estas kutime traga shvitiga chambro milde lumigita kun benkoj en formo de shtuparo sur kiu oni metas tukon por sidi aù kushi en temperaturo inter 80 kaj 90°C. Grandeco kaj ecoj de saùnoj povas malsimli. Vidu ankaù shvitejo, hamamo.

Amikoj de saùno : http://www.sci.fi/matlah/jek

Sekteca pensado, ne nur sektoj sed chiu ajn persono aù grupo kun asertoj malsimilaj de la regulaj, kiu pretendas anticipe posedi la kompletan veron kaj volas konvinki aliajn pri la ghusteco de siaj ideoj (legu ankaù p. 145 en Esperanto, UEA, n° 979-980) kontraùa al dissidenta kredo ke ghuste malfermi sin por malsimilaj iedoj estas liberiga kaj konfirmas la pluralismon de la vero. Rilata : fundamentalismo, absolutismo, fanatismo, varbado/propagando. Informoj rilate al sektoj ofte estas negativaj pro la supozo ke la adeptoj perdas la kontrolon pri si mem.

Seiki, metodo parenca al shiacu por lerni tushi la energion de iu persono, ekvilibrigi tiun energion kaj krei plej eble bonan malstrechighon.

Sintena kuracado (angle attitudinal healing), vidu mirakloj.

Silva Mind (pron. majnt), konsciotrejnado uzante sistemon por influi la frekvencon de cerbondojn inventita fare de José Silva. Ghi ebligas la disvolvighon de psikaj potencoj. Aliaj rilatas konceptoj : biofeedback, alfatrejnado, ekstersensa observado, psikokibernetiko (?).

Shamanismo (siberia/tungua vorto 'saman' - sinvarmigo) 'saman' rilatas al la tranco en kiu la shamano implikighas, al la   vivovizio, religio kaj kuracmanieroj de indighenaj popoloj (ekz. en Mongolio), sed ghi rilatas ankaù al ghiaj variantoj kiujn praktikis jam okcidentajn shamanojn (keltajn druidistojn) kiuj estis kuracistoj, terapiistoj kaj religiaj perantoj inter la socio kaj la mondo de dioj/spiritoj. Por shamano evidentas ke chio havas konscion. Tial ili uzas ceremoniojn en kiuj oni agnoskas la spiritajn kvalitojn kaj fortojn de koloroj, bestoj, plantoj, mineraloj, planetoj.  Krom kuracanto shamano estas ankaù spirita konsilisto kaj protektanto de sia komunumo. Shamanismo akiras en okcidento chiam pli da populareco. Precipe indianaj ceremonioj kaj ritaroj enkondukighis : la medicinan radon por kunigi la vivenergion kaj la shvitejon por purigi sin interne kaj ekstere.

Shambala, la por okcidentanoj alirebla interpretado de malnovaj tibetaj instruoj.

Shiacu/shiatsu, vidu masagho.

Shintoismo, japana naturreligio.

Skota dusho, dusho dum kiu alternas varma kaj malvarma akvo.

Sofrologio, kvankam diversaj specoj ekzistas ghenerale temas pri metodo kiu integrighas okcidentajn relasadoformojn kaj orientajn meditadoteknikojn. Kreita en 1960 en Hispanio fare de la kolombia neuropsikiatro Alfonso Caycedo.

Songhterapio : Pere de songhoj/revoj akiri la personan vojon al memkompreno, kuracado kaj interna transformado.

Sorchismo, parte pro la tiutempa mizogina kristana persekutado tiu nomo sugestas malbonon, char tiutempaj kristanoj povis neniel toleri la matriarkan aspekton de tiu religio kiu tial havis grandan allogon por la virinoj. Char la esperanta vortstoko ne estas tute adekvata en tio vidu, prefere ni parolu pri neopaganismo kies plej konata formo estas wicca. Vidu neopaganismo kaj wicca.

Spirita konsilanto,  praktikanto kiu uzas unu aù pli da spiritaj kaj/aù psikologiaj teknikoj por kuraci holiste.

Spirita kuracado, kuracado per la povo de spirita energio funkcianta tra la korpo de la praktikanto. Vidu ankaù Reiki, Gröning, Sanjeevini kaj Healing.

Spiritismo,  religia kurento bazita sur la konviko ke la homo post sia morto postvivas kiel spirito kiu pere de mediumo parolante en tranco  povas komuniki kun la vivantoj.  En la spiritismo la spirito estas la animo de la forpasinto. En certa skolo de sudamerika spiritismo, Esperanto estas shlosil-lingvo al la spiritoj kaj ghuste pro tiu fakto en sia romano 'Doo de la Spiritoj' Isabel Allende, nevino de la murdita chilia prezidento, skribis amplekse (ne en la filmversio) pri Esperanto kaj ties natura praktikado. Moderna spiritismo estas channeling.

Spirito,  [spiritismo] uzata por indiki mortinton, fantoman aperon. Ankaù senkorpa ajho konata sub diversaj nomoj kial Dio, anghelo, chicerono, demono. Vidu ankaù animo.

Spiritualismo, rilatas al mistiko, sed kie la mistikulo havas ofte tradician religian konvinkon, la (okcidenta) homo kiu serchas spiritualismon ofte ne havas tiun, sed inspirighas en la orientaj religioj. La spiritualismo de la Nova Tempo estas kredo sen dogmoj kiu inklinas shati la spiritajn bonojn super la materiajn kaj emas kredi ke chio en la vivo havas sencon.

Spiroterapioj, komuna nomo por terapioj kiuj volas plibonigi la tro suprajhan spiradon,  pere de pli  profunda, kompleta en- kaj elspirmovon, precipe pere de la diafragma (abdomena) spirado, ofte en la kadro de masagho, jogo aù relaksado. Vidu ankaù renaskigho, jogo, statura integrigho, Chi Kong.

Statura integrigho (angle postual integration), metodo por akrigi la mensan kaj korpan konscion pere de profunda prilaboro de la kuniga kaj muskola histo, helpe de kombino de i.a. rolfing, gestalt, spiroterapio, akupremo aù bio-energetiko. La statura integrigho deiras de la konstato ke profundaj, plej ofte kronikaj, tensioj manifestighas en la korpostrukturo kiu malbalancighis.

Stonehenge, prahistoria sakrejo en formo de kelkaj cirkloj de starantaj shtonegoj, kiu dum la somermeza nokto altiras vagulojn kaj Novtempaj adeptoj al festo (en Weltshire, suda Anglujo).

Shvitejo, (angle sweatlodge) [shamanismo], speco de primitiva saùno en formo de malalta tendo en kies mezo trovighas kaveto kun varmegaj shtonoj kiujn oni sursprucighas kun akvo, simile al saùno kaj chirkaù kiu oni sidas en mallumo. La celo de tia ceremonio estas akiri intensan spiritan sperton kiu faciligas la kuracadon de nesolvitaj problemoj,  la preghadon aù la purigon de la animo kaj korpo. Kvankam kutimo atribuita al la indianoj, ankaù keltoj, rusoj kaj japanoj konis shvitejojn. Nun denova ritaro en novtempaj medioj.

Sufismo, ne-ortodoksa mistika tradicio el la mezoriento kaj Barato kiu multe okupighas pri simpboloj kaj kiu centrighas sur la principo de interrilateco de chiuj religioj kaj ke Dio estas en chio kaj chio estas Dio (panteismo). Inayat Khan portis la sufismon komence de la 20a jarcento al okcidento. La okcidenta sufimovado alstrebas fratecon inter chiuj homoj sendepende de ilia religia konvinko. Tiu sufismo ne plu estas konsiderata esti islama. Dum la Universala Disservo brulas kandeloj kiuj reprezentas la diferentaj religioj kaj oni ankaù laùtlegas el la sanktaj libroj de tiuj religioj. Dum la lastaj jaroj precipe la dancantaj deruishoj popularighis en okcidento. Ilia plurhora longa danco dum kiu ili dancas chirkaù ilia propra akso kondukas al tranco kaj finfine al unuigho kun Dio. Similecoj kun rozkrucismo, teozofio, gnostiko.

Sugestopedio,  Sugestopedio: (linvgvo)instrumetodo kaj -filozofio en kiu la plezuro ne estas nur rezulto sed ankaù kaùzo de la lernado. Oni uzas muzikon ('koncertojn' kaj kantojn), ludojn, de la instruisto-mem verkitajn tekstojn por krei liberan kaj stimulan etoson en kiu la lernantoj sentas sin si-mem kaj remalkovras sian propran lernostilon. Dum la kurso, ili partoprenas aventuron en kiu ili fantazie jam flue parolas la lernitan lingvon.La patro de la sugestopedio estis dr. Lozanov el Bulgario. Esperanto ne plu estas instruata per tiu metodo en Bulgario (Sofio) sed jes en Nederlando (Lingvoinstituto Narval, narwal@usa.net). Artikolo pri Esperanto kaj sugestopedio aperis en la Informilo pri instrua laboro de BEA, dec. 1985, p. 2-4.
 

Tajghichjuan (ankù literumata en aliaj lingvoj kiel Tai Chi Chuan / Taj Ghji Chuan), 'tajghchi' signifas unueco kaj 'chuan' forto. Temas pri movinstruo (speco de Chigong) kiu estis origine defendosporton. Nuntempe priskribebla kiel meditadon kiu karakterizighas per sinsekvaj respirkorespondaj movoj en eleganta, malrapida maniero (tial foje nomita ombroboksado). Movante oni ligas la teron (per grundigho) kaj la chielon (spirite). En la nuntempa Chinio tre populara kuraca sporto inter gemaljunuloj por longigi la vivon. Ekzistas kvar grandaj stiloj : jang', chen', wu' kaj sun'.
 

Tantrismo,  tantra = ekspansii, malnova spirita tradicio el Barato kiu direktas sin al sinoferado al gea energio. Ghi originas el budismaj vedaoj, sed   ekzistas ankaù en la hinduismo (Dakini, Hinud, Ipsalu Tantra html-paghoj). Ekzistas tradicia tantro kiu en la pasinteco pro miskompreno de la erotika simbolaro kondukis al kontroversoj de tiu seksa magio. Post profunda reinterpretado ekestis nova, okcidenta tantrismo en kiu malmulte restas de la origina tantro. Temas pri vivfilozofio en kiu la ghuado centras, sed kiu precipe temas pri intimeco, vundebleco kaj ludema, sensuala kontakto unu al la alia. Tiu tantro estas tre virinama (vidu html pagho kun intervjuo kun Miranda Shaw) kvankam sekseco tenadas gravan lokon en tantrismo, char baza energio de la homo, temas chefe pri spiritaj ekzercoj por akiri pli altan konsciostaton por rilati al la korpo kaj al sia partnero. Tial pli gravas la harmonia brakumado kaj la energio de la ino kaj la malrapida sencplena etoso dum oni  lernas regi sin. La plezuro ne estas celo, sed ilo por atingi la diinan fonton. En okcidentaj tantro-seminarioj okazas ke oni kombinas shamanajn elementojn kun okcidentaj terapioj, helpe de aùro, dancoj, kantoj, ludoj, ritaroj, masaghoj, meditadoj, korpoekzercoj kaj korpolaboro.

Tantsu, tantra Shiatsu.

Taroko, de la franca tarot [pron. taro:], vershajne origine egiptia kartludo de 78 kartoj uzataj por esplori la estonton pere de antikvaj misteraj komprenoj kaj praktikaj konsiloj. En la Novtempa kulturo uzata por lerni kompreni sin mem kaj progresi en persona kresko/klerigado.  Metante mem la kartojn oni kontaktas la propran intuicion, saghecon kaj memfidon. Pakajho de taroko-kartoj konsistas el du partoj, la granda kaj la malgranda arkanoj La granda arkano enhavas 22 kartojn kun arketipaj simboloj.  Depende de la maniero kiel tiuj kartoj estas metataj, ili donas universalan signifon al ies persona situacio. La malgranda arkano, kiu montras kiel iu rilatas al la ricevitaj shancoj en la vivo, enhavas 40 kartojn, subdividataj en kvar serioj de simboloj kj koloroj. Chiu serio havas specialan simbolon kun propra koloro.

Telepatio, transiro de pensoj laù paranormala maniero.

Teozofio, de la greka 'teos' (dio) kaj 'sofia' (sagheco) la teozofio signifas dia sagheco.  Temas pri filozofia sistemo kies celo estas esplori latentajn psikajn kaj spiritajn povojn de la homo kaj akceli la studon de kompara religiaro kaj scienco.  Ekzistas la historia teozofio, kiu volas vortigi la universalan, komunan veron de chiuj religioj kaj la teozofio fondita fare de H. Blavatsky kiu  farighis mistika, esoteria movado kiu klopodas fari sintezon inter orienta kaj okcidenta instruoj, ofte uzante orientajn filozofiojn kune kun facetojn el aliaj kurentoj kiel la kristana gnostiko kaj la mezepoka alkemio, jogo.

Termala akvo, akvo havante kuracajn kaj sanigajn ecojn ekz. soda (stimula), bikarbona (digestiva), karbona (apetiviga), radioaktiva (sendoloriga kaj sedativa), sulfura (plibonigas la spiradon kaj antauenmovadon) , sulfata (en
kazo de stomaka kaj urina malsano).

Termalismo, kuracejo kie dumlonge fidele venis plejofte nur maljunaj personoj por kuraci de certaj doloroj, en la plej renstrukturitaj tiaj kuracejoj oni altiras tre diversan publikon kiu deziras ielmaniere plibonigi sian sanstaton el  vidpunkto preventa, resanigha aù kial ne malstrechiga por kontraubatali la modernajn plagojn de streso kaj lacigho.

Terradioj, nomo por influoj el la tero pri kiuj oni pensas ke ili kaùzas malsanojn kiam oni longe elmetighas al ili. Eblas lokigi ilin per elektronikaj mezuriloj aù rabdo (radiestezio).

Tibetaj sonkonkoj (angl. singing bowls), kupraj konkoj kiuj donas mirindan vibran sonon kiu penetras plej profunde en ni mem kaj provokas fortajn pozitivajn vibradojn en la menso kaj la tuta korpo. La tibetanoj uzas ilin por meditado.

Terapeutika tusho, varianto de paranormala kuracmetodo, speco de 'magnetismo sen fizika kontakto' dum kiu oni transdonas amon anstatau magnetan forton. Kreis ghin Dolores Krieger ('Accepting your power to heal, 1993) kune kun Dora Kunz, kiu estris en la Teozofia Societo.

Träger terapio, fizika terapio kiu uzas triman tipon de korpolaboro kiu flatas la subkonscian menson por liberighi de la malnova programado.

Tranco, stato inter dormo kaj maldormi.

Transformado, mensa shangho kiu kondukas al interna kresko kaj konscio.

Transiro [esoterio], alia nomo por morto kiu indikas ke temas pri alia vivformo ol la koncepto morto. Post la forpaso la fizika korpo mortas, sed la animo 'transiras' kaj reenkarnighas.

Transpersona psikologio, spikologia skolo kiu celas la integradon de okcidenta scienco kaj orienta pensado. Ghia orientado estas holista kaj celas psikan evoluon kaj bonfartadon.

Tuteca, vidu holista.

Upanishadoj, lasta parto de la vedaoj (Vedanta) enhavas la bazajn principojn de hinduismo.

Vaporejo, vidu hamam'

Veda', signifas en la sanskrita scio, sagheco. La vedaoj apartenas al la plej malnovaj sanktaj skriboj de la hinduistaj tradicioj. Ili povus esti ech la plej malnovaj religiaj skriboj en la mondo.  Budismo, jogo kaj tantrismo trovas ilian originon en la vedaoj.

Vegetarismo, http://www.egroups.com/group/astro-jogo-vege/

Videbligho, (fr. visualisation), imagopova tekniko per kiu tn. faciliganto sugestas bildojn en ies imaginaro (nomata maldormaj revoj) kiuj eblas evoki kreemajn kaj dezirindajn pensojn kiujn poste manifestighus en la reala vivo. Rilata : alfatrejnado, pozitiva pensado, magio, Silva-Mind.

Vizio-esplorado (angle 'Vision Quest'),  [shamanismo] spirita praktiko cherpita el la nordamerika indiana kulturo per kiu shamanoj iras vivi en la naturo, uzante klarvidecon, faston, preghadon kaj meditadon por malkovri vivcelon.

Vochdialogo (angle 'Voice Dialogue'), terapio kiu centrighas sur la kontaktigho kaj konsciigho de diversaj vochoj t.e. subpersonecoj de iu persono.

Vortekso, temas pri lokoj sur la tero kie trovighas alta frekvenco de energio kiu portaus al pli granda stato de konscio.

Watsu, kombinado de 'wat' (mallongigo por water/akvo) kaj tsu ('cu' aù premo), do shiacu en akvo, precipe uzante korpobalancighojn.
 

Wicca, [elp. ùika], derivata de la angla Wise-Craft (arto de sagheco), char Wicca kiel neopagana, naturreligio estas 'inventita tradicio' el Anglujo, ligita al unu fondinto, nome G. Gardner (1884-1964). De tie Wicca disvastighis tra Usono kaj Eùropo kaj evoluis al tre alternativa, okulta kaj eklekta movado en kiu troveblas elementoj el la framasonismo, la keltaj, germanaj, grekaj, egiptaj kej suneraj religioj.

Pro ghia sendogmeco Wicca ekzistas sub multaj formoj kaj variantoj kaj tial estas malfacile doni ghenerale akcepteblan definon. Revenanta ideo estas ke Wicca klopodas religighi al malnovaj paganaj festoj pere de ritualaj ludoj por festi la daùran dinamikon de la naturo kaj la dancon de vivo kaj morto. Tiuj ritualoj respondas al sopiro al romantiko, fantazio, respekto de la Tero, rasa samvaloreco kaj kultura diverseco, sed precipe feminismo kaj ina spiritualismo.

Kontraùe al la ghenerala popolkreda percepto pri malbonado kaj kontraùe al la multaj religioj (en kiu la vira Dio metas sin super la homoj) kiuj kreis kontraùreligian sorchbildon, Wicca interpretas religion kiel ligon inter la homo kaj la universo en kiu Dio ne estas sekse sed ghenre vira kàj ina, reciproke komplementa kaj samvalora (tradicia wicca). En ghi oni forte malpermesas malicajn agojn, malbenojn aù sorchojn. Iliaj liturgioj estas iom poeziaj, havas noblan aspiron kaj ne estas satanaj. Iuj pli junaj formoj de sorchismo kiuj apartenas al la radikala feminismo kiel 'Dianic Witchcraft' kultas nur la 'Diinon' sen la viroj. La sorchista biblio nomighas la 'Libro de la ombroj'. Vidu ankaù : magio, sorchismo. Rilata : shamanismo.
 

Yumeiho, vidu masagharto.

Zen, signifas meditado en la japana kaj estas miksajho de budismo kaj daoismo. Zen deiras de la principo ke ne eblas ion atingi nur kun la intelekto kaj ke solvo troveblas nur se oni atingintus pli altan koncionivelon. Tiun nivelon eblas atingi per speciala maniero de meditado, nomata 'zazen' (tr. sidi en zen) pere de koncentrigho sur la staturo/korposilueto, la spirado kaj la meditado.
 

BIBLIOGRAFIO

- Er zijn vele "new age" boeken waarin men het aannemelijk wil maken dat er zoiets is als een God door zich te beroepen op de moderne natuurwetenschappen. Het bekendst is wel de bestseller van Frank J. Tipler met de titel The physics of immortality: modern cosmology, God, and the resurrection of the dead (New York 1994). Een goede aanvullende bron is de website van de Amerikaanse atheïsten op http://www.infidels.org

- Bessem Willemijn, "De Ashramgids voor India" (La ashramgvidilo por Barato) - praktika superrigardo de pli ol 50 ashramoj, guruoj kaj spritaj centroj por la mistika vojaghanto en Barato., 1998, Eld. Bres, Amsterdam.

- Memorajhoj de Sinmortiginto, romano de fam verkisto portugala, kiu suferis en la transmondo dum longa temo kaj post sia pento trovis en la astrala mondo Akademion de Esperanto. Li verkis la libron per la mediumino Yvonne A.Pereira, tradukitan de A.Soares, 554 p., Eld. Spirita Societo Lorenz, Rio de Janeiro, Brazilo.

- Jean Paul van Bendegem, Tot in der eindigheid: over wetenschap, new age en religie,
Antwerpen-Baarn, Hadewijch, 1997. 285 blz. ISBN 90 5240 425 9.

- Tussen waarheid en waanzin: een encyclopedie der pseudowetenschappen door Marcel Hulspas en Jan Willem Nienhuys (Utrecht 1997).

- Kreja-Lewanderska Alicja, La popola medicino ekde antikveco ghis nun kaj ghia influo al nuntempa kuracado - prilaboritaj notoj de kursoj dum studadsesioj de la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), 1996.

- Nia korpo - anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj (Seiho Nishi), 1964, Gunma Esperanto-Societo, Maebashi, Japanio.

- Nova Sento, originala romano en esperanto de Tagula (pseùdonimo por H.B. Hyams), 1915, 158 p. kun ill., enhavas inspirojn de teozofio kaj vivreformaj ideoj.

- La alkemisto, Coelho,

- Van Zelfontplooiing tot spiritualiteit, 1998, eld. Pelckmans, 140 p., vzw Moritoen, Brugge, Belgio.

- V.Crowmy, Hekserij. Een oude leer voor de nieuwe tijd (Sorchismo. Malnova instruo por la nova temo), Utrecht, 19990.

 ADRESARO

- Internacia Naturkuracista Asocio (INA), p/a eld. Harald Schicke <info@mz-verlag.de)
INA havas 40 melmbrojn en 25 landoj kiuj serchas kunigi chiujn, kiuj havas profesion aù simplan intereson pri naturmetoda kuracado ekz. homeopatio, akurpremo, orienta medicino, akupunturo, masagho, radiestezio, dietisto, jogo ktp. Info : http://www.mz-verlag.de

- Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI), Presbytère, FR-09800 Balagué (Francio). "Asistilo", komuna revuo de Japana Budhana Ligo Esperantista, Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, Uon-budhisma Esperantista Asocio, Ortodoksa Klubo de Esperantaj Judoj, Tutmonda Ekumena Ligo. Membro de Monda Konferenco pri Religio kaj Paco (WCRP).

- Interreligio, A. Paulownastraat 78, NL-2518 BJ Den Haag.

- JEAN-Movado,

Copyright/Kopirajto, 1999, Herman Deceuninck, 12/5/99

POR PRIPENSI

"Pour former l'Internationale de l'espoir, je préfère la sagesse du dialogue interculturel à l'utopie d'un monde pan-économique et de développement technocratique où une monoculture mondialisée uniformisante et destructive est en train de tout détruire : et la nature et les personnes, et les communatés, et les langues et les particularités culturelles et spirituelles"

"Relativiser la culture des droits de l'home, de la démocratie, de la raison, n'est pas rejeter cette culture, mais affirmer qu'elle n'est qu'une fenêtre sur la réalité. C'est ne pas prendre nos idées, même relativement universelles, pour absolument universelles. Si on pense qu'on peut réduire l'ordre cosmique et social aŭ droits de l'homme et l'homme à sa nature rationelle, on n'est plus dans la réalité"
     Robert Vachon, dirigeant du Centre Monchanin,
     devenu L'Institut Interculturel de Montréal.