9a MEmzorga LAg-umado (MELA)

de la 22a øis la 27a de julio (antaý-MELA)
kaj de la 2a øis la 13a de aýgusto 2000 (Granda MELA)

æe la vilaøo Délegyháza, 34 km sude de Budapest. Ni speciale paýzos por ke vi vizitu la IJSon en Nyíregyháza, Hungario, de 27a de julio øis 2a de aýgusto 2000.

Je "nia" lago eblas laýplaæe sen aý kun vesta¼oj akvo-, sun- aý þlimbani. Estos plejeble neorganizita kunestado je sovaøa tendumejo: babilado, naøado, diboæado ktp. Æelage troviøas bufedoj kaj apud la stacidomo vendejoj por nutra¼oj kaj necesejo. Ankaý kelkaj simplaj malmultekostaj restoracioj proksimas.

bildo:
Æu vi rekonas æiujn?

Kiel atingi?  45 minutojn trajne de Budapest, poste 10 minutojn piede.
Kiel tranokti?  En tendo, dormsako ktp., pri kiuj æiu zorgas mem.
Kiel duþi?  Metu akvobotelojn en la sunon kaj poste duþu unu la alian.
Kiel naøi? Tion ni ne instruos, sed ni proponas, kie: en la lago.

Laýplaæe ni veturos dumtage al Budapest. Ekzemple, ne nur por duþi kaj lavi la harojn, ni povas viziti la famajn banejojn kun diverstemperaturaj akvobasenoj. Do, tamen kunportu naøvesta¼ojn, kelkloke necesas eæ banæapo. Ankaý facile eblas ekskursi de Budapest al ni. Ekskursantoj al ni kunportu sekigtuko(j)n kaj prefere dormsakon kaj æion eble utilan. Eble vi ja volas resti kaj trovos liberan dormlokon en la tendo de iu alia. La vetero kutime tre varmas, eæ pasintfoje kiam la unuaj tagoj neatendite estis iom nuba kaj foje eæ pluvetis. Dum la pasintaj jaroj æiuj homoj tendumis neoficiale kaj nepagante. Ni kaj multaj aliaj ne havis iujn malfacila¼ojn. Plej verþajne ankoraý æijare estos tia, sed nature neniu povas garantii ion.

Trajne de Budapest al Délegyháza:

De la stacidomo Budapest Keleti prenu la tramon 23 aý 24. Veturu tri haltejojn, øis Orczy tér. Antaýe vi vidos maldekstre, je la alia flanko de la strato, la stacidomon Budapest Józsefváros. De øi prenu lokan trajnon al Délegyháza, direkto Kunszentmiklós-Tass.De la trajno vi ekvidos "nian" lagon post æirkaý 45 minutoj je la dekstra (okcidenta) flanko, 2 kilometrojn antaý la stacidomo Délegyháza. Tio tre konvenas, æar la stacidomaj nomþildoj ofte apenaý videblas. Niaj tendoj videblos en la sudorienta angulo de la lago.
La reøo de la þlimtruo[bildo]

Trajne de sude al Délegyháza:

La lago troviøas apud la æefa trajnlinio Beograd-Subotica-Budapest. Prenu de Kiskunhalas aý Kunszentmiklós-Tass lokan trajnon al Délegyháza.

Se vi venas per alia trafikilo:

La MELA-ejo estas je la orienta flanko de la Danubo, 34 km sude de Budapest kaj 26 km norde de Kunszentmiklós. La vilaøo (kaj aliaj lagoj) situas oriente kaj "nia" lago nordokcidente de la stacidomo Délegyháza. Se vi venas per aýto nepre lasu øin æe la stacidomo kaj daýrigu piede laý la æi-suba priskribo. Vi povos poste veturi aýte al la lago, sed la unuan fojon estas multe pli facile trovi "nian" lagon kaj la tendojn piede. Aýte estas kromvojo de 5 km, pro manko de relpasejoj æe la stacidomo Délegyháza.

Piede de la stacidomo:

Plej simple altelefonu 06-30-2097864 (permonera telefonbudo, havu 20- aý 50-forintajn monerojn!) aý sekvu la suban priskribon. Se vi antaýe æeestos la IJS-on, simple vojaøu kun ni eæ per rabatita bileto. Aý sekvu la vojpriskribon: Transpaþu la relojn forirante de la stacidomo Délegyháza kaj turniøu dekstren. Pluiru norden, do al Budapest, paralele al la reloj dekstre de vi. Post 10 minutoj vi vidos ankoraý la relojn dekstre kaj ekvidos la lagon maldekstre antaý vi. Øia suda bordo longas nur æirkaý 300 metrojn, vi do facile trovos nin. Eble vi devas trairi rivereton, kelkajn centimetrojn profunde, prefere nudpiede. Ja estas sovaøa loko. (Nun, komence de junio 2000, tiu rivereto ne ekzistas.) Plej verþajne ni tendumos sur unu metron alta ebena¼o kaj ni havos bone videblan Esperanto-flagon.

Kiel kaj kie aliøi:

Al la MELA, kiel memzorga renkontiøo, vi devas nek pagi nek nepre aliøi. Tamen bonvolu sendi la æi-suban aliøilon, rete aý  poþte, indikante kiam vi intencas veni. Tiam ni sendos mapeton kaj rezervos lokon por via tendo. Aliøu rete al Laca aý al Andi, aý skribe al Laca: GARAMVÖLGYI László, Arany János út 47, HU-1221, Budapest, Hungario. Aý enskribu viajn informojn en liston dum la IJS.

Kiel antaýe informiøi:

Por plej aktualaj informoj revenu al æi tiu MELA-hejmpaøo. Aý telefonu al Laca (Budapest): hejme 2283510, laboreje: 3456308, radie: vidu sube. En Germanio informos Andi: +49-511-7000011. Aý provu: HIDEG Sándor, laboreje (Budapest) 2518111. Telefona antaýnumero por Budapest: internacie +36-1- kaj de aliaj lokoj de Hungario 06-tono-1-.

Kiel atingi nin telefone:

Alvoku la raditelefonon de Laca/Andi. De Hungario: 06-tono-30-2097864. De eksterlando: +36-30-2097864. Se vi vokas de Hungario kaj volas pli longe paroli, jen nia rekomendo: Mallonge alvoku la radian telefonon, kaj petu nin iri al la stacidomo. Dek minutojn poste alvoku ajnan de la tieaj telefonbudoj. Ili havas la numerojn 06-tono-24-412901 kaj -412912.

Trajnhoraro:

Trajnoj de Budapest veturas ekde la 6:30 preskaý æiuhore je la :30 minutoj. Mankas la 9:30a, kaj anstataý 12:30 ekiras je 12:20. La tri lastaj (20:35, 21:35 kaj 22:45) ekiras pli malfrue ol :30 kaj ne de Budapest-Józsefváros sed de Budapest-Keleti aý Kõbánya-Kispest. Semajnfine ne veturas la 13:30a kaj la 16:30a trajnoj; dimanæe nek veturas la 11:30a. La horaro pendas en grandaj hungaraj stacidomoj, linionumero 150a. Por pliaj detaloj uzu Elvira-n, la hungaran interretan trajnhorar-seræilon. Elektu lingvon (el 3 ebla, Esperanto ne estas :-( ), poste enigu "Budapest" kaj "Delegyhaza" en la du unuajn tekstejojn (De kie / Kien), enigu daton (æar labortage, sabate kaj dimanæe malsamaj horaroj validas) - sed antaýe ankaý elektu "Donatan tagon" (la trian eblecon) en la apuda elektolisto, alikaze øi donos la hodiaýan horaron, kiun ajn daton vi enigas! -, kaj puþu la seræbutonon. Alia eblo: iru senpere æi tien (por tieniro labortage) aý æi tien (por reeniro labortage). Unudirekta bileto de Budapest kostas 230 forintojn. Konsilo pri trajnprezoj: En Hungario aæetita nacia trajnbileto kostas nur kvinonon de la internacia bileto, sed øi ne validas en internaciaj trajnoj (do ne en trajnoj kiuj venas de eksterlando). Se vi volas þpari monon kaj havas sufiæe da tempo(!), uzu ekde la limo nacian trajnon per nacia bileto.

De la IJS ni veturos kune al la MELA. Aliøu tie.



Aliøilo - sendu al GARAMVÖLGYI László, Arany János út 47, HU-1221, Budapest
aý laca@esperanto.nu
aý andi@esperanto.nu
======================================================================

Bonvolu plenigi kaj forstreki la nevalidan.

antaýnomo __________________ familia nomo ____________________________

adreso _______________________________________________________________

lando ______________ telefonnumero (internacie) +_____________________

mi havos ankoraý __ liberajn lokojn en mia tendo / mi ne havas tendon

mi antaýe vizitos la IJS kaj informiøos tie / bv. sendi informojn
al mi, kiel: aktualan trajnhoraron, mapojn de la æirkaýa¼o kaj la
vilaøo.

mi venos je ________ rimarkoj ________________________________________

______________________________________________________________________

______________________________________________________________________