Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA PEKOJ DE LA PRINCO SARADINE

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Kiam Flambeau prenis sian unumonatan libertempon for de sia oficejo en Westminster li pasigis ĝin en malgranda velboato, tiel malgranda, ke dum la plej granda parto de la tempo ĝi estis remboato. Plue, li pasigis ĝin en la malgrandaj riveroj de la orientaj graflandoj; riveroj tiel mallarĝaj, ke la boato aspektis kiel magia boato veturante surtere tra herbejoj kaj grenkampoj. Ĝi estis sufiĉe komforta por du personoj; restis nur sufiĉe da spaco por necesaĵoj kaj Flambeau estis provizinta ĝin je tiaj aĵoj, kiajn lia aparta filozofio postulis. Ŝajne tiuj ĉi necesaĵoj estis kvar, nome, skatoloj de salmo, se li volus manĝi; ŝargitaj revolveroj, se li volus batali; botelo da brando, supozeble por la okazo, se li svenos; kaj pastro, supozeble por la okazo, se li mortos. Kun tiuj ĉi malpezaj vojaĝaĵoj li rampis laŭ la malgrandaj Norfolkaj riveroj, intencante finfine atingi la lagojn, sed dume ĝuante la superpendantajn ĝardenojn kaj herbejojn, la spegulitajn domegojn aŭ vilaĝojn, malrapidante por kapti fiŝojn en la lagetoj kaj anguloj, kaj iom tenante la bordon.

         Kiel vera filozofo, Flambeau en sia libertempo havis pretekston. Li havis ian duon-celon, kiun li konsideris ĝuste tiel serioze, ke ĝia sukceso estus la krono de la libertempo, sed ĝuste tiel malgrave, ke ĝia malsukceso ne igus ĝin vana. Antaŭ multaj jaroj, kiam li estis rabista reĝo kaj la plej famkonata persono en Parizo, li ofte ricevis senrespondecajn komunikaĵojn, aprobajn, malaprobajn, kaj eĉ amesprimantajn; sed iu el ili aparte iel restadis en lia memoro. Tio konsistis nur el vizitkarto en koverto portante anglan poŝtstampon. Sur la malantaŭa parto de la karto estis france skribita per verda inko; “Se vi iam eksiĝos kaj fariĝos respektinda, venu min viziti. Mi volas renkonti vin, ĉar mi estas renkontinta ĉiujn aliajn eminentulojn de mia epoko. Tiu ruzo via, igi unu detektivo aresti alian estis la plej grandioza sceno el la tuta franca historio.” Sur la antaŭa parto de la karto estis gravurita laŭ la formala maniero, “La Princo Saradine, Junka Domo, Junkinsulo, Norfolko.”

         Tiutempe li ne tro ĝenis sin pri la princo, krom elserĉi, ke li estis brilanta kaj laŭmoda ulo en Sud-Italujo. Dum lia juneco, onidire, li amforkuris kun altranga edzino; al lia societa mondo la petolaĵo estis apenaŭ miriga, ĝi tamen fiksiĝis en ĉies memoro pro alia tragedio; la laŭdira sinmortigo de la malhonorita edzo, kiu ŝajne sin ĵetis de krutaĵo en Sicilio. Poste, ioman tempon la princo loĝis en Vieno, sed liajn plej lastajn jarojn li ŝajne pasigis per senĉesa kaj senripoza veturado. Kiam tamen Flambeau, kiel la princo mem, forlasis eŭropan eminentecon kaj ekloĝis en Anglujo, venis en lian menson viziti senanonce tiun ĉi eminentan ekziliton en la Norfolkj’aj Lagoj. Ĉu li trovos la lokon aŭ ne li tute ne sciis; kaj ĝi efektive estis sufiĉe malgranda kaj forgesita. Okazis tamen, ke li ĝin trovis multe pli frue ol li atendis.

         Iun nokton ili estis aligintaj sian boaton sub rifo vualita de altkreskaj herboj kaj senkapigitaj arboj. Dormo, post forta remado, estis tre frue falinta sur ilin, kaj pro tio ankaŭ ili vekiĝis antaŭ ol lumo aperis. Parolante pli precize, ili vekiĝis antaŭ ol taglumo aperis; ĉar granda citrona luno estis nur ĵus subiranta en la densaĵo el altkreska herbo super iliaj kapoj, kaj la ĉielo estis brilanta purpur-blue, nokteca sed hela. Ambaŭ viroj samtempe spertis rememoron pri infaneco, pri la kobolda aventurplena tempo kiam altkreskaj herbaĉoj kaŝas nin kiel arbaroj. Tiel starante kontraŭ la larĝa svebanta luno, la lekantetoj ŝajnis vere esti gigantulaj lekantetoj, la leontodoj gigantulaj leontodoj. Iel tio rememorigis ilin pri la bordo de infaneja tapeto. La malalta nivelo de la rivero sufiĉis por mallevi ilin ĝis sub la radikoj de ĉiuj arbustoj kaj floroj kaj devigis ilin supren rigardadi al la herbo.

         “Je l’dioj,” diris Flambeau, “estas kvazaŭ esti en felando.”

         Patro Brown eksidis rekte en la boato kaj faris krucsignon. Ties movo estis tiel abrupta, ke lia amiko demandis, milde mirigita, kio estas.

         “La homoj, kiuj verkis la mezepokajn baladojn,” respondis la pastro, “sciis plimulte pri feoj ol vi. Ne nur agrablaĵoj okazas en felando.”

         “Ho sensencaĵo,” diris Flambeau. “Nur agrablaĵoj povus okazi sub tia senkulpa luno. Mi proponas tuj antaŭeniri kaj konstati tion kio vere okazos. Ni eble mortos kaj putriĝos antaŭ ol iam denove ni vidos tian lunon aŭ tian humoron.”

         “Bone,” diris Pastro Brown. “Mi neniam diris, ke estas ĉiam kulpe eniri felandon. Mi nur diris, ke estas ĉiam danĝere.”

         Ili sin puŝis malrapide kontraŭ la fluo de la lumiĝanta rivero; la radianta purpuro de la ĉielo kaj la pala oro de la luno fariĝis pli kaj pli malfortaj kaj malaperis en tiun larĝan senkoloran kosmon, kiu antaŭiras la kolorojn de la tagiĝo. Kiam la unuaj malfortaj strioj ruĝaj kaj oraj kaj grizaj fendis la horizonton de unu fino ĝis la alia, ili estis interrompataj de la nigra amaso de urbeto aŭ vilaĝo, kiu sidis sur la rivero proksime antaŭ ili. Kiam ili alvenis sub la superpendantaj tegmentrandoj kaj pontoj de tiu ĉi riverborda vilaĝeto, jam estis sufiĉe forta lumo, per kiu ĉio estis videbla. La domoj, kun iliaj longaj, malleviĝintaj kaj kliniĝaj tegmentoj ŝajnis iri por trinki ĉe la rivero, kiel kolosaj grizaj kaj ruĝaj bovoj. La larĝiĝanta kaj blankiĝanta tagiĝo estis jam fariĝinta la vera laborinstiganta taglumo antaŭ ol ili ekvidis ajnan vivantan kreitaĵon sur la kajoj kaj pontoj de tiu silenta urbo. Fine ili vidis tre serenan kaj prosperan viron sen jako kaj nudbraka, kun vizaĝo tiel ronda kiel la ĵus subirinta luno, kaj kun radioj el ruĝaj barbharoj sub lia malsupra arko, kiu apogis sin al fosto super la malrapida tajdo. Pro impulso neklarigebla, Flambeau leviĝis ĝis sia pleja alteco en la svingiĝanta boato kaj laŭtkriis al la viro, demandante ĉu li konas Junkinsulon aŭ Junkan Domon. La rideto de la prospera viro fariĝis iomete pli larĝa kaj li nur etendis la brakon kaj elmontris laŭlonge de la rivero ĝian pliproksiman kurbon. Flambeau antaŭeniris sen plua parolado.

         La boato ĉirkaŭiris multajn herbajn angulojn kaj sekvis multajn tiajn junkkovritajn kaj silentajn etendaĵojn de l’rivero; sed antaŭ ol la serĉado estis fariĝinta teda ili ŝvebis ĉirkaŭ aparte abruptan angulon kaj eniris la silenton de ia laguno aŭ lageto, kies ekvido tuj haltigis ilin. Ĉar meze de tiu ĉi pli larĝa etendaĵo de akvo, ĉiuflanke bordita de junkoj, kuŝis longa malalta insuleto, laŭ kies bordo estis longa malalta domo aŭ bangalo konstruita el bambuo aŭ iu forta tropika kano. La vertikalaj bambuaj stangoj el kiuj konsistis la muroj estis pal-flavaj, la kliniĝaj vergoj el kiuj la tegmento estis farita, estis pli malpale ruĝaj aŭ brunaj; krome la domo estis aĵo de ripetado kaj unutoneco. La frumatena venteto susurigis la akvoherbojn ĉirkaŭ la insulo kaj kantis en la stranga riphava domo kvazaŭ en giganta ŝalmaro.

         “Je Georgo,” kriis Flambeau, “jen ĝi, tamen. Jen tie ĉi estas Junkinsulo, se iam tia ekzistis. Tie ĉi estas Junka Doma, se ĝi ie estas. Mi kredas, ke tiu dikulo kun la vangharoj estis feo.”

         “Eble,” diris Pastro Brown nepartie. “Se tia li estis, li estis malbona feo.”

         Tamen eĉ dum li parolis la impulsema Flambeau estis alteriginta sian boaton inter la klakantaj junkoj, kaj ili staris sur la longa stranga insuleto, apud la kurioza kaj silenta domo.

         La domo staris tiel ke ĝia malantaŭa parto alrigardis al la rivero kaj la sola alteriĝejo; la ĉefa enirejo troviĝis ĉe la alia flanko kaj alrigardis laŭlonge la longan insulan ĝardenon. La vizitantoj tial alproksimiĝis ĝin per mallarĝa vojeto ĉirkaŭanta preskaŭ tri flankojn de la domo, sub la malaltaj tegmentrandoj. Tra tri malsamaj fenestroj, ĉe tri malsamaj flankoj, ili enrigardis al la sama longa, bone lumita ĉambro, panelita per pala ligno, kun granda nombro da speguloj kaj aranĝita kvazaŭ por eleganta tagmanĝo. La antaŭa pordo, kiam ili fine atingis ĝin, havis ambaŭflanke turkis-bluan kreskaĵujon. Ĝi estis malfermata de ĉeflakeo de la pli malgaja speco—longa, maldika, griza kaj malverva kiu—murmuris, ke la Princo Saradine estas nuntempe for, oni atendas tamen lian alvenon en iu ajn horo; la domo estas preta por li kaj liaj gastoj. Elmontro de la karto kun la verdinka skribaĉo elvokis signon de vivo sur la pergamena vizaĝo de tiu ĉi malgaja servisto, kaj estis kun iu tremema ĝentileco, ke li proponis, ke la fremduloj restu. “Lia Moŝto eble alvenos nun iun ajn minuton” li diris, “kaj havus ĉagrenon se li ĵus preterlasus sinjoron kiun li invitis. Oni ordonis, ke ni havu ĉiam preta iom da malvarma tagmangaĵo por li kaj liaj amikoj kaj mi estas certa, ke li dezirus, ke ĝi estu prezentata.”

         Instigite de scivolemeco al tiu ĉi negrava aventuro Flambeau bonvole konsentis kaj sekvis la maljunulon, kiu lin ceremonie enkondukis en la longan, pale panelitan ĉambron. Pri ĝi estis nenio tre rimarkinda, krom la iomete nekutima alternado de multaj larĝaj fenestroj inter multaj larĝaj malaltaj oblongoj el spegul-vitro, kiuj donis al ĝi strangan aspekton de lumeco kaj sensubstanteco. Estis kvazaŭ tagmanĝi subĉiele. Unu aŭ du bildoj de neelstaranta speco pendis en la anguloj, unu granda griza fotografaĵo de tre juna viro en uniformo, alia ruĝkreta skizo de du longharaj knaboj. Responde al demando de Flambeau, ĉu la persono kun la militista aspekto estas la princo, la servisto abrupte diris, ke ne; tio estas la pli juna frato de l’princo, Kapitano Stefano Saradine. Kaj sekve de tio la majunulo ŝajne subite perdis ĉiun deziron por plua interpapolado.

         Post ol la tagmanĝo estis finiĝinta per kafo kaj likvoroj el la plej bonaj, oni konatigis al la gastoj la ĝardenon, la lego-ĉambron kaj la domintendantinon—nigreta, belega sinjorino, de nenia malgranda majesteco, kaj iel simila al plutona Madono. Montriĝis, ke ŝi kaj la servisto estas la solaj restantoj el la originala fremdula servistaro de l’princo; la aliaj servistoj estis ĉiuj novaj kaj estis kolektitaj en Norfolk de la intendantino. Ĉi ties nomo esti s-ino Anthony; ŝi tamen parolis per iomete itala akcentado kaj Flambeau ne dubis, ke Anthony estas Norfolka formo de iu pli latinida nomo. S-ro Paŭlo, la servisto, ankaŭ havis apenaŭ rimarkeblan fremdulan mienon; laŭ lingvo kaj edukado tamen li estis angla, kiel multaj el la plej rafinitaj servistoj de la kosmopolita nobelaro.

         Beleta kaj unika, la loko havis tamen strangan luman malgajecon. Horoj forpasis en ĝi kiel tagoj. La longaj bone fenestritaj ĉambroj estis plenaj je taglumo, tamen senviva taglumo. Kaj tra ĉiuj alia bruoj, la sono de parolado, la tintado de glasoj aŭ la preterpasantaj piedoj de servistoj, ili povus aŭdadi de ĉiuj flankoj de la domo la melankolian bruon de la rivero.

         “Ni prenis malĝustan vojon kaj estas venintaj al malĝusta loko,” diris Pastro Brown, rigardante tra la fenestro al la griz-verdaj kareksoj kaj la arĝenta fluo. “Ne gravas; oni ofte povas fari bonagon, estante la taŭga persono ĉe la malĝusta loko.” Pastro Brown, kvankam kutime silenta estis aparte sentema vireto, kaj dum tiuj malmultaj sed senfinaj horoj li senkonscie absorbiĝis pli profunde en la sekretojn de Junkdomo ol sia profesia amiko. Li posedis tiun lerton de simpatia silento kiu estas tiel necesa por babilado; kaj dirante apenaŭ unu vorton li kredeble eltiris el siaj novaj konatuloj ĉion, kion ili iel dirus. La servisto estis laŭnature nebabilema. Li montris malafablan kaj preskaŭ bestan amon al sia mastro; kiun, li asertis, oni tre malbone pritraktis. La elstaranta kulpulo ŝajne estis la frato de Lia Moŝto, kies nura nomo plilongigis la malgrasajn vangojn de la maljunulo kaj rikane sulkigis lian papagan nazon. Kapitano Stefano estis sentaŭgulo ŝajne, kaj estis forpreninta de sia bonvola frato centojn kaj milojn da pundoj; igis lin forflugi de la laŭmoda vivado kaj pasigi liajn tagojn en tiu ĉi trankvila azilo. Tio estis ĉio, kion Paŭlo la servisto intencis diri, kaj Paŭlo videble estis partiulo.

         La itala intendantino estis iomete pli informema, estante, Brown imagis, iomete malpli kontenta. Tio, kion ŝi diris pri sia mastro, estis iomete acida kvankam ne sen iom de timo. Flambeau kaj lia amiko staris en la spekugla ĉambro ekzamenante la ruĝan skizon de la du knaboj, kiam enrapidegis la intendantino pro iu mastruma komisio. Estis propra karakterizo de tiu ĉi brilanta, de vitro panelita ĉambro, ke iu ajn ĝin enirante fariĝis respegulata en kvar aŭ kvin speguloj samtempe; kaj Pastro Brown sin ne turninte, haltis meze de frazo de prifamila kritiko. Flambeau tamen, kies vizaĝo estis apud la bildo, estis jam laŭtvoĉe dirante, “La fratoj Saradine, supozeble. Ili ambaŭ aspektas sufiĉe senkulpaj. Estus malfacile diri kiu estas la bona frato kaj kiu la malbona.” Tiam, kanstatinte la ĉeeston de la sinjorino, li ŝanĝis la interparoladon al iu banalaĵo kaj eliris promeni en la ĝardenon. Pastro Brown tamen ankoraŭ fikse rigardadis la ruĝkretan skizon; kaj sinjorino Anthony ankoraŭ fikse rigardadis Pastron Brown.

         Ŝi havis grandajn kaj tragediplenajn brunokulojn kaj ŝia oliva vizaĝo malhele ardis de iu stranga kaj dolora scivoleco—kiel de iu kiu dubas pri la identeco aŭ intenco de fremdulo. Ĉu la vestaĵoj kaj religio de la malgranda pastro tuŝis iujn sudajn memorojn pri konfesado, aŭ ĉu ŝi imagis, ke li scias pli ol li efektive sciis, ŝi diris al li per mallaŭta voĉo, kvazaŭ al kunulo de la sama komploto, “Li estas prava pri io, via amiko. Li asertas, ke estus malfacile distingi inter la bona kaj la malbona frato. Ho, ja estus malfacile, estus ege malfacile elekti la bonan.”

         “Mi vin ne komprenas,” diris Pastro Brown kaj komencis formoviĝi.

         La virino faris unu paŝon al li kun malheliĝantaj brovoj kaj ia sovaĝa kliniĝo, kiel bovo mallevanta siajn kornojn.

         “Ne eĉ unu estas bona,” ŝi siblis. “Estis sufiĉe da malbono ĉe la kapitano por preni tiom da mono, sed mi kredas, ke ne estis multe da bono ĉe la princo kiu donis ĝin. Ne estas nur la kapitano kiu havas kulpojn.”

         Fariĝis lumo sur la forturnita vizaĝo de la pastro kaj lia buŝo formis silente la vorton “ĉantaĝo”. Eĉ dum li tion faris la virino turnis sian blankan vizaĝon abrupte super sian ŝultron kaj preskaŭ falis. La pordo estis senbrue malfermita kaj la pala Paŭlo staris kiel fantomo en la elirejo. Per la stranga artifiko de la reflektantaj muroj ŝajnis kvazaŭ kvin Paŭloj estas envenintaj tra kvin pordoj samtempe.

         “Lia Moŝto,” li diris, “estas ĵus alveninta.”

         En la sama momento la figuro de viro estis preterpasinta ekster la unua fenestro, transirante la sunluman vitraĵon kiel lumigitan scenejon. Unu momenton poste li pasis ĉe la dua fenestro kaj la multnombraj speguloj repentris en la sekvantaj kadroj la saman aglosimilan profilon kaj marŝantan figuron. Li estis rekta kaj vigla, sed lia hararo estis blanka kaj lia vizaĝkoloro de stranga ebura flavo. Li havis tian mallongan kurbitan romanan nazon kia estas plej ofte akompanata de longaj, maldikaj vangoj kaj mentono, tiuj ĉi tamen estis kaŝataj iomete de lipharoj kaj vanghararo. La lipharoj estis multe pli nigraj ol la barbo, kaj la efekto estis iomete teatra. Li estis vestita laŭ la sama danda stilo, portante blankan cilindron, orkideon butontrue, flavan veŝton kaj flavajn gantojn, kiujn li svingis kaj batis dum li marŝis. Kiam li estis ĉirkaŭirinta ĝis la ĉefa pordo ili aŭdis la rigidan Paŭlon ĝin malfermanta kaj aŭdis la ĵusalveninton gaje diranta, “Nu vi vidas, mi estas alveninta.” La rigida sinjoro Paŭlo kliniĝis kaj respondis laŭ sia neaŭdebla maniero; dum kelkaj minutoj ilian interparoladon oni ne povis aŭdi. Tiam diris la servisto, “Ĉio estas je via dispono,” kaj la gant-svinganta Princo Saradine gaje eniris la ĉambron por saluti ilin. Ankoraŭ unufoje ili vidis tiun fantoman vidaĵon—kvin princojn enirantaj ĉambron kun kvin pordoj.

         La princo metis la blankan ĉapelon kaj flavajn gantojn sur la tablon kaj tute kore manpremis.

         “Tre ĝojas vin vidi tie ĉi, s-ro Flambeau,” li diris. “Bone vin konas de reputo, se tio ne estas maldiskreta diro.”

         “Tute ne,” respondis Flambeau ridetante. “Mi ne estas ofendiĝema. Treege malmultaj reputacioj fariĝas el senmakula virteco.”

         La princo ĵetis al li viglan rigardon por konstati ĉu la rediro havas celon ĉe li; poste li ankaŭ ridis kaj indikis seĝojn por ĉiuj, si mem inkluzive.

         “Agrabla loko tiu ĉi, mi opinias,” li diris apartece. “Ne estas multe da distraĵoj, mi timas; la fiŝkaptado tamen estas vere bona.”

         La pastro, kiu estis rigardanta lin kun la serioza rigardego de bebo, estis hantata de iu imaga bildo, kiu evitis precizigon. Li rigardis la grizan, zorge frizitan hararon, flavblankan vizaĝon kaj sveltan, iomete dandan talion. Tiuj ĉi ne estis nenaturaj, kvankam eble iomete troelstarantaj, kiel la vestaĵaro de figuro malantaŭ la scenejlumoj. La sennoma intereso troviĝis ĉe io alia, ĉe la linioj mem de la vizaĝo; Brown estis turmentata de duon-rememoro, ke li vidis ĝin ie antaŭe. La viro ŝajnis esti iu alivestita malnova amiko lia. Subite li rememoris la spegulojn kaj diris al si, ke lia imago estas ia psikologia sekvo de tiu multnombriĝo de homaj maskoj.

         Princo Saradine disdonis siajn societajn atentojn inter siaj gastoj kun granda gajeco kaj takto. Trovinte, ke la detektivo havas sportajn inklinojn kaj deziras plenumi sian libertempon, li gvidis Flambeau kaj la boaton de Flambeau al la plej bona loko por fiŝkaptado, kaj estis reveninta per sia propra kanoto post dudek minutoj por kuniĝi kun Pastro Brown en la lego-ĉambro kaj sintrempi egale afable en la pli filozofaj plezuroj de la pastro. Li ŝajne sciis multe kaj pri fiŝkaptado kaj pri libroj, kvankam el tiuj ĉi ne la plej edifajn; li scipovis paroli kvin aŭ ses lingvojn, tamen en ĉiu precipe la slangon. Evidente li estis loĝinta en diversaj urboj kaj inter la diversaĉaj homspecoj, ĉar kelkaj el liaj plej ridigaj rakontoj estis pri aĉaj vetludejoj kaj opifumejoj, aŭstraliaj rabistoj aŭ italaj banditoj. Pastro Brown sciis, ke la iame famkonata Saradine estis pasiginta siajn lastajn kelkjarojn per preskaŭ senĉesa vojaĝado; li tamen ne estis diveninta, ke la vojaĝoj estis tiel hontindaj aŭ tiel amuzaj.

         Efektive, malgraŭ la tuto de sia monda digno, Princo Saradine disradiis al tiaj impresiĝemaj observantoj kia la pastro, iun etoson maltrankvilan kaj eĉ malfidindecan. Lia vizaĝo estis eleganta, la okuloj tamen tiuj de sovaĝa besto; li havis nervemajn kutimetojn, kiel viro ŝancelita de drinkado aŭ de drogoj, kaj li nek estris nek pretendis estri la dommastrumadon. Tio entute estis la afero de la du malnovaj servistoj, precipe Paŭlo, kiu videble estis la centra apogilo de la domo. S-ro Paŭlo efektive ne estis vera servisto, pliĝuste li estis ia intendanto aŭ eĉ ĉambelano; li vespermanĝis sola, sed kun preskaŭ tiom de soleneco kiom sia mastro; li estis timata de ĉiuj servistoj; kaj li konsiliĝis kun la princo dece—iomete kvazaŭ li estus la princa notario. La malgaja intendantino estis kompare nura ombro; efektive ŝi ŝajne sin fortiris kaj servis nur la ĉefserviston, kaj Brown aŭdis neniujn plu da tiuj vulkanaj flustroj, kiuj duone diris al li pri la pli juna frato, kiu ĉantaĝis la pliaĝan. Ĉu la princo vere estas rabata de la forestanta kapitano, li ne povis certiĝi; estis tamen io nefirma kaj kaŝema pri Saradine kio igis tion neniel nekredebla.

         Kiam ili denove eniris la longan ĉambregon kun la fenestroj kaj la speguloj, la flava vespero komencis fali super la akvoj kaj salikaj bordoj; kaj botaŭro sonoris en la malproksimo kiel koboldo sur sia elfa tamburo. Tiu sama stranga sento pri iu malgaja malbona felando denove transiris la menson de la pastro kiel griza nubeto. “Ke Flambeau estu reveninta,” li murmuris.

         “Ĉu vi kredas al Sorto?” demandis subite la sentrankvila princo.

         “Ne,” respondis lia gasto. “Mi kredas al la Tago de Sorto.”

         La Princo sin turnis de la fenestro kaj rigardegis lin strange, kun vizaĝo en la ombroj kontraŭ la sunsubiro. “Kion vi volas diri?”

         “Mi volas diri, ke tie ĉi ni estas ĉe la malĝusta flanko de la tapeto,” respondis Pastro Brown. “La okazoj, kiuj tie ĉi okazas ŝajne nenion signifas; ili signifas ion ie alie. Ie alie la puno alvenos sur la veran pekinton. Tie ĉi ĝi ofte ŝajne falas sur la malĝustan personon.”

         La princo eligis neklarigeblan bruon kiel besto; en lia ombrita vizaĝo strange ekbrilis la okuloj. Nova kaj sagaca penso eksplodis silente en la menso de la alia. Ĉu estas alia signifo en la miksaĵo de sprito kaj abrupto kiu troviĝis ĉe Saradine? Ĉu la princo—ĉu li estas tute cerbsana? Li estis rediranta, “La malĝustan personon—la malĝustan personon” pli multajn fojojn ol estas nature en societa interparolado.

         Tiam malfrue Pastro Brown konstatis duan veraĵon. En la speguloj antaŭ li, li povis vidi la silentan pordon malfermita, kaj la silentan s-ron Paŭlon staranta en ĝia kadro kun lia kutima pala senemocieco.

         “Mi opiniis, ke estus pli bone tuj anonci,” li diris, kun la sama rigida respekto de malnova familia notario, “ke boato remata de ses viroj estas ĵus alveninta al la kajo, kaj sinjoro sidas en malantaŭa parto.”

         “Boato!” rediris la princo; “sinjoro?” kaj li stariĝis.

         Estis timiga silento punktata nur de la stranga bruo de la birdo en la karekso; kaj tiam, antaŭ ol iu povis paroli denove, nova vizaĝo kaj figuro pasis profile ĉirkaŭ la tri sunlumaj fenestroj, kiel pasis la princo antaŭ unu aŭ du horoj. Tamen krom la koincido, ke ambaŭ vizaĝoj estis aglosimilaj, ili estis neniel kompareblaj. Anstataŭ la nova blanka cilindro de Saradine vidiĝis nigra de malmoderna aŭ alilanda formo; sub ĝi estis juna kaj tre serioza vizaĝo, razita, blua sub la firma mentono kaj portanta malfortan sugeston de juna Napoleono. La kunligiĝo estis helpata de io antikva kaj stranga pri la tuta kostumo, kvazaŭ de viro kiu estas neniam sin ĝeninta ŝanĝi la modojn de siaj patroj. Li portis malfreŝan bluan frakon, ruĝan kaj soldataspektan veŝton, kaj specon de krude teksita blanka pantalono kutima ĉe la fruaj Viktorianoj, hodiaŭ tamen strange neakorda. El tiu ĉi aro de malnovaj vestaĵoj elstaris lia oliva vizaĝo, strange juna kaj monstre sincera.

         “Diablo!” diris la princo kaj almetante sian blankan cilindron li mem iris al la pordo, malfermĵetante ĝin al la sunsubira ĝardeno.

         Jam la ĵusalveninto kaj aliaj sekvantoj estis sin ordigintaj kiel malgranda sceneja armeo sur la razenejo. La ses remistoj estis trenintaj la boaton el la akvo sur la bordon kaj gvardis ĝin preskaŭ minace, tenante siajn remilojn vertikale kiel lancoj. Ili estis nigretaj viroj kaj kelkaj el ili portis orelringojn. Sed unu el ili staris antaŭe apud la oliv-vizaĝa junulo kun la ruĝa veŝto, kaj kunhavis grandan nigran valizon de nekutima formo.

         “Via nomo,” diris la junulo, “estas Saradine?”

         Saradine jesis iomete malatente.

         La novulo havis senbrilajn, hundsimilajn brunajn okulojn, tiel malsimilaj kiel eble al la ĉiam viglaj kaj brilantaj grizokuloj de la princo. Sed denove Pastro Brown estis turmentata de la penso, ke li estas ie vidinta kopion de la vizaĝo; kaj denove li memoris la ripetadojn de la vitre panelita ĉambro kaj klarigis al si la koincidon per tio. “Malbenon sur tiun ĉi kristalan palacon,” li murmuris. “Oni ĉion vidas tro multajn fojojn. Estas kiel sonĝo.”

         “Se vi estas Princo Saradine,” diris la junulo, “mi povas diri al vi ke mia nomo estas Antonelli.”

         “Antonelli,” rediris la princo malvigle. “Mi iel rememoras tiun nomon.”

         “Permesu al mi min prezenti,” diris la juna Italo.

         Per la maldekstra mano li ĝentile demetis sian malmodernan cilindron; per la dekstra mano li tiel krake frapis la vangon de Princo Saradine, ke la blanka cilindro ruliĝis malsupren la ŝtuparon kaj unu el la bluaj florujoj balanciĝis sur sia soklo.

         La princo, kia ajn ulo li estis, evidente ne estis malkuraĝulo; li sin ĵetis al la gorĝo de sia malamiko kaj malantaŭen puŝis lin preskaŭ ĝis la herbo. Sed lia malamiko sin eltiris kun strange maltaŭga mieno de rapidema ĝentileco.

         “Estas bone,” li diris, spiregante, kaj hezitante en la angla lingvo. “Mi estas insultinta. Mi kvitigos min. Marko, malfermu la valizon.”

         La viro ĉe lia flanko kun la orelringoj kaj la granda nigra valizo tiam malŝlosis ĝin. Li elprenis el ĝi du longajn italajn rapirojn, kun belaj ŝtalaj teniloj kaj klingoj, kiujn li starigis vertikale, la pintoj malsupre en la herbon. La stranga junulo staranta alvizaĝante la enirejon kun sia flava kaj venĝema vizaĝo, la du glavoj starantaj el la razenejo kiel du krucoj en enterigejo, la vico da ordigitaj remistoj malantaŭe, donis strangan impreson, kvazaŭ ĝi estus iu barbara juĝejo. Ĉio krome tamen estis neŝanĝita, tiel subita estis la interrompo. La sunsubira oro ankoraŭ brilis sur la razenejo, kaj la botaŭro ankoraŭ profunde sonadis, kvazaŭ anoncante iun malgrandan tamen teruran sorton.

         “Princo Saradine,” diris la viro nomita Antonelli, “kiam mi estis infano en la lulilo vi mortigis mian patron kaj forŝtelis mian patrinon; mia patro estis la pli bonŝanca. Vi ne honeste mortigis lin kiel mi vin estas tuj mortigonta. Vi kaj mia malvirta patrino veturigis lin al soleca krutejo en Sicilio, malsuprenĵetis lin kaj foriris laŭ via propra vojo. Mi povus vin imiti se mi tiel elektus, sed imiti vin estus tro abomene. Mi vin sekvis ĉien tra la tuta mondo kaj vi ĉiam forkuris de mi. Tie ĉi tamen estas la fino de la mondo—kaj de vi. Nun mi kaptis vin kaj mi donas al vi la okazon, kiun vi neniam donis al mia patro. Elektu unu el tiuj glavoj.”

         Princo Saradine, kun sulkigitaj brovoj, ŝajne hezitis unu momenton, sed liaj oreloj ankoraŭ zumadis pro la frapo kaj li antaŭen saltis kaj ekprenis unu el la teniloj. Pastro Brown ankaŭ estis antaŭen saltinta, provante pacigi la kverelon; sed baldaŭ li ekkonis, ke lia persona ĉeesto nur plimalbonigis la aferon. Saradine estis franca framasono kaj feroca ateisto kaj pastro influis lin laŭ la regulo de maleco. Kaj pri la alia viro, nek pastro nek laikulo iel influis lin. Tiu ĉi junulo kun la Bonaparta vizaĝo kaj brunaj okuloj estis iu multe pli severa ol puritano—pagano. Li estis simpla mortiganto el la pratempoj de la mondo; viro de la ŝtonepoko—viro el ŝtono.

         Unu espero restis, alvoki la domloĝantojn, kaj pastro Brown reen kuris al la domo. Li eltrovis tamen, ke la subservistoj ĉiuj forestas libertempe de la insulo laŭ la ordonoj de la aŭtokrato Paŭlo kaj, ke nur la malgaja sinjorino Anthony paŝadas maltrankvile tra la longaj ĉambroj. Sed tuj kiam ŝi montris al li sian terurplenan vizaĝon, li solvis unu el la enigmoj de la domo spegula. La malhelaj brunokuloj de Antonelli estis la malhelaj brunokuloj de sinjorino Anthony; kaj tuj li komprenis duonon de la historio.

         “Via filo estas ekstere,” li diris ne malŝparante vortojn; “aŭ li aŭ la princo estas mortigota. Kie estas s-ro Paŭlo?”

         “Li estas ĉe la kajo,” diris la virino malforte. “Li signalas alvoki—alvoki helpon.”

         “S-ino Anthony,” diris Pastro Brown serioze, “ne estas tempo por bagateloj. Mia amiko havas sian boaton ie laŭ la rivero, fiŝkaptante. La boato de via filo estas gvardata de la viroj de via filo. Restas nur tiu ĉi kanoto; kion faras s-ro Paŭlo per ĝi?”

         “Santa Maria! Mi ne scias,” ŝi diris, kaj svenis sian tutan longecon sur la plankon.

         Pastro Brown levis ŝin sur kanapon, ĵetis sur ŝin kruĉon da akvo, kriis por helpo kaj tiam kuregis malsupren al la kajo de la malgranda insulo. Sed la kanoto estis jam en la mezo de la rivero kaj maljuna Paŭlo estis remanta ĝin tir-puŝe per energio nekredebla ĉe iu de lia aĝo.

         “Mi savos mian mastron!” li kriis, la okuloj freneze brilegantaj. “Eĉ nun mi savos lin!”

         Pastro Brown povis nenion fari krom rigardi la boaton dum ĝi batalis kontraŭ la fluo kaj preĝi, ke la maljunulo veku sufiĉe frue la urbeton.

         “Duelo estas sufiĉe malbona,” li murmuris, frotante sian malglatan polvkolonan hararon, “sed estas io malĝusta pri tiu ĉi duelo, eĉ kiel duelo. Tion mi nepre sentas. Sed kio ĝi povas esti?”

         Dum li tie staris rigardegante la akvon, tremantan spegulon de sunsubiro, li aŭdis de la alia flanko de la insula ĝardeno malfortan sed tuj koneblan sonon—la malvarman tintadon de ŝtalo frapata. Li forturnis la kapon.

         For sur la plej malproksima kabo aŭ promontoro de la longa insuleto, sur strio de herbo preter la lasta rozvico, la duelantoj estis jam krucigintaj glavojn. La vespero super ili estis kupolo de virga oro, kaj malgraŭ ke malproksime ili troviĝis, ĉiu detalo estis klare videbla. Ili estis demetintaj la jakojn sed la flava veŝto kaj blanka hararo de Saradine, la ruĝa veŝto kaj blanka pantalono de Antonelli briladis en la horizontaliĝanta lumo kiel la koloroj de du dancantaj pupoj. Ambaŭ glavoj fajreradis de la pintoj ĝis la butonoj kiel du diamantaj pingloj. Estis io terura pri kiel la du figuroj ŝajnis tiel malgrandaj kaj tiel gajaj. Ili aspektis kiel du papilioj provantaj per pinglo trapiki unu la alian al korko.

         Pastro Brown kuris kiel eble plej rapide, liaj mallongaj kruroj kvazaŭ rado. Sed kiam li alvenis al la batalkampo li eltrovis ke li estas kaj tro frua kaj tro malfrua—tro malfrua por ĉesigi la bataladon, sub la ombro de severaj Sicilianoj, sinapogantaj al siaj remiloj, kaj tro frua por eltrovi ian katastrofan sekvon.

         La du viroj aparte taŭge kontraŭstaris unu la alian, la princo utiligante sian lertecon kun ia cinika memfido, la Siciliano la sian kun mortigvola zorgo. Malmultaj pli bonaj skermkonkursoj povas esti iam viditaj en homplena areno ol tiu, kiu tintadis kaj fajreradis sur tiu forgesita insulo en la junkbordita rivero. La kapturna batalo tiel longe ekvilibris ke espero komencis vivi denove en la protestanta pastro; laŭ normala probableco Paŭlo devus tre baldaŭ reveni kun la policanoj. Estus bone se eĉ Flambeau revenus de sia fiŝkaptado, ĉar Flambeau, rilate al fonteco valoris kvar aliajn virojn. Tamen estis nenia signo de Flambeau, kaj kio estis multe pli stranga, nenia signo de Paŭlo aŭ la policanoj. Nenia alia floso aŭ lignaĵo restis per kiu flosi; en tiu perdita insulo en tiu vasta sennoma lageto, ili estis tiel izolitaj kiel sun roko en la Pacifiko.

         Jam dum li tiel pensis la tintado de la rapiroj rapidiĝis ĝis klakado, la brakoj de la princo ĵetiĝis supren kaj la pinto elkuris de inter liaj skapoloj. Li defalis per granda kirla movo, kvazaŭ duono de cirkiosalto. La glavo forflugis de lia mano kiel falanta stelo kaj falis en la malproksiman riveron. Kaj li mem malleviĝis tiel peze kaj tertremige, ke per sia korpo li rompis grandan rozarbuston kaj levis al la ĉielo nubon da ruĝa polvo—kiel la fumo de iu pagana oferaĵo. La Siciliano estis farinta sango-oferon al la spirito de sia patro.

         Tuj la pastro estis surgenue apud la kadavro; sed nun por konstati, ke ĝi estas ja kadavro. Dum li ankoraŭ faris kelkajn finajn senesperajn provojn li ekaŭdis por la unua fojo voĉojn de la rivero kaj vidis la policboaton rapidi al la kajo kun la policestroj kaj aliaj gravuloj, la ekscitita Paŭlo inkluzive. La malgranda pastro leviĝis kun videble dubplena grimaco.

         “Nu, kial je ĉielo,” li murmuris, “kial je ĉielo ili ne antaŭe venis?”

         Post ĉirkaŭ sep minutoj la insulo estis invadata de urbanoj, kaj tiuj ĉi estis prenintaj la venkintan duelinton, laŭrite rememorigante al li, ke io ajn kion li diros, estos uzata kontraŭ li.

         “Mi diros nenion,” diris la monomaniulo, kun miriga kaj pacoplena vizaĝo. “Mi neniam diros ion plu. Mi estas tre feliĉa kaj mi deziras nur esti pendigata.”

         Tiam li fermis la buŝon dum oni forkondukis lin, kaj estas stranga sed certa veraĵo, ke li neniam denove malfermis ĝin sur tiu ĉi tero, krom por diri “Kulpa” en la juĝejo.

         Pastro Brown estis rigardeginta la subite homplenigitan ĝardenon, la areston de la viro de sango, la forporton de la kadavro post ol la kuracisto ekzamenis ĝin, iomete kiel oni alrigardas la disiĝon de iu malbela sonĝo; li estis senmova kiel viro dum inkubo. Li donis siajn nomon kaj adreson kiel atestanto, rifuzis tamen la proponon reiri per boato kaj restis sola en la insula ĝardeno, rigardegante la rompitan rozujon kaj la tutan verdan teatron de tiu rapida kaj neklarigebla tragedio. La lumo formortis laŭ la rivero; nebulo leviĝis en la marĉaj bordoj; kelkaj malfruigitaj birdoj intermite transen flugetadis.

         Fiksita obstine en lia subkonscia menso (kiu estis aparte vigla) estis neesprimebla certeco, ke restas io ankoraŭ ne klarigita. Tiu ĉi ideo, kiu estis kun li la tutan tagon ne estis entute klarigebla per lia imago pri “spegul-lando”. Iel li estis vidinta ne la veran historion, sed iun ludon aŭ draman spektaklon. Homoj tamen sin ne pendigas aŭ trapikas de rapiroj nur pro ŝarado.

         Dum li sidis sur la kajaj ŝtupoj meditante li konsciiĝis pri alta, malhela strio de velo alproksimiĝanta silente laŭ la brilanta rivero kaj ekstaris kun ekfluo da sentoj tiom forta ke li preskaŭ ekploris.

         “Flambeau,” li kriis kaj manpremis sian amikon per du manoj fojon post fojo, kiu kaŭzis al tiu sportemulo grandan miron, dum li alteriĝis kun siaj fiŝkaptiloj. “Flambeau,” li diris, “vi do ne estas mortigita?”

         “Mortigita!” rediris la fiŝkaptinto forte mirigita. “Kaj kial mi estu mortigita?”

         “Ho, ĉar preskaŭ ĉiu krome jam estas,” diris lia kunulo iomete senpripense. “Saradine fariĝis murdita kaj Antonelli volas esti pendigata, kaj lia patrino estas sveninta kaj mi mem ne bone scias ĉu mi estas en tiu ĉi mondo aŭ en la venonta. Sed dank’al Dio vi estas en la sama.” Kaj li prenis la brakon de la konfuzita Flambeau.

         Dum ili turniĝis for de la kajo ili alvenis sub la tegmentrandoj de la malalta bambua domo kaj enrigardis tra la fenestroj kiel ili faris je sia unua alveno. Ili ekvidis lamplumitan internaĵon bone atentigan. La tablo en la longa manĝĉambro estis jam preparita por vespermanĝo kiam la detruonto de Saradine falis kiel fulmo sur la insulon. Kaj la vespermanĝo estis antaŭeniranta. S-ino Anthony sidis iomete malgaje ĉe la fundo de l’tablo, dum troviĝis ĉe la ĉefloko S-ino Paŭlo la major-domo, manĝante kaj trinkante el la plej bonaj pladoj; la bluetaj nebulitaj okuloj strange elstarantaj el la vizaĝo, la malgrasega fizionomio nepenetrebla, tamen neniel sen signo de kontenteco.

         Kun gesto de forta senpacienco Flambeau klakigis la fenestron, perforte malfermis ĝin kaj enpuŝis en la lamplumitan ĉambron indignan kapon.

         “Do!” li kriis. “Mi komprenas, ke vi eble bezonas manĝaĵojn, sed ja ŝteli la vespermanĝon de via mastro dum li kuŝas murdita en la ĝardeno——”

         “Mi jam ŝtelis multajn aĵojn dum longa kaj feliĉa vivo,” respondis la stranga maljunulo serene; “tiu ĉi vespermanĝo estas unu el la malmultaj aĵoj kiujn mi ne ŝtelis. Okazas ke tiu ĉi vespermanĝo kaj tiu ĉi domo apartenas al mi.”

         Penso frapis Flambeau. “Vi volas diri,” li komencis, “ke la testamento de Princo Saradine——”

         “Mi estas Princo Saradine,” diris la maljunulo, maĉante salitan migdalon.

         Pastro Brown, kiu rigardis la birdojn ekstere, eksaltis kvazaŭ pafita, kaj enŝovis ĉe la fenestro palan vizagon napsimilan.

         “Vi estas kio?” li rediris per akra voĉo.

         “Paŭlo, Princo Saradine, à vos ordres,” diris la respektinda persono ĝentile, levante glason da ŝereo. “Mi loĝas tie ĉi tre trankvile estante ulo kun hejmaj inklinoj; kaj pro modesteco mi estas nomata Paŭlo, por min distingi de mia malfeliĉa frato s-ro Stephen. Li mortis, laŭ tio kion mi aŭdis, antaŭ nelonge en la ĝardeno. Kompreneble ne estas mia kulpo se liaj malamikoj sekvis lin al tiu ĉi loko. La kialo por tio estas la bedaŭrinda malrekteco de lia vivo. Li ne estis homo de hejmaj inklinoj.”

         Li fariĝis silenta kaj daŭrigis rigardadi la kontraŭan muron super la klinita kaj malgaja kapo de la virino. Ili klare vidis la familian similecon kiu obsedis ilin ĉe la mortinto. Tiam liaj ŝultroj komencis leviĝi kaj tremi iomete, kvazaŭ li sufokiĝus, la vizaĝo tamen ne sanĝiĝis.

         “Dio mia!” kriis Flambeau post paŭzo, “li ridas!”

         “Venu,” diris Pastro Brown, kiu estis tute pala. “Venu for de tiu ĉi diabla domo. Ni eniru ankoraŭ unu fojon honestan boaton.”

         Nokto estis falinta sur junkojn kaj riveron kiam ili forpuŝis sin de la insulo kaj flosadis kun la fluo en la mallumo, sin varmigante de du grandaj cigaroj, kiuj lumis kiel puncaj ŝiplanternoj. Pastro Brown elprenis la cigaron el sia buso kaj diris:

         “Mi supozas, ke nun vi povas diveni la tutan aferon? Finfine estas primitiva rakonto. Viro havis du malamikojn. Li estis saĝulo. Kaj tial li eltrovis, ke du malamikoj estas pli bonaj ol nur unu.”

         “Tion mi ne elkomprenas,” respondis Flambeau.

         “Ho, estas vere tre simpla,” aldonis lia amiko. “Simpla, sed senkulpa, certe ne. La Saradine’oj estis ambaŭ friponoj, sed la princo, la pliaĝa, estas tia fripono kia grimpas al la supro, kaj la pli juna, la kapitano, estis fripono de tiu speco kiu nur fundeniĝas. Tiu ĉi aĉa oficiro, de monpetanto fariĝis ĉantaĝanto, kaj iun malfeliĉan tagon lia mano falis sur lian fraton la princon. Memevidente ne estis pro negrava afero, ĉar Princo Paŭlo Saradine estis nekaŝe diboĉema kaj rilate al la nuraj pekoj de societo havis nenian reputacion por perdi. Efektive estis afero de mortpuno kaj Stephen efektive tenis la ŝnuregon ĉirkaŭ la kolo de sia frato. Li estis iel eltrovinta la veraĵon pri la Sicilia afero kaj povis pruvi, ke Paul estas murdinta la maljunulon Antonelli sur la montoj. La kapitano enrastis grandkvante dum dek jaroj la silentigmonon, ĝis kiam eĉ la belega ricaĵo de la princo komencis fariĝi iomete bagatela.

         “Princo Saradine tamen portis alian ŝarĝon krom lia sangsuĉanta frato. Li sciis, ke la filo de Antonelli, nura infano kiam okazis la murdo, estas edukita al sovaĝa sicilia lojaleco kaj vivas nur por venĝi sian patron, ne per la pendigilo (ĉar mankis al li la laŭleĝa pruvo kian havis Stephen) sed per la antikvaj metodoj de vendeto. La knabo estis fariĝinta sperta pri armiloj ĝis mortiga precizeco, kaj proksimume kiam li fariĝis sufice aĝa por uzi ilin Princo Saradine komencis, laŭ kion diris la societaj ĵurnaloj, vojaĝadi. Fakte li komencis forkuri por sin savi, pasante de unu loko al alia kiel postĉasata krimulo; sekvata tamen de unu senkompata viro. Tia estis la pozicio de Princo Paŭlo kaj ja neniel komforta. Ju pli da mono li elspezis por eviti Antonelli des malpli li havis por silentigi Stephen. Ju pli multe li donis por silentigi Stephen des malpli grandan oportunon li havis por fine eviti Antonelli. Tiam li sin montris granda homo—homo genio kia Napoleon.

         “Anstataŭ kontraŭstari siajn du malamikojn, li subite sin cedis al ili ambaŭ. Li ĉesis, kiel japana luktisto, kaj liaj malamikoj senfortiĝis antaŭ li. Li ĉesigis la kuradon tra la mondo, li donis sian adreson al juna Antonelli; kaj tiam li fordonis ĉion al sia frato. Li sendis al Stephen sufiĉe da mono por belaj vestaĵoj kaj facila vojaĝo, kun letero dirante proksimume tion ĉi: ‘Jen ĉio, kio restas la mia. Vi elsuĉis min. Mi ankoraŭ havas dometon en Norfolk, kun servistoj kaj kelo kaj se vi ion plu deziras de mi, tion vi devas preni. Venu do, ekposedi ĝin se vi volas kaj mi tie loĝos trankvile kiel via amiko, aŭ intendanto aŭ io ajn.’ Li sciis, ke la Siciliano estas neniam vidinta la fratojn Saradine, krom eble perbilde; li sciis, ke ili ambaŭ estas iomete similaj, ambaŭ havante grizajn pintajn barbojn. Tiam li razis sian propran vizaĝon kaj atendis. La kaptilo bone funkciis. La malfeliĉa kapitano en siaj novaj vestaĵoj eniris la domon kiel princo kaj marŝis sur la sabron de la Siciliano.

         “Estas unu maltrafo, kaj ĝi estas al la honoro de homa naturo. Malbonaj spiritoj kia Saradine ofte eraras, neniam atendante la virtojn de la homaro. Li supozis, ke la frapo de la Italo, kiam ĝi alvenos, estos kaŝita, perforta kaj sennoma, kiel ankaŭ la frapo kiun ĝi venĝos; ke la viktimo estos trapikata dum la nokto, aŭ pafata de malantaŭ heĝo kaj tial mortos senvorte. Estis malbona momento por Princo Paul kiam la kavalireco de Antonelli proponis formalan duelon kun ĉiuj ĝiaj klarigoj. Estis tiam, ke mi trovis lin forŝovanta la boaton kun terurplenaj okuloj. Li estis forkurante nudakape, en nekovrita boato antaŭ ol Antonelli povus sciiĝi pri kiu li estas.

         “Sed kiom ajn ekscitita, li ne estis senespera. Li konis la aventuriston kaj li konis la fanatikulon. Estis tute verŝajne ke Stephen, la aventuristo, silentos, pro sia nura aktora plezuro ludi rolon, sia deziro alkroĉigi al sia nova komforta loĝejo, sia fripona fido al bonsorto, kaj sia bonega skermado. Estis certe, ke Antonelli la fanatikulo, silentos kaj fariĝos mortpunata ne rakontinte prifamiliajn aferojn. Paŭlo pasigis la tempon sur la rivero ĝis li sciis, ke la batalo estas finiĝinta. Tiam li alvokis la tutan urbon, venigis la policanojn, vidis siajn du malamikojn forportataj por ĉiam, kaj sidiĝis ridetante al vespermanĝo.”

         “Ridante! Dio helpu nin!” diris Flambeau kun forta ektremo. “Ĉu ili ĉerpas tiajn ideojn de Satano?”

         “Li ĉerpis tiun ideon de vi,” respondis la pastro.

         “Je Dio, ne!” enĵetis Flambeau. “De mi? Kion vl volas diri?”

         La pastro prenis la vizitkarton el sia poŝo kaj tenis ĝin apud la malforta lumo de sia cigaro; ĝi surhavis verdinkan skribaĵaĉon.

         “Ĉu vi ne memoras ties unuan inviton al vi?” li demandis, “kaj la komplimenton pri via krima aventuro? ‘Tiu ruzo via,’ li skribis, ‘kaŭzi unu detektivon aresti alian.’ Li nur imitis vian ruzon. Kun malamiko ĉiuflanke, li facile forglitis kaj lasis ilin kolizii kaj mortigi unu la alian.”

         Flambeau ŝiris la karton de Princo Saradine el la manoj de la pastro kaj sovaĝe disŝiris ĝin ĝis malgrandaj pecoj.

         “Jen la fino de tiu fiulo,” li diris dum li disĵetis la pecojn sur la mallumajn kaj malaperantajn ondojn de la rivereto; “sed mi kredas, ke tio venenos la fiŝojn.”

         La lasta brileto de blanka kartaĵo kaj verda inko dronis kaj malheliĝis; malforta kaj tremanta koloro kvazaŭ de tagiĝo ŝanĝis la ĉielon kaj la luno malantaŭ la herboj fariĝis pli pala. Ili flosadis silente.

         “Patro,” diris Flambeau subite, “Ĉu vi kredas ke ĉio tio estis sonĝo?”

         La pastro balancis la kapon aŭ nee aŭ agnostike, sed restis silenta. Odoro de kratago kaj fruktarbejoj alŝvebis al ili tra la mallumo, dirante al ili, ke la vento vekiĝas; proksiman momenton ĝi balancis ilian boateton kaj ŝveligis ilian velon kaj veturigis ilin antaŭen laŭ la serpentanta rivero al pli feliĉaj lokoj kaj al la hejmoj de senofendaj homoj.