LA AVENTURO DE LA MAKULITA BENDO
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE SPECKLED BAND]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


EKRIGARDANTE miajn notojn pri la sepdekkelkaj kazoj[1] per kiuj mi studas la metodojn de mia amiko, Ŝerloko Holmso, dum la lastaj ok jaroj, mi trovas, ke multaj estas tragikaj, multaj komikaj kaj granda nombro estas nur strangaj, sed neniu estas rutina; ĉar laborante pli pro la amo por sia arto ol pro la riĉaĵo gajnenda, li rifuzis asocii sin kun iu enketo, kiu ne emas nekutima aŭ eĉ ne miriga. El ĉiuj ĉi diversaj kazoj tamen mi ne povas rememori iun, kiu prezentis pli kuriozajn elstaraĵojn ol tiu, kiu temas pri la konata familio Rojloto de Stokmorano en Surio.[2] La koncernaj eventoj okazis dum la frua tempo de mia asocio kun Holmso, kiam ni kunhavis ĉambrojn kiel fraŭloj en Bakerstrato. Eble mi povus raporti la okazon antaŭe, sed mi promesis kaŝi la faktojn tiutempe, kaj nun oni liberigis min pro la malĝustatempa morto de la sinjorino al kiu mi promesis. Eble estas bone, ke la faktoj malkovriĝas nun, ĉar mi bone scias, ke estas disvastigintaj onidiroj rilate al la morto de d-ro Grimsbio Rojloto, kiuj emas igi la aferon eĉ pli terura ol la vero.

          Estis frue en aprilo en la jaro 1883, ke mi vekiĝante trovis Ŝerlokon Holmson plenvestitan, starantan apud mia lito. Ĝenerale li vekis malfrue, kaj laŭ la horloĝo sur kamenbreto estis nur kvarono post la sepa. Mi supren palpebrumis al li iomete surprizita, kaj ĝuste iomete indigna, ĉar laŭkutime mi estis regula.

         “Mi bedaŭras, ke mi vekis vin, Vatsono,” diris li, “sed same ĉe mi ĉi-matenon. S-inon Hudsonon oni vekis, kaj min ŝi, kaj nun vin mi.”

         “Kio okazas — fajro?”

         “Ne — kliento. Ŝajnas, ke junulino alvenis tre ekscitite, kiu insistas viziti min. Ŝi atendas nun en la salono. Nu, kiam ajn junulinoj vagas tra la urbego je tiu tempo dum la mateno, kaj vekas dormemulojn, mi supozas, ke estas grava afero komunikenda. Se montriĝas interesa kazo, mi certas, ke vi deziras partopreni dekomence. Ĉiuokaze mi opinias, ke mi devas voki vin kaj oferti la oportunon.”

         “Mia kara ulo, mi nepre ne maltrafas tion.”

         Por mi ne estas pli bona plezuro ol sekvi Holmson dum liaj profesiaj enketoj, kaj miri pro la rapida dedukto — tiel rapida kiel intuicio — kaj tamen li ĉiam malkaŝis problemojn per la logiko. Mi rapide vestis min kaj post, kelkaj momentoj mi pretiĝis kuniri kun mia amiko al salono. Sinjorino nigre vestita kaj portanta densan vualon, sidiĝinte ĉe fenestro, ekstariĝis dum ni eniris.

         “Bonan matenon, sinjorino,” diris Holmso gaje. “Mia nomo estas Ŝerloko Holmso. Jen mia intima amiko kaj kunulo, d-ro Vatsono, antaŭ kiu vi povas paroli tiel libere kiel antaŭ mi mem. Ha! Mi ĝojas vidi, ke s-ino Hudsono prudente ekbruligis fajron. Proksimiĝu, mi petas, kaj mi donas al vi tason da kafo, ĉar mi observas, ke vi frostotremas.”

         “Ne pro malvarmo mi tremas,” diris la virino mallaŭte, ŝanĝante sian seĝon laŭ peto.

         “Pro kio, do?”

         “Estas pro timego, s-ro Holmso. Estas pro teruro.” Ŝi levis la vualon dum ŝi parolis, kaj ni povas vidi, ke ŝi estas ja en kompatinda stato pro agito. Ŝia vizaĝo estis streĉita kaj grizkolora, kun agititaj, timigitaj okuloj, kiel tiuj de ĉasata besto. Ŝi ŝajnis virino tridekjaraĝa, sed ŝiaj haroj estis grizaj antaŭtempe. Ŝia esprimo estis laca kaj marasma. Ŝerloko Holmso ekzamenis ŝin per unu el siaj rapidaj ĉioninkluzivaj ekrigardoj.

         “Vi ne devas timi,” diris li trankviligante, antaŭklinante kaj frapetante ŝian antaŭbrakon. “Sendube ni baldaŭ ordigos ĉion. Mi vidas, ke vi veturis per vagonaro ĉi-matenon.”

         “Ĉu vi do konas min?”

         “Ne, sed mi observis parton de revenbileto en la manplato de via maldekstra ganto. Vi jam devis ekveturi frue, kaj tamen vi veturis longatempe per ĉaro laŭ malsekaj vojoj antaŭ ol vi atingis la stacidomon.”


“ŜI LEVIS SIAN VUALON.”

         La sinjorino ege ekkonsterniĝis kaj perpleksite fiksrigardis mian kunulon.

         “Ne estas enigmo, mia kara sinjorino,” diris li ridetante. “Oni kotigis la maldekstran manikon de via jako en ne malpli ol sep lokoj. La makuloj estas freŝaj. Ekzistas nenia veturilo krom ĉaro, kiu supren ĵetis koton tiumaniere, kaj nur se oni sidas maldekstraflanke.”

         “Kio ajn estu viaj kialoj, vi certe pravas,” ŝi diris. “Mi ekveturis antaŭ la sesa, atingis Lederhedon[3] je dudek minutoj post la horo, kaj alvenis per la unua trajno al Vaterluo.[4] Sinjoro, mi ne plu povas toleri la streĉadon. Mi freneziĝos se ĝi daŭras. Estas neniu, al kiu mi povas turni krom nur iu, kiu amas min, kaj li, povrulo, ne povas helpi min. Mi jam aŭdas pri vi, s-ro Holmso. Mi aŭdis pri vi de s-ino Farintoŝo, kiun vi helpis, kiam ŝi estis tre embarasita. Ŝi sciigis min pri via adreso. Ho, sinjoro, ĉu vi opinias, ke vi povas ankaŭ helpi min, se nur, ke vi povas ĵeti iomete da lumo tra la densa mallumo ĉirkaŭanta min? Nuntempe mi ne povas rekompenci vin por via servo, sed post monato aŭ ses semajnoj mi edziniĝos, kaj tiam mi regos mian propran enspezon. Tiam vi trovos, ke mi ne estas maldankema.”

         Holmso turnis sin al sia skribotablo, malŝlosis kaj eltiris malgrandan kazolibron, kiun li konsultis.

         “Farintoŝo,” diris li, “Ha jes, mi memoras la kazon. Temis pri opala tiaro. Mi opinias, ke ĝi antaŭtempas vin, Vatsono. Mi povas nur diri, sinjorino, ke ĝojigas min dediĉi la saman zorgon al via kazo, kiel al tio de via amiko. Rilate al rekompenco, mia profesio estas sia propra rekompenco, sed vi rajtas libere pagi por iuj ajn elspezoj, kiam ajn plej taŭgos. Kaj nun mi petas, ke vi metu antaŭ ni ĉion, tiel ke ni povas helpi al vi formi opinion rilate al la afero.”

         “Ve!” respondis nia vizitanto, “la hororo mem pri mia situacio estas tio, ke miaj timoj estas tiom malprecizaj, kaj miaj suspektoj dependas tute de malgrandaj punktoj, kiuj ŝajnas bagatelaj al aliaj, kaj eĉ li, al kiu antaŭ ĉiu alia mi rajtas turni min por helpo kaj konsilo, konsideras ĉion, kion mi raportas kiel la fantazio de nervoza virino. Li ne tiele diras, sed mi povas scii pro lia konsolantaj respondoj kaj forturnitaj okuloj. Sed oni sciigis min, s-ro Holmso, ke vi povas profunde vidi en la multopan fiecon de la homa koro. Vi povas konsili min, kiel mi devas iri inter la danĝeroj ĉirkaŭantaj min.”

         “Mi tute atentas al vi, sinjorino.”

         “Mia nomo estas Helena Stonero, kaj mi loĝas ĉe mia duonpatro, kiu estas la lasta postvivanto de unu el la plej malnovaj Saksaj familioj en Anglio, la Rojlotoj de Stokmorano,[5] je la okcidenta limo de Surio.”

         Holmso kapsignis. “La nomo estas konata al mi,” li diris.

         “Antaŭe la familio estis inter la plej riĉaj en Anglio, kaj la bieno etendis preter la limoj en Berkŝiron[6] norde, kaj Hampŝiron[7] okcidente. Dum la lasta jarcento, tamen, kvar sekvantaj heredintoj estis diboĉemaj kaj malŝparemaj, kaj la ruino de la familio fine kompletiĝis de vetludisto dum la Regentaro.[8] Nenio restis krom kelkaj hektaroj kaj ducentjaraĝa domo, kiun mem oni preme hipotekis. La lasta bienulo mizere loĝis kiel aristokrata malriĉulo, sed lia sola filo, mia duonpatro, konstatante ke li devas adapti sin al la nova kondiĉo, akiris antaŭpagon de parenco, kiu ebligis lin akiri kuracistan diplomon kaj li iris Kalkuton, kie per sia profesia lerto kaj pere de sia karaktero li estigis grandan klientaron. Pro eksplodo de kolero siaparte, kaŭzita per prirabaĵoj, kiujn oni fifaris en la domo, li ĝismorte batadis la indiĝenan ĉefserviston kaj preskaŭ ne eskapis la mortpunon. Sed li ja suferis longatempe en malliberejo kaj poste revenis al Anglio kiel moroza kaj desaponta viro.

         “En Hindio d-ro Rojloto edzinigis mian patrinon, s-inon Stoneron, junan vidvinon de majoro-generalo Stonero de la Bengala artilerio. Mia fratino Julia kaj mi estis ĝemeloj, kaj ni estis nur dujaraĝaj kiam mia patrino denove edziniĝis. Ŝi havis konsiderindan monsumon — ne malpli ol po £1000 jare — kaj tion ŝi testamentis al d-ro Rojloto entute dum ni loĝas ĉe li, provizore ke ĉiujaran sumon oni transdonas al ĉiu el ni okaze ke ni edziniĝas. Baldaŭ post nia reveno en Anglion mia patrino mortis. Ŝi mortis pro trajna akcidento antaŭ ok jaro apud Kruvo.[9] Tiam d-ro Rojloto forlasis sian penadon establi klientaron en Londono, kaj venigis nin al la malnova praula domo en Stokmorano. La mono testamentita de mia patrino sufiĉis por niaj bezonoj, kaj ŝajnis neniu obstaklo kontraŭ nia kontenteco.

         “Sed terura ŝanĝo okazis al mia duonpatro tiutempe. Anstataŭ amikiĝi kaj reciproke viziti kun niaj najbaroj, kiuj komence estas ravaj, pro tio, ke Rojloto de Stokmorano denove loĝas en la malnova familia sidejo, li forŝlosis sin en sia domo kaj malofte eliris krom por kverelegi kun iu ajn, kiu hazarde trafis lin. Violenta temperamento, preskaŭ ĝis manio, estis hereda en la viroj de la familio, kaj en la kazo de mia duonpatro, laŭ mi, estis intensigita per longa loĝado en la tropikoj. Okazis serio de hontaj kverelegoj, du el kiuj finiĝis en la polica kortumo. Fine li iĝis la teruro de la vilaĝo, kaj la homoj fuĝis je lia aliro, ĉar li estas viro enorme forta, kaj absolute malmemregada kiam kolera.

         “Lastan semajnon li ĵetis la lokan forĝiston super parapeto en rivereton, kaj mi devis pagi ĉiom da mono, kiom mi povis kolekti por eviti alian publikan honton. Li havas neniujn ajn amikojn krom la vagantajn ciganojn, kaj li permesas, ke tiuj ĉi vagabondoj bivaku sur la kelkaj hektaroj de la dornarbuste kovrita grundo de la familia bieno, kaj li reciproke akceptas la gastamon de iliaj tendoj, forvagante kun ili dum semajnoj sinsekve. Lin ravas Hindiaj bestoj, kiujn oni sendis al li. Nuntempe li havas gepardon kaj pavianon,[10] kiuj vagas libere en la bieno kaj kiujn la vilaĝanoj timis tiom kiom la mastron.

         “Vi povas konstati pro tio, kion mi jam diras, ke la vivoj de mia kompatinda fratino Julia kaj mi ne estis feliĉe. Ni ne povis reteni iujn ajn servistojn, kaj dum longatempe ni solaj mastrumadis. Ŝi estis nur tridekjaraĝa kiam ŝi mortis, kaj tamen ŝiaj haroj komencis blankiĝi, eĉ kiel la miaj.”

         “Via fratino estas morta, ĉu?”


“LI ĴETIS LA FORĜISTON SUPER PARAPETO.”

         “Ŝi mortis ĵus antaŭ du jaroj, kaj estas pri ŝia morto, kiun mi deziras priparoli. Vi povas kompreni, ke spertante tian vivon, ne estas probable ke ni trafas iun ajn de niaj propraj aĝo kaj rango. Tamen estas onklino, la fraŭlina fratino de mia patrino, f-ino Honoria Vestfalo, kiu loĝas apud Haro,[11] kaj oni iam permesis, ke ni faras mallongajn viziton al ŝi. Dum la Kristnaska festo antaŭ du jaroj, Julia kaj mi estis tie kaj renkontis duonpagitan[12] majoron de la marsoldataro, kiu fianĉinigis ŝin. Oni sciigis mian duonpatron pri la fianĉiniĝo kiam mia fratino revenis kaj li ofertis neniun proteston; sed ene de du semajnoj antaŭ la geedziĝotago, okazis la terura evento, kiu senigis min je mia sola kunulo.”

         Ŝerloko Holmso jam malantaŭ klinis sin sur la seĝo kun okuloj fermitaj kaj kapo sur kuseno, sed duonapertis la okulojn kaj ekrigardis la vizitanton.

         “Rilate al detaloj estu precize, mi petas,” diris li.

         “Facile, pro tio, ke oni bruligas ĉiun eventon de tiu terura nokto en mian memoron. La domego estas, kiel mi jam diris, malnova kaj oni loĝas nur en unu alo. La dormoĉambroj en ĉi tiu alo estas en la teretaĝo, la salono estas en la centra bloko de la domo. El ĉi tiuj dormoĉambroj, la unua estas tio de d-ro Rojloto, la dua tio de mia fratino, kaj la tria mia propra. Ne estas pordoj inter ili, sed ili estas en la sama koridoro. Ĉu vi komprenas?”

         “Tute bone.”

         “La fenestroj de la tri ĉambroj frontas al la gazono. Tiu fatala nokto d-ro Rojloto iris al sia ĉambro frue, kvankam ni sciis, ke li ne enlitiĝis, ĉar mia fratino estis ĝenita per la odoro de la fortaj Hindiaj cigaroj, kiujn li kutime fumis. Ŝi postlasis sian ĉambron do, kaj venis en la mian, kie ŝi sidis longatempe, babilante pri sia venonta edziniĝo. Je la dekunua ŝi ekstariĝis por postlasi min, sed ŝi paŭzis en la pordokadro kaj malantaŭen rigardis.

         “‘Diru al mi, Helena,’ diris ŝi, ‘ĉu vi iam aŭdis, ke iu fajfas meze en la nokto?’

         “‘Neniam,’ mi diris.

         “‘Mi supozas, ke vi mem eble ne povas fajfi dum vi dormas, ĉu ne?”

         “‘Certe ne, sed kial?’

         “‘Ĉar dum la lastaj kelkaj noktoj je proksimume la tria mi ĉiam aŭdis mallaŭtan klaran fajfon. Mi ne profunde dormas, kaj ĝi vekas min. Mi ne povas determini de kie ĝi devenas — eble de la apuda ĉambro, eble de la gazono. Mi pensis, ke mi demandas ĉu vi iam aŭdis.’

         “‘Ne — neniam. Eble estas tiuj aĉaj ciganoj en la bieno.’

         “‘Tutcerte. Kaj tamen se ĝi devenas de la gazono, mi miras, ke vi ne aŭdis ankaŭ.’

         “‘Ha, sed mi dormas pli profunde ol vi.’

         “‘Nu, ĉiuokaze, ne estas grave.’ Ŝi ridetis al mi, fermis la pordon, kaj post kelkaj momentoj, mi aŭdis la ŝlosilon en la seruro.”

         “Ĉu vere?” diris Holmso. “Ĉu vi ĉiam kutime ŝlosas la pordon dumnokte?”

         “Ĉiam.”

         “Kaj kial?”

         “Mi menciis al vi, ke la doktoro retenis gepardon kaj pavianon. Ni ne sentis sin sekuraj krom ke ni ŝlosis la pordojn.”

         “Tute bone. Daŭrigu vian rakonton, mi petas.”

         “Tiun nokton mi ne povis dormi. Malpreciza sento pri okazonta malfortuno imponis min. Mia fratino kaj mi, vi memoras, estis ĝemeloj, kaj vi scias kiel subtila estas la ligoj inter du animoj, kiuj estas tiel intime rilatitaj. Estis furioza nokto. La vento hojlis ekstere, kaj la pluvo batadis kaj plaŭdis kontraŭ la fenestrojn. Subite inter la bruego de la ventego eksplodis la sovaĝa krio de terurita virino. Mi sciis, ke estis la voĉo de mia fratino. Mi eksaltis de la lito, ĉirkaŭvolvis min per ŝalo kaj hastis en la koridoron. Kiam mi malfermis la pordon, mi ŝajnis aŭdi mallaŭtan fajfon, kiel priskribitan de mia fratino, kaj post kelkaj momentoj sonoregon, kvazaŭ tion de faligata metala maso. Dum mi laŭkuris la koridoron, la pordo de mia fratino malŝlosiĝis kaj malrapide malfermiĝis. Mi fiksrigardis frapite pro teruro, ne sciante tion, kio estis elironta. Per la lumo de la koridora lampo mi vidis mian fratinon aperi en la pordokadro, ŝia vizaĝo paligita pro teruro, ŝiaj manoj palpante por helpo, ŝia tuta figuro balancanta kiel tio de ebriulo. Mi kuris al ŝi kaj ĉirkaŭĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝin, sed je tiu momento ŝiaj genuoj ŝajnis ellaciĝi kaj ŝi falis ĝisplanken. Ŝi baraktis kiel iu spertanta teruran doloregon, kaj ŝiaj membroj estis terure konvulsitaj. Komence mi opinias, ke ŝi ne rekonis min, sed kiam mi klinis super ŝin, ŝi subite kriegis per voĉo, kiun mi neniam forgesos. ‘Ho! mia Dio! Helena! Estis la bendo! La makulita bendo!’ Estis io alia kion ŝi penis diri, kaj ŝi per fingro ponardis en la aero en la direkto de la ĉambro de la doktoro, sed freŝa konvulsio atakis ŝin kaj strangolis ŝiajn vortojn. Mi hastis, vokante laŭte al mia duonpatro, kaj mi trafis lin vestitan en ĉambrorobo haste elirantan lian ĉambron. Kiam li atingis mian fratinon, ŝi estis senkonscia, kaj kvankam li verŝis brandon en ŝian gorĝon, kaj sendis al la vilaĝo por kuracista helpo, ĉiuj penadoj estis vantaj, ĉar ŝi rapide malsaniĝis kaj mortis sen rekonsciiĝi. Jen la terura fino de mia amata fratino.”

         “Momenton,” diris Holmso; “ĉu vi absolute certas pri la fajfa kaj metala sonoj?”

         “Tion demandis la kampara mort-enketisto. Mi forte imponiĝas, ke mi aŭdis, sed tamen inter la bruego de la ventego kaj la knaro de la malnova domo, eble mi estas trompita.”

         “Ĉu via fratino vestiĝis?”

         “Ne, ŝi portis ĉambrorobon. En la dekstra mano ni trovis braĝigitan alumeton, kaj en la maldekstra alumetoskatolon.”


“ŜIA VIZAĜO PALIĜIS PRO TERURO.”

         “Montrante ke ŝi bruligis alumeton kaj ĉirkaŭrigardis kiam okazis la alarmo. Tio estas grava. Kaj kion konkludis la mort-enketisto?”

         “Li zorgeme enketis la kazon, pro tio, ke la konduto de d-ro Rojloto estis longatempe fifama en la graflando, sed li ne povis trovi adekvatan mortkaŭzon. Mia indikaĵo montris, ke la pordon oni ŝlosis de interne kaj la fenestrojn oni blokis per malmodaj ŝutroj kaj larĝaj feraj baraĵoj, kiujn oni sekurigis ĉiun nokton. Oni zorgeme sondis la murojn, kaj ili montriĝis tute solidaj ĉie, kaj oni ekzamenis la plankon samrezulte. La kamentubo estas larĝa, sed oni baris per kvar grandaj vinktoj, do, mia fratino estis tute sola kiam ŝi trafis sian finon. Krome ne ekzistis markoj pri violenteco sur ŝi.”

         “Ĉu venenon?”

         “La kuracistoj ekzamenis ŝin por tio, sed sensukcese.”

         “Laŭ vi, kio kaŭzis la morton de ĉi tiu malfeliĉulino?”

         “Mi kredas, ke ŝi mortis pro pura timego kaj nervoza ŝoko, kvankam tion, kio timigis ŝin, mi ne povas imagi.”

         “Ĉu la ciganoj estis surbiene tiutempe?”

         “Jes, ili estas preskaŭ ĉiam tie.”

         “Ha, kaj kion vi opinias pri ĉi tiu aludo pri bendo — makulita bendo?”

         “Iam mi opinias, ke estas la frenezaj vortoj de deliro, iam ke estas pri iu, eble unu el tiuj ciganoj sur la bieno. Eble la makulitaj skarpoj, kiujn iuj el ili portas surkape sugestis tiun strangan adjektivon, kiun ŝi uzis.”

         Holmso kapneis kiel viro, kiu estas tute ne kontenta.

         “Jen estas profunda akvo,” li diris, “daŭrigu vian rakonton, mi petas.”

         “Pasis du jaroj, kaj mia vivo estis pli soleca ol iam ajn. Antaŭ monato tamen kara amiko, kiun mi konas dum jaroj, honoris min per edziniĝa propono. Lia nomo estas Armitaĝo — Percio Armitaĝo — la dua filo de s-ro Armitaĝo de Kranvatero, apud Ridingo.[13] Mia duonpatro ne kontraŭstaris, kaj ni geedziĝos dum la venonta printempo. Antaŭ du tagoj, oni komencis ripari la okcidentan alon de la domo, kaj oni trapenetris la muron de mia dormoĉambro, por ke mi devu translokiĝi en la ĉambron, kie mortis mia fratino, kaj dormi sur la lito mem, sur kiu ŝi dormis. Imagu do mian teruron, kiam lastan nokton dum mi kuŝis maldormante, pensante pri ŝia terura sorto, mi subite aŭdis en la silento de la nokto la mallaŭtan fajfon, kiu heroldis ŝian propran morton. Mi eksaltis kaj lumigis lampon, sed nenio estis videbla en la ĉambro. Mi estis tro ŝokita denove enlitiĝi tamen, do mi vestis min kaj tiel baldaŭ kiel tagiĝis, mi ŝteliris al la Gastejo Krono kontraŭ la domo, luis ĉaron, kaj veturis al Lederhedon, de kie mi venis ĉi-matenon, ĉar mi celis viziti vin kaj peti vian konsilon.”

         “Vi agas prudente,” diris mia amiko. “Sed ĉu vi diris al mi ĉion?”

         “Jes, ĉion.”

         “F-ino Stonero, vi ne diris ĉion. Vi ŝirmas vian duonpatron.”

         “Nu, kion vi volas diri?”

         Por respondi Holmso malantaŭpuŝis la krispon de la nigra punto kiu franĝis la manon kiu kuŝis sur la genuo de nia vizitanto. Kvin etajn lividajn makulojn, la markojn de fingropintoj, oni stampis sur la blankan pojnon.

         “Al vi iu estis kruela,” diris Holmso.

         La virino ruĝiĝis profunde kaj kovris la kontuzitan pojnon. “Li estas severa viro,” ŝi diris, “kaj eble li preskaŭ ne konas sian propran forton.” Silentis longatempe, dume Holmso kuŝigis la mentonon sur la manoj kaj fiksrigardadis en la viglan fajron.

         “Jen estas tre grava afero,” li diris fine. “Estas mil detaloj, pri kiu mi volas scii antaŭ ol ni decidos kiamaniere ni devos agadi. Sed ni devas perdi eĉ ne momenton. Se ni iros al Stokmorano hodiaŭ, ĉu ni eble povas ekzameni ĉi tiujn ĉambrojn, sen la scio de via duonpatro?”

         “Efektive li diris, ke li venos urben hodiaŭ pro iu tre grava afero. Probable li forestas la tutan tagon, kaj nenio interrompos vin. Nun ni havas mastrumistinon, sed ŝi estas maljuna kaj stulta, kaj mi povos facile distri ŝin.”

         “Bonege. Ĉu vi ne estas malinklina veturi, Vatsono?”

         “Tute ne.”

         “Do ni ambaŭ iros. Kion vi faros?”

         “Mi devas trakti unu-du aferojn, nun ke mi estas en la urbo. Sed mi revenos pertrajne je la dekdua, tiel ke mi estas tie ĝustatempe por via alveno.”

         “Do vi anticipu nin frue post la tagmezo. Mi mem devas trakti kelkajn malgrandajn aferojn. Ĉu vi restos por matenmanĝi?”

         “Ne, mi devas iri. Mia koro estas jam malpeza, pro tio, ke mi konfidas mian problemon al vi. Mi antaŭĝuos vidi vin denove ĉi-posttagmezon.” Ŝi faligis la densan vualon super la vizaĝo kaj glisis el la ĉambro.

         “Kaj kion vi opinias, Vatsono?” demandis Holmso, klinante malantaŭen sur sia seĝo.

         “Ŝajnas al mi esti plej malhela kaj plej sinistra afero.”

         “Sufiĉe malhela kaj sufiĉe sinistra.”

         “Tamen se la sinjorino ĝustas, ke la planko kaj muroj estas sendifektaj, kaj ke oni ne povas eniri per pordo, fenestro kaj kamentubo, tiam sendube ŝia fratino estas sola kiam ŝi trafis sian misteran finon.”

         “Kion do signifas la noktaj fajfoj kaj la tre strangaj vortoj de la mortintino?”

         “Mi ne povas opinii.”

         “Kiam oni kombinas la ideojn pri noktaj fajfoj, pri la ĉeesto de ciganoj, kiuj estas intimuloj de ĉi tiu aĉa kuracisto, la fakton, ke ni certe devas kredi, ke la doktoro deziras malebligi la edziniĝon de la duonfilinon, la aludo de la mortantino pri bendo, kaj fine, la fakton ke Helena Stonero aŭdis metalan sono, kiun oni eble kaŭzis per faligo de unu el la metalaj baraĵoj, kiuj sekurigas la ŝutrojn, mi opinias, ke estas bona kialo opinii, ke la enigmon oni malkaŝu sur ĉi tiu bazo.”

         “Sed kion do signifas la ciganoj?”

         “Mi ne povas imagi.”

         “Laŭ mi estas multaj kontraŭaĵoj al tia teorio.”

         “Kaj laŭ mi ankaŭ. Estas precize la kialo ke ni iros al Stokmorano hodiaŭ. Mi volas scii ĉu la kontraŭaĵoj estas gravaj, aŭ ĉu oni klarigu ilin. Sed je diablo!”

         La ekkrio eltiriĝis el mia kunulo pro la fakto ke oni subite ĵete malfermis la pordon, kaj ke grandega viro kadrigis sin en la aperto. Lia vesto estas stranga kombino de la profesia kaj la agrikultura, portante nigran cilindran ĉapelon, longan kitelon, gamaŝojn kaj rajdvipon en la mano. Tiom altstatura li estis, ke efektive la supro de la ĉapelo brosis la supron de la pordokadro, kaj lia larĝeco ŝajnis transetendi flanke ĝis flanko. Granda vizaĝo, flave bruligita kun mil faltoj kaj markita per ĉiuj fiaj pasioj turniĝis de unu al la alia el ni, dum profunde radikigitaj galecaj okuloj kaj lia alta maldika senkarnohava nazo igis lin aspekti kiel feroca aĉa predobirdo.

         “Kiu el vi estas Holmso?” demandis ĉi tiu fantomo.

         “Mia nomo, sinjoro, sed vi havas la avantaĝon,” diris mia kunulo kviete.

         “Mi estas d-ro Grimsbio Rojloto, de Stokmorano.”

         “Vere, doktoro,” diris Holmso milde. “Sidiĝu, mi petas.”

         “Mi tute ne sidiĝos. Mia duonfilino jam estas ĉi tie. Mi spuris ŝin. Kion ŝi diris al vi?”

         “Estas iomete malvarma por ĉi tiu tempo de la jaro,” diris Holmso.

         “Kion ŝi diris al vi?” kriegis la maljunulo kolerege.

         “Sed mi aŭdis, ke la krokusoj estas promesplenaj,” daŭrigis mia kunulo neperturbe.


“KIU EL ILI ESTAS HOLMSO?”

         “Aĥ! vi evitas min, ĉu ne?” diris nia nova vizitanto paŝante antaŭen kaj skuante sian rajdvipon. “Mi konas vin, vi kanajlo! Mi aŭdis pri vi. Vi estas Holmso, la enmiksanto!”

         Mia amiko ridetis.

         “Holmso, la klaĉemulo!”

         Lia rideto plilarĝiĝis.

         “Holmso, la Skotlandjarda kurknabo!”

         Holmso subridis elkore. “Via babilado estas tre distra,” diris li. “Kiam vi eliros, fermu la pordon, ĉar estas evidenta trablovo.”

         “Mi iros, kiam mi jam finas. Ne kuraĝu enmiksi en miaj aferoj. Mi scias, ke f-ino Stonero estis ĉi tie. Mi spuris ŝin! Mi estas danĝera ulo se vi ĝenos min! Jen!” li rapide antaŭen paŝis, kroĉis la fajrostangon, kaj fleksis per grandaj brunaj manoj.

         “Vidu, ke vi evitas mian kroĉon,” li minace grumblis kaj forĵetante la fleksitan fajrostangon en la kamenon, li paŝis el la ĉambro.

         “Li ŝajnas amike,” diris Holmso ridante. “Mi ne estas tiom masiva, sed se li jam restis, mi devus montri al li, ke mia kroĉo estas ne malpli febla ol la lia.” Dum li parolis li alprenis la ŝtalan fajrostangon kaj per subita peno malfleksis ĝin denove.

         “Imagu, ke li konfuzis min kaj la oficialajn detektivojn! Ĉi tiu okazo vigligas mian enketon tamen, kaj mi esperas, ke nia eta amiko ne suferos pro sia malprudento, ke ŝi permesis, ke ĉi tiu bruto spuras ŝin. Kaj nun, Vatsono, ni matenmanĝos, kaj poste mi piediros al la Doktoro-komunejo,[14] kie mi esperas, ke iu informaĵo helpu al ni pri ĉi tiu afero.”

         Estis preskaŭ la unua kiam Ŝerloko Holmso revenis. Li permane tenis bluan paperon surskribitan per notoj kaj ciferoj.

         “Mi vidis la testamenton de la mortinta edzino,” diris li. “Por determini la precizan signifon, mi devis kalkuli la nuntempa valoron de la koncernita investaĵo. La tuta enspezo, kiu je la tempo de la morto de la edzino estis iomete malpli ol £1100 , estas nun, pro la falo en la agrikulturaj prezoj, ne pli ol £750. Ĉiu filino povos depostuli enspezon de £250, okaze de sia edziniĝo. Efektive, do, se la fraŭlinoj edziniĝus, ĉi tiu belulo havus nur magran sumeton, dum se nur unu edziniĝus, li estus tre grave kripla finance. La laboro de la mateno ne estas miskonsumita, pro tio, ke ĝi montras, ke li havas la plej potencan motivon kontraŭstari tiujn eventojn. Kaj nu, Vatsono, la afero estas tro grava, ni devas ne lanti, aparte pro tio, ke la aĉulo konscias, ke ni interesiĝas pri liaj aferoj; se vi estas preta, ni vokos kabrioleton kaj veturos al Vaterluo. Mi tre dankemus se vi enpoŝigos vian revolveron. La Elio numero-2a[15] estas bona argumento kontraŭ sinjoro kiu povas flekse noti la fajrostangon. Tio kaj dentobroson, laŭ mi, estas ĉio, kion ni bezonos.”

         Ĉe Vaterluo ni bonŝance trafis trajnon por Lederhedo, kie ni luis kabrioleton ĉe la stacidoma gastejo kaj veturis 6-7 kilometrojn tra la belaj Suriaj vojetoj. Estis perfekta tago, kun brila suno kaj kelkaj lanecaj nuboj en la ĉielo. La arboj kaj apudvojaj heĝoj ĵus nun verdiĝis, kaj la aero pleniĝis per la plaĉa odoro de malseketa grundo. Laŭ mi ĉiuokaze estis stranga kontrasto inter la dolĉa promeso de la printempo kaj tiu ĉi sinistra serĉo, kiun ni klopodis. Mia kunulo sidis antaŭe en la kabrioleto, kun brakoj kunmetitaj, ĉapelo tirita super la okuloj kaj mentono restante surbruste, enterigita en profunda pensado. Subite tamen, li ekkriis, surŝultre frapetis min kaj fingromontris trans la kampo.”

         “Jen!” li diris.

         Arbarega parko etendis laŭ malkruta deklivo, pli densiganta ĝis bosko sur la pinto. De inter la branĉoj elstaris la grizaj gabloj kaj alta tegmento de la malnova domego.

         “Ĉu Stokmorano?” diris li.

         “Jes, sinjoro, jen la domo de d-ro Grimsbio Rojloto,” rimarke diris la veturisto.

         “Oni konstruas tie,” diris Holmso; “Ni iras tien.”

         “Jen la vilaĝo,” diris la veturisto montrante aron da tegmentoj iom distance maldekstre; “Sed se vi volas iri domegen, estas malpli longe iri super ĉi tiu murŝtuparo kaj transiri la kampojn per piedpado. Jen, tie, kie promenadas la sinjorino.”

         “Kaj la sinjorino, kredeble, estas f-ino Stonero,” observis Holmso, ŝirmante la okulojn. “Jes, mi opinias, ke prefere ni agas laŭ via sugesto.”

         Ni elveturiĝis, pagis veturprezon kaj la kabrioleto klakade revenis al Lederhedo.

         Dum ni supergrimpis la murŝtuparon Holmso diris, “mi opinias, ke prefere tiu ulo opinias, ke ni venis kiel arkitektoj aŭ por iu alia rilatita afero. Eble tio evitos la klaĉon. Bonan tagon, f-ino Stonero. Vi estas tiel bona kiel via promeso.”

         Nia ĉi-matena kliento hastis antaŭen por renkonti nin kaj mienis sian ĝuon. “Mi avide anticipis vin,” ŝi kriis, elkore manpremante nin ambaŭ. “Ĉio okazas bonege. D-ro Rojloto veturis urben, kaj estas neprobable, ke li revenos antaŭ vespero.”

         “Estas nia plezuro jam renkonti la doktoron,” diris Holmso, kaj li resume rakontis la okazon. F-ino Stonero paliĝis ĝis lipoj, dum ŝi aŭskultis.


NI ELVETURIĜIS, KAJ PAGIS LA VETURPREZON

         “Je l’ ĉielo!” ŝi kriis, “li spuris min do.”

         “Ŝajne.”

         “Li estas tiel ruza ke mi neniam scias kiam mi estas sekura kontraŭ li. Kion li ja diras, kiam li revenos?”

         “Li devos singardi, ĉar li trovu, ke estas iu pli ruza ol li kiu spuras lin. Vi devos ŝlosi la pordon kontraŭ li ĉi-nokton. Se li estas violenta, ni formovos vin al via onklino en Haro. Nu, ni devas bone uzi la tempon, do bonvolu montri al ni la ĉambrojn, kiujn ni devas esplori.”

         La domo estis el grizaj likeno-makulitaj ŝtonoj, kun alta centra parto kaj du kurbiĝaj aloj, kiel la teniloj de krabo, disĵetitaj ambaŭflanke. En unu el la aloj, la fenestrojn oni rompis kaj kovris per lignaj tabuloj, dum la tegmento estis parte enfaligita, la bildo mem pri ruino. La centra parto estis iomete plibona, sed la dekstra flanko estis relative moderna, kaj la rulkurtenoj en la fenestroj kaj la blua fumo el la kamentuboj montris, ke tio estas la familia loĝloko. Oni starigis skafoldaron kontraŭ la muro je la fino, kaj la ŝtonojn oni forrompis, sed ne estis indikaĵo pri laboruloj ĵus tiam. Holmso iris laŭ la tondaĉita gazono kaj ekzamenis per profunda atento la eksteron de la fenestroj.

         “Ĉu mi supozu, ke tio estas via antaŭa dormoĉambro, la centra tio de via fratino kaj la alia apud la centra bloko tio de d-ro Rojloto?”

         “Precize. Sed nun mi dormas en la meza ĉambro.”

         “Dum la rekonstruado, kiel mi komprenas. Parenteze, ŝajnas, ke ne estas grava bezono por riparo je tiu fino de la muro.”

         “Estas nenio. Mi kredas, ke estas ekskuzo por formovi min el mia ĉambro.”

         “Ha! Tio estas sugesta. Nu, aliflanke de ĉi tiu mallarĝa alo estas koridoro sur kiu estas la tri ĉambroj. Estas fenestroj tie, ĉu ne?”

         “Jes, sed tre malgrandaj — tiom mallarĝaj ke oni ne povas tragrimpi.”

         “Pro tio, ke vi ambaŭ ŝlosis la pordojn ĉiunokte, oni ne povis eniri pere de la koridoro. Nu, bonvolu eniri vian ĉambron kaj rigli la ŝutrojn.”

         Tion faris f-ino Stonero, kaj Holmso post atenta ekzameno tra la malfermita fenestro, penis ĉiel malfermi la ŝutrojn, sed sensukcese. Ne estis fendeto por levi la baraĵon per tranĉilo. Tiam per sia lenso li ekzamenis la ĉarnirojn, sed ili estis el solida fero kaj firme sinkitaj en la masivan masonaĵon. “Hm!” diris li, gratante la mentonon perpleksite. “Mia teorio certe prezentas kelkajn malfacilaĵojn. Neniu povas eniri pro la riglitaj ŝutroj. Nu, ni vidos ĉu la interno ĵetos iun lumon sur la aferon.”

         Malgranda flankopordo kondukis en kalkolaktitan koridoron, kie oni trovis la pordojn de la tri dormoĉambroj. Holmso rifuzis ekzameni la trian ĉambron, do ni pasis tuj al la dua, la nuna ĉambro de f-ino Stonero, en kiu ŝia fratino trafis sian sorton. Estis homeca malgranda ĉambro kun malalta plafono kaj faŭkanta kameno, laŭ la modo de la malnova kampara domo. Bruna komodo staris en angulo, mallarĝa lito kovrita per blanka littuko en alia angulo kaj tualeta tablo apud la fenestro maldekstre. Tiuj aĵoj kun du malgrandaj vimenaĵaj seĝoj estis la meblaro de la ĉambro krom kvadrato da Viltona tapiŝo[16] mezĉambre. La lignaĵo kaj la muraj paneloj estis el bruna vermoborita kverko, tiom malnova kaj miskolorigita, ke ĝi devenu de la originala materialo de la domo. Holmso tiris unu el la seĝoj en angulon kaj sidis silente, dum siaj okuloj esploris jen kaj jen, enprenante ĉiujn detalojn de la ĉambro.

         “Kie komunikas la vokilo?” Li fine demandis fingromontrante dikan sonorilo-ŝnuron pendantan apud la lito kun la kvasto efektive kuŝanta sur la kapkuseno.

         “La ĉambro de la mastrumistino.”

         “Ŝajnas pli nova ol la ceteraj, ĉu ne?”

         “Jes, oni instalis antaŭ du jaroj.”

         “Ĉu mi supozu, ke via fratino petis ĝin?”

         “Ne, mi neniam aŭdis, ke ŝi uzis ĝin. Ni ĉiam kutime servis nin mem.

         “Vere, ŝajnas nenecese meti vokilon tie. Bonvolu pardoni min, kelkajn minutojn dum mi kontentigis min pri la planko.” Li ĵetis sin survizaĝe kun la lenso en mano kaj rampis rapide jen kaj jen, detale ekzamenante la fendetojn inter la tabuloj. Tiam samzorgeme ekzamenis la lignaĵon kaj la murajn panelojn. Fine li iris al la lito kaj pasis iom da tempo rigardadante kaj esplorante la muron. Fine li alprenis la sonorilan ŝnuron kaj vigle ektiris.

         “Nu, ĝi estas falsa,” diris li.

         “Ĉu ĝi ne sonas?”

         “Ne, oni ne fiksis ĝin al drato. Tre interese. Vi povas vidi nun, ke oni kroĉis ĝin ĝuste super la ventola aperto.”

         “Tre absurde! Mi neniam antaŭe rimarkis tion.”

         “Tre strange!” subdiris Holmso, tirante la ŝnuron.

         “Estas unu-du tre kuriozaj punktoj pri ĉi tiu ĉambro. Ekzemple, kia malsaĝulo estas konstruanto, kiu faras ventolilon inter du ĉambroj, kiam sampenade li povas komuniki kun la freŝa aero!?”

         “Tio estas ankaŭ tre moderna,” diris la sinjorino.

         “Ĉu oni konstruis samtempe kiel la sonorila ŝnuro?” demandis Holmso.

         “Jes, proksimume tiutempe oni faris kelkajn ŝanĝetojn.”

         “Ili ŝajnas de la plej interesiga karaktero — falsa vokilo, kaj ventolilo, kiu ne ventolas. Laŭ via permeso, f-ino Stonero, ni daŭrigos nian esploron en la plej internan ĉambron.”

         La ĉambro de d-ro Grimsbio Rojloto estis pli granda ol tio de la duonfilino, sed tiel simple meblita. Simpla lito, malgranda ligna breto plene da libroj plejparte teknikaj, brakseĝo apud la lito, simpla ligna seĝo kontraŭ la muro, ronda tablo kaj granda fera monŝranko estis la precipaj aĵoj kiuj trafis la okulon. Holmso malrapide ekzamenis ĉiun el ili per la plej akra intereso.

         “Kio estas interne?” li demandis frapetante la monŝrankon.

         “La komercaj paperoj de mia duonpatro.”

         “Ho! vi jam vidis interne, ĉu?”

         “Nur unufoje, antaŭ kelkaj jaroj. Mi memoras, ke ĝi estis plenŝtopita per paperoj.”

         “Ĉu ne estas kato interne, ekzemple?”

         “Ne. Kia stranga ideo!”

         “Nu, rigardu tion!” Li alprenis malgrandan pladeton da lakto, kiu staris sur la supro de la monŝranko.

         “Ne. Ni ne retenas katon. Sed estas gepardo kaj paviano.”

         “Ha, jes, kompreneble! Nu, gepardo estas speco de kato, kaj tamen pladeto da lakto ŝajnas ne sufiĉe por satigi tian beston. Estas unu punkto, kiun mi deziras determini.” Li kaŭris antaŭ la ligna seĝo kaj ekzamenis la sidlokon tre atenteme.

         “Dankon. Tio estas tute determinita,” li diris, leviĝante kaj enpoŝigante la lenson. “Halo! Jen estas io tre interesa!”


“NU, RIGARDU TION”

         Tiu, kiu kaptis lian okulo, estis malgranda hundorimeno pendita sur angulo de la lito. La rimeno, tamen, havis maŝon je la fino.

         “Kion vi deduktas pri tio, Vatsono?”

         “Estas sufiĉe ordinara rimeno. Sed mi ne scias kial oni nodas la finon.”

         “Tio ne estas sufiĉe ordinara, ĉu ne? Ho ve! Tia fia mondo, kaj kiam lertulo turnis la cerbon al la krimo, estas la plej fia. Mi opinias, ke ni jam vidas sufiĉe, f-ino Stonero, kaj laŭ via permeso, ni promenos sur la gazono.”

         Mi neniam vidis la vizaĝon de mia amiko aŭ lian brovon tiel malhela kiel kiam li forturnis de la sceno de ĉi tiu enketo. Li laŭiris la gazonon kelkfoje. Nek f-ino Stonero nek mi mem deziris interrompi lian penson antaŭ ol li vekis sin de sia revado.

         “Estas tre devige, f-ino Stonero,” diris li, “ke vi nepre obeu mian konsilon precize.”

         “Tion mi certege faros.”

         “La afero estas tro grava por iu ajn hezito. Via vivo dependas de via konformiĝo.”

         “Mi certigas vin, ke mi estas en viaj manoj.”

         “Unuavice, kaj mia amiko kaj mi devas pasi la nokton en via ĉambro.”

         Kaj f-ino Stonero kaj mi mirigite fiksrigardis lin.

         “Jes, devas esti tiele. Permesu al mi klarigi. Mi kredas, ke jen estas la vilaĝa gastejo tie, ĉu ne?”

         “Certe.”

         “Vi devas enŝlosi vin en via ĉambro pro ŝajna kapdoloro, kiam revenos via duonpatro. Tiam, kiam vi aŭdis lin enlitiĝi, vi devas malfermi la ŝutrojn, malŝlosi la riglilon, meti vian lampon por signali al ni, kaj tiam postlasi kviete kun ĉiuj aĵoj bezonataj por pasi la nokton en via antaŭa ĉambro. Mi ne dubas, ke malgraŭ la riparaĵoj, vi eblas pasi la nokton tie.”

         “Ho, jes, facile.”

         “Permesu nin trakti la ceterajn.”

         “Sed kion vi faros?”

         “Ni pasos la nokton en via ĉambro, kaj ni enketos la kaŭzon de la sono, kiu malkvietigas vin.”

         “Mi kredas, s-ro Holmso, ke vi jam decidiĝas,” diris f-ino Stonero kuŝante la manon sur la manikon de mia kunulo.

         “Eble.”

         “Do, kampatu min, kaj diru al mi, kio kaŭzis la morton de mia fratino.”

         “Mi preferus havi pli certajn pruvojn, antaŭ ol mi diras.”

         “Almenaŭ vi povas diri al ni, ĉu mia propra opinio ĝustas, kaj ĉu ŝi mortis pro subita teruro.”

         “Ne, mi ne tiele opinias. Mi opinias, ke estas probable iu pli materia kaŭzo. Kaj nun, f-ino Stonero, ni devas postlasi vin pro tio, ke se d-ro Rojloto revenas kaj vidas nin, nia vojaĝo estus vanta. Ĝis la revido, kaj kuraĝu, ĉar se vi faros laŭ mia peto, vi certu, ke ni baldaŭ forpelos la danĝeron minaciantan vin.”

         Ŝerloko Holmso kaj mi facile luis ĉambrojn ĉe la Gastejo Krono. Ili estis en la supra etaĝo, kaj nia fenestro regis vidaĵon de la avenua barilpordo, kaj de la enloĝata alo de Domego Stokmorano. Je krepusko ni vidis d-ron Grimsbion Rojloton preterpasantan, lia enorma formo apud la malgranda knabo stiris. Iomete ĝenis la knabon malfermi la pezan feran barilpordon, kaj ni aŭdis la laŭtan raŭkan voĉon de la doktoro kaj vidis lin kolerege pugnigi la manon. La kabrioleto eniris, kaj post kelkaj minutoj ni subite vidis lumon inter la arboj kiam oni lumigis lampon en la salono.

         “Vi scias, Vatsono,” diris Holmo dum ni sidis kune en la kreskanta mallumo, “ke mi vere hezitas permesi vin kuniri ĉi-nokton. Estas klara danĝero.”

         “Ĉu mi povas helpi?”


“ĜIS LA REVIDO, KAJ ESTU KURAĜE”

         “Via helpo estu netaksebla.”

         “Do, mi certe iros.”

         “Vi estas tre komplezema.”

         “Vi parolas pri danĝero. Vi evidente vidis pli en la ĉambro ol mi.”

         “Ne, sed mi opinias, ke mi deduktis iomete pli ol vi. Mi opinias, ke ni vidis ĉion same.”

         “Mi vidis nenion elstaran krom la sonorilo-ŝnuron, kaj kion oni celas pri tio, mi ne povas imagi.”

         “Vi ankaŭ vidis la ventolilon, ĉu ne?”

         “Jes, sed mi opinias, ke estas nekutime havi malgrandan aperton inter du ĉambrojn. Ĝi estas tiom malgranda ke rato preskaŭ ne povas trarampi.”

         “Mi sciis, ke ni trovos ventolilon antaŭ ol ni venis al Stokmorano.”

         “Mia kara Holmso!”

         “Ho, jes, certe. vi memoris, ke ŝi diris, ke ŝia fratino povis flari la cigaron de d-ro Rojloto. Nu, kompreneble, tio sugestis tuj, ke devas esti iu aperto inter la du ĉambroj. Devas esti nur malgranda, aŭ la mort-enketisto rimarkus. Mi deduktis, ke estas ventolilo.”

         “Sed, kio estas la danĝero pri tio?”

         “Nu, estas almenaŭ kurioza koincido pri la datoj. Oni faris ventolilon, oni pendis ŝnuron, kaj sinjorino, kiu dormis en la lito, mortis. Ĉu tio ne estas trafa?”

         “Mi ne povas vidi la rilaton.”

         “Ĉu vi observis iun tre kuriozan pri la lito?”

         “Ne.”

         “Oni fiksis ĝin surplanke. Ĉu vi iam vidis tian liton antaŭe?”

         “Ne, neniam.”

         “La sinjorino ne povis movi la liton. Ĝi devas ĉiam resti en la sama relativa loko kun la ventolilo kaj la ŝnuro — tiele ni nomu ĝin, ĉar efektive oni ne celis ĝin kiel vokilon.”

         “Holmso,” mi kriis. “Mi ŝajnas malklare kompreni kion vi sugestas. Ni alvenas ĝustatempe por malebligi subtilan kaj hororan krimon.”

         “Sufiĉe subtila kaj sufiĉe horora. Kiam kuracisto fiiĝas li estas la plej bona krimulo. Li havas la kuraĝon kaj la scion. Palmero kaj Priĉardo[17] estas ĉefaj inter la krimularo. Ĉi tiu viro trafis eĉ pli profunde, sed mi opinias, Vatsono, ke ni trafos ankaŭ pli profunde. Sed ni havos sufiĉe da hororo antaŭ ol finiĝos la nokto. Pro nia bono, ni fumu pipojn kviete kaj turnu niajn mensojn al iu pli gaja dum kelka tempo.”

         Ĉirkaŭ la naŭa la lumon inter la arboj oni mallumigis kaj estis malhele en la direkto de la domego. Malrapide forpasis du horoj, kaj tiam subite ĵus kiam sonoris la dekunua, sola hela lumo aperis ĝuste antaŭ ni.

         “Jen nia signalo,” diris Holmso, saltante surpieden; “estas en la meza fenestro.”

         Kiam ni eliris, ni diris al la luiganto, ke ni faras malfruan viziton al konato, kaj eble ni pasos la nokton tie. Postmomente ni estis sur la malhela vojo, kun frosta vento frapanta kontraŭ la vizaĝo. Estis unu flava lumo scintilanta antaŭ ni tra la mallumo gvidante nin al nia sombra celo.

         Ne estis malfacile eniri la bienon, ĉar neriparitaj breĉoj faŭkis en la malnova biena muro. Irante inter la arboj, ni atingis la gazonon, transiris kaj estis enironta tra la fenestro, kiam el aro da laŭraj arbustoj sagete eliris tio, kio ŝajnis kiel teruriga kaj disformita infano, kiu ĵetis sin sur la herbon kun baraktaj membroj kaj tiam kuris trans la gazono en la mallumon.

         “Je Dio!” mi flustris; “ĉu vi vidis tion?”

         Dummomente Holmso estis tiel ekkonsternita kiel mi. Lia mano kroĉis mian pojnon kiel ŝraŭbtenilo. Tiam subridante li metis la lipojn apud mia orelo.

         “Jen estas ja belega domanaro,” li murmuris. “Tio estas la paviano.”

         Mi jam forgesis la strangajn dorlotajn bestojn de la doktoro. Estis gepardo ankaŭ; eble ni trovus ĝin sur niaj ŝultroj baldaŭ. Mi konfesas, ke mi sentis min pli trankvile, kiam laŭ la ekzemplo de Holmso mi formetis la ŝuojn, kaj estis en la dormoĉambro. Mia kunulo senbrue fermis la ŝutrojn, metis la lampon sur la tablon, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Ĉio samis kiel dumtage. Malrapide alirante min, li metis la manojn trumpetforme proksime al mia orelo kaj tre mallaŭte diris:

         “Eĉ la plej mallaŭta sono fuŝigos nian planon.”

         Mi kapjesis por agnoski mian komprenon.

         “Ni devas sidi senlume. Li povas vidi tra la ventolilo.”

         Denove mi kapsignis.

         “Ne ekdormu! De tio dependas via vivo. Preparu vian pistolon okaze ke ni bezonos ĝin. Mi sidiĝas litoflanke, kaj vi surseĝe.”

         Mi elpoŝigis la revolveron kaj metis sur la angulon de la tablo. Holmso jam kunportis longan maldikan kanon, kiun li metis apud si sur la liton. Li ankaŭ metis alumetoskatolon kaj malgrandan kandelon. Tiam li estingis la lampon kaj ĉio mallumis.

         Kiel mi iam forgesos tiun terurigan gardadon? Mi povis aŭdi eĉ neniun sonon; eĉ neniun spiradon, kaj tamen mi sciis, ke mia kunulo sidis atenteme ene de metro de mi, tiel streĉite kiel mi mem. La ŝutroj malebligis eĉ radion da lumo, kaj ni atendis en absoluta mallumo. De ekstere venis la kelkfojaj krioj de noktobirdo, kaj unufoje, apud nia fenestro mem, longa katosimila plendploro, kiu montris, ke la gepardo ja vagas libere. Tre malproksime ni aŭdis la profundajn tonojn de la preĝeja horloĝo, kiu sonis ĉiun kvaronhoron. Kiom longaj ŝajnis tiuj kvaronhoroj! Sonoris la dekdua, kaj la unua — la dua — la tria — ankoraŭ ni atendadis silente por tio, kio trafos.

         Subite en la direkto de la ventolilo, estis dummomenta ekbrilo, kiu malaperis tuj, sed sekviĝis per forta odoro de bruliganta keroseno kaj varmigita metalo. Iu en la plej apuda ĉambro lumigis ŝtellampon. Mi aŭdis mallaŭtan movsonon, kaj tiam silentis denove, kvankam pliigis la odoron. Dum duonhoro mi sidis orele streĉite. Tiam subite estis alia sono — tre mallaŭta, trankviliga sono, kiel vapora ŝpruco de kaldrono. Tuj kiam mi aŭdis, Holmso saltis de la lito kaj ekflamigis alumeton, kaj furioze vipis la sonorilo-ŝnuron per sia kano.

         “Ĉu vi vidas, Vatsono?” li kriis. “Ĉu vi vidas?”

         Sed mi vidis nenion. Je tiu momento kiam Holmso ekflamigis alumeton, mi aŭdis la mallaŭtan, klaran fajfon, sed la subita ekbrilo en miajn lacajn okulojn malebligis, ke mi sciu tion, kion mia amiko tiom sovaĝe vipis. Tamen mi povis vidi, ke lia vizaĝo estis timeginde pala kaj plena da hororo kaj abomeno.


HOLMSO FURIOZE VIPIS

         Li ĉesis vipi kaj rigardadis la ventolilon, kiam subite rompis la silenton de la nokto la plej hororiga kriego, kiun mi iam aŭdis. Ĝi kreskis ĉiam laŭte — raŭka kriego kun doloro, timego kaj kolero kunmiksitaj en unu timeginda ŝirkrio. Oni diris, ke fore en la vilaĝo kaj eĉ pli distance en la pastro-domo, tiu ŝirkrio ellitigis la dormantojn. Ĝi per malvarmo frapis nin ĝiskore. Holmso kaj mi staris rigardadante la alian ĝis la lasta eĥo formortis en la silenton de kiu ĝi venis.

         “Kion signifas tio?” mi anhele demandis.

         “Signifas, ke ĉio finiĝas,” respondis Holmso. “Kaj eble, antaŭ ĉio, okazas por la plej bona. Alprenu la pistolon, kaj ni eniros la ĉambron de d-ro Rojloto.”

         Li serioze mienis, kiam li lumigis la lampon kaj kondukis laŭ la koridoro. Dufoje li perkutis senrezulte. Tiam li eniris, kaj mi sekvis proksime.

         Estis kurioza vidaĵo antaŭ niaj okuloj. Sur la tablo staris ŝtellampo kun obturilo duonaperta, ĵetante brilegan lumfaskon sur la feran monŝrankon, kies pordo estis duonaperta. Apud la tablo sur la ligna seĝo sidis d-ro Grimsbio Rojloto, vestita per longa griza ĉambrorobo, la senvestaj maleoloj protrudaj kaj la piedoj vestitaj per ruĝaj senkalkanumaj Turkaj pantofloj. Trans la sino kuŝis la mallonga rimeno, kiun ni rimarkis dumtage. La mentono estis suprenklinata kaj la okuloj fiksiĝis en terura rigida fiksrigardo al angulo de la plafono. Ĉirkaŭ la brovo estis stranga flava bendo kun brunaj makuloj, kiu ŝajnis ligita firme ĉirkaŭ la kapo. Kiam ni eniris, li faris nek sonon nek movon.

         “La bendo! La makulita bendo!” flustris Holmso.


LI FARIS NEK SONON NEK MOVON

         Mi antaŭen paŝis. Tuj la stranga kapvesto ekmovis, kaj baŭmis sin el liaj haroj la kompakta lozanĝforma kapo kaj ŝvelita kolo de abomena serpento.

         “Estas marĉvipuro!” kriis Holmso; “la plej letala serpento en Hindio. Li mortis ene de dek sekundoj postmorde. Vere la violento retiras sin sur la violentanto, kaj la komplotanto falas en la kavon, kiun li fosis por alia.[18] Ni enŝovu ĉi tiun beston en ties kuŝejon, kaj ni devas formovi f-inon Stoneron de iu ŝirmejo, kaj sciigi la tiean policon pri tio, kio okazis.”

         Dum li parolis, li alprenis la hundorimenon de la sino de la mortinto kaj kaptis la rampulon, tiris ĝin de la horora loko, portis kun etendita brako kaj ĵetis en la feran monŝrankon, kiun li poste fermis.

         Do, jen la faktoj pri la morto de d-ro Grimsbio Rojloto de Stokmorano. Ne necesas, ke mi daŭrigu la rakonton, kiu estas jam trolonga. Mi povus rakonti kiel ni sciigis la teruritan junulinon pri la malfeliĉa novaĵo — aŭ kiel ni translokigis ŝin al la domo de ŝia bona onklino en Haro la sekvantan matenon — aŭ kiel la oficiala enketo malrapide atingis la konkludon, ke la doktoro trafis sian sorton dum li malprudente lude traktis danĝeran dorlotbeston. La malmultan, kiun mi ne jam sciis pri la kazo, Ŝerloko Holmso rakontis al mi dum ni vojaĝis la sekvantan tagon.

         “Mi jam atingis tute malĝustan dedukton,” diris li, “kiu montras, mia kara Vatsono, ke estas danĝere rezoni de nesufiĉa informo. La ciganoj kaj la vorto “bendo”, kiun uzis la povrulino, sendube por klarigi tion, kion ŝi vidis per alumetolumo, sufiĉas igi min malĝuste elspuri. Mi nur pretendas la meriton, ke mi tuj rekonsideris mian opinion, kiam, tamen iĝis klare al mi, ke la danĝero, kiu minacis la ĉambro-okupanton, venis nek de la fenestro nek de la pordo. Mia atento rapide tiriĝis, kiel mi jam diris, al ĉi tiu ventolilo, kaj la sonorilo-ŝnuro, pendita apud la lito. La malkovraĵo, ke ĝi estas falsa kaj ke la liton oni fiksis surplanke, tuj igis min suspekti, ke la ŝnuro estas tie kiel ponto, por ke io pasu inter la ventolilo kaj la lito. La ideo pri serpento tuj venis al mi en la kapo, kaj kiam mi ligis tion kun la fakto ke oni provizas al la doktoro bestojn el Hindio, mi sentis, ke probable mi ĝuste spuras. Laŭ li, kiun oni edukis en la oriento, la ideo, ke oni uzas venenon netrakteblan per ĥemia pruvo, estas avantaĝo. Estas ja lerta mort-enketisto, kiu povas distingi la du etajn malhelajn mordvundojn, kiuj montris kie eniris la veneno. Tiam mi pensis pri la fajfo. Kompreneble li devas revoki la serpenton antaŭ ol la matena lumo rivelis ĝin al la viktimo. Li dresis ĝin reveni kiam li fajfis, eble per la lakto, kiun ni vidis. Li metis ĝin tra la ventolilo kiam li opiniis, ke estis pli bone. Li certis, ke ĝi rampis malsupren laŭ la ŝnuro kaj sur la liton. Ĝi ne mordu la okupanton — eble ŝi eskapis ĉiun nokton dum la semajno, sed pli-malpli baldaŭ ŝi viktimiĝis.

         “Mi atingis tiujn konkludojn antaŭ ol mi eniris lian ĉambron. Kiam mi inspektis lian seĝon, mi trovis, ke li kutime staris sur ĝi. Tio kompreneble necesas por atingi la ventolilon. La monŝranko, la pladeto da lakto kaj la maŝigita rimeno sufiĉas por dispeli ĉiujn ceterajn dubojn. La metalan sonon aŭditan de f-ino Stonero kompreneble kaŭzis ŝia duonpatro kiam li rapide fermis la monŝrankon, post kiam li enmetis la serpenton. Post kiam mi decidiĝis, vi scias la etapojn, kiujn mi faris por pruvi la aferon. Mi aŭdis la sibladon de la besto, kiel, mi certas, vi ankaŭ, kaj mi lumigis por ataki ĝin.”

         “Kaj la rezulto, estas tio, ke vi forpelis ĝin tra la ventolilo.”

         “Kaj ankaŭ la rezulto, ke la serpento atakis sian mastron. Iuj el la batoj de mia kano ekscitigis la serpentan koleregon, tiel ke ĝi atakis la unuan homon trafitan. Pro tio mi ne dubas, ke mi estas nerekte responsa por la morto de d-ro Grimsbio Rojloto, kaj mi ne povas diri, ke tio verŝajne ŝarĝas mian konsciencon.”[19]


NOTOJ:

Kelkaj notoj eltiritaj de The Annotated Sherlock Holmes [La prinotita Ŝerloko Holmso] de William S. Baring-Gould.

[1]          Sepdekkelkaj kazoj estas iomete pli ol la kazoj registritaj de d-ro Vatsono. Bedaŭre d-ro Vatsono sciigis la legantaron pri nur sesdek kazoj en kvindek ses noveloj kaj kvar romanoj. Inter la eldonitaj rakontoj Vatsono aludis pli ol kvardek kvin kazojn, kiujn li neniam publikigis.

[2]          Surio [angle, Surrey] unu el la “hejmaj graflandoj” ĉirkaŭ Londono. En la jaro 1215, oni igis Reĝon Johanon subskribi la Grandan ĉarton ĉe Runimido [Runnymeade] en Surio. Kelkaj el la kazoj de Holmso okazis rilate al Surio krom tiu ĉi: “La Rajgetaj bienuloj” [The Reigate Squires], “La mararmea traktato” [The Naval Treaty], “La sola biciklisto” [The Solitary Cyclist] kaj “Visteria kamparadomo” [Wisteria Lodge].

[3]          Lederhedo [angle, Leatherhead] malgranda urbo apud Rivero Moleo [Mole] tiutempe kun mallarĝa ĉefvojo kaj kelkaj malnovaj gastejoj.

[4]          Vaterluo [angle, Waterloo] estas la plej granda stacidomo en Anglio. La nuntempa stacidomo havas dudek unu kajojn kaj servas po 1200 trajnojn tage.

[5]          “Stokmorano [angle, Stoke Moran], je la okcidenta limo de Surio”. En 1883 ne ekzistis vilaĝo Stokmorano en Surio, sed efektive ekzistis “Stoke D’Abernon” vilaĝo proksimume kvin kilometrojn for de Lederhedo.

[6]          Berkŝiro [angle, Berkshire] estas enlanda graflando en la baseno de la Rivero Tamizo. Oni trovas Kastelon Vindsoron [Winsdor Castle], unu el al reĝa loĝejo, en Berkŝiro. En Berkŝiro Holmso solvis la enigmon pri “Ŝoskomba malnova domo” [Shoscombe Old Place].

[7]          Hampŝiro [angle, Hampshire] estas la sepa inter la plej grandaj graflandoj en Anglio. Vinĉestro, urbo en Hampŝiro, estis la unua ĉefurbo en unuigita Anglio. Hampŝiro estis la loko de “La sangofagoj” [The Copper Beeches] kaj “La problemo de la Tor-Ponto” [The problem of the Thor Bridge].

[8]          La Regentaro okazis dum la jaroj 1811-1820, kiam la reĝo, Georgo III, estis tiom afliktita pro mensa malsano, ke aliaj devis regi Anglion.

[9]          Kruvo [angle, Crewe] — Ĉe Kruvo en graflando Ĉeŝiro [Cheshire] estas grava relkruco.

[10]          Gepardo kaj paviano — malgraŭ tio, kion f-ino Stonero asertis pri la deveno de tiuj ĉi bestoj, ambaŭ devenas de Afriko.

[11]          Haro [angle, Harrow] estas la hejmo de konata lernejo.

[12]          Duonpagita — la enspezon de oficiro oni malpliigas, dum li neaktive servas.

[13]          Ridingo [angle, Reading] estas kampara urbeto de Berkŝiro 60 kilometrojn sud-okcidente de Londono. Oscar Wilde, kiu tiom multe imponis kavaliron Arthur Conan Doyle je ilia unua renkontiĝo, verkis la poemon “La balado de Ridingo-prizono” [The Ballad of Reading Gaol] kiam oni malliberigis lin tie.

[14]          La Doktoro-komunejo [angle, The Doctors Commons]— Originale la komuna tablo kaj manĝejo de la Asocio aŭ Kolegio de la doktoroj pri la civila leĝo en Londono. La konstruaĵon, kiun la korporacio okupis, estis apud la preĝejkorto de Katedralo Sankta Paŭlo. Tie estis ekleziaj kaj admiralitataj kortumoj kaj kontoro kie oni havis jurisdikcion pri testamentoj, geedziĝaj licencoj, divorcoj, ktp. Oni malmuntis la konstruaĵon en 1867. En 1883 Holmso devis viziti la Somersetan Domon [Somerset House] pro tio, ke en 1874 oni translokigis ĉiujn testamentojn tien.

[15]          Elio numero-2a [Eley number 2] La nomo de la pafilo estis Veblio numero-2a [Webley number 2] kiu uzis Eliajn kartoĉojn numero-2ajn. La etikedo sur la kartoĉo-skatolo tekstis grandlitere “Elio numero-2a” kaj malgrandlitere “por la Veblio-pistolo numero-2a”. Jen eble la kialo por la konfuzo.

[16]          Viltona tapiŝo [angle, Wilton carpet] tranĉite vila Bruseleca tapiŝo unuafoje fabrikita en la urbeto Viltono en graflando Vilŝiro [Wilshire].

[17]          Palmero kaj Priĉardo — D-ron Vilhelmon Palmeron [William Palmer] oni ekzekutis en 1856, pro tio, ke li mortigis amikon per veneno. Edvardon Vilhelmon Priĉardon [Edward William Prichard], Glasgovan kuraciston, oni ekzekutis en 1865, pro tio, ke li pervenene mortigis kaj sian edzinon kaj sian bopatrinon.
         Oni rakontis pri Palmero kaj Priĉardo en La kvindek plej mirigaj krimoj dum la lastaj 100 jaroj [The Fifty Most Amazing Crimes of the Last 100 Years] angle redaktita de J. M. Parrish kaj John R. Crossland, Londono: Odhams Press Ltd., 1936.

[18]          “Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.” Predikanto 10:8.

[19]           Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio, ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis La aventuro de la makulita bendo numero 1.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.