Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA BLUA KRUCO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Inter la arĝenta rubando de la mateno kaj la verda brilanta rubando de la maro, la ŝipo atingis Harwich kaj liberigis amason da homoj kiel muŝaron, inter kiuj la viro kiun ni devas sekvi estis neniel elstaranta . . . kaj efektive li ne volis elstari. Li aspektis neniel rimarkinda, krom pro kontrasto inter la feria gajo de lia vestaro kaj la oficiala seriozeco de lia vizaĝo. Li portis maldikan, helgrizan jakon, blankan veŝton kaj arĝentkoloran pajlan ĉapelon kun griz-blua rubando. Kontraste lia malgrasa vizaĝo estis nigreta kaj finiĝis per mallonga nigra barbo, kiu aspektis hispana kaj sugestis elizabetan krispon. Li fumis cigaredon kun senokupula seriozeco. Estis nenio, kio montris, ke la griza jako kovras ŝargitan revolveron, ke la blanka veŝto kovras polican karton, aŭ ke la pajla ĉapelo kovras unu el la plej potencaj intelektoj de Eŭropo. Ĉar tiu estis Valentin mem, la Pariza policestro kaj la plej eminenta detektivo en la tuta mondo; li estis venanta de Bruselo al Londono por efektivigi la plej gravan areston de la jarcento.

         Flambeau estas en Anglujo. La policanoj de tri landoj estis fine sekvintaj lin de Gento ĝis Bruselo, de Bruselo ĝis la Holanda Hoko, kaj oni konjektis, ke li profitos pro la nefamiliareco kaj konfuzo kaŭzata de la Eŭkarista Kongreso, tiam okazanta en Londono. Kredeble li vojaĝos kiel ia subgrada skribisto aŭ sekretario laboranta rilate al ĝi; kompreneble, tamen, Valentin ne povis esti certa pri tio; neniu povis esti certa pri Flambeau.

         Pasis jam multaj jaroj de kiam tiu krimkolosulo ĉesis tumultigi la tutan mondon; kaj kiam li ĉesis kiel oni diris post la morto de Rolando, venis en la mondon granda trankvilo. Tamen dum liaj plej bonaj tagoj (kompreneble mi volas diri, dum liaj plej malbonaj tagoj) Flambeau estis eminentulo tiel statueca kaj internacia kiel la germana imperiestro. Preskaŭ ĉiumatene la ĵurnaloj anoncis, ke li estas evitinta la sekvojn de unu krimo farante ankoraŭ alian. Li estis Gaskono, kun giganta figuro kaj fizika kuraĝo; kaj oni rakontis pri li anekdotojn plej malverŝajnajn; kiamaniere li renversis iun juĝiston kaj starigis lin sur la kapo “por reklarigi lian cerbon”; kiamaniere li kuris tra la Rue de Rivoli kun policano sub ĉiu brako. Oni tion ĉi devas diri pri li, ke kutime li eluzis sian fantazian fortecon en tiaj sensangaj, kvankam maldignaj, epizodoj; liaj veraj krimoj konsistis precipe el lerta kaj pogranda rabado. Tamen ĉiu el liaj raboj estis preskaŭ kiel nova peko kaj unu sola sufiĉus por unu rakonto. Estis li, kiu estris la grandan Tirolan Laktvendan Kompanion en Londono, sen laktejoj, sen bovinoj, sen ĉaroj kaj sen lakto, sed kun ĉirkaŭ mil klientoj. Ĉi tiujn li servis tute simple, nur transmovante la laktujetojn ĉe aliaj pordoj al la pordoj de siaj klientoj.

         Estis li, kiu intime korespondadis kun fraŭlino, kies leteraron oni atente tralegis, per la eksterordinara ruzo, fari etajn kliŝojn de ŝiaj komunikaĵoj sur mikroskopaj vitroj. Tamen entute vasta simpleco karakterizis multajn el liaj provoj. Oni diras, ke iun fojon li repentris noktomeze la domciferojn tra unu tuta strato nur por kapti solan vojaĝanton. Estas tute certe, ke li elpensis moveblan leterkeston, kiun li starigis ĉe stratanguloj en trankvilaj antaŭurboj, esperante, ke fremdaj preterpasantoj enmetos poŝtmandatojn. Fine, oni sciis, ke li estas miriga akrobato; malgraŭ sia granda figuro li povis salti kiel lokusto kaj malaperi en arbsupraĵoj kiel simio. Tial la fama Valentin ne dubis pri tio, ke liaj aventuroj ne finiĝos kiam li estos lin trovinta. Tamen, kiel lin trovi? Pri tio ĉi eĉ la eminenta Valentin ankoraŭ ne certiĝis.

         Estis io, kion Flambeau, malgraŭ sia alivestiga lerteco ne povis kaŝi, kaj tio estis lia aparta alteco. Se la vigla okulo de Valentin rimarkus altan pomvendistinon, altan grenardiston, aŭ eĉ ioman altkreskan dukinon, eble li tuj arestus tiun. Tamen en la tuta vagonaro estis neniu, kiu povus esti la alivestita Flambeau, same kiel ĝirafo neniel povus esti alivestita kiel kato.

         Pri la homoj sur la ŝipo li jam certigis; ĉe Harwich ne pli ol ses aliaj aliĝis. Estis malalta fervoja oficisto iranta al la finstacio, tri iomete malaltaj legomkulturistoj kiuj envenis post du stacioj, unu tre malalta vidvino iranta al Londono el malgranda Essex’a urbeto kaj tre malalta katolika pastro el Essex’a vilaĝeto. Vidinte lin Valentin forlasis la serĉadon pro senesperiĝo kaj preskaŭ ekridis. La malgranda pastro tiel esprimis la esencon de tiuj orientaj ebenaĵoj; li havis vizaĝon tiel rondan kaj stultan kiel Norfolk’a pastpudingo; li havis okulojn tiel senesprimajn kiel la Norda Maro; li kunhavis kelkajn brunpaperajn pakaĵojn, kiujn li tute ne kapablis kunporti. Sendube la Eŭkarista Kongreso elsuĉis el ilia loka stagnado multajn tiajn estaĵojn blindajn kaj sen la povo sin helpi, kiel talpoj elfositaj. Valentin estis skeptikulo de la severa franca tipo kaj ne povis havi amon al pastroj. Sed li certe povis senti kompaton al ili kaj tiu ĉi povus veki ies ajn kompaton. Li portis grandan eluzitan ombrelon, kiu konstante faladis planken. Li ŝajnis ne scii, kiu estas la ĝusta duono de lia ira-revena bileto. Li klarigis kun bovida simpleco al ĉiu en la vagono, ke li devas atenti, ĉar li kunhavas en unu el la brunpaperaj pakaĵoj ion faritan el vera argento kun “bluaj ŝtonoj”. Lia strangeta intermikso de Essex’a plateco kun sanktula simpleco konstante amuzis la francon, ĝis la pastro alvenis (iel) al Stratford kun sia tuta pakaĵaro, kaj revenis por sia ombrelo. Kiam li tion faris, Valentin tiom bonanimis, ke li avertis al li ne prizorgi la arĝentaĵon, pribabilante pri ĝi al ĉiu. Sed al kiu ajn li parolis, Valentin estis atente serĉanta alian; li ĉiam atendis iun ajn, riĉan aŭ malriĉan, viran aŭ virinan, kiu preskaŭis al ses futoj, ĉar la alteco de Flambeau estis ses futoj kaj kvar coloj.

         Tamen li elvaĝoniĝis en la stacidomo Liverpool Street, kredante konscience, ke li ankoraŭ ne preterlasis la krimulon. Poste li iris al Scotland Yard por oficialigi sian ĉeeston kaj aranĝi helpdonon, se tio estus bezonata. Poste li ekbruligis cigaredon kaj eliris por longa promenado tra la Londonaj stratoj. Dum li trairis la stratojn kaj placojn preter Victoria li subite paŭzis kaj ekstaris. La placo estis strangeta kaj silenta, tre tipe Londona, plena de hazarda silento. La altaj, krutaĵsimilaj ĉirkaŭaj domoj aspektis samtempe prosperaj kaj neloĝataj; kvadrata arbustdensejo en la mezo ŝajnis tiel forlasita kiel verda Pacifika insulo. Unu el la kvar flankoj de la placo estis multe pli alta ol la aliaj, kiel podio; kaj la perspektivo de tiu ĉi flanko estis interrompata de unu el tiuj admirindaj hazardokazaĵoj Londonaj . . . restoracio, kiu ŝajne estis erarvaginta el Soho. Ĝi estis objekto eksterordinare alloga, kun pigmeaj kreskaĵoj en potoj kaj longaj, flavblanke striitaj rulkurtenoj. Ĝi staris aparte alta super la strato kaj laŭ la kutima senorda maniero de Londono, ŝtuparo kondukis supren renkonte al la pordo, preskaŭ kiel ŝtupara fajrosavilo supren kondukas al fenestro de unua etaĝo. Valentin staris kaj fumadis antaŭ la flavblankaj rulkurtenoj kaj longe meditis pri ili.

         Pri mirakloj la plej nekredebla fakto estas, ke ili okazas. En la ĉielo kelkaj nuboj ja kunfandiĝas ŝajne al la formo de rigardanta homa okulo. Arbo ja elstaras en la pejzaĝo de duboplena vojaĝo kun la preciza kaj ellaborita formo de demandsigno. Mi mem vidis ambaŭ tiujn ĉi okazojn dum la ĵus pasintaj tagoj. Nelson efektive mortis en la momento de venko; tute hazarde iu Williams murdas viron kies nomo estas Williamson; ŝajnas kiel ia infanmortigo. Mallonge, ekzistas en la vivo elemento de kobolda koincido, kiun tiuj, kiuj fidas al la prozeco de ĉiutagaj aferoj, povus ĉiam preterlasi nerimarkita. Tio ĉi estas bone esprimata de la paradokso de Poe, ke saĝeco devas ĉiam prikalkuli aferojn neantaŭviditajn.

         Aristide Valentin estis ĝisfunde franca; kaj la franca intelekto estas precipe kaj sole intelekto. Li ne estis “maŝino pensanta”, ĉar tio estas malinteligenta esprimo de moderna fatalismo kaj materialismo. Maŝino nur estas maŝino ĉar ĝi ne povas pensi. Tamen li estis pensanta homo kaj samtempe simpla. Ĉiujn siajn mirindajn sukcesojn, kiuj ŝajnis kiel ĵonglado, li atingis pere de persistema logiko kaj klara franca pensado. La francoj mirigas la mondon, ne per la enkonduko de paradokso, sed per la efektivigo de veraĵo. Ili plene efektivigas veraĵon . . . kiel dum la franca revolucio. Sed precize pro tio, ke Valentin komprenis la logikon, li komprenis la limojn de logiko. Nur tiu, kiu nenion scias pri aŭtoveturado, priparolas aŭtoveturadon sen benzino; nur tiu, kiu nenion scias pri logiko, priparolas rezonadon sen fortaj, nedisputeblaj, fundamentaj principoj. Ĉifoje li havis neniajn fortajn aŭ nedisputeblajn principojn. Oni preterlasis Flambeau ĉe Harwich; kaj se li iel estis en Londono li povus esti iu ajn, ĉu alta vagulo sur Wimbledon Herbejo aŭ alta tostestro ĉe la Hotelo Metropola. Meze de tia nuda nesciado, Valentin havis vidpunkton kaj metodon proprajn.

         Tiaokaze li prikalkulis la neantaŭviditaĵojn. Tiaokaze, kiam li ne povis sekvi la logikan vojeton, li severe kaj atente sekvis la mallogikan vojeton. Anstataŭ iri al la ĝustaj ejoj . . . bankoj, stacidomoj, renkontejoj . . . li sisteme iris al la malĝustaj ejoj; li frapis la pordon de ĉiu senhoma domo, eniris en ĉiun sakstraton, trairis tra ĉiu per rubo blokita vojeto, ĉirkaŭiris ĉiun kurbstraton, kiu kondukis lin senutile for de la vojo. Li defendis tiun ĉi frenezan faradon per plena logiko. Li asertis, ke se la krimulo lasis postsignon ĉi tiu estas la plej malbona metodo, sed se la krimulo ne lasis postsignon, ĝi estas la plej bona metodo; ĉar estas almenaŭ ebleco, ke la kuriozaĵo, kiu frapis la okulon de la sekvato, povus esti ĝuste tiu, kiu frapis la okulon de la sekvanto. Ie unu homo devas komenci, kaj prefere tie estu kie eble la alia finiĝis. Io pri tiu ŝtuparo suprenkondukanta al la butiko; io pri la silento kaj strangeteco de la restoracio vekis ĉe la detektivo lian tutan maloftan romantikan fantazion kaj decidigis lin ekfrapi hazarde. Li supreniris la ŝtuparon, sidiĝis ĉe tablo apud la fenestro kaj mendis tason da nigra kafo.

         La mateno estis duonpasinta kaj li ankoraŭ ne matenmanĝis; la malgrandaj postrestaĵoj de aliaj matenmanĝoj ĉirkaŭstaris sur la tabloj por rememorigi al li lian malsaton; kaj almetinte al sia mendo frititan ovon, li reve skuis iom da blanka sukero en sian kafon, pri Flambeau senĉese pensante. Li rememoris kiel Flambeau sin savis iufoje per ungotondilo kaj iufoje per brulanta domo; iufoje ĉar li devis pagi por neafrankita letero kaj iufoje per instigo al kelkaj homoj trarigardi teleskopon al kometo, kiu eble detruos la mondon. Li opiniis, ke lia detektiva cerbo estas tiom lerta kiom tiu de la krimulo, kio estis vera. Sed li plene konstatis la malavantaĝon de tio. “La krimulo estas la artisto kreanta, la detektivo estas nur la kritikisto,” li diris al si kun acida rideto kaj levis sian tason malrapide al la lipoj, kaj tre rapide demetis ĝin. Li estis enmetinta salon.

         Li ekrigardis la ujon, el kiu estis veninta la polvo arĝenta; ĝi estis sendube sukerujo kaj certe estis tiel farita por enhavi sukeron, kiel ĉampana botelo estas farita por enhavi ĉampanon. Li scivolis, kial oni konservas en ĝi la salon. Li esploris por konstati ĉu ekzistas ujoj pli kutimaj. Jes, certe; estas du salujoj tute plenaj. Eble la spicaĵo en la salujoj estis iel speciala. Li gustumis ĝin; ĝi estis sukero. Tiam li ĉirkaŭrigardis al la restoracio kun nova intereso por ektrovi, ĉu estas aliaj postsignoj de tiu unika artisteco, kiu metas sukeron en la salujojn kaj salon en la sukerujojn. Krom iu stranga makulo, farita per malpala fluido sur unu el la blanke tapetitaj muroj, la tuta ejo ŝajnis esti bonorda, gajeca, kaj ordinara. Li sonorigis por la kelnero.

         Kiam tiu oficisto aperis kun la hararo iomete taŭzita kaj pro la frua horo iomete nebulokula, la detektivo (kiu ne malestimis la pli simplajn specojn de spriteco), petis, ke li gustumu la sukeron por konstati, ĉu ĝi atingas la altnivelon kutima ĉe la hotelo. La rezulto estis, ke la kelnero subite oscedis kaj vekiĝis.

         “Ĉu vi ĉiumatene ĉi tiel subtile ŝercas kun viaj klientoj?” demandis Valentin. “Ĉu la interŝanĝo de sukero kaj salo kiel ŝerco neniam tedas vin?”

         La kelnero, kiam la ironio pliklariĝis, balbute certigis al li, ke oni nenial intencis tion; devas esti eraro plej stranga. Li prenis la salujon kaj rigardis ĝin ankaŭ, dum li pli kaj pli embarasiĝis. Fine li abrupte petis pardonon kaj rapidis for, kaj post kelkaj sekundoj revenis kune kun la posedanto. La posedanto ankaŭ ekzamenis la sukerujon kaj poste la salujon; la posedanto ankaŭ embarasiĝis.

         Subite la kelnero ekbalbutis, ŝajne pro ekfluego da vortoj.

         “Mi kredas,” li balbutis laŭ itala parolmaniero, “Mi kredas, ke estas tiuj du pastroj”

         “Kiuj du pastroj?”

         “La du pastroj,” diris la kelnero, “kiuj almure ĵetis la supon.”

         “Almure ĵetis la supon?” rediris Valentin, certa ke tio sendube estas ia stranga itala metaforo.

         “Jes, jes,” diris la servisto ekscitite, indikante la malhelan makulon sur la blanka papero, “ĵetis ĝin tien . . . muren.” Valentin demande rigardis la posedanton, kiu tuj donis pli detalan raporton pri la afero.

         “Jes, sinjoro,” li diris, “estas tute vere, tamen kredeble ĝi neniel rilatas al la afero de la sukero kaj salo. Du pastroj envenis tien ĉi tre frue por trinki supon . . . tuj kiam ni demetis la fenestro-kovrilojn. Ili ambaŭ estis kvietaj, bonmoraj homoj; unu el ili pagis kaj eliris; la alia, kiu ŝajnis esti homo entute pli malrapida, bezonis kelkajn minutojn por kolekti siajn aĵojn. Tamen li fine eliris. Tamen en la momento antaŭ ol li pasis en la straton, li intence prenis la supujon, kiun li ankoraŭ nur duone malplenigis, kaj ĵetis la supon trafe al la muro. Mi mem estis en la malantaŭa ĉambro kaj la kelnero ankaŭ; tiel mi povis nenion fari, krom elkuri kaj konstati, ke la butiko estas senhoma. Ne fariĝis grava difekto, tamen abomena aplombaĉo estis; mi provis kapti la virojn sur la strato. Ili estis tamen jam tro malproksime; mi nur rimarkis, ke ili malaperis ĉirkaŭ la plej proksima angulo en straton Carstairs.”

         La detektivo ekstaris, kun ĉapelo surkape kaj bastono en la mano. Li jam decidis, ke en la tuta mallumo de sia menso, li povas nenion fari krom sekvi la unuan strangan fingron, kiu indikas la vojon; kaj ĉi tiu fingro estis sufiĉe stranga. Paginte la monon kaj tintiginte malantaŭ si la vitrajn pordojn li estis baldaŭ rapide trapaŝanta en la alian straton.

         Estis feliĉe, ke eĉ en tiaj febraj momentoj li ne konfuziĝis kaj lia okulo ĉion rimarkis. Io en butikfenestro preterglitis lin kiel fulmo, tamen li reiris por rigardi ĝin. Estis ordinara legom- kaj frukt-vendejo kaj la varoj estis aranĝitaj subĉiele kaj ĉiu havis karteton kun sia prezo kaj nomo.

         En la du plej facile videblaj fakoj estis du amasoj da nuksoj kaj oranĝoj respektive. Sur la nuksamaso kuŝis karto sur kiu estis klare skribita per blua kreto “Bongustaj Tanĝeraj Oranĝoj, du por unu penco”. Sur la oranĝoj troviĝis priskribo egale ĝusta kaj klara, “Brazilaj Nuksoj, Plej Bonaj, 4 pencoj por funto.” S-ro Valentin rigardadis ĉi tiujn afiŝojn kaj imagis, ke li rekontis ĉi tian subtilan spritecon antaŭe, efektive antaŭ nelonge. Li atentigis al la ruĝvizaĝa fruktisto, kiu iomete malbonhumore rigardadis tien kaj tien ĉi en la strato, tiun malprecizecon pri liaj reklamoj. La fruktisto nenion diris sed abrupte reĝustigis la kartojn. La detektivo, sin apogante elegante al sia bastono, daŭris ekzameni la butikon. Fine li diris, “Mi petas, sinjoro, ke vi pardonu mian ŝajnan sencelecon, sed tre plaĉus al mi, fari al vi demandon pri eksperimenta psikologio kaj la interrilato de ideoj.”

         La ruĝvizaĝa vendisto rigardis lin per okulo minacanta, tamen li gaje daŭrigis, svingante sian kanon, “Kial,” li daŭigis, “Kial du malĝuste metitaj kartoj en legomvendista butiko similas al pastra ĉapelo veninta al Londono libertempe? Aŭ, se mi ne klare esprimas, kion mi volas diri; kio estas la mistera ligilo, kiu kunigas la ideon de nuksoj reklamitaj kiel oranĝoj, kun la ideo de du pastroj, unu alta, la alia malalta?”

         La okuloj de la vendisto elstaris el lia kapo kiel tiuj de heliko; kaj momente ŝajnis, ke li sin ĵetos kontraŭ la fremdulo. Fine li kolere balbultis: “Mi ne scias, kiel estas via afero, sed se vi estas ilia kunulo . . . diru, de mi, ke mi defrapos iliajn stultajn kapojn, pastroj aŭ ne, se ili renversos denove miajn pomojn.”

         “Efektive?” demandis la detektivo kun granda kompato. “Ĉu ili do renversis viajn pomojn?”

         “Unu el ili, jes,” diris la kolera vendisto laŭ la Londona parolmaniero, “renversis ĉiujn sur la straton. Mi ja kaptus la stultulon, se ne necesis rekolekti ilin.”

         “Kien iris tiuj du pastroj?” demandis Valentin.

         “Tra tiu dua strato, maldekstre, kaj poste trans la placon,” senhezite diris la alia.

         “Dankon,” respondis Valentin kaj malaperis kiel feo. Ĉe la malproksima flanko de la dua placo li trovis policanon kaj diris: “Estas urĝe, oficiro; ĉu vi vidis du pastrojn kun nigraj ĉapeloj?” La policano mallaŭte ekridis kaj diris: “Mi ja vidis ilin, kaj mi dirus, ke unu estis ebria. Li staris meze de la strato tiom konfuzite, ke . . .”

         “Kien ili iris?” ekdiris Valentin.

         “En la flava omnibuso, kiu iras al Hampstead,” li respondis. Valentin montris sian oficialan karton kaj rapide diris: “Alvoku du el viaj viroj, ili kuniru kun mi sekve,” kaj transiris la vojon kun tia infekta energio, ke la pezega policano obeis, eĉ facilmove. Post minuto kaj duono alvenis al la francadetektivo, inspektoro kaj civile vestita oficiro.

         “Nu, sinjoro,” komencis tiu kun ridetanta graveco, “kaj kion . . . ?”

         Valentin indikis subite per sia kano; “Mi klarigos al vi sur la imperialo de tiu omnibuso,” li diris kaj jam estis kuranta tien kaj tien ĉi tra la trafika konfuzaĵo. Kiam ili tri spiregante sidiĝis sur la supraj seĝoj de la flava veturilo, la inspektoro diris: “Ni povus iri kvaroble pli rapide per taksifiakro.”

         “Tute vere,” kviete respondis ilia kondukanto, “se ni nur scius kien ni iras.”

         “Kien do ni iras?” demandis la alia. Dum kelkaj sekundoj Valentin fumadis sulkigante la frunto; kaj elprenante la cigaredon li diris: “Se vi scias, kion homo faras, iru antaŭ li; tamen se vi volas konstati, kion li faras, restu malantaŭ li. Erarvagu kiam li erarvagas, haltu, kiam li haltas, veturu tiel malrapide kiel li. Tiam vi povos vidi, kion li vidis kaj agi kiel li agis. Ni povas nenion fari, krom vigle atendi ion strangan.”

         “Kian strangaĵon?” demandis la inspektoro.

         “Ian ajn strangaĵon,” respondis Valentin kaj obstine silentiĝis.

         La flava omnibuso rampis tra la nordaj vojoj, ŝajne dum horo post horo; la eminenta detektivo ne volis ion plu klarigi, kaj eble liaj helpantoj sentis silentan kaj kreskantan dubon pri lia celo, eble ankaŭ silentan kaj kreskantan deziron tagmanĝi; kaj la longaj stratoj de la nordlondonaj antaŭurboj ŝajnis entendiĝi, po longeco post longeco kiel infera teleskopo. Estis unu el tiaj vojaĝoj, kian farante homo senĉese sentas, ke li nepre estas atinginta la finon de l’universo kaj poste eltrovas, ke li nure estas ĉe la komenco de la Parko Tufnell. Londono iom post iom formortis je malpuretaj trinkejoj kaj malgajaj arbustejoj kaj poste neklarigeble renaskiĝis je brilantaj kaj larĝaj stratoj kaj buraĉaj hoteloj. Estis kiel trapasi dek tri apartajn trivialajn urbojn, unu tuŝantan la alian. Tamen, kvankam la vintra krepusko jam minacis la vojon antaŭ ili, la Pariza detektivo ankoraŭ sidis silenta kaj vigla, rigardante la fasadojn de la stratoj, kiuj preterglitis ambaŭflanke. Kiam ili jam lasis la antaŭurbon Camden Town malantaŭ si, la policanoj preskaŭ ekdormis; almenaŭ ili eksaltetis, kiam Valentin ekstaris, manfrapis ambaŭ surŝultre kaj kriegis al la veturigisto, ke li haltu.

         Ili defalis la ŝtupojn al la strato ne sciante kial ili formoviĝis, kaj kiam ili ĉirkaŭrigardis por konstati, ili trovis Valentin, kiu triumfe indikas fenestron maldekstre. Ĝi estis granda fenestro en la larĝa fasado de orumita kaj palaca trinkejo; ĝi apartenis al la fako aparte konservata por respektula tagmanĝado, kaj portis etiketon “restoracio”. Ĉi tiu fenestro, kiel la aliaj en la hotela fasado, estis el frostita kaj desegnita vitro; sed en la mezo estis granda nigra frakaso kiel stelo en glacio.

         “Fine nia postsigno!” kriis Valentin, svingante la kanon, “la domo kun la frakasita fenestro.”

         “Kiu fenestro? Kiu postsigno?” demandis lia ĉefhelpanto “ĉu vi havas pruvon, ke ĝi estas iel kunligata kun ili?”

         Valentin preskaŭ rompis sian bambuan kanon pro ekkolero. “Pruvon!” li kriegis, “Bona Dio! li serĉas pruvon. Kompreneble estas dudek kontraŭ unu, ke ĝi efektive ne rilatas al ili. Tamen kion alian ni povas fari? Ĉu vi ne komprenas, ke ni aŭ devos sekvi unu fantazian eblecon aŭ hejmeniri kaj enlitiĝi?” Li bruiris en la restoracion sekvate de siaj kunuloj, kaj ili baldaŭ sidis ĉe malgranda tablo manĝante malfruan tagmanĝon kaj rigardante la stelon de frakasita vitro de interne.

         Eĉ tiel ĝi ne estis pli informdona al ili.

         “Mi rimarkas, ke via fenestro rompiĝis,” diris Valentin al la kelnero, kiam li pagis la kalkulon.

         “Jes, sinjoro,” respondis li, atente kalkulante ŝanĝmonon, al kiu Valentin senvorte aldonis grandegan trinkmonon. La kelnero sin rektigis kun milda sed ne miskomprenebla vigleco.

         “Ha, jes, sinjoro,” li diris, “tre stranga afero, tio, sinjoro.”

         “Ĉu? Klarigu al mi,” diris la detektivo kun facila scivolemeco.

         “Nu, du viroj nigre vestitaj envenis,” diris la kelnero, “du el tiuj alilandaj pastroj, kiuj nuntempe troviĝas ĉie. Ili mendis malkaran tagmanĝeton kaj unu pagis kaj eliris. La alia estis ĵus eliranta al li, kiam mi ekzamenis la monon kaj ektrovis, ke li pagis al mi pli ol trioble tro multe. ‘Ho,’ mi diris al la ulo kiu estis preskaŭ ekster la pordo, ‘vi pagis tro multe.’ ‘Ho,’ li diris, tre kviete, ‘ĉu vere?’ ‘Jes,’ mi diris kaj prenis la kalkulon por montri al li. Sed jen estis la miraĵo.”

         “Kion vi volas diri?” demandis lia pridemandanto.

         “Mi povus ĵuri do je sep biblioj, ke mi skribis kvar ŝilingojn sur la kalkulon. Tamen tiam mi vidis, ke mi ja estis skribinta dek kvar ŝilingojn, tute klare.”

         “Nu?” kriis Valentin, malrapide moviĝante sed kun flamantaj okuloj, “Kaj poste?”

         “La pastro ĉe la pordo, diris tute severe, ‘Mi bedaŭras konfuzi viajn kalkulojn, tamen ĝi pagos por la fenestro.’ ‘Kiu fenestro?’ mi diris, ‘Tiu, kiun mi estas romponta,’ li diris kaj frakasis tiun tutan vitron per sia ombrelo.”

         Ĉiuj tri ekkrietis kaj la inspektoro mallaŭte diris, “Ĉu ni do sekvas eskapintajn frenezulojn?” La kelnero daŭrigis kvazaŭ li ĝuis la sensencan rakonton:

         “Dum momento mi tiel konfuziĝis, ke mi povis nenion fari. La viro elpaŝis kaj aliĝis al sia amiko, kiu atendis lin ĉe la stratangulo. Tuj poste ili trairis straton Bullock tiel rapide, ke mi ne povis kapti ilin kvankam mi elkuris tra malantaŭa pordo.”

         “La strato Bullock,” diris la detektivo kaj rapidegis kiel kuglo tra tiu strato, tiel rapide kiel la paro kiun li sekvis.

         Ilia vojaĝo nun irigis ilin tra nudaj brikaj vojoj tute kiel tuneloj; tra stratoj kun malmultaj lumoj kaj eĉ kun malmultaj fenestroj; stratoj kiuj ŝajne estis konstruitaj el la sensignifaj malantaŭaĵoj de ĉio. Krepusko ĉiam kreskadis, kaj ne estis facile, eĉ al la Londonaj policanoj diveni ĝuste kien ili iras. La policestro tamen opiniis, ke ili fine alvenos ien sur Hampstead Herbejo. Abrupte elŝvelanta kaj gazlumata fenestro tratranĉis la bluan krepuskon kiel serĉlumo kaj Valentin haltis dum momento antaŭ brila kaj triviala bombonbutiko. Post iometa hezito li eniris; li staris inter la okulfrapantaj koloroj de la sukeraĵoj kun tuta seriozeco kaj aĉetis dek tri ĉokoladojn cigarojn kun konsiderita zorgemeco. Evidente li preparis ian vojon al konversacio, tamen tion li ne bezonis. Akravizaĝa, mezaĝa fraŭlino en la butiko unue rigardis lian elegantecon kun nura aŭtomata scivolemeco; tamen kiam ŝi ekvidis, ke la pordo malantaŭ li estas plenigata per la blua uniformo de la policestro, ŝiaj okuloj ŝajnis vekiĝi.

         “Ho,” ŝi diris, “se vi alvenis pri tiu pakaĵo, mi jam forsendis ĝin.”

         “Pakaĵo?” rediris Valentin; kaj estis lia vico montri scivolemon.

         “Jes. Tiu, kiun la sinjoro postlasis, la sinjoro pastro.”

         “Je Dio!” diris Valentin, antaŭen kliniĝanta kun sia unua konfeso de avideco. “Pro ĉielo, diru al mi ĝuste kio okazis.”

         “Nu,” diris la virino iomete dube, “la pastroj envenis antaŭ duonhoro kaj aĉetis pipromentojn kaj iomete parolis kaj tiam foriris en la direkto de la herbejo. Tamen momenton poste unu el ili rekuris en la butikon kaj diris, ‘Ĉu mi postlasis pakaĵon?’ Mi do ĉie serĉis kaj ne povis tiun trovi; tiam li diris, ‘Ne gravas; sed se ĝi troviĝos, bonvolu poŝtsendi ĝin al ĉi tiu adreso’ kaj li postlasis la adreson kaj ŝilingon por mi. Kaj verdire, kvankam mi kredis, ke mi ĉien serĉis, mi trovis, ke li ja postlasis brunpaperan pakaĵon, kaj mi sendis ĝin kien li ordonis. Mi ne povas rememori la adreson nun, sed estis ie en Westminster. Sed ĉar ĝi ŝajnis esti tiom grava afero, mi kredis, ke la policanoj estas alvenintaj pri ĝi.”

         “Tion ili ja faris,” diris Valentin abrupte. “Ĉu la herbejo estas proksima?”

         “Daŭrigu rekte, dek kvin minutojn,” diris la virino, “kaj vi atingos la sendomajn kampojn.” Valentin elsaltis el la butiko kaj ekkuris. La aliaj detektivoj sekvis lin je nevolema troto.

         La strato kiun ili trapasis estis tiom mallarĝa kaj malheligata per ombroj; ke kiam ili subite eliris sur la vakan herbejon kaj sub la vastan ĉielon, ili kun surprizo konstatis, ke la vespero estas ankoraŭ tiom luma kaj klara.

         Perfekta kupolo pavverda oriĝis inter la nigraj arboj kaj la purpura malproksimo. La verdkoloro tiom mallumiĝis, ke ekbrilis unu aŭ du steloj, kiel kristalaj pintoj. La tuta restaĵo de taglumo kuŝis en ora brileco trans la rando de Hampstead kaj tiu populara kavaĵo kiun oni nomas “la Valo de Saneco”. La libertempantoj, kiuj vagas en ĉi tiu regiono, ankoraŭ ne tute disiĝis; kelkaj paroj sidis kvazaŭ sen formo sur benkoj, kaj en la malproksimo ankoraŭ ekkriis knabino sur unu el la balanciloj. La ĉiela gloro profundiĝis kaj mallumiĝis ĉirkaŭ la majesta banaleco de la homo; kaj starante sur la deklivo kaj transrigardante la valon, Valentin ekvidis tiun, kiun li serĉis.

         Inter la nigraj kaj disiĝantaj aroj en tiu malproksimo estis unu aparte nigra, kiu ne disiĝis . . . aro kiu konsistis el du figuroj, pastre vestitaj. Kvankam ili aspektis tiel malgrandaj kiel insektoj, Valentin povis vidi, ke unu el ili estas multe pli malalta ol la alia. Kvankam la alia havis la kurbitajn ŝultrojn de studento kaj malelstarantan mienon, li povis vidi, ke la viro estas pli ol ses futojn alta. Li fermis la dentojn kaj antaŭenmarŝis svingante sian bastonon senpacience. Kiam li iome malgrandigis la interspacon kaj pligrandigis la du nigrajn figurojn kvazaŭ en vasta mikroskopo, li ekvidis ion alian; ion, kio mirigis lin kaj kion li iel atendis. Kiu ajn estu la alta pastro, povus esti nenia dubo pri kiu estas la malalta. Li estas lia amiko de la Harwich vagonaro, la stumpa pastreto de Essex, kiun li avertis pri liaj brunpaperaj pakaĵoj.

         Nu, ĝis ĉi tio, ĉio estis sufiĉe klara kaj logika. Valentin eksciis tiun matenon, ke iu Pastro Brown el Essex, alportos al Londono arĝentan krucon kun safiroj, relikvujo grandvalora, por montri al iuj fremdaj pastroj ĉe la kongreso. Tiu estis sendube la “arĝentaĵo kun bluaj ŝtonoj” kaj pastro Brown estis sendube la stultulo en la trajno. Nu, ne estus rimarkinde, ke tio kion Valentin eltrovis, Flambeau ankaŭ eltrovis; Flameau ĉion eltrovis. Estus ankaŭ neniel mirinde, ke kiam Flambeau aŭdis pri safira kruco li provus forŝteli ĝin, tio estus la plej laŭnatura okazo el la tuta naturscienco. Kaj ankaŭ plencerte estus neniel mirinde, ke Flambeau plene superruzus stultan ŝafon simile al la viro kun la ombrelo kaj la pakaĵoj. Li estas tia homo kian oni povus allogi eĉ ĝis la Norda Poluso; ne estus surpriza afero se aktoro kiel Flambeau, vestita kiel alia pastro, allogus lin ĝis Hampstead Herbejo. Ĝis tie la krimo vidiĝis sufiĉe klare; kaj kvankam la detektivo sentis kompaton al la pastro pro lia senhelpeco, li preskaŭ malestimis Flambeau ĉar li sin klinis al tia facile trompebla viktimo. Tamen kiam Valentin pripensis ĉion, kio dume okazis, ĉion kio kondukis lin al lia triumfo, li renversis sian tutan cerbaĵon por eltrovi eĉ la plej malgrandan racieron en la okazintaĵoj. Kiel rilatis la forŝtelo de blua kaj arĝenta kruco de Essex’a pastro, al supo ĵetita almure en restoracio? Kiel ĝi rilatis al nuksoj nomitaj kiel oranĝoj, aŭ al pagado kaj poste frakasado de fenestroj? Li estis veninta al la fino de sia ĉaso; sed li iel preterlasis ĝian mezon. Kiam li malsukcesis (kio malofte okazis), li kutime komprenis la postsignon sed maltrafis la krimulon. Sed ĉi tiuokaze li kaptis la krimulon kvankam li ankoraŭ ne povis kompreni la postsignon.

         La du figuroj, kiujn ili sekvis, rampis kiel nigraj muŝoj trans la vasta verda konturo de monteto. Ili estis evidente absorbitaj en interparolado, kaj eble ne rimarkis kien ili iras, sed ili certe estis irantaj al la pli dezertaj kaj silentaj altejoj de la herbejo. Dum iliaj postsekvantoj pliproksimiĝis al ili, tiuj devis uzi la maldignajn pozojn de cervĉasantoj, kaŭri malantaŭ arboj kaj eĉ rampi sternitaj tere, tra la altkreska herbo. Per ĉi tiuj malgraciaj lertecoj la ĉasistoj eĉ alproksimiĝis la ĉasatojn sufiĉe por ekaŭdi la murmuradon de diskuto, sed nenia vorto aŭdiĝis krom la vorto “racio”, kiu aŭdiĝis de tempo al tempo en alta kaj preskaŭ infana voĉo. Unufoje, en la abrupta deklivo kaj arbusta densejo, la detektivoj efektive perdis la du figurojn, kiujn ili sekvis. Ili ne retrovis la vojon dum dek angorplenaj minutoj kaj poste ĝi kondukis ilin ĉirkaŭ la supraĵo de ĝibŝultra monteto, kiu staris super amfiteatro de riĉkolora kaj dezerta sunsubira pejzaĝo. Sub arbo en ĉi tiu elstranta sed senhoma loko estis kaduka benko. Sur ĉi tiu benko sidis la du pastroj ankoraŭ serioze interparolantaj. La grandioza verdo kaj oro ankoraŭ briladis en la mallumiĝanta horizonto; sed la supra kupolo malrapide ŝanĝiĝis de pavverda ĝis pavblua koloro, kaj la steloj sin pli kaj pli malligis kiel solidaj juveloj. Mute mansignante al siaj kunuloj Valentin povis rampi ĝis malantaŭ la granda multbranĉa arbo, kaj tie starante en morta silento li ekaŭdis la vortojn de la strangaj pastroj por la unua fojo.

         Li aŭskultis dum minuto kaj duono kaj poste diabla dubo ektenis lin. Eble li estis forkondukinta la du anglajn policanojn al la dezertejoj de la nokta herbejo pro celo ne pli prudenta ol serĉi figojn sur ĝiaj kardoj. Ĉar la du pastroj parolis ĝuste kiel pastroj, pie, kun klero kaj malrapide, pri la plej aeraj enigmoj de teologio. La malgranda Essex’a pastro parolis pli simple, kun sia rondvizaĝo turnita al la kreskantaj steloj, la alia parolis kun la kapo mallevita, kvazaŭ li ne estas eĉ inda alrigardi ilin. Sed oni ne povus aŭdi pli senkulpan pastran interparoladon aŭ en blanka itala klostro aŭ en nigra hispana katedralo.

         Li unue aŭdis la finon de frazo, kiun Pastro Brown diris . . .  “. . . tion ili vere volis diri dum la Mezepoko kiam ili asertis, ke la ĉielo ne estas malvirtigebla.”

         La alta pastro klinis la mallevitan kapon kaj diris,

         “Ho jes, ĉi tiuj novaj senkreduloj apelacias al ia racieco; sed kiu povas alrigardi tiujn milionojn da mondoj kaj ne eksenti, ke eble ekzistas ankoraŭ pli de mirigaj universoj super ni, kie racieco estas tute malracia?”

         “Ne,” diris la alia pastro, “racio estas ĉiam racia, eĉ en la lasta limbo, en la perdita limo de ĉio. Mi scias, ke oni akuzas la eklezion pri tio, ke ĝi malplivalorigas racion, sed fakte estas tute male. Sola sur la tero la eklezio taksas racion kiel vere superrega. Sola sur la tero la eklezio asertas, ke Dio mem estas ligata per racio.”

         La alia pastro levis sian severan vizaĝon al la brilanta bluaĵo kaj diris:

         “Tamen kiu scias ĉu en tiu senlima universo . . . ?”

         “Nur senlima laŭ materio,” diris la malgranda pastro, subite sin turnante en sia seĝo, “ne tiom senlima, ke ĝi evitas la leĝojn de la vero.”

         Valentin, malantaŭ sia arbo, mordadis siajn ungojn pro senvorta kolero. Li preskaŭ imagis, ke li aŭdas la mokridojn de la anglaj detektivoj, kiujn li tiom malproksimen venigis pro fantazia diveno nur por aŭskulti la metafizikan klaĉon de du mildaj maljunaj pastroj. Pro sia senpacienco li ne aŭdis la egale malsimplan respondo de la alta pastro, kaj kiam li denove ekaŭskultis, estis Pastro Brown kiu parolis denove:—

         “Racieco kaj justeco regas la plej malproksiman kaj la plej solecan stelon. Ekrigardu tiujn stelojn. Ĉu ili ne aspektas kiel apartaj diamantoj kaj safiroj? Nu, vi imagu ian frenezulan botanion aŭ geologion, kia plaĉas al vi. Imagu al vi arbarojn diamantajn kun folio el brilaj kristaloj. Imagu, ke la luno estas blua lumo, aparta elefanta safiro. Sed ne imagu, ke la tuto de tiu furioza astronomio povas ŝanĝi je la malplej granda ero la raciecon kaj justecon de sinkonduto. Sur ebenaĵoj opalaj, sub krutaĵoj tranĉitaj el perlo vi ankoraŭ trovos avertilon, ‘Ne ŝtelu.’”

         Valentin estis ĵus sinlevonta de sia nefleksebla kaj kaŭranta pozo kaj forramponta kiel eble plej senbrue, faligita per la sola granda malsaĝeco de sia kariero. Tamen io ĉe ĝuste la silento de la alta pastro haltigis lin ĝis ĉi tiu parolos. Kiam li fine ekparolis, li diris tute simple, la kapo klinita kaj manoj surgenue:

         “Nu, mi opinias, ke aliaj mondoj eble pligrandiĝas super nian racion. La mistero de la ĉielo estas nemezurebla kaj mi mem povas nenion fari krom malsuprenklini la kapon.”

         Tiam, la frunto ankoraŭ klinita kaj ne ŝanĝinte iel ajn sian pozon aŭ voĉon, li aldonis,

         “Transdonu nun tiun safiran krucon. Ni estas solaj tie ĉi, kaj mi povus disŝiri vin kiel pajlan pupon.”

         La tute neŝanĝita voĉo kaj maniero aldonis strangan perforto al tiu konsterna ŝanĝo de signifo. Sed la gvardanto de la sankta restaĵo ŝajnis apenaŭ turni la kapon. Ŝajnis, ke lia iomete stulta vizaĝo estas ankoraŭ turnita al la steloj. Eble li ne ekkomprenis. Aŭ eble li komprenis kaj sidas rigidigata de teruro.

         “Jes,” diris la alta pastro, per la sama mallaŭta voĉo kaj kun la sama senmova maniero, “jes, mi estas Flambeau.”

         Tiam, post paŭzo li diris,

         “Nu, venu; ĉu vi donos al mi tiun krucon?”

         “Ne,” diris la alia kaj la unusilabo strange sonis. Flambeau subite forĵetis ĉiujn siajn pontifikajn pretendojn. La granda rabisto malantaŭen apogis sin sur sia benko kaj ridis mallaŭte kaj longe.

         “Ne,” li kriis, “vi ne donos ĝin al mi, vi fieraĉa prelato. Vi ne donos ĝin, vi fraŭla naivulo. Ĉu mi klarigu kial vi ne donos ĝin. Ĉar mi jam havas ĝin en mia brustpoŝo.”

         La malgranda homo el Essex turnis al li en la krepusko vizaĝon ŝajne konfuzitan kaj diris kun timema ekscito,

         “Ĉu—ĉu vi estas certa?”

         Flambeau kriegis pro ĝojo,

         “Vere, vi estas tiel amuza kiel triakta farso,” li kriis, “Jes, vi napo, mi estas tute certa. Mi estis tiom prudenta fari duplikaton de la ĝusta pakaĵo kaj nun, mia amiko, vi havas la duplikaton kaj mi havas la juvelojn. Malnova ruzo, Pastro Brown—tre malnova ruzo.”

         “Jes,” diris Pastro Brown kaj pasigis la fingrojn tra la hararo kun la sama konfuzita maniero. “Jes, mi iam antaŭe priaŭdis ĝin.”

         La krimkolosulo kliniĝis super la kampara pastreto kun ia subita intereso.

         “Vi antaŭe priaŭdis ĝin?” li demandis, “Kie vi estas priaŭdinta ĝin?”

         “Nu, kompreneble mi devas ne diri lian nomon,” diris la malgranda homo simple. “Li estis pentulo. Li vivadis prospere dum dudek jaroj, tute per duplikitaj brunpaperaj pakaĵoj. Kaj do vi vidas kiam mi komencis suspekti vin, mi tuj pensis pri tiu kompatindulo, kaj ties faradon.”

         “Komencis suspekti min?” rediris la rabisto kun pli forta atento, “ĉu vi havis tiom da saĝeco suspekti min nur ĉar mi kondukis vin al ĉi tiu dezerta regiono de la herbejo?”

         “Ne, ne,” diris Brown, kvazaŭ bedaŭreme. “Efektive, mi suspektis vin kiam ni unue renkontiĝis. Estis pro tiu ŝveletaĵo sur la maniko kie uloj kiaj vi portas la pintan braceleton.”

         “Kiel, je Tartaro,” kriis Flambeau, “vi iam priaŭdis la pintan braceleton?”

         “Ho, mia ŝafereto,” diris Pastro Brown, kurbante la brovojn iel senesprime. “Kiam mi estis subpastro en Hartlepool, estis tri el ili kun pintaj braceletoj. Do, ĉar mi suspektis vin de la komenco, vi komprenas, ke mi certigis, ke almenaŭ la kruco iru sendifekte. Do, fine mi vidis vin interŝanĝi la pakaĵojn. Tiam, kompreneble mi ankoraŭfoje interŝangis ilin. kaj poste mi postlasis la ĝustan.”

         “Postlasis ĝin?” rediris Flambeau, kaj unuafoje lia voĉo enhavis ion krom triumfo.

         “Nu, estis tiel ĉi,” diris la malgranda pastro, parolante same simple. “Mi reiris al tiu sukeraĵbutiko kaj demandis ĉu mi postlasis pakaĵon kaj donis al ili adreson okaze ke ĝi troviĝos. Nu, mi sciis, ke tion mi ne faris, sed kiam mi denove foriris mi efektive postlasis ĝin. Do, anstataŭ kursekvi min kun tiu granvalora pakaĵo ili sendis ĝin rekte al amiko mia en Westminster.” Tiam li aldonis iomete malgaje, “tion mi ankaŭ lernis de kompatindulo en Hartlepool. Li tiel faris pri la mansaketoj, kiujn li ŝtelis ĉe stacidomoj, sed li estas en monaĥejo nuntempe. Ho, oni lernas, kompreneble,” li aldonis, denove frotante la kapon kun tia sama energia bedaŭresprimo. “Ni ne povas eviti esti pastroj. Homoj venas kaj diras al ni ĉi tiajn aferojn.”

         Flambeau elŝiris brunpaperan pakaĵon el sia interna poŝo kaj disŝiris ĝin. Ĝi enhavis nenion krom papero kaj plumbaj stangetoj. Li ekstaris kun giganta gesto kaj kriis:

         “Mi ne kredas tion. Mi ne kredas, ke naiva kamparulo kiel vi povus sukcesi tiom fari. Mi kredas, ke vi ankoraŭ havas ĝin ĉe vi, kaj se vi ne cedos ĝin—nu ni estas tute solaj kaj mi forprenos ĝin perforte.”

         “Ne,” diris Pastro Brown kaj ankaŭ ekstaris, “vi ne forprenos ĝin perforte. Unue, ĉar mi vere ne havas ĝin nuntempe. Kaj due, ĉar ni ne estas solaj.”

         Flambeau haltis sian antaŭenan paŝon.

         “Malantaŭ tiu arbo,” diris Pastro Brown, fingromontrante, “staras du fortaj policanoj kaj la plej eminenta detektivo nuntempe vivanta. Kiel ili venis ĉi tien, ĉu vi demandos? Nu, mi venigis ilin, kompreneble. Kiel mi tion faris? Mi klarigas tion ankaŭ se plaĉas al vi. Dio benu vin, ni devas scii dudek tiajn aferoj kiam ni laboras inter la krimemaj klasoj. Nu, mi ne estis certa, ke vi estas ŝtelisto, kaj estis neeble fari skandalon pri unu el niaj pastroj. Tial mi nur provis vin por eltrovi ĉu io devigos al vi vin malkaŝi. Iu ajn kutime faras scenon, se li trovas salon en sia kafo; se ne, li havas kaŭzon silenti. Mi interŝanĝis la salon kaj la sukeron kaj vi silentis. Iu ajn kutime malplaĉiĝas, se lia kalkulo estas trioble tro granda. Se tiu pagas li havas motivon por resti nerimarkita. Mi pligrandigis vian kalkulon kaj vi pagis.”

         Ŝajnis, ke la mondo haltas kaj Flambeau estas saltegonta kiel tigro. Sed li estis tenata kvazaŭ per sorĉo, li estis miregata per scivolemeco plej forta.

         “Nu,” daŭrigis Pastro Brown kun peza klareco, “ĉar vi ne volis lasi postsignon al la policanoj, kompreneble iu devis tion fari. Ĉie ajn kien ni iris, mi penis ion fari, kio paroligos ĉiun pri ni dum la restaĵo de la tago. Mi ne faris grandan difekton—makulita muro, elverŝitaj pomoj, frakasita fenestro; sed mi savis la krucon, kiel la kruco estos ĉiam savata. Ĝi estas nun en Westminster. Mi iomete miris, ke vi ne haltigis ĝin per la Azena Fajfo.”

         “Per kio?” demandis Flambeau.

         “Mi ĝojas, ke vi neniam aŭdis pri tio,” diris la pastro grimacante. “Ĝi estas aĉaĵo. Mi estas certa, ke vi estas tro bona homo esti Fajfisto. Mi mem ne povus nuligi ĝin eĉ per la ‘Makuloj’; miaj kruroj ne estas sufiĉe fortaj.”

         “Kion subĉielan vi priparolas?” demandis la alia.

         “Mi opiniis, ke vi ne konas la ‘Makulojn’,” diris Pastro Brown, plezure surprizigita, “Do vi certe ankoraŭ ne tro erarvagis.”

         “Je infero, kiel vi konas ĉiujn ĉi tiujn teruraĵojn?” kriis Flambeau.

         Eta rideto aperis sur la ronda vizaĝo de lia pastra kontraŭanto. “Ho, estante fraŭleca stultulo, supozeble,” li diris. “Ĉu vi neniam ekpensis, ke viro kiu preskaŭ nenion faras krom aŭdi la realajn pekojn de aliaj ne estus tute sen scio pri homa malvirteco. Tamen fakte pro alia flanko de mia metio mi certiĝis, ke vi estas nenia pastro.”

         “Kio?” demandis la ŝtelisto, la buŝo larĝe malfermita.

         “Vi atakis la raciecon,” diris Pastro Brown, “Tio estas malĝusta teologio.”

         Kaj eĉ dum li sin turnis for por kolekti sian propraĵon, eliris la tri detektivoj el sub la krepuskaj arboj. Flambeau estis artisto kaj sportemulo. Li malantaŭen paŝis kaj faris graciplenan riverencon al Valentin.

         “Ne al mi, mon ami,” diris Valentin, per klara voĉo, “Ni ambaŭ faru riverencon al nia majstro.”

         Kaj ili ambaŭ staris unu momenton senĉapele, dum la malalta Essex’a pastro palpebrume serĉis sian ombrelon.