LA AVENTURO DE LA MALAPERINTA TRIKVARONO
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE MISSING THREE-QUARTER]

desegnaĽoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


En 1823 će la konata privata lernejo en Rugbeo, Anglio, William Webb Ellis kontraý la futbalaj leřoj unue alprenis la pilkon en la brakoj kaj kuris. Tiele naskiřis la sporto rugbeo.


Ni certagrade alkutimiřis ricevi strangajn telegramojn će Bakerstrato, sed mi havas apartan memoron pri iu kiu atingis nin je malluma februara mateno, antaý proksimume sep-ok jaroj, kaj kiu donis al s-ro Ţerloko Holmso enigmatan kvaronan horon. Ři adresiřis al li kaj tekstis——

         Bonvolu atendi nin. Terura malfortuno. Dekstraflanka trikvarono[1] malaperinta, tute deviga morgaý —

OVERTONO.

         “Stranda poţtstampo, sendita je 10:36,” diris Holmso, ree legante. “S-ro Overtono evidente estis tre ekscitata kiam li sendis, kaj sekve iom senkohera. Nu, li estos ći tie, mi certas, řis la tempo kiam mi finlegos La Tempon, kaj tiam ni scios ćion pri ři. Eć la plej sensignifan problemon oni bonvolus dum tiuj senokupitaj tagoj.”

         Fakte aferoj mankis će ni, kaj mi sciis timegi tiajn senagadajn periodojn, pro tio ke mi spertis ke la cerbo de mia kunulo estis malnormale vigla kaj estis danřera ke ři malhavas materialon por agado. Dum jaroj mi laýgrade forkutimigis lin de la narkota manio, kiu jam minacis ćesigi lian rimarkindan karieron. Nu, mi sciis ke sub ordinaraj kondićoj li ne plu avidis tiun artefaritan stimulon, sed mi bone sciis ke la amiko ne estas morta sed dormanta, kaj mi jam sciis ke la dormo estas malprofunde kaj ke la ekveko alproksimiřis kiam dum senokupataj periodoj mi vidis la laciřan mienon de Holmso, kaj la meditemajn sinkitajn kaj nekompreneblajn okulojn. Do, mi benis s-ron Overtonon, kiu ajn li estas, pro tio ke li jam venis kun sia enigma mesařo por rompi la danřeran kalmon, kiu venigis pli da danřero al mia amiko ol ćiuj ţtormoj de lia tempesta vivo.

         Kiel ni anticipis, la telegramo sekviřis per la sendinto, kaj la vizitkarto de s-ro Kirilo Overtono, Trinitato-Kolegio, Kembriřo, anoncis la alvenon de grandega junulo, cent kilogramoj da solidaj ostoj kaj muskoloj, kiu transetendis la pordokadron per siaj larřaj ţultroj, kaj rigardis de unu al la alia el ni per belaspekta vizařo, marasma pro anksieco.[2]

         “Ću s-ro Holmso?”

         Mia kunulo riverencis.

         “Mi jam iris Skotlandjarden, s-ro Holmso. Mi renkontis inspektoron Stanlion Hopkinson. Li konsilis al mi ke mi iru al vi. Li diris ke la kazo, laý lia kompreno, estas pli taýga al via lerteco ol al tio de la ordinara polico.”

         “Bonvolu eksidiři kaj diri al mi, kio okazis.”

         “Estas terura, s-ro Holmso — tute terura! Mi miras ke miaj haroj ne griziřas. Godfreo Staýntono — kompreneble vi aýdis pri li, ću? Li estas simple la ćarniro sur kiu la tuta teamo pivotas. Mi preferas fordoni du el la bando,[3] kaj havi Godfreon por mia trikvarona linio. Ću pasĽetado aý faligado aý driblado,[4] li estas la plej lerta, kaj tiam, li restadis trankvila kaj povas unuigi nin ćiujn. Kion mi faras? Jen mia demando, s-ro Holmso. Estas Morhaýso, unua rezervulo, sed lin oni trejnis kiel halfon, kaj li ćiam movetiřis rekte en la luderon[5] anstataý resti en la tuţlinio.[6] Li ja bone demetite piedbatas,[7] sed al li mankas la distingpovo, kaj li tute ne povas sprinti. Nu, Mortono aý Johansono, la Oksfordaj flugantoj, povus kuri preter lin. Stevensono estas sufiće rapida, sed li ne povus defalige piedbati de la 25-linio,[8] kaj trikvarono, kiu ne povas aý demane[9] aý defalige[10] piedbati ne taýgas nur por rapideco. Ne, s-ro Holmso, ni finiřas krom se vi povas helpi al ni trovi Godfreon Staýntonon.

         Per amuzita surprizo mia amiko jam aýskultis ći tiun longan paroladon, kiu elverţiřis per eksterordinaraj vigleco kaj seriozeco, kun ćiu punkto enbatita per frapo de la muskola mano sur la genuon de la parolanto. Kiam nia vizitanto eksilentis, etendis Holmso la manon por alpreni volumon “S” de sia rutina libro. Unuafoje li vane elfosis en tiun minon de varia informo.

         “Estas Arturo H. Staýntono, la promesplena juna falsisto,” diris li, “kaj estis Henriko Staýntono, kiun mi helpis mortpuni, sed al mi Godfreo Staýntono estas nova nomo.”

         Estas la vico de nia vizitanto surpriziři.

         “Nu, s-ro Holmso, mi opiniis ke vi scias aferojn,” diris li. “Mi supozas do, ke se vi neniam aýdis pri Godfreo Staýntono, vi ankaý ne scias pri Kirilo Overtono.”

         Holmso petoleme kapneis.

         “Je l’ ćielo!” kriis la atleto, “Nu, mi estis unua rezervulo por Anglio kontraý Kimrio, kaj mi jam estris la ćefteamon la tutan jaron. Sed tio estas nenio! Mi ne opiniis ke estas iu ajn en Anglio, kiu ne scias pri Godfreo Staýntono, la majstra trikvarono, Kembriřo, Blakhito, kaj kvin internaciaj postludoj. Je l’ ćielo! S-ro Holmso, kie vi jam lořadas?”

         Holmso ridis je la naiva mirego de la juna giganto.


“NU, S-RO HOLMSO, MI OPINIAS
KE VI SCIAS AFEROJN.”

         “Ni lořas en malsamaj mondoj, s-ro Overtono — la via estas pli dolća kaj pli sana ol la mia. Miaj disbranćigoj disetendas en multajn partojn de la socio, sed feliće neniam en amatoran sporton, kiu estas la plej bona kaj plej sana afero en Anglio. Tamen, via neatendita vizito ći-matene montras al mi ke eć en la mondo de freţa aero kaj laýregula ludo, mi devu aferi. Do, mia bona sinjoro, mi petas ke vi eksidiřu kaj diru al mi, malrapide kaj trankvile, precize tion, kio okazis, kaj kiel vi deziras ke mi helpu al vi.”

         Juna Overtono alprenis la řenatan mienon de la viro kiu pli kutime uzas la muskolojn ol la intelekton, sed laýgrade, per multe da ripetado kaj obskureco, kiujn mi ellasu de lia rakonto, li klarigis la strangan historion.

         “Jen la rakonto, s-ro Holmso. Kiel mi jam diras, mi estras la rugbean ćefteamon de Kembriřo kaj Godfreo Staýntono estas la plej bona teamano. Morgaý ni ludos kontraý Oksfordo. Hieraý ni ćiuj alvenis kaj registris će la privata hotelo de Bentlio. Je la deka mi vizitis ćiun ulon por scii ću ili enlitiřis, ćar mi kredas je la rigora trejnado kaj multe da dormado por igi la teamon sana. Mi babilis kun Godfreo antaý ol li enlitiřis. Li ţajnis al mi pala kaj řenata. Mi demandis al li, kion misas. Li diris ke ćio estas en ordo — nur eta kapdoloro. Mi řisis lin kaj foriris. Post duona horo, la pordisto diris al mi ke barbita krudulo venis kun noto por Godfreo. Li ne jam enlitiřis kaj oni venigis la noton al lia ćambro. Godfreo legis řin, kaj falis malantaýen en sian seřon kvazaý oni frapis lin per stangohakilo. La pordisto estis tiel terurita ke li estis venigonta min, sed Godfreo malpermesis al li, trinkis iomete da akvo, kaj trankviligis sin. Tiam li malsupreniris, diris ion al la vizitanto en la koridoro, kaj la paro foriris kune. Kiam la pordisto laste vidis ilin, ili preskaý kuris laý la strato en la direkto de la Strando. Ći-matene la ćambro de Godfreo estis senhoma, oni ne dormis en lia lito, kaj liaj aĽoj restis same kiel la antaýa nokto. Li subite foriris kun fremdulo, kaj ni ne jam ricevis eć unu vorton pri li. Mi ne kredas ke li iam revenos. Li estas sportulo, estas Godfreo, řisoste, li ne haltus sian trejnadon kaj malkomplezus sian estron se ne por iu kaýzo tro forta por li. Ne, mi certas ke li foriris por ćiam, kaj ni neniam vidos lin.

         Ţerloko Holmso profunde atentis ći tiun strangan rakonton.

         “Kiel vi klopodis?” li demandis.

         “Mi telegrafis al Kembriřo por lerni, ću oni aýdis pri li. Oni respondis, ke nenio estis aýdita.”

         “Ću li eblas reveni al Kembriřo?”

         “Jes, estas malfrua vagonaro — 11:15 ptm.”

         “Sed, tiom kiom vi povas konstati, li ne iris per ři?”

         “Ne, neniu vidis lin.”

         “Tiam kion vi faris?”

         “Mi telegrafis al lordo Mont-Jakobo.”

         “Kial al lordo Mont-Jakobo?”

         “Godfreo estas orfo, kaj lordo Mont-Jakobo estas lia plej proksima parenco — lia onklo, mi kredas.”

         “Jes ja. Tio Ľetas novan lumon sur la aferon. Lordo Mont-Jakobo estas unu el la plej rićuloj en Anglio.”

         “Mi aýdis Godfreon diri tiele.”

         “Kaj ću via amiko estas proksime parenca?”

         “Jes, li estas ties heredonto, kaj la maljunulo estas preskaý okdekjarařa — kaj plenplene da podagro. Oni diras, ke li povas kretigi sian biliardbastonon per siaj fingroartikoj.[11] Li neniam donis al Godfreo ţilingon dum lia tuta vivo, ćar li estas absoluta avarulo, sed la havaĽo venos al Godfreo siatempe.”

         “Ću lordo Mont-Jakobo kontaktis vin?”

         “Ne.”

         “Kian motivon povis via amiko havi iri al lordo Mont-Jakobo?”

         “Nu, io maltrankviligis lin la antaýan nokton, kaj se temis pri mono, estas eble ke li irus al sia plej proksima parenco, kiu havas tiom multe, kvankam laý tio, kion mi aýdis, ne estas probabla ke li akiras ion. Godfreo ne ţatas la maljunulon. Li ne irus al li, se li povas alie.”

         “Nu, ni povas baldaý determini tion. Se via amiko estis venanta al sia parenco, lordo Mont-Jakobo, vi devas klarigi la viziton de ći tiu krudulo je tiom malfrua horo, kaj la agitadon kaýzitan.”

         Kirilo Overtono alpremis la manojn al la kapo. “Mi ne povas kompreni ion.” li diris.

         “Nu, mi havas senokupatan tagon kaj plaćas al mi konsideri la aferon,” diris Holmso. “Mi rekomendegas, ke vi preparu por la matćo sen la juna sinjoro. Devas esti, kiel vi diris, superforta necesaĽo, kiu fortiris lin tiele, kaj la sama necesaĽo probable fortenos lin. Ni iru al la hotelo kune, kaj ni lernu će la pordisto povas Ľeti freţan lumon sur la aferon.”

         Ţerloko Holmso povis majstre trankviligi humilan vidinton, kaj tre baldaý en la privateco de la forlasita ćambro de Godfreo Staýntono li eltiris ćion, kion la pordisto povis diri. La vizitanto de la antaýa vespero ne estas sinjoro, nek laboristo. Li estas simple tio, kion la pordisto priskribis kiel “ordinaraspekta ulo”, — kvindekjarařulo, grizita barbo, pala vizařo, malpompe vestita. Li mem ţajne estis agitata. La pordisto rimarke diris, ke lia mano tremis kiam li transdonis la noton. Godfreo Staýntono puţis la noton en sian poţon. Staýntono ne manpremis kun la viro en la koridoro. Ili interţanřis kelke da frazoj el kiuj la pordisto distingis nur la vorton, “tempo”. Tiam ili forhastis kiel priskribita. Estis Ľus 10:30 ptm laý la koridora horlořo.

         “Mi pensu iomete,” diris Holmso, eksidiřante sur la lito de Staýntono. “Vi estas la dumtaga pordisto, ću ne?”

         “Jes, sinjoro, mi deĽoras řis la dekunua.”

         “La nokta pordisto vidis neniun, ću?”

         “Ne, sinjoro, unu teatra grupo alvenis malfrue. Neniu alia.”

         “Ću vi deĽoris hieraý?”

         “Jes, sinjoro.”

         “Ću vi portis iujn ajn mesařojn al s-ro Staýntono?”

         “Jes, sinjoro, unu telegramon.”

         “Ha! estas interesige. Kioma horo?”

         “Je ćirkaý la sesa.”

         “Kie estis s-ro Staýntono kiam li ricevis?”

         “Ći tie en sia ćambro.”

         “Ću vi ćeestis kiam li malfermis řin?”

         “Jes, sinjoro, mi atendis por scii ću estas respondo.”

         “Nu, ću estis?”

         “Jes, sinjoro, li skribis respondon.”

         “Ću vi forportis řin?”

         “Ne, li mem portis.”


“ĆU VI PORTIS IUN AJN MESAŘON
AL S-RO STAÝNTONO?”

         “Sed li skribis antaý vi, ću?”

         “Jes, sinjoro. Mi staris apud la pordo, kaj li kun malantaýo turnita al la tablo. Kiam li finskribis, li diris: ‘En ordo, pordisto, mi mem forportis.’”

         “Per kio li skribis?”

         “Per plumo, sinjoro.”

         “Ću la telegrafa mesařilo estas unu el tiuj surtable?”

         “Jes, sinjoro, estas tio supra.”

         Holmso leviřis. Prenante la mesařilojn, li portis ilin al la fenestro kaj zorgeme kontrolis tion, kio estis plej supra.

         “Domaře ke li ne skribis per krajono,” diris li suben Ľetante ilin desapontite. Sendube, kiel vi ofte rimarkis, Vatsono, la krajono kutime stampas la suban paperon — fakto kiu jam dissolvas multe da felićaj geedzecoj. Tamen, mi ne povas trovi spuron ći tie. Mi řojas tamen percepti ke li skribis per larřbeka plumo, kaj mi povas apenaý dubi ke ni trovos ian stampon sur ći tiu sorbopapero. Ha, jes, certe jen la afero mem!”

         Li forţiris zonon de la sorbopapero kaj montris al ni ći tiun hieroglifon:

         Kirilo Overtono estis ege ekscitita: “Tenu řin antaý la spegulo!” li kriis.

         “Ne estas necese,” diris Holmso. “La papero estas maldensa, kaj la renverso montros la mesařon.” Li renversis kaj ni legis:

         “Do jen la fino de la telegramo, kiun Godfreo Staýntono sendis ene de kelkaj horoj de sia malapero. Estas almenaý ses vortoj, kiuj eskapas nin; sed la restaĽo — “Subtenu nin, je l’ ćielo!” — pruvas ke la junulo vidis imponegan danřeron, kiu alproksimiřis al li, kaj de kiu iu alia povis lin protekti. “Nin” — rimarku vi! Temas pri aliulo. Kiu estas tiu krom la palvizařa barbulo, kiu mem ţajnis tiom nerva? Kio do estas la ligo inter Godfreo Staýntono kaj la barbulo? Kaj kio estas la tria fonto, de kio ili serćas helpon kontraý urřa danřero? Nia enketo jam tiele mallarřas.”

         “Ni devas nur trovi tiun al kiu oni sendis la telegramon.” mi sugestis.

         “Řuste, mia kara Vatsono. Via penso, kvankam profunda, jam venis en mian kapon. Sed mi devas diri ke vi jam rimarku, ke se oni iras en poţtkontoron kaj petas vidi kopion de alies mesařo, la poţta funkciulo eble estu iom malinklina komplezi.

         Estas tiom multe da burokrataĽoj en tiaj aferoj. Tamen mi ne dubas ke per iometaj delikateco kaj lerteco ni atingu la celon. Dume, antaý vi, s-ro Overtono, plaćas al mi ekzameni ći tiujn paperojn, kiujn oni postlasis surtable.”

         Estas pluraj leteroj, fakturoj kaj kajeroj, kiujn Holmso renversis kaj ekzamenis per rapidaj nervaj fingroj kaj penetrantaj okuloj. “Estas nenio ći tie,” li fine diris. “Parenteze, mi supozas ke via amiko estas sana junulo — nenio misas će li, ću?”

         “Tute sane.”

         “Ću li iam estis malsana?”

         “Eć ne unu tagon. Iam li ne povis ludi pro tranćvundo en la tibio,[12] kaj unufoje li difektis la patelon, sed estas nenio alia.”

         “Eble li ne estas tiom forta, kiom vi supozas. Mi devus opinii, ke li havu ian sekretan aflikton. Laý via konsento, mi enpoţigos kelke da ći tiuj paperoj, okaze ke ili rilatu al nia estonta enketo.”

         “Momenton — momenton!” kriis plendema voćo, kaj ni suprenrigardis por trovi kuriozan maljunulon, ţanceliřantan kaj tikantan en la pordokadro. Li estis vestita per velkita nigra vesto kaj tre larřranda cilindra ćapelo kaj libera blanka kravato — la tuta aspekto estis tio de kampara pastoro aý tio de funebraĽista mutulo. Tamen, malgraý lia ćifona kaj eć absurda aspekto, lia voćo havis akran krepiton kaj lia maniero rapidan intensecon, kiu komandas atenton.

         “Kiu vi estas, sinjoro, kaj per kia rajto vi tuţas la paperojn de ći tiu sinjoro.” li demandis.

         “Mi estas privata detektivo kaj mi klopodas klarigi ties malaperon.”

         “Ho, ću vere, ću vere? Kaj kiu ordonis al vi, ću?”

         “Ći tiu sinjoro, amiko de s-ro Staýntono, estis sendita al mi de Skotlandjardo.”

         “Kiu vi estas, sinjoro?”

         “Mi estas Kirilo Overtono.”

         “Do estas vi kiu sendis al mi telegramon. Mia nomo estas lordo Mont-Jakobo. Mi venis tiom rapide, kiom la Bejzvatera[13] buso povis venigi min. Do vi dungis detektivon, ću?”


LORDO MONT-JAKOBO

         “Jes, sinjoro.”

         “Ću vi pretas pagi la koston?”

         “Mi ne dubas, sinjoro, ke mia amiko Godfreo, kiam mi trovos lin, pretos pagi.”

         “Sed se lin oni neniam trovos, ću? Respondu al mi, mi petas!”

         “Ći-kaze, sendube lia familio——”

         “Tute ne, sinjoro!” kriegis la eta viro. “Ne anticipu ricevi pencon de mi — ne eć pencon! Vi komprenu tion, s-ro Detektivo! Mi estas lia sola parenco, kaj mi diras ke mi ne respondecas. Se li havas vivekspekton, estas pro tio ke mi neniam malţparis monon, kaj mi ne proponas ke mi nun komencas. Rilate al tiuj paperoj, kiujn vi volas tiel libere forporti; mi devas diri al vi ke okaze ke estu iu valora inter ili, vi respondecas raporti pri tio, kion vi faros.”

         “Bonege, sinjoro,” diris Ţerloko Holmso. “Ću mi rajtas demandi, dume, ću vi mem havas ian teorion por klarigi la malaperon de la junulo?”

         “Ne, sinjoro, tion mi ne havas. Li estas sufiće granda kaj sufiće ařa prizorgi sin mem, kaj se li estas tiel malsařa perdi sin mem, mi tute rifuzas akcepti la respondecon serći por li.”

         “Mi tute komprenas vian sintenon,” petoleme diris Holmso. “Godfreo Staýntono ţajnas malrića. Se oni forkaptis lin, ne povus pro liaj havaĽoj. La famo de viaj rićaĽoj cirkulas, lordo Mont-Jakobo, kaj estas certe eble ke rabista bando akiris vian nevon por gajni informon pri via domo, viaj kutimoj kaj via trezoro.”

         La vizařo de la malagrabla eta vizitanto blankiřis řis la koloro de lia kravato.

         “Pro l’ ćielo, sinjoro, kia ideo! Mi neniam pripensas tian fiecon! Kiaj nehomaj kanajloj estas en la mondo! Sed Godfreo estas bona knabo — fidela knabo. Nenio persvados lin perfidi sian maljunan onklon. Mi formovigos la arřentaĽojn al banko ći-vespere. Dume, domařu neniun rimedon, s-ro Detektivo! Mi petas ke vi provu ćion por sekure revenigi lin. Rilate al la mono, vi ćiam povas dependi de mi por kvin aý dek pundoj.”

         Eć en sia humiliřa animstato la nobela avarulo povis doni neniun helpeman informon al ni, ćar li konis nur iomete pri la privata vivo de sia nevo. Nia sola spuro estas en la trunkita telegramo, kaj kun kopio Holmso penis trovi duan eron de sia ćeno. Ni postlasis lordon Mont-Jakobon, kaj Overtono iris por sciigi la ceterajn teamanojn pri la malfortuno, kiu trafis ilin.

         Estis telegrafa kontoro proksime al la hotelo. Ni haltis ekstere.

         “Ni povas nur ekprovi, Vatsono” diris Holmso. “Kompreneble, per traserća mandato ni povas peti kopiojn, sed ni ne jam atingas tiun etapon. Mi ne supozas ke oni memoras vizařojn en tia okupata ejo. Ni kurařu.”

         “Mi bedaýras ke mi řenas vin,” li diris laý la plej milda maniero al la komizino malantaý la krado; “estas ia eta fuţado pri telegramo kiun mi hieraý sendis. Mi ne jam ricevis respondon, kaj mi timegis ke mi ellasis mian nomon ćefine. Ću vi povas diri al mi ću se jes?”

         La komizino traserćis la aron de kopioj.

         “Kioma horo estis?” ţi demandis.

         “Iomete post la sesa.”

         “Al kiu?”

         Holmso metis la fingron al la lipojn kaj ekrigardis min. “La finaj vortoj estas ‘je l’ ćielo,’” li flustris konfidence; “mi estas dezira ricevi respondon.”

         La komizino disigis unu el la mesařiloj.

         “Jen. Estas neniu nomo,” diris ţi glatante řin sur la tablo.

         “Do kompreneble jen la kialo ke mi ne ricevis respondon,” diris Holmso. “Ho ve, kiom stulta mi estas! Adiaý, fraýlino, kaj multajn dankojn pro via helpo.” Li subridis kaj kunfrotis la manojn kiam ni denove atingis la straton.

         “Nu?” mi demandis.

         “Ni progresas, mia kara Vatsono, ni progresas. Mi havis sep malsimilajn planojn por ekvidi tiun telegramon, sed mi povas apenaý esperi ke mi sukcesas je la unuafojo mem.”

         “Kaj kion vi gajnis?”

         “Komencopunkton por nia enketo.” li vokis kabon. “Kingzkrasa stacidomo,” diris li.

         “Ni devas vojaři, ću?”

         “Jes, mi opinias ke ni devas iri al Kembriřo kune. Ćiuj spuroj ţajne montras tiun direkton.”

         “Diru al mi,” mi demandis dum ni klakete veturiřis laý Grejzena Vojo,[14] “ću vi jam havas iun ajn suspekton pri la kaýzo de la malapero? Mi opinias ke inter ćiuj niaj kazoj, mi konas neniun en kiu la motivoj estas pli nekonataj. Certe vi ne kredas ke oni forkaptis lin por gajni informon kontraý lia rića onklo, ću?”

         “Mi konfesas, mia kara Vatsono, ke tio ne ţajnas al mi tre probabla klarigo. Trafis min, tamen, ke tio estas la plej ebla por interesigi tiun treege malagrablan maljunulon.”

         “Vi certe pravas; sed kiuj estas la alternativoj?”

         “Mi povus mencii kelkajn. Vi devas konfesi ke estas kurioza kaj sugesta ke ći tiu incidento devus okazi je la antaýtago de ći tiu grava matćo, kaj devus temi pri la sola ulo kies partoprenado ţajnas nepre deviga por sukcesigi la teamon. Estu, kompreneble, koincido, sed estas interesa. Amatora sporto estas libere de veto, sed iom multe da ekstera vetado okazis će la publiko, kaj estas eble peninda forkapti teamanon kiel la kruduloj de la ćevalkurejo forkaptis kurćevalon. Jen estas unu klarigo. Dua tre evidenta estas ke la junulo estas heredonto de grandaj havaĽoj, kiom ajn malgranda liaj nuntempaj propraĽoj, kaj estas eble ke komploton oni fabrikis teni lin kontraý elaćeta mono.”

         “Ći tiuj teorioj ne prenas en konsideron la telegramon.”

         “Tute vere, Vatsono. La telegramo ankoraý restas la sola solida evidentaĽo, pri kiu ni devas trakti, kaj ni devas ne permesi ke nia atento forvagu de ři. Por gajni lumon pri la celo de la telegramo ni devas nun vojaři Kembriřen. La pado de nia enketo nuntempe estas mallume, sed mi ne surpriziřus se antaý vespero ni klarigos tion, aý progresos konsiderinde.”

         Estis jam mallume kiam ni atingis la malnovan universitatan urbon. Holmso luis kabon će stacidomo kaj ordonis al la kabisto veturi al la domo de d-ro Lezlio Armstrongo. Post kelkaj minutoj ni haltas antaý granda domego en la plej okupata trairejo. Nin oni enkondukis, kaj post longa atendado fine oni enlasis nin en la konsultejon, kie ni trovis la kuraciston sidanta malantaý lia tablo.

         Montras la gradon al kiu mi perdis kontakton kun mia profesio, ke la nomo de Lezlio Armstrongo estas nekonata al mi. Nun mi konstatas, ke li estas ne nur estro de la universitata medicina kolegio, sed pensulo de eýropa reputacio en pli ol unu scienca fako. Tamen, eć se oni ne sciis pri lia imponega registro, oni ne povas ne imponiři nur per lia aspekto, la kvadrata, masiva vizařo, la meditemaj okuloj sub la pajlaj brovoj, kaj la granita muldaĽo de lia nefleksebla makzelo. Viro de profunda karaktero, viro kun vigla menso, insista aspekto, sendependa, timiga — tiele mi taksis d-ron Lezlion Armstrongon. Li tenis la vizitkarton de mia amiko kaj suprenrigardis per neplaća mieno.

         “Mi jam aýdas pri via nomo, s-ro Ţerloko Holmso, kaj mi konscias pri via profesio — profesio, kiun mi tute ne aprobas.”

         “Kaj tiele, doktoro, vi akordas kun ćiuj krimuloj ći-landaj,” diris mia amiko kviete.

         “Řis la punkto ke viaj penadoj kondukas al la subpremado de la krimo, sinjoro, ćiu respondeca civitano devas subteni ilin, kvankam mi ne povas dubi, ke la oficiala polico estas tute sufića tiucele. Vian profesion oni povas kritiki, kiam vi enţovas vin mem en la sekretojn de privataj individuoj, kiam vi malkaţas familiajn aferojn pli bone kaţitajn, kaj parenteze kiam vi malţparas la tempon de homoj, kiuj estas pli okupataj ol vi. Nuntempe, ekzemple, mi devas verki referaĽon anstataý babili kun vi.”


LI SUPRENRIGARDIS PER NEPLAĆA MIENO.

         “Sendube, doktoro, kaj tamen la interparolo pruvu pli grava ol la referaĽo. Parenteze, mi diru al vi ke ni agas male rilate al tio, kion vi řuste kulpigas, kaj ke ni penas malebligi ćiun ajn publikan eksponon pri privataj aferoj, kiu devas necese sekvi kiam la kazo estas en la manoj de la oficiala polico. Vi taksu min kiel neregulan pioniron, kiu antaýas la regulan policon de la lando. Mi venas por demandi de vi pri s-ro Godfreo Staýntono.”

         “Kion pri li?”

         “Vi konas lin, ću ne?”

         “Li estas intima amiko mia.”

         “Ću vi konscias, ke li malaperis?”

         “Ho, vere!” Ne ţanřis la fortika mieno de la kuracisto.

         “Li foriris sian hotelon lastan nokton — oni ne jam aýdas pri li.”

         “Sendube li revenos.”

         “Morgaý estas la futbala matćo de la universitata ćefteamo.”

         “Mi ne simpatias kun ći tiuj infanecaj ludoj. Mi profunde interesiřas pri la sorto de la junulo, pro tio ke mi konas kaj ţatas lin. La futbala matćo tute ne koncernas min.”

         “Mi depostulas vian simpation, do, en mia enketo pri la sorto de s-ro Staýntono. Ću vi scias kie li estas?”

         “Certe ne.”

         “Ću vi ne vidas lin de post la hieraýa tago?”

         “Ne.”

         “Ću estas s-ro Staýntono sana?”

         “Tutcerte.”

         “Ću vi scias ću li estis iam malsana?”

         “Neniam.”

         Holmso metas paperaĽon antaý la okuloj de la kuracisto. “Do eble vi klarigos ći tiun fakturon por dek tri gineoj, pagita de s-ro Godfreo Staýntono al d-ro Lezlio Armstrongo de Kembriřo. Mi elprenis řin el inter la paperoj sur lia tablo.”

         La kuracisto ruřiřis pro kolero.

         “Mi ne sentas ke mi devas klarigi tion al vi, s-ro Holmso.”

         Holmso remetas la fakturon en sian notlibron. “Se vi preferas publikan klarigon, tio devas okazi pli-malpli baldaý,” diris li. “Mi jam diras al vi ke mi povas silentigi tion, kion aliaj devos publikigi, kaj vere vi estus pli sařa konfidi tute en mi.”

         “Mi scias nenion.”

         “Ću s-ro Staýntono kontaktis vin el Londono?”

         “Certe ne.”

         “Ho ve — la poţtkontoro denove!” Holmso suspiris lace, “plej urřan telegramon ekspedis Godfreo Staýntono en Londono je 6:15 hieraýan vesperon — telegramon, sendube ligitan al lia malapero — kaj tamen řin vi ne ricevis. Tre kulpa. Mi devos certe iri al la kontoro kaj plendi.”

         D-ro Lezlio Armstrongo eksaltis de malantaý sia tablo kaj lia malhela vizařo estis karmezina pro kolorego.

         “Mi postulegas ke vi forlasu mian domon, sinjoro,” li diris. “Vi povas diri al via dunganto, lordo Mont-Jakobo, ke mi ne deziras trakti aý lin aý liajn perantojn. Ne, sinjoro — eć ne alian vorton!” li sonorilis furioze. “Johano, forkonduku ći tiujn sinjorojn!” Pompa ćefservisto severe elkondukis nin al ćefpordo, kaj ni trovis nin en la strato. Holmso eksplodis en ridado.

         “D-ro Lezlio Armstrongo certe estas homo de vigleco kaj karaktero,” diris li. “Mi neniam konas viron, kiu, se li celus siajn talentojn tiele, estas tiel taýga ţtopi la brećon lasita de la fifama Moriarto.[15] Kaj nun, mia povra Vatsono, ni estas ći tie senhelpaj kaj sen amikoj en ći tiu negastema urbo, kiun ni ne povas forlasi sen forlasi nian kazon. Ći tiu eta gastejo řuste kontraý la domo de Armstrongo estas aparte adaptita por ni. Se vi luos antaýan ćambron kaj aćetos necesaĽojn por la nokto, mi havu tempon por fari kelkajn enketojn.”

         Tamen, ći tiuj malmultaj enketoj pruvis pli longdaýraj ol imagis Holmso, ćar li ne revenis al la gastejo řis preskaý la naýa. Li estis pala kaj deprimita, polvmakulita, ellaciřanta kaj malsata. Malvarmaj manřaĽoj pretiřis surtable kaj kiam li satiřis kaj bruligis sian pipon li estas preta preni la duonkomikan kaj tute filozofan sintenon naturan al li kiam fuţas aferoj. La sono de kaleţaj radoj igis lin leviři kaj ekrigardi el la fenestro. Sub la brilego de la gaslampo, duonkaleţo kaj griza ćevalparo staris antaý la pordo de la kuracisto.

         “Ři jam estas for tri horojn,” diris Holmso, “ři foriris je duono post la sesa, kaj jen ři revenas. Tio faras radiuson de dek kvin aý dudek kilometroj, kaj okazas unufoje aý iam dufoje ćiutage.”

         “Tio ne estas nekutima al praktikanta kuracisto.”

         “Sed efektive Armstrongo ne estas praktikanta kuracisto. Li estas lekcianto kaj konsultanto, sed li ne zorgas pacientaron, kiu distris lin de liaj verkaĽoj. Kial do li vojařas tiom longe, tio devus treege ćagreni al li, kaj kiun li vizitas?”

         “Lia koćero——”

         “Mia kara Vatsono, ću vi povas dubi ke mi unue demandis al li? Mi ne scias ću estas pro lia propra natura depravacio aý pro la instigo de lia mastro, sed li estis sufiće malřentila atakigi hundon kontraý mi. Nek la hundo nek la viro ţatis la aspekton de mia bastono. Tamen la afero malsukcesis. Post tio nia relato estis řenata, kaj pluaj enketoj ne eblas. Ćion, kion mi scias, mi akiris de amika tieulo en la korto de nia propra gastejo. Li diris al mi pri la kutimoj de la kuracisto kaj pri liaj ćiutagaj vojařoj. Tiumomente por doni la veron al liaj vortoj, la kaleţo alvenis al la pordo.”

         “Ću vi povis sekvi?”

         “Bonege, Vatsono! Vi scintilas ći-vespere. La ideo ja venis en mian kapon. Estas, kiel vi jam rimarku, bicikla butiko apud nia gastejo. Tien mi hastis, kaj luis biciklon, kaj povis ekiri antaý ol la kaleţo estis tute preter videbleco. Mi rapide atingis řin, kaj tiam, restis diskrete for ćirkaý cent metrojn. Mi sekvis ties lumon řis ni postlasis la urbon. Ni estis tute sur kampara vojo kiam io řena okazis. La kaleţo haltis, la kuracisto elkaleţiřis kaj iris rapide al la loko kie mi ankaý haltis, kaj diris al mi laý bonega sardona maniero, ke li timas ke la vojo estas mallarřa, kaj ke li esperas ke lia kaleţo ne malpermesas la pasadon de mia biciklo. Nenio povas esti pli admirinde ol lia maniero. Tuj mi biciklis preter la kaleţon, kaj restante sur ćefvojo, mi veturis kelkajn kilometrojn, kaj tiam restis en oportuna loko por vidi ću la kaleţo preterpasos. Estis neniu indiko, tamen, kaj do estas evidente ke ři turniřis en unu el kelkaj flankvojoj, kiujn mi jam observis. Mi ree biciklis, sed ne vidis la kaleţon, kaj nun, kiel vi konstatas, ři revenis post mi. Kompreneble, komence mi ne havis apartan kialon ligi ći tiujn vojařojn al la malapero de Godfreo Staýntono, kaj mi nur emis enketi pri ili por la řenerala kialo ke ćio koncerne al d-ro Armstrongo nuntempe interesas al ni, sed, nun ke ni trovis ke li tiom vigle gvatas kontraý iu, kiu sekvu lin dum tiuj eksursoj, la afero ţajnas pli grave, kaj mi ne estos kontente řis mi klarigos la aferon.”

         “Ni povas sekvi lin morgaý.”

         “Ću ni povas? Ne estas tiel facile kiel vi opinias. Vi ne konas la kembriř-graflandan pejzařon. Ři ne utilas por kaţado. La tuta kamparo, kiun mi trapasis ći-vesperon, estas ebena kiel la manplato kaj pli-malpli senarbara, kaj la viro, kiun ni spuras, ne estas stulta, kiel li bone montris ći-vesperon. Mi telegrafis al Overtono por ke li sciigu nin će ći tiu adreso pri freţaj disvolviřoj en Londono, kaj dume ni povas nur koncentri nian atenton je d-ro Armstrongo, kies nomon la helpema komizino permesis al mi legi en la kopio de la urřa mesařo de Staýntono. Li scias kie estas la junulo, al tio mi Ľuras. Kaj se li scias, ni estas kulpaj se ni ne povas ankaý scii. Nun mi devas konfesi ke la avantařo estas će li, kaj kiel vi scias, Vatsono, mi ne kutime permesas lasi aferojn tiele.”

         Kaj tamen la venontan tagon ni ne estis pli proksimaj al la solvo de la mistero. Post matenmanřo oni sendis noton, kiun Holmso ridete transpasis al mi.

SINJORO, [ři tekstis]:— Mi povas sendubigi vin ke vi malţparas vian tempon spuri miajn movadojn. Kiel vi eltrovis lastan vesperon, mi havas fenestron će la malantaýo de mia duonkaleţo, kaj se vi deziras tridek-kilometran rajdon, kiu kondukos vin al la loko mem de kie vi ekiris, vi nur devas sekvi min. Dume, mi povas informi vin ke neniom da spionado pri mi povas iel helpi al s-ro Godfreo Staýntono, kaj mi certas ke la plej bona servo al li estas via reveno tuj al Londono por raporti al via dunganto ke vi ne povas spuri lin. Vi certe malţparas vian tempon en Kembriřo. — Fidele via

LEZLIO ARMSTRONGO.

         Kandida, honesta antagonisto estas la kuracisto,” diris Holmso. “Nu, li ekscitas mian scivolemon, kaj mi devas scii antaý ol mi forlasos lin.”

         “Lia kaleţo estas će lia pordo nun,” diris mi. “Jen li enkaleţiřas. Mi vidas ke li ekrigardas nian fenestron. Eble mi provas la biciklon, ću?”

         “Ne, ne, mia kara Vatsono! Kun ćiu deca respekto al via sageco, mi opinias ke vi estas ne tute egala al la kuracisto. Mi opinias, ke eble mi povas atingi mian celon per miaj propraj sendependaj esploroj. Mi timas ke mi devas postlasi vin pro tio ke la apero de du enketantaj fremduloj en tia dormema kampara loko devas eksciti pli da klaćo ol estas dece. Sendube vi trovu vidindaĽojn en ći tiu respektinda urbo, kaj mi esperas ke mi venigos pli favoran raporton ći-vesperon.”

         Tamen denove mia amiko desapontiřis. Li vespere revenis laciře kaj sensukcese.

         “Mi jam havis sensukcesan tagon, Vatsono. Trovante la řeneralan direkton de la kuracisto, mi pasis la tagon vizitante ćiujn vilařojn će tiu flanko de Kembriřo, kaj interparolante kun drinkejmastroj kaj aliaj novaĽaj perantoj. Mi transiris iom da distanco. Ćestertono, Histono, Vaterbićo kaj Okingtono,[16] ćiun mi esploris kaj ćiu desapontis. La ćiutagan aperadon de duonkaleţo kaj ćevalparo oni povus apenaý preteratendi en tiaj Dormemaj Valetoj.[17] Denove la kuracisto poentas. Ću estas telegramo por mi?”

         “Jes, mi jam legis. Jen: ‘Petu Pompeon de Jeremia Diksono, Trinitato-Kolegio.’ Mi ne komprenas.”

         “Ho, estas sufiće klara. Ři estas sendita de nia amiko Overtono, kaj respondas al demando mia. Mi řuste sendas mesařon al s-ro Jeremia Diksono, kaj tiam mi ne dubas ke nia bonţanco revenos. Parenteze, ću estas novaĽo pri la matćo?”

         “Jes, estas bonega raporto en la plej freţa numero de la tiea vespera Ľurnalo. Oksfordo venkis per unu golo[18] kaj du penoj.[19] La lastaj frazoj de la priskribo tekstas: ‘La malvenko de la Pala Bluuloj estu tute atribuita al la bedaýra foresto de la spertega internaciulo, Godfreo Staýntono, kies mankon oni sentis dum la tuta konkurso. La manko de kombino en la trikvarona linio kaj ilia malforteco en kaj atako kaj defendo pli-malpli neýtrigis la penadojn de la fortika kaj laborema bando.’”

         “Do la malbonaýguroj de nia amiko Overtono pravas,” diris Holmso. “Persone mi konsentas kun d-ro Armstrongo, ke futbalo ne estas ene de mia limo. Ni devas frue enlitiři, Vatsono, ćar mi antaývidas ke la morgaýa tago estos eventplene.”

         Mi teruriřas per mia unua ekrigardo pri Holmso la venontan matenon, ćar li sidis apud la fajro tenante etan subhaýtan injektilon. Mi ligis tiun ilon kun la unusola molaćo en lia naturo, kaj mi timis la plej malbonan, kiam mi vidis řin scintila en lia mano. Li ridis pro mia esprimo de konsterno kaj metis řin surtablen.

         “Ne, ne, mia kara ulo, ne timu. Ři ne estas ći-foje ilo de fieco, sed male estu tio, kio malţlosos nian enigmon. Mia espero estas bazita sur ći tiu subhaýta injektilo. Mi Ľus revenas de priskolta ekspedicio, kaj ćio estas favore. Matenmanřu bone, Vatsono, ćar hodiaý mi intencas spuri d-ron Armstrongon, kaj ni ne povas halti por ripozi aý manři řis mi trovos lian kaţejon.”

         “Tiuokaze,” diris mi, “ni devus prefere porti nian matenmanřaĽon, ćar li foriras frue. Lia kaleţo estas će la pordo.”

         “Ne gravas. Lasu lin foriri. Li ja estus sprita se li povos iri tien, kien ni ne povos sekvi. Kiam vi finmanřos, venu suben kun mi, kaj mi prezentos vin al detektivo, kiu estas eminenta spertulo en la venonta afero.”

         Kiam ni malsupreniris, mi sekvis Holmson en la stalkorton, kie li malfermis la pordon de stalfako kaj elkondukis kompaktan, kurtorelan, blank-kaj-brunan hundon parte biglan kaj parte volphundan.

         “Lasu min prezenti Pompeon.” diris li. “Pompeo estas la plej eminenta el la tieaj ćashundoj — ne tre rapida, kiel montras lia formo, sed lojala en la spurado. Nu, Pompeo, eble vi ne estas tre rapida, sed mi anticipas ke vi estas tro rapida por paro de mezařaj Londonanoj, do mi řuste fiksas ći tiun ledan rimenon je via kolringo. Nu, knabo, venu kaj montru kiel vi kapablas.” Li kondukis la hundon al la pordo de la kuracisto. La hundo ćirkaýflaris momente, kaj plorante akre pro ekscito li ekiris laý la strato, tirante la rimenon por plirapidi. Post duona horo, ni estis ekster la urbo kaj hastante laý kampara vojo.

         “Kion vi faris, Holmso?” mi demandis.

         “Fadenmontran kaj malnovan rimedon, sed fojfoje utilan. Ći-matene mi iris en la korton de la kuracisto kaj perinjektile ţprucis anizon sur la malantaýan radon. Spurhundo sekvis anizon de ći tie řis Johano de Groto,[20] kaj nia amiko, Armstrongo, devus veturi tra la Kem-rivero antaý ol li igus Pompeon perdi la spuron. Ho, la ruza fripono! Jen tiele li ţtelevitis min hieraý.”

         Subite la hundo forturniřis de la ćefvojo en gresan vojeton. Post kilometro tiu kondukis en alian larřan vojon, kaj la spuro turniřis rekte dekstren en la direkto de la urbo, kiun ni Ľus postlasis. La vojo kurbiřis sude de la urbo, kaj daýris en la kontraýa direkto al tio en kiu ni komence iris.


LA HUNDO ĆIRKAÝFLARIS MOMENTE,
KAJ PLORANTE AKRE PRO EKSCITO
LI EKIRIS LAÝ LA STRATO.

         “Ći tiu ćirkaýiro estas tute por ni, ću?” diris Holmso. “Jen la kialo, ke miaj enketoj inter la vilařanoj montris nenion. La kuracisto certe konkuras per ćiuj siaj fortoj, kaj oni deziras scii la kialon por tia komplika trompo. Jen devas esti la vilařo Trompingtono dekstraflanke. Kaj, je Jovo! jen la duonkaleţo alproksimiřas al ni. Ek, Vatsono — ek, aý li vidos nin!”

         Li saltis tra barilpordo en kampon, tirante la malvolantan Pompeon. Ni estis apenaý sub la heřo kiam la kaleţo klakete preterruliris. Mi ekvidis d-ron Armstrongon kun ţultroj klinitaj, kapo sinkita en la manojn — la bildo mem pri aflikto. Mi sciis per la pli grava vizařo de mia kunulo ke li ankaý ekvidis.

         “Mi timas ke nia serćo havas sinistran finon,” li diris. “Ne estas longe antaý ol ni scios. Venu, Pompeo! Ha, estas la dometo en la kampo!”

         Oni ne povis dubi ke ni atingis nian celon. Pompeo ćirkaýkuris kaj avide ploris ekster la barilpordo, kie la markojn de la radoj de la duonkaleţo oni ankoraý vidis. Pado kondukis al la soleca dometo. Holmso alligis la hundon al la heřo, kaj ni hastis antaýen. Mia amiko perkutis sur la eta kampara pordo, kaj ree perkutis sen respondo. Kaj tamen la dometo ne estis senhoma, ćar mallaýtan sonon ni aýdis — sonon mizeran aý malesperan, nepreskribeble melankolian. Holmso paýzis nedecideme, kaj tiam ekrigardis la vojon, kiun ni Ľus transiris. Duonkaleţo alproksimiřis, kaj oni ne povis ne rekoni la grizan ćevalparon.

         “Je Jovo, la kuracisto revenas!” kriis Holmso. “Tio findecidas. Ni devas vidi, kio okazis antaý ol li alvenos.”


MI EKVIDIS D-RON ARMSTRONGON.

         Ni malfermis la pordon, kaj eniris la koridoron. La mallaýta sono kreskis pli laýte řis ři iřis unu longa plorado de aflikto. Ři estis de supre. Holmso sagis supren kaj mi sekvis. Li malferme puţis duonapertan pordon, kaj ni ambaý staris konsterne pro la vidaĽo antuaý ni.


         “Virino, juna kaj belega, morte kuţis sur lito. Ţia trankvila pala vizařo kun malbrilaj tute malfermitaj bluaj okuloj rigardis supren de inter granda implikaĽo da oraj haroj. Će la fino de la lito, duonsidante, duongenuante kun vizařo enterigita en la littukoj, estis juna viro kies formo ţanceliřis pro lia ploroj. Li estis tiel absorbata per sia amara lamentado, ke li neniam suprenrigardis, řis Holmso permane tuţis lian ţultron.

         “Ću vi estas s-ro Godfreo Staýntono?”

         “Jes — jes, mi estas — sed vi tromalfruas. Ţi estas morta.”

         La viro estis tiom stupora ke oni ne povis komprenigi lin ke ni ne estas kuracistoj senditaj por helpi al li. Holmso penis konsoli lin kaj klarigi la zorgon spertitan de liaj amikoj pro la subita malapero, kiam surţtupajn paţojn oni aýdis, kaj aperis la peza severa demandanta vizařo de d-ro Armstrongo će pordo.


LI NENIAM SUPRENRIGARDIS ŘIS HOLMSO
PERMANE TUŢIS LIAN ŢULTRON.

         “Do, sinjoroj,” diris li, “vi jam atingis vian celon kaj certe vi elektis tre delikatan momenton por via entrudo. Mi ne kverelegus antaý la mortinto, sed mi povas certigi vin ke se mi estus pli juna via monstra konduto ne pasus senpunece.”

         “Pardonu, d-ro Armstrongo, mi opinias ke ni nur iomete malsame intencas,” digne diris mia amiko. “Se vi povus malsupreniri kun ni, ni ćiuj povas doni lumon al la alia pri ći tiu mizera afero.”

         Post momento, la malřoja kuracisto kaj ni estis en la salono malsupre.

         “Nu, sinjoro?” li diris.

         “Unue mi deziras sciigi vin, ke mi ne estas dungato de lordo Mont-Jakobo, kaj ke mia simpatio en la afero estas tute kontraý tiu nobelo. Kiam iu malaperas mi devas certigi min pri ties sorto, sed tiele farinte, la afero finiřis kiel koncernas min, kaj se estas nenio krima mi deziras silentigi privatajn skandalojn anstataý publikigi. Se, kiel mi kredas, estas nenio kontraýleřa en tiu ći afero, vi nepre povas dependi de mia diskreteco kaj mia kunhelpo forteni la faktojn de la gazetaro.”

         D-ro Armstrongo rapide paţis antaýen kaj manpremis Holmson.

         “Vi estas bona ulo,” diris li. “Mi jam mistaksis vin. Dank’ al la ćielo ke mia pentosento ke mi postlasis povran Staýntonon sole en ći tiu malfelićo igis min reveni kaj do konatiři kun vi. Pro tio ke vi scias tiom multe, la aferon oni facile klarigas. Antaý jaro Godfreo Staýntono lořis en Londono dum mallonga tempo kaj ekamis la filinon de sia luigistino, kaj edzinigis ţin. Ţi estis tiel bona kiel belega kaj tiel inteligenta kiel bona. Neniu viro devas honti pro tia edzino. Sed Godfreo estis heredonto de ći tiu plendema maljuna nobelo. Estis tutcerte ke la scio pri lia edziřo finos lian heredaĽon. Mi bone konas la junulon, kaj mi amas lin pro liaj multaj kvalitoj. Mi faris mian plej bonan por helpi al li. Ni faris nian plej bonan forkaţi la aferon for de ćiuj, ćar kiam oni ekflustras pri tiaj aferoj, ne estas longe antaý ol ćiuj scias. Pro tiu soleca dometo kaj lia propra diskreteco, řis nun Godfreo sukcesis. Ilian sekreton neniu sciis krom mi kaj bonega servisto, kiu iris Trompingtonen por venigi helpon. Sed fine venis terura bato en la formo de danřera malsano al lia edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo. La povrulo estis duonfreneza pro doloro, kaj tamen li devis iri Londonen pro ći tiu matćo, ćar li ne povis ekskuzi sin sen klarigo, kiu rivelus lian sekreton. Per telegramo mi penis řojigi lin, kaj li responde telegrafis al mi, petegante ke mi faras ćion eblan. Tio estas la telegramo, kiun vi ţajne vidis per iu neklarigebla metodo. Mi ne diris al li kiom urře estas la danřero, ćar mi sciis ke li ne povas helpi, sed mi sendis la veron al la patro de la junulino, kaj li tre malsaře kontaktis Godfreon. Do Godfreo tuj venis preskaý freneze, kaj li restis en tia stato, genuante će la fino de ţia lito, řis ći-matene la morto finis ţian suferadon. Jen la fino, s-ro Holmso, kaj mi certas ke mi povas fidi je via diskreteco kaj tiu de via amiko.”

         “Venu, Vatsono,” diris li kaj ni eliris tiun domon de lamentado en la palan sunlumon de la vintra tago.


Notoj:

Kelkaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ţerloko Holmso), William S. Baring-Gould.

Mi aparte dankas al Simon Henley ano de la Rugbea Klubo de Oklahomo-urbo pro lia konsilo kaj lia helpo pri la rugbeaj terminoj en ći tiu rakonto.

[1]          Trikvarono [Angle, Three-Quarter] Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaýa limo de la ludejo. (Dank’ al Fraser Dunbar de Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.)

[2]          Oni sugestis ke ći tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ći tiun rakonton ći tie.

[3]          Bando [Angle, pack] La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube).

[4]          Driblado [Angle, dribbling] Conan Doyle iomete eraris ćar oni ne povas dribli en rugbeo.

[5]          Ludero [Angle, scrum] En rugbeo kunvicigo ćirkaý la pilko en kiu du avanuloj de ćiu kontraýa teamo puţigis sin kune por peni forpuţi la kontraýulojn kaj gajni ekregon de la pilko.

[6]          Tuţlinio [Angle, touch line] unu el la flankaj limoj de la ludejo.

[7]          Demetite piedbato [Angle, place kick] Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ři piedbatas.

[8]          25-linio [Angle, the 25-line] en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo).

[9]          Demane piedbato [Angle, punt] Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj.

[10]          Defalige piedbato [Angle, drop kick] Oni faligas la pilkon kaj piedbatas řin Ľus kiam ři tuţas la grundon.

[11]          Podagro estas la koncentrado de ura acido će la artikoj (ći-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaýzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haýto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dank’ al d-ro Sam Cornelius, DO pro ći tiu priskribo.)

[12]          Tranćvundo en la tibio [Angle, hack] kaýzita kiam oni piedbatis alian en la tibio, kompreneble, kontraýleře.

[13]          Bejzvatero [Angle, Bayswater] kvartalo de Londono.

[14]          Grejzena Vojo [Angle, Gray’s Inn Road] “Gray’s Inn” (inn = gastejo) estas unu el la famaj “Inns of Court”, kie oni prepariřas por la leřa profesio. Komence ći tiuj institucioj estis gastejoj por la studentoj de la leřo.

[15]          Moriarto [Angle, Moriarty] estis la plej danřera antagonisto de Ţerloko Holmso, kiun Holmso nomis “La Napoleono de krimo”.

[16]          Ćestertono, Histono, Vaterbićo kaj Okingtono [Angle, Chesterton, Histon, Waterbeach, and Oakington] vilařoj norde de Kembriřo.

[17]          Dormemaj Valetoj [Angle, Sleepy Hollows] per tio Conan Doyle intencis la faman rakonton “The Legend of Sleepy Hollow” [La legendo de dormema valeto] fare de la usona verkisto Washington Irving (1783-1859).

[18]          Golo [Angle, goal] Će ćiu fino de la rugbea ludejo estas du fostoj ligitaj per transstango (la golejo). Oni faras golon kiam la pilkon oni piedbatis super la transstangon kaj inter la du fostoj.

[19]          Peno [Angle, try] Teamano faras penon kiam la pilko aý estas portita en la finzonon [Angle, In-goal] de la kontraýteamo aý estas jam en la finzono, kaj la teamano tuţis la teron per la pilko.

[20]          Johano de Groto [Angle, John o’Groat] Nederlandano kiu translořis en Skotlando en 1489. Lia domo estis en la plej norda loko en la Brita Islando.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.