LA MUSGRAVA RITO
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE MUSGRAVE RITUAL]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


Anomalio kiu ofte imponis min pri la karaktero de mia amiko Ŝerloko Holmso estas tio, ke kvankam per siaj pensmetodoj li estis la plej ordema kaj plej metodika de la homaro, kaj kvankam ankaŭ li afektis certan malpompan formalecon de vestaĵoj, li estis des pli en siaj personaj kutimoj unu el la plej malnetaj uloj kiu iam frenezigis kunloĝanton. Ne ke mi mem tute ne estas konvencia tiarilate. La senordaj aferoj en Afganlando, aldone al mia natura bohemia dispozicio, farigis min pli sendisciplina ol estas deca al kuracisto. Sed ĉe mi estas limo, kaj kiam mi trovas viron, kiu tenis siajn cigarojn en la karbujo, sian tabakon en la antaŭo de persia pantoflo, kaj siajn nerespondatajn korespondaĵojn trapikitajn per poŝtranĉilo centre de sia ligna kamenbreto, tiam mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn. Mi ĉiam kredas, ankaŭ, ke pafilekzerco nepre devus esti subĉiela distraĵo; kaj kiam Holmso, en unu el siaj strangaj humoroj, sidadis en brakseĝo kun sia pistolo kaj cent Boksistaj kartoĉoj(1) kaj klopodis ornami la kontraŭan muron per patriota “V.R.” farita el kuglaj krateretoj, mi sentegis ke nek la etoso nek la aspekto de nia ĉambro estas plibonigita.

         Nian ĉambraron oni ĉiam plenigis per kemiaĵoj kaj krimaĵoj, kiuj kutime vagas en neprobablajn lokojn; kaj troviĝis en la buterujo aŭ eĉ en malpli agrablaj lokoj. Sed al mi liaj dokumentoj estas la granda kerno. Li timegis pri la detruado de dokumentoj, precipe tiuj alligitaj kun siaj pasintaj kazoj, kaj tamen unufoje dum unu-du jaroj li kolektis energion resumi kaj aranĝi ilin; ĉar, kiel mi iam menciis ie en ĉi tiuj senkoheraj rakontaĵoj, la eksplodo de pasia energio, kiam li efektivigis la rimarkindajn farojn alligitajn al sia nomo, sekviĝis per reagoj de letargio dum kiu li ripoze kuŝadis kun sia violono kaj siaj libroj, apenaŭ movante krom de sofo al tablo. Do monate post monato liaj dokumentoj kolektiĝis ĝis ĉiuj anguloj de la ĉambro plenpleniĝis per pakoj de manuskriptaĵoj, kiujn oni nepre ne bruligis, kaj neniu, krom la posedanto, rajtis formeti. Iun vintran nokton, dum ni sidis kune apud la fajro, mi kuraĝiĝis proponi al li ke, dum li finis alglui eltondaĵojn en sian rutinan libron, li devu uzi la venontajn du horojn por farigi nian ĉambron iom pli loĝebla. Li ne povis nei la justecon de mia peto, do kun iom bedaŭra mieno, li iris al sia dormĉambro el kiu li revenis baldaŭ tirante grandan stanan kofron. Tiun li metis meze en la planko, kaj kaŭriĝante sur skabelo antaŭ ĝi, li malferme ĵetis la kovrilon. Mi povis vidi ke ĝi estis jam trione plena per stakoj de paperaĵoj ligitaj per ruĝaj bendoj en distingajn pakojn.

         “Jen estas sufiĉe da kazoj, Vatsono,” diris li, petole okulumante al mi. “Mi opinias ke se vi konus ĉiujn, kiujn mi havas en ĉi tiu kofro, vi petus ke mi eltiru iujn anstataŭ ke enmetu aliajn.”

         “Ĉi tiuj estas registroj de viaj fruaj kazoj, ĉu?” mi demandis, “mi ofte deziris ke mi havas notojn pri tiuj kazoj.”

         “Jes, mia knabo, tiuj ĉi estis antaŭtempe faritaj, antaŭ ol mia biografo venis por glori min.” Li prenis pakon post pako per maniero tenera kaj karesema. “Ĉiuj ĉi ne estas sukcesaj, Vatsono,” diris li. “Sed estas interesigaj enigmoj inter ili. Jen la registro pri la Tarletonaj murdoj, kaj la kazo de Vambero, la vinvendisto, kaj la aventuro de la maljuna rusino, kaj la kurioza afero pri la aluminia lambastono, aldone al kompleta rakonto pri Rikoleto, la bulpiedulo, kaj lia abomeninda edzino. Kaj jen — ha, nu, estas vere iu iomete rara.”

         Li plonĝigis la brakon profunde en la kofron kaj elvenigis lignan kesteton kun tia glitanta kovrilo, kian oni uzas kiel infanan ludilujon. De ties interno li eltiris ĉifitan paperaĵon, malmodernan latunan ŝlosilon, lignan kejlon alligitan al bulo de ŝnuro, kaj tri malnovajn metalajn diskojn.

         “Nu, mia knabo, kion vi deduktas el ĉi tiu aro?” li demandis, ridante pro mia esprimo.

 

         “Estas kurioza kolekto.”

         “Tre kurioza, kaj la historio alligita imponos al vi eĉ pli kurioza.

         “Ĉi tiuj relikvoj havas historion, ĉu?”

         “Tiagrade ke ili ja estas historio.”

         “Kion vi intencas?”

         Ŝerloko Holmso alprenis ĉiun unope kaj metis laŭ la tabla rando. Tiam li residiĝis sur sia seĝo kaj rigardadis ilin per glimbrilo de kontentiĝo en la okuloj.

kurioza kolekto
“KURIOZA KOLEKTO”

         “Ĉi tiuj,” li diris, “estas ĉiuj, kiujn mi ankoraŭ havas, por rememorigi min pri la aventuro de la Musgrava rito.”

         Mi jam aŭdis lin mencii la kazon pli ol unufoje, kvankam mi neniam povas amasigi la detalojn. “Mi ĝojos,” diris mi, “se vi faros rakonton pri ĝi.”

         “Ĉu lasu la malordon?” li petole kriis. “Via neteco ne subtenas iom multe de streĉado, post ĉio, Vatsono. Sed mi ĝojos ke vi aldonu ĉi tiun kazon al via kroniko, ĉar estas punktoj en ĝi kiuj farigis ĝin unika en la krimaj registroj de ĉi tiu aŭ, mi kredas, de iu ajn alia lando. Kolekto de miaj atingoj estas certe nekompleta kiu enhavas neniun rakonton pri ĉi tiu tre stranga afero.

         “Vi memoru kiel la afero de la Gloria Skoto, kaj mia interparolo kun la malfeliĉa viro, kies sorton mi rakontis al vi, unue turnis mian atenton en la direkto de la profesio kiu iĝis mia vivlaboro. Vi vidas min nun kiam mian nomon oni konas vaste kaj dise, kaj kiam la publiko kaj la oficiala polico agnoskas min nun kiel finan kasacian kortumon en dubaj kazoj. Eĉ kiam vi konis min unue je la tempo de la afero, kiun vi rememorigis en ‘Etudo en skarlato,’ mi jam estigis konsiderindan, kvankam ne lukran, kontaktaron. Vi apenaŭ ne povas kompreni, do, kiom malfacilon mi unue trovis, kaj kiom longe mi atendis antaŭ ol mi sukcesis fari ioman progreson.

         “Kiam mi unue alvenis Londonon, mi akiris ĉambrojn en Strato Montaguo, proksime al la Brita Muzeo, kaj tie mi atendis, plenumante mian abundan libertempon per la studado pri ĉiuj branĉoj de la scienco, kiuj eble farigis min pli efika. Foje kaj refoje mi trafis kazojn, precipe per la enkonduko de malnovaj kunstudentoj, ĉar dum mia lasta jaro ĉe universitato estis iom multe da parolumo tie pri mi mem kaj miaj metodoj. La tria el ĉi tiuj kazoj estis tiu de la Musgrava rito. Pro la intereso vekita de tiu, pro la kurioza ĉeno de eventoj kaj pro la granda afero, kiu montriĝis riskata mi spuras mian unuan paŝon en la direkto al mia nuna profesio.

         “Reĝinaldo Musgravo estis samkolegiano mia, kaj mi iomete konis lin. Ĝenerale li ne estis populara inter la nediplomataj studentoj, kvankam ŝajnis al mi, ke tio, kion oni taksis kiel fieraĉon, estis vere peno kovri naturan senmemfidegon. Laŭ aspekto li estis ege aristokratia, maldika, altnaza, grandokula, kaj tamen kun elegantaj manieroj. Li estis ja ido de unu el la plej malnovaj familioj en la regno, kvankam lia branĉo estas kadeto, kiu disiĝis de la nordaj Musgravoj, iam dum la deksesa jarcento kaj estigis sin en okcidenta Susekso, kie la Domego Hurlstono eble estas la plej malnova loĝejo en la graflando. Ia de lia denaskloko alkroĉis al la viro, kaj mi neniam rigardis lian palan akran vizaĝon aŭ la sintenon de lia kapo sen asocii lin kun la grizaj arkopasejoj kaj la fenestrokrucaĵoj kaj la tuta respektinda ruino de feŭda fortikaĵo. Unu- aŭ dufoje ni vagis en interparolon, kaj mi povas memori ke kelkfoje li esprimis avidan interesiĝon je mia metodoj observemaj kaj induktaj.


REĜINALDO MUSGRAVO

         “Dum kvar jaroj mi vidis nenion pri li ĝis iun matenon li eniris mian ĉambron en Strato Montaguo. Li apenaŭ ne ŝanĝiĝis, kaj vestiĝis kiel laŭmoda viro — li estis ĉiam iometa dando — kaj konservis la samon malpompan, dolĉan manieron kiu antaŭe distingis lin.

         “‘Kiel vi fartas, Musgravo?’ mi demandis post elkora manpremo.

         “‘Vi eble aŭdis pri la morto de mia kompatinda patro,’ diris li; ‘li forpasis antaŭ ĉirkaŭ du jaroj. De post tiam mi kompreneble devas regi la Hurlstonan bienon, kaj aldone kiel parlamentano por mia kvartalo, mia vivo estas aferema. Sed mi komprenas, Holmso, ke vi praktikigas tiujn lertecojn, per kiuj vi antaŭe mirigis nin?”

         “‘Jes,’ mi diris, ‘ mi gajnis mian vivrimedon per miaj perceptivoj.’

         “‘Ĝojigas min tion aŭdi, ĉar via konsilo estas al mi treege valora. Okazis strangaj aferoj ĉe Hurlstono, kaj la policanoj ne jam povis ĵeti lumon sur la okazaĵojn. Estas vere eksterordinara kaj neklarigebla afero.’

         “Vi povas imagi per kioma avideco mi aŭskultis lin, Vatsono, ĉar la unua oportuno mem, kion mi sopiris dum ĉiuj tiuj monatoj de malagado ŝajnis esti de mi atingebla. En mia plej interna koro mi kredis ke mi povas sukcesi en tiu kiun aliaj malsukcesis, kaj nun mi havas oportunon por elpruvi min mem.

         “‘Donu al mi la detalojn, mi petas,’ mi kriis.

         “Reĝinaldo Musgravo eksidiĝis kontraŭ mi kaj ekbruligis la cigaredon kiun mi puŝis al li.

         “‘Vi devas scii,’ li diris, ‘ke kvankam mi estas fraŭlo, mi devas reteni konsiderindan servstabon ĉe Hurlstono, ĉar ĝi estas dissternigita malnova domo kaj bezonas iom multe da prizorgemo. Mi ĉaskonservas ankaŭ dum la fazanomonatoj, mi kutime havas domgastojn, do maltaŭgas manki servistojn. Entute estas ok servistinoj, kuiristino, ĉefservisto, du lakeoj kaj knabo. Kompreneble estas aparta stabo ĝardena kaj stala.

         “‘El la geservistoj tiu, kiu servis plejlonge estas Bruntono, la ĉefservisto. Li estis juna instruisto sen ofico kiam mia patro dungis lin, sed li estis viro de granda energio kaj karaktero, kaj baldaŭ li iĝis tre valora en la hejmo. Li estis plenstatura, belaspekta viro, kun belega frunto kaj kvankam li estas ĉe ni dum dudek jaroj li ne povas esti pli ol kvardekaĝa nun. Pro liaj personaj avantaĝoj kaj liaj eksterordinaraj talentoj — ĉar li scipovas kelkajn lingvojn kaj ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn — estas mirinde ke li estu kontenta resti tiel longe en tia ofico; sed mi supozas ke li estis komforta kaj malhavis la energion fari iun ŝanĝon. La ĉefservisto de Hurlstono estas ĉiam afero, kiu memoriĝis de ĉiuj vizitantoj.

         “‘Sed tiu ĉi perfekta modelo havas unu difekton. Li estis iometa Donjuano, kaj vi povas imagi ke por tia viro estas malfacile roli en kvieta kampara kvartalo. Kiam li estis edzo, ĉio estas bone, sed post kiam li estis vidvo, ni havis abundan ĝenon pro li. Antaŭ kelkaj monatoj ni esperis ke li estis edziĝonta denove, ĉar li fianĉiĝis al Raĥelo Hovelso, nia dua domservistino; sed li forlasis ŝin ekde tiam kaj kunuliĝis kun Johana Tragelio, la fratino de la ĉefa ĉasgardisto. Raĥelo — kiu estas tre bona knabino, sed de ekscitiĝema kimra temperamento — suferis iometan cerban febron kaj iradas tra la domo nun — aŭ iradis ĝis hieraŭ — kiel livida-okula ombro de sia antaŭa memo. Tiu estis la unua dramo ĉe Hurlstono; sed la dua venis por puŝi ĝin for de niaj mensoj, kaj ĝi antaŭiĝis per la hontiĝo kaj maldungo de ĉefservisto Bruntono.

         “‘Jen kiel okazis. Mi jam diris ke la viro estis inteligenta, kaj ĉi tiu inteligenteco mem kaŭzis lian ruiniĝon, ĉar ĝi ŝajnis konduki al nesatigebla scivolemo pri aferoj, kiujn eĉ ne koncernas lin. Mi tute ne sciis, kiomgrade li kondukiĝis ĝis la plej nura hazardo malfermis miajn okulojn.

         “‘Mi jam diris ke la domo estas dissternigita. Iun tagon lastan semajnon — je ĵaŭdovespero, precize — mi trovis ke mi ne povas dormi, malsaĝe trinkinte tason da café noir(2) post la vespermanĝo. Post kiam barakti kontraŭ ĝi ĝis la dua matene, mi sentis ke estas tute senespere, do mi leviĝis kaj lumigis kandelon intencante daŭrigi legi romanon. La libron, tamen, mi postlasis en la bilarda ĉambro, do mi vestigis min en ĉambrorobo kaj ekiris por reakiri ĝin.

         “‘Por atingi la bilardejon mi devas malsupreniri ŝtuparon kaj transiri la ĉefan koridoron, kiu kondukis al la librarejo kaj la pafila ĉambro. Vi povas imagi mian surprizon, kiam, dum mi rigardis laŭ ĉi tiu koridoro, mi vidis ekbrilon de la malfermita pordo de la librarejo. Mi mem jam mallumigis la lampon kaj fermis la pordon antaŭ ol mi enlitiĝis. Kompreneble mia unua penso estis pri domŝtelisto. La koridoroj ĉe Hurlstono plejparte ornamiĝis per malnovaj armiloj. El tiuj mi ekprenis milithakilon, kaj tiam, postlasante la kandelon, mi piedpinte iris laŭ la koridoro kaj gvatis ĉe la malfermita pordo.

         “‘Bruntono, la ĉefservisto, estis en la librarejo. Li sidis plenvestite sur komforta seĝo, kun maposimila papereto surgenue, kaj la frunto kliniĝis antaŭen sur la manoj en profunda pensado. Mi konsterniĝis per mirego, rigardante lin de la mallumo. Kandeleto sur la tabla rando elsendis malfortan lumon, kiu sufiĉis montri al mi ke li estis plenvestita. Subite, dum mi rigardis, li ekleviĝis de sia seĝo, kaj, irante al ŝranko flanka, li malŝlosis kaj eltiris unu el la tirkestoj. El tiu ĉi li prenis paperon, kaj, reirante al sia seĝo, li disternis ĝin apud la kandeleto sur tabla rando kaj komencis studi per atentego. Mia indigno pro tiu ĉi trankvila ekzameno de miaj familiaj dokumentoj superregis min tiomgrade ke mi paŝis antaŭen, kaj Bruntono, supren rigardante, vidis min staranta en la pordokadro. Li eksaltis pieden, lia vizaĝo livida per timego, kaj puŝis en brustpoŝon la maposimilan papereton, kiun li estis originale studanta.

         “‘“Do!” diris mi. “Tiele vi repagas al mi por la fido, kiun mi havis pro vi. Vi lasos mian dungigon morgaŭ.”

         “‘Li riverencis kun aspekto de viro, kiu estas tute disfrakasita kaj ŝteliris preter mi senvorte. La kandeleto estis ankoraŭ surtable, kaj per ties lumo mi ekrigardis por vidi tian, kia estas la papero, kiun Bruntono eltirkestigis. Al mia surprizo ĝi estas sensignifa afero, nur ekzemplero de la demandoj kaj respondoj en la kurioza malnova ceremonio nomita “la Musgrava rito.” Ĝi estas speco de ceremonio apartenante al mia familio, kiun ĉiu Musgravo dum la pasintaj jarcentoj recitas atingante majoritatan aĝon — privata interesaĵo, kaj eble iomete grava por la arkeologo, kiel niaj propraj blazonoj kaj komisionoj, sed de nenia praktika uzado.


“LI EKSALTIS PIEDEN.”

         “‘Ni devas reveni al la papero poste,’ diris mi.

         “‘Se vi opinias ke estas vere necesa,’ li hezite respondis. ‘ĉiuokaze, mi denove ŝlosis la ŝrankon per la ŝlosilo postlasata de Bruntono, kaj ekturniĝis por foriri kiam mi surpriziĝis trovi ke la ĉefservisto jam revenis kaj staris antaŭ mi.

         “‘“S-ro Musgravo, mastro,” li kriis per voĉo raŭke per emocio. “Mi ne povas toleri malhonoriĝon, sinjoro. Mi jam estis fiere pri mia vivrango, kaj malhonoriĝo mortigus min. Mia sango estos sur via kapo, sinjoro — vere — se vi malesperigos min. Se vi ne povas reteni min post tiu ĉi okazaĵo, do pro la Dia bono permesu ke mi demisiu kaj foriru post monato, kvazaŭ laŭ mia volo. Mi povas toleri tion, s-ro Musgravo, sed bonvolu ne elĵeti min antaŭ tiuj, kiujn mi tiom bone konas.”

         “‘“Vi ne meritas tian konsideron, Bruntono,” mi respondis. “Via konduto estas fifamege. Tamen, ĉar vi jam estas longtempe ĉe la familio, mi ne deziras publike hontigi vin. Monato, tamen, estas tro longe. Foririgu vin post semajno kaj proponu tian kialon, kia plaĉas al vi.”

         “‘“Nur semajnon, sinjoro?” li kriis per malespera voĉo. “Semajnduon — permesu almenaŭ du semajnojn.”

         “‘“Semajnon,” mi ree diris, “kaj konsideru ke oni taksas vin tre malsevere.”

         “‘Li forrampe iris kun la vizaĝo sinkigita surbruste, kiel rompita viro, dum mi mallumigis la kandelon kaj reiris al mia ĉambro.

         “‘Dum du sekvantaj tagoj Bruntono tre diligente plenumis siajn devojn. Mi ne aludis tion, kio okazis kaj atendis iom kurioze por vidi kiel li kaŝos sian hontiĝon. La trian tagon, tamen, li ne aperis post la matenmanĝo, kiam li kutime ricevis miajn ĉiutagajn ordonojn. Kiam mi foriris la manĝoĉambron, mi hazarde trafis Raĥelon Hovelson, la domservistinon. Mi diris al vi ke ŝi nur lastastempe resaniĝis kaj aspektis mizere pala kaj mi protestis pro tio ke ŝi eklaboras.

         “‘“Vi devas enlitiĝi,” mi diris, “deĵoru denove kiam vi estos pli forta.”

         “‘Ŝi rigardis min per tiel stranga esprimo ke mi eksuspektis ke ŝi cerbe malsaniĝas.

         “‘“Mi estas sufiĉe forta, s-ro Musgravo,” ŝi diris.

         “‘“Ni aŭdu, kion diros la kuracisto,” mi respondis.

         “‘Vi devu halti vian laboron, kaj kiam vi malsupreniris, diru ke mi deziras paroli kun Bruntono.’

         “‘“ La ĉefservisto foriris,” ŝi diris.

         “‘“Foriris! Kien foriris?”

         “‘“Li foriras. Neniu vidis lin. Li ne estas en sia ĉambro. Jes ja, li foriris, li foriris!” Ŝi malantaŭen falis kontraŭ la muron kun ŝirkrio post ŝirkrio de ridego, dum mi, terurigita pro tiu ĉi histeria ikto, hastis al sonorilo por voki helpon. La junulinon oni venigis al ŝia ĉambro, ankoraŭ kriantan kaj plorantan, dum mi esplore demandis pri Bruntono. Ne dubis, ke li malaperis. Li ne jam enlitiĝis, oni ne jam vidis lin de post li retiriĝis al sia ĉambro la antaŭan nokton, kaj tamen, oni ne malfacile komprenas, kiel li foriris la domon, ĉar kaj fenestroj kaj pordoj estis ŝlosataj la sekvantan matenon. Liaj vestaĵoj, lia horloĝo, kaj eĉ lia mono estis en la ĉambro, sed la nigra kompleto, kiun li kutime portas, mankas. Liaj pantofloj ankaŭ mankas, sed liajn botojn postlasis. Do kien povis ĉefservisto Bruntono foriri dumnokte, kaj kio okazas ĉe li nun?

         “Kompreneble ni traserĉas en la domo de kelo ĝis subtegmento, sed estis neniu spuro pri li. Ĝi estas, kiel mi jam diris, labirinta domo, precipe la originala alo, en kiu nun oni preskaŭ ne loĝas; sed ni ĝisfunde traserĉis ĉiun ĉambron kaj kelon kaj ne eltrovis la plej malgrandan signon de la malaperinto. Al mi estis nekredeble ke li jam povis foriri, forlasante tutajn liajn havaĵojn, kaj tamen kie li povas esti? Mi vokis la tiean policon, sed ili sensukcesis. Pluvis la antaŭan nokton, kaj ni esploris la gazonon kaj padojn ĉirkaŭ la domo, sed vane. Jen tiuj ĉi aferoj, kiam nova disvolviĝo tute fortiris nian atenton de la originala enigmo.

         “‘Du tagojn Raĥelo Hovelso estis malsana, iam delira, iam histeria, tiel ke flegistinon oni dungis por nokte sidi ĉe ŝi. La trian nokton post la malapero de Bruntono, la flegistino, trovante sian pacienton dormanta, ekdormetis sur la brakseĝo. Kiam ŝi ekvekis frumatene, ŝi trovis malplenan liton, fenestron malfermitan kaj neniun signon de la invalido. Oni tuj vekigis min, kaj kun du lakeoj, mi ekserĉis la malaperintinon. Ne malfacile trovi ŝian direkton, ĉar de sub ŝia fenestro ni povis sekvi ŝiajn piedsignojn facile trans la gazono ĝis la bordo de la lageto, kie ili malaperis apud la gruza pado kiu kondukas el la bieno. La lageto profundis tie du metrojn, kaj vi povas imagi niajn sentojn, kiam ni vidas la spuron de la demenca povrulino ĉeborde.

         “‘Kompreneble, ni tuj dragis por retrovi la restaĵon, sed neniun spuron de la kadavro ni povis trovi. Aliflanke, ni malmergis objekton tre neanticipitan. Ĝi estas tola sako enhavanta malnovajn rustajn kaj miskolorigitajn metalaĵojn kaj malbrilajn ŝtonetojn aŭ vitraĵojn. Tiu ĉi stranga trovaĵo estas ĉiu kiun ni povis eltiri el la lageto, kaj, kvankam ni serĉis kaj esploris ĉie hieraŭ, ni konas nenion pri la sorto de aŭ Raĥelo Hovelso aŭ Rikardo Bruntono. La graflanda polico ne scias kion fari, kaj mi venas al vi kiel la fina rimedo.

         “Vi povas imagi, Vatsono, kiel avide mi aŭskultis ĉi tiun eksterordinaran sekvencon de eventoj, kaj klopodis popece kunmeti ilin, kaj elpensi iun komuna alligantan fadenon. La ĉefservisto foriris. La domservistino foriris. La domservistino amis la ĉefserviston, sed poste li igis ŝin malami lin. Ŝi estas de kimra sango arda kaj pasia. Ŝi estis terurige ekscitita tuj post lia malapero. Ŝi forĵetis la sakon enhavantan la strangaĵojn. Jen ĉiujn la faktorojn mi prenis en konsideron, kaj tamen neniu el ili temis pri la kerno. Kie estas la komenco de ĉi tiu ĉeno de eventoj? Tie kuŝis la fino de ĉi tiu implikita linio.

         “‘Mi devas vidi la paperon, Musgravo, kiun ĉi tiu ĉefservisto via opinias konsultinde, eĉ ĝis risko de maldungo.’ mi diris.

         “‘Ĝi estas iom absurda afero, ĉi tiu rito via,’ mi respondis. ‘Sed ĝi almenaŭ estas pardoninde pro la antikveco. Jen la ekzemplero de la demandoj kaj respondoj se vi ŝatas ekzameni.’

         “Li transdonis la paperon mem, kiun mi havas tie, Vatsono, kaj jen la stranga katekismo, al kiu devas ĉiu Musgravo cediĝi, kiam li majoritataĝas. Mi legos al vi la demandojn kaj la respondojn kiel ili tekstas.

         “‘Kies estis ĝi?’

         “‘La foririnto.’

         “‘Kiu posedos?’

         “‘La venonto.’

         “‘Kiu monato?’

         “‘La sesa de la unua.’(3)

         “‘Kie la suno?’

         “‘Super la kverko.’

         “‘Kie la ombro?’

         “‘Sub la ulmo.’

         “‘Kiel paŝita?’

         “‘Norden dekope kaj dekope, orienten kvinope kaj kvinope, suden duope kaj duope, okcidenten unope kaj unope, kaj suben.’

         “‘Kontraŭ kiom ni transdonos?’

         “‘Kontraŭ ĉiuj niaj.’

         “‘Kial ni transdonos?’

         “‘Pro la konfido.’(4)

         “‘La originalo ne datiĝis, sed laŭ literumo estas de la deksepa jarcento.’ rimarkis Musgravo. ‘Mi timas ke ĝi povas helpi nur iomete pri la solvo de ĉi tiu enigmo.’

         “‘Almenaŭ ĝi transdonas alian misteron, kaj tiu eĉ pli interesa ol la unua,’ mi diris. ‘Eble la solvo de unu estos la solvo de la alia. Pardonu min, Musgravo, se mi diras, ke via ĉefservisto ŝajnis al mi spritegulo kaj ke li havas pli klaran perceptivon ol dek generacioj de siaj mastroj.’

         “‘Mi apenaŭ sekvas vin,’ diris Musgravo. ‘La papero ŝajnis al mi de ne praktika valoro.’

         “‘Sed al mi ŝajnas grandege praktika, kaj mi imagas ke Bruntono opinias same. Li eble jam vidis ĝin antaŭ ol vi kapte rimarkis lin.’

         “‘Estas tre eble. Ni ne klopodis kaŝi ĝin.’

         “‘Li nur deziris, mi imagas, refreŝigi la memoron je la lasta okazo. Li havis, laŭ mia kompreno, ian mapon aŭ similan, kian li komparis kun la manuskripto, kaj kiun li enpoŝigis kiam vi aperis.’

         “‘Jes. Sed kial li interesiĝas pri ĉi tiu malnova familia kutimo nia, kaj kion signifas ĉi tiu galimatio?’

         “‘Mi ne opinias ke ne malfacile determini tion,’ mi diris; ‘laŭ via permeso ni veturiĝos per la unua vagonaro al Susekso kaj esploros iomete pli profunde la aferon tie.’

         “Saman posttagmezon ni ambaŭ estis ĉe Hurlstono. Eble vi jam vidis bildojn kaj legis priskribojn pri la fama malnova domo, do mi limigas mian raporton al tio, ke la domo estas L-forma — la longa brako estante la pli moderna, kaj la pli mallonga la antikva nukleo de kiu la alia kreskiĝis. Super la malalta peze linteligita pordo centre de la malnova parto oni ĉizis la daton 1607, sed spertuloj interkonsentas ke la traboj kaj lignaĵoj estas vere pli aĝaj. La grandegaj dikaj muroj kaj la etaj fenestroj igis la familion konstrui la novan alon, kaj la malnovan oni nun uzas kiel staplon kaj kelon, se iam uzata. Belega parko kun fajnaj malnovaj arboj ĉirkaŭas la domon, kaj la lago, menciita de mia kliento, estas apud la avenuo preskaŭ du cent metrojn for de la domo.

         “Mi jam firme konvinkiĝis, Vatsono, ke ne estas tri apartaj misteroj, sed nur unu, kaj ke se mi povus kompreni la Musgravan riton, mi povus teni per mia mano la ŝlosilon, kiu gvidos min al la solvo pri kaj ĉefservisto Bruntono kaj domservistino Hovelso. Al tiu do mi turnis ĉiujn miajn penadojn. Kial ĉi tiu servisto deziras majstri la malnovan formulon? Evidente ĉar li vidis en ĝi ian, kia eskapis ĉiujn generaciojn de la komparaj bienuloj, kaj de kia li esperis ian personan avantaĝon. Kion do ĝi estas, kaj kiel ĝi influis lian sorton?

         “Kiam mi legis la riton, al mi estis memklara, ke la mezuroj devas aludi iun lokon, kiun la cetero de la dokumento aludas, kaj se mi povas trovi tiun lokon, ni povas preskaŭ trovi tian, kian sekreton la praMusgravoj opiniis necese ke oni balzamu per tia kurioza maniero. Estas du komencpunktoj donitaj — kverko kaj ulmo. Rilate al la kverko ne estas iu ajn dubo. Ĝuste antaŭ la domo maldekstre de la alirvojo staris patriarko inter kverkarboj, unu el la plej grandiozaj arboj, kiun mi iam vidis.

         “‘Ĉu tio ekzistis kiam oni verkis vian riton?’ mi diris dum ni pretere veturiĝis.

         “‘Eble ĝi estis ĉi tie dum la Normano Konkerado,’ li respondis. ‘Ĝi ĉirkaŭmezuras ok metrojn.’

         “Tie estis demonstrata unu el miaj fiksitaj punktoj.

         “‘Ĉu vi havas iun malnovan ulmon?’ mi demandis.

         “‘Tie for antaŭe estis iu tre malnova, sed ĝi fulmfrapiĝis antaŭ dek jaroj, kaj oni dehakis la stumpon.’

         “‘Ĉu oni povas vidi, kie ĝi staris?’

         “‘Ho, jes.’

         “‘Ekzistas neniu alia ulmo?’

         “‘Neniu malnova, sed abunda da fagoj.’

         “‘Mi ŝatas vidi, kie ĝi staris.’


“ĜI ĈIRKAŬMEZURAS OK METROJN.”

         “Ni jam veturiĝis per ĉaro, kaj sen eniri en la domo, mia kliento tuj kondukis min fore al la cikatro en la gazono, kie staris la ulmo. Estis preskaŭ meze inter la kverkarbo kaj la domo. Mia esploro ŝajnis progresi.

         “‘Mi supozas ke ne eblas scii, kiomalta estis la ulmo,’ mi demandis.

         “‘Mi povas tuj sciigi vin. Ĝi altmezuris dudek du metrojn.’

         “‘Kiel vi scias tion?’ mi surprizite demandis.

         “‘Kiam mia malnova repetitoro proponis trigonometrian ekzercon, ĝi estis ĉiam en la formo de alteca mezurado. Kiam mi estis knabo, mi mezuris ĉiujn surbienajn arbojn kaj konstruaĵojn.

         “Tio estis ne atendita bonŝanco. Miaj informoj kolektiĝis pli rapide ol mi povis ĝuste esperi.

         “‘Diru al mi,’ mi demandis, ‘ĉu via ĉefservisto iam faris tian demandon?’

         “Reĝinaldo Musgravo mirege rigardis min. ‘Nun ke vi memorigis min,’ li respondis, ‘Bruntono demandis al mi pri la alteco de la arbo antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj rilate al iu disputeto inter li kaj la grumo.’

         “Tio ja estis bonega novaĵo, Vatsono, ĉar montris al mi ke mi spuras la ĝustan vojon. Mi suprenrigardis la sunon. Ĝi estis malalte en la ĉielo, kaj mi kalkulis ke post malpli ol unu horo ĝi estos ĝuste super la plej altaj branĉoj de la malnova kverko. Plenumiĝis do unu kondiĉo de la rito. Kaj la ombro de la ulmo devis signifi la foran finon de la ombro, alie la trunkon oni elektus kiel gvidilon. Mi devis, do, trovi la lokon, kie la fora fino de la ombro falos, kiam la suno estos ĝuste super la kverko.”

         “Tio devis esti malfacile, Holmso, kiam la ulmo ne plu ekzistas.”

         “Nu, almenaŭ mi sciis ke se Bruntono povas trovi tion, mi povas ankaŭ. Krome ne estas malfacile. Mi iris kun Musgravo al lia studejo kaj ĉizis ĉi tiun kejlon, kiun mi ligis al ĉi tiu longa ŝnuro kiun mi nodis je ĉiu metro. Tiam mi prenis fiŝkanon, kiu longas ĝuste du metrojn, kaj reiris kun mia kliento al la antaŭa loko de la ulmo. La suno ĝuste atingis la supron de la kverko. Mi starigis la fiŝkanon, markis la direkton de la ombro, kaj mezuris. Estis tri metrojn longa.

         “Kompreneble oni nun simple kalkulas. Se la kano du metrojn longa faras ombron tri metrojn longa, arbo dudek du metrojn alta faros ombron tridek tri metrojn longa, kaj la direkto de la unua estas la direkto de la alia. Mi mezuris la distancon, kiu venigis min preskaŭ al la muro de la domo, kaj mi metis mian kejlon en tiu loko. Vi povas imagi mian ĝojegon, Vatsono, kiam ene de kvin centimetroj de mia kejlo estis konusa marko en la grundo. Mi sciis ke ĝi estas la marko farita de Bruntono por lia mezurado, kaj mi ankoraŭ prave spuris.

         “De tiu komenco mi klopodis paŝi, trovinte la ĉefpunktojn per poŝkompaso. Po dek paŝoj ĉiupiede venigis min paralele kun la muro de la domo, kaj denove mi markis la lokon per kejlo. Tiam mi zorge paŝis kvin orienten kaj du suden. Venigis min al sojlo mem de la malnova pordo. Du paŝoj okcidenten signifas ke mi devis iri du paŝojn laŭ ŝtonpavimita koridoro, kaj tiu estis la loko indikita de la rito.

         “Neniam mi sentis tian desaponton, Vatsono. Dummomente ŝajnis al mi, ke devas esti ia radikala eraro en mia kalkulado. La malleviĝanta suno brilis sur la koridoran plankon, kaj mi povis vidi ke la malnovaj, perpiede eroditaj pavimŝtonoj estis firme kuncementitaj, kaj certe ne jam moviĝis dum multaj jaroj. Bruntono ne jam aferis ĉi tie. Mi frapis la plankon, sed ĉie sonis same, kaj ne estis iu ajn fendosigno. Sed feliĉe, Musgravo, kiu komencis valortaksi la signifon de mia esploro, kaj kiu estis nun tiel ekscitita kiel mi, elpoŝigis sian manuskripton por kontroli mian kalkuladon.

         “Mi jam opiniis ke tio signifas ke ni devas fosi suben, sed nun, kompreneble, mi konstatis tuj, ke mi eraras. ‘Estas kelo sube, ĉu?’ mi kriis.


“TIU ESTAS LA LOKO INDIKITA.”

         “Jes, kaj tiel malnova kiel la domo. Jen la pordo suben.’

         “Ni malsupreniris per serpenta ŝtona ŝtuparo, kaj mia kunulo per alumeto lumigis grandan lampon starantan sur barelo en angulo. Tuj estis evidenta ke ni venas fine al la ĝusta loko, kaj ke ni ne estas la nuraj lastatempaj vizitantoj.

         “Oni uzis ĝin kiel lignostaplo, sed la ŝtipoj, kiujn evidente oni jam disĵetis sur la planko, amasiĝis flanken, por malplenigi la plankan centron. En ĉi tiu spaco kuŝis granda kaj peza pavimŝtono kun rusta fera ringo centre. Al la ringo oni ligis ŝafistan skarpon.

         “‘Je Jovo!’ kriis mia kliento. ‘Tiu estas la skarpo de Bruntono, pri tio mi povas ĵuri. Kion faris la kanajlo ĉi tie?’

         “Laŭ mia propono oni venigis kelkajn graflandajn policanojn, kaj tiam mi penis levi la ŝtonon per la skarpo. Mi nur povas movi ĝin iomete, kaj estis nur per helpo de la konstabloj ke mi fine sukcesis porti ĝin flanken. Nigra kavo faŭkis sube en kiun ni ĉiuj strabe rigardis, dum Musgravo, genuiĝante surflanke, puŝis suben la lanternon.

         “Malgranda kamero ĉirkaŭ du metrojn profunda kaj unu metron kvadrata malfermiĝis antaŭ ni. Ĉe unu flanko estis dikmalalta latunbindita ligna monkesto, kies kovrilo estis supre ĉarnirita, kun ĉi tiu kurioza malmoderna ŝlosilo elstaranta el la seruro. Ĝi estis tegita ekstere per dika polvtavolo, kaj la lignon tramordis humideco kaj vermoj, tiel ke livida fungo estis interne. Kelkaj metalaj diskoj, malnovaj moneroj verŝajne tia, kian mi tenas ĉi tie, disĵetiĝis sur la fundo de la kesto, sed ĝi enhavis neniun alian.

         “Ĝuste nun, tamen, ni ne koncernis pri la malnova kesto, ĉar niaj okuloj fiksiĝis sur tiu kiu kaŭris apud ĝi. Estis virfiguro, vestita en nigra kompleto, kiu kaŭris sur la poplitoj kun la frunto sinkis sur rando de la kesto kaj la du brakoj disĵetitaj ambaŭflanke. Tiu pozicio jam tiris la stagnantan sangon al la vizaĝo, kaj neniu povis rekoni tiun distorditan lividan mienon; sed lia staturo, liaj vestaĵoj kaj lia hararo sufiĉe montris al mia kliento, kiam ni eltiris la kadavron, ke ĝi estas ja lia malaperinta ĉefservisto. Li jam mortis antaŭ multaj tagoj, sed ekzistis neniu kontuzo aŭ neniu vundo montri kiel li trafis sian teruregan sorton. Post kiam oni portis la kadavron de la kelo, ni trovis nin ankoraŭ alfrontitaj per problemo preskaŭ tiel imponega kiel tiu, kun kiu ni komencis.

         “Mi konfesas ke ĝis tiam, Vatsono, mi desapontiĝis pri mia enketo. Mi fidis ke mi solvos la aferon, kiam mi fine trovos la lokon aludita en la rito; sed nun mi estis tie, kaj mi ankoraŭ ne sciis tion, kion la familio opiniis inde kaŝi per tia komplika antaŭzorgo. Ja mi ĵetis lumon sur la sorton de Bruntono, sed nun mi devis konstati kiel tiu sorto trafis lin, kaj kio estis la parto prenita en la afero de la malaperintino. Mi sidiĝis sur bareleto en la angulo kaj zorgeme pripensis la aferon.


“ESTIS VIRFIGURO.”

         “Vi konas miajn metodojn en tiaj kazoj, Vatsono. Mi metas min en la situacio de la viro, kaj, unue taksante lian intelekton, mi penas imagi kiel mi mem procedas sub la samaj cirkonstancoj. En ĉi tiu kazo, estis simple, ĉar la intelekto de Bruntono estis tute unuaranga, tiel ke ne estas necesa kalkuli kun la persona egaligo, kiel nomis la astronomoj. Li scias ke oni kaŝis ion valoran. Li eltrovas la lokon. Li trovas ke la kovrila ŝtono estas ĝuste tro peze por nehelpata viro. Kion do li faros? Li ne povas helpiĝi de ekstere, eĉ se estas iu je kiu li fidas, sen malŝlosi la pordojn kaj sen konsiderinda risko ke oni rimarkis lin. Pli bone, se eble, ke li havas helpanton de interne. Sed al kiu li petos? Ĉi tiu junulino amis lin. La viro ĉiam malfacile konstatas ke li fine perdu la amon de la virino, kiel ajn malbone li traktis ŝin. Li klopodas per kelkaj atentaĵoj pacigi la junulinon Hovelson, kaj tiam varbi ŝin kiel sian komplicon. Kune ili venas dumnokte al la kelo, kaj iliaj kombinitaj fortoj sufiĉos levi la ŝtonon. Ĝis nun mi povas sekvi iliajn agadojn kvazaŭ mi efektive vidis ilin.

         “Sed por du homoj, unu el ili virino, devis esti malfacile levi tian ŝtonon. Ne estis tiel facila afero por solidkorpa Suseksa policano kaj mi. Kion ili farus por sin helpi? eble tion, kion mi mem farus. Mi leviĝis kaj zorgeme ekzamenis ĉiujn ŝtipojn, disĵetitajn sur la planko. Preskaŭ tuj mi trovis tion kion mi atendis. Unu ŝtipo, ĉirkaŭ unu metron longa havis notindan noĉon ĉe unu fino, kaj kelkaj aliaj premrompiĝis ĉe flankoj kvazaŭ kunpremitaj per iu konsiderinda pezo. Evidente kiam ili tiris la ŝtonon supren, ili puŝis la ŝtipojn en la fendon ĝis fine la aperto estis sufiĉe granda ke oni povis trarampi. Oni tenis ĝin malfermata per ŝtipo prenita laŭlonge, kiu eble igus noĉon ĉe la pli malalta fino, ĉar la tuta pezo de la ŝtono premis ĝin suben sur la rando de la alia slabo. Ĝis nun mi ankoraŭ pravas.

         “Kaj nun kiel mi devis procedi por rekonstrui ĉi tiun meznoktan dramon? Evidente, nur unu homo povis eniri la kavon, kaj tiu estis Bruntono. La junulino devis atendi supre. Tiam Bruntono malŝlosis la keston, transdonis la enhavaĵon supozeble — ĉar oni ne trovis ĝin — kaj tiam — kaj tiam kio okazis?

         “Kia subbrulanta fajro de venĝo subite ekflamiĝis en la animo de ĉi tiu pasia Keltulino, kiam ŝi konstatis ke ŝi havas povon super la viro kiu mistraktis ŝin — mistraktis ŝin, eble pli ol oni suspektas? Ĉu estis la sorto ke la ŝtipo glitis kaj ke la ŝtono forfermis Bruntonon en tiu, kiu iĝis lia tombo? Ĉu ŝi nur kulpas pri silento pri lia sorto? Aŭ ĉu iu subita frapo per ŝia mano forfrapis la subtenon kaj igis la slabon fali? Kiaokaze, mi ŝajnis vidi tiun virinan formon ankoraŭ kroĉanta ŝian trezoron kaj freneze suprenkuranta la serpentan ŝtuparon kaj aŭdanta la dampatajn ŝirkriojn kaj la marteladon de la frenezaj manoj kontraŭ la ŝtonan slabon, kiu sufoke mortigis ŝian malfidelan aminton.

         “Jen la sekreto de ŝia pala vizaĝo, ŝiaj agititaj nervoj, ŝiaj sonoradoj de histeria ridado la sekvantan matenon. Sed kia estis la enhavaĵo de la kesto? Kie ŝi ĝin metis? Kompreneble, devis esti la malnovaj metalaĵoj kaj ŝtonetoj, kiujn mia kliento eltiris el la lageto. Ŝi jam forĵetis ilin tien je la unua oportuno por forigi la lastan spuron de sia krimo.

         “Dum dudek minutoj mi sidis senmove, elpensante la aferon. Musgravo ankoraŭ staris kun palega vizaĝo, svingante la lanternon kaj strebe rigardante en la kavon.

         “‘Jen estas moneroj de Reĝo Karlo I,’ diris li, montrante la malmultajn, kiujn enhavis la kesto; ‘vi pravas pri la dato de la rito.’

         “‘Ni trovos iun alian de Karlo I,’ mi kriis, dum la ebla signifo de la unuaj demandoj de la rito subite trafis min. ‘Mi vidu la enhavaĵojn de la sako eltirita el la lageto.’

         “Ni supreniris al lia studejo kaj li kuŝigis la aĵojn antaŭ mi. Mi povis kompreni kial li opinias tiajn kiel nur gravetaj, kiam mi rigardis, ĉar la metalaĵoj estis preskaŭ nigraj kaj la ŝtonoj malbrilaj. Mi frotis unu el la ŝtonoj per maniko, tamen, kaj ĝi ekbrilis poste kiel fajrero en la malluma kavo de la mano. La metalaĵo formis duoblan ringon, sed oni tordis ĝin de la originala formo.

         “‘Vi memoru,’ mi diris, ‘ ke la rojalistoj progresis en Anglio eĉ post la morto de la reĝo, kaj ke kiam ili finfine fuĝis, ili eble postlasis multe da iliaj plej valoraj havaĵoj enterigitaj post ili, intencante reveni por tiujn dum pli paca tempo.’

         “‘Mia praulo, Ralfo Musgravo, estis eminenta kavaliro kaj la ĉefhelpanto de Karlo II dum liaj vagadoj.’ diris mia amiko.

         “Ha, jes ja!’ mi respondis. ‘Nu, mi opinias ke tio devas doni al ni la lastan ĉeneron, kiu mankas. Mi devos gratuli vin ke vi ekposedas, kvankam per tragika maniero, relikvon de granda valoro, sed de eĉ pli granda graveco kiel historia kuriozaĵo.’

         “‘Kio estas tio, do?’ li mirege anhalis.

         “‘Ĝi estas neniu alia ol la antikva krono de la reĝoj de Anglio.’

         “‘La krono!’

         “‘Precize. Konsideru la vortojn de la rito. Kion ĝi tekstas? “Kies estis ĝi?” “La foririnto.” Tio estas post la ekzekucio de Karlo. Tiam, “Kiu posedos?” “La venonto.” tiu estis Karlo II, kies alvenon oni jam antaŭvidis. Mi opinias ke povas ne dubi ke ĉi tiu frakasita kaj misformita krono iam encirkligis la kapojn de la reĝaj Stuartoj.’

         “‘Kaj kiel ĝi venis en la lageto?’

         “Ha, al tiu demando oni povos respondi nur post iom da tempo.’ Kaj mi skizis al li la tutan ĉenon de konjektado kaj pruvado kiun mi konstruis. Krepuskis kaj la luno hele brilis en la ĉielo antaŭ ol mi finis la rakonton.

         “Kaj kial do la kronon oni ne redonis al Karlo?’ demandis Musgravo puŝante la relikvon en la tolan sakon.

         “Ha, vi atingas la kernon pri la unusola punkto, kiun ni eble ne povos klarigi. Probable la Musgravo kiu konis la sekreton mortis intertempe kaj per iu preteratento postlasis ĉi tiun gvidilon al sia posteulo sen klarigo. De tiu tago ĝis la hodiaŭa oni transdonis ĝin de patro al filo ĝis fine ĝi venis en la atingon de la viro kiu elŝiris la sekreton kaj perdis sian vivon en la risko.’

         “Kaj tio estas la historio de la Musgrava rito, Vatsono. La krono estas ĉe Hurlstono — kvankam estis iom da leĝa ĝeno kaj estis konsiderinda sumo pagenda antaŭ ol oni permesis ke ĝi konserviĝu tie. Pri la virino oni aŭdis nenion, kaj supozeble ŝi forlasis Anglion kaj forportis sin kaj la memoron de sia krimo al iu lando preter la maro.”(5)


Notoj:

Notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso), William S. Baring-Gould.

(1)          “Boksistaj kartoĉoj” (Angle, Boxer Cartridges) La nomo “Boxer” estis uzita en Anglio kiel komuna nomo por iu ajn centra-pafita kartoĉo, speco de municio perfektigita de Kolonelo Boxer, RA, en 1867.

(2)          Café noir (Esperante, nigra kafo) — kafo sen aŭ lakto aŭ kremo.

(3)          “La sesa de la unua.” — Kiam la rakonton oni eldonis en la “Strand Magazine”, la rito enhavis nur sep koplojn. Koplon “Kiu monato?” “La sesa de la unua.” oni forigis, sed kiam la rakonton oni inkludis en la “Newnes” volumo de la Memoir en 1894, la oka estis aldonita. Iel la forigita tempospuro, deviga por la solvo, revenis en la riton. Ĉiu sekvanta brita eldono de la rakonto enhavas ĉi tiun koplon sed ne la usonaj eldonoj.

(4)          “Pro la konfido.” (Angle, “For the sake of the trust.”) la adapto de “Murdo en la katedralo” de la forpasinta T. S. Eliot enhavas tiujn vortojn. Tio igis iujn komentantojn spekulacii ke Eliot kaj Doyle uzis komunan fonton. Sed Eliot mem klarigis la aferon en letero al s-ro Nathan L. Bengis: “Mia uzo de la Musgrava rito estis intenca kaj tute konscia.” (Times Literary Supplement (Tempo-literatura suplemento), Londono, 25 septembro 1951).

(5)          Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis “la Musgrava rito”n numero 11.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.