El la sveda tradukis Oscar Frode
Ekster la urbopordego de Betlehem postenis roma soldato. Li surhavis kirason kaj kaskon, portis æe la flanko mallongan glavon kaj tenis en la mano longan lancon. La tutan tagon li staris preskaı senmove, tiel ke oni vere povus kredi, ke li estas viro el fero. La urbanoj el- kaj eniris tra la pordego, almozuloj sidiøis en la ombro sub la pordarka¼o, fruktvendistoj kaj vinvendistoj demetis teren siajn korbojn kaj barelojn apud la soldato sed li eæ ne alturnis la kapon por ilin rigardi.
Tute ne estas inde rigardi tion, li şajne diris al si. Æu min koncernas vi, kiuj laboras kaj negocas kaj preterpasas kun kruæoj kun oleo aı ledaj vinsakoj? Montru al mi militistraron, kiu sin preparas por ataki malamikon! Montru al mi la tumulton kaj ardan batalon, kiam rajdistaro sin ¼etas sur aron da infanterianoj! Montru al mi la bravulojn, kiuj rapidegas antaıen kun ştupetaroj por surgrimpi la murojn de sieøita urbo! Nenio krom la milito povas øojigi miajn okulojn. Mi sopiras vidi la aglojn de Romo brilantaj en la aero, mi sopiras la sonegadon de la kupraj trumpetoj, la brilantajn armilojn kaj la ruøan elşpruciøon de la sango.
Tuj ekster la urbopordego komenciøis bela kampo, tute kovrita de lilioj. La soldato æiutage staris kun li rigardo direktita øuste al æi tiu kampo, sed li eæ ne momenton admiris la eksterordinaran belecon de la floroj. Kelkfoje li rimarkis, ke la preterpasantoj haltas por øui la belecon de la lilioj, kaj tiam li ekmiris pro tio, ke ili interrompas sian iron por rigardi ion tiom malgravan. “Tiuj æi homoj ne scias, kio estas bela,” li pensis.
Kaj tion pensante, li ne vidis plu antaı siaj okuloj la verdajn kampojn nek la olivarbajn montetojn æirkaı Betlehem, sed li reve foriøis al ardega dezerto en la sunbrila Libio. Li vidis legion da soldatoj marşantaj antaıen en longa, rekta linio sur la flava sablo, sen postsigno de paşo. Nenie estis şirmo kontraı la sunradioj, nenie freşiga fonto, nenie vidiøis limo de l’ dezer marşado. Li vidis la soldatojn senfortigitajn pro malsato kaj soifo, irantajn antaıen per paşoj şanceliøaj. Li vidis kiel falis unu post la alia, terenbatita de la arda sunbrilego. Sed spite de tio la trupo persiste antaıeniris senhezite, sen iu ajn penso pri ribelo kontraı La militestro kaj reiro. “Jen kio estas bela!” pensis la soldato. “Jen kio indas rigardon de bravulo!”
Dum kiam, tagon post tago, la soldato gardestaris sur la sama loko, li havis la plej bonan okazon rigardi la belajn infanojn ludantajn æirkaı li. Sed same malmulte li atentis la infanojn kiom la florojn. Li ne komprenis, kial valorus ilin rigardi. “Kiel oni povus øoji pri tio?” li pensis vidante, ke homoj ridetas dum ili rigardas la ludojn de l’ infanoj. “Estas strange, ke iu povas øoji pri nenio.”
Iutage, kiam laı kutimo la soldato staris garde antaı la urbapordego, li ekvidis malgrandan knabeton, proksimume trijaran, kiu eliris sur la herbejon por ludi. Estis malriæa infano vestita per şafofelo, kiu ludis tute sola. La soldato atente rigardadis la novalveninton sed li mem preskaı ne rimarkis tion. Antaı æio kaptis lian atenton la fakto, ke la etulo trakuras La kampon tiel facile, ke li şajnas şvebi sur la pintoj de la herboj. Sed pli poste, kiam li komencis atente observi liajn ludojn, li eæ pli miris. “Je mia glavo,” li fine diris, “tiu æi infano ne ludas kiel la aliaj! Pri kio li do okupiøas?”
La infano ludis je distanco de nur kelkaj paşoj de la soldato, tiel ke li povis observi, kion li faras. Li vidis, kiel li etendas la manon por kapti abelon, kiu sidas sur florrando kaj estas tiom sxargxita je stamena faruno, ke gxi povas apenaux forflugi. Li ekvidis je sia granda miro, ke la abelo lasas sin kapti, nek penante tion eviti nek uzante sian pikilon. Sed apenaux la etulo ekkaptis la abelon per siaj fingroj, li forkuris kun gxi al fendo en la urbmuro, kie logxadis areto de abeloj, kaj gxin demetis antaux tiu fendo. Kaj helpinte tiamaniere al unu abelo, li forkuris por helpi alian. La tutan tagon la soldato vidis lin kapti abelojn por ilin porti al ilia hejmo. “Tiu knabeto estas vere plistulta ol iu ajn alia, kiun mi observis antauxe,” pensis la soldato. “Kiel li povasekhavi la ideon provi helpi æi tiujn abelojn, kiuj ja povas helpi sin mem tute bone sen li, kaj krome povus eæ piki lin per siaj pikiloj? Kia homo li fariøos, se li vivos?” La etulo tagon post tago revenadis por ludi sur la herbejo, kaj la soldato ne povis ni miri pri li kaj liaj ludoj. “Estas vere strange,” li pensis, “mi jam staras garde æe tiu æi pordego de posttri jaroj, kaj escepte de tiu infano mi øis nun vidis nenion, kio povis okupi miajn pensojn.” Sed la soldato neniel øojis pri la infano. Male la etulo memorigis al li teruran antaıdiron de malnovatempa juda aıguristo. Tiu nome antaıdiris, ke epoko de paco iam komenciøos sur la tero. Dum miljara epoko oni elverşos neniun sangon, nek militos, sed la homoj amos sin reciproke kiel fratoj. Kiam la soldato pripensis, ke io tiom terura povus efektiviøi, frostotremo trakurislian korpon, kaj li firmeekpremis sian lancon, kvazaı li seræus apogilon. Kaj nun, ju pli la soldato rimarkis la etulon kaj liajn ludojn, des pli ofte li pensis pri la regno de la miljara paco. Certe li ja ne timis, ke øi jam povus esti veninta, sed li ne şatis esti devigata pensi pri io tiom terura. Iutage, kiam la etulo ludisinter la floroj sur la bela kampo, frape ekpluvegis al la nuboj. Kiam li rimarkis kiom grandaj kaj pezaj estas la gutoj, kiu frapegas la delikatajn liliojn, li şajnis maltrankviliøi pro siaj belaj amikoj. Li forrapidis al la plej granda kaj bela el ili, li kurbigis teren la rigidan tigon, kiu portis la florojn, tiel ke la pluvgutoj trafis la sub plankon de la kalikoj. Kaj aginte tiamaniere æe unu kreska¼o, li tuj forkuris al alia, sammaniere kurbigante øiantigon, tiel ke la kalikoj turniøis teren. Kaj poste al tria kaj kvara, øis kiam æiuj floroj de la herbejo estis şirmitaj kontraı la forta pulvo. La soldato ridetis en si, vidante la laboron de la knabo. “Mi timas, ke la lilioj ne estos al li tre dankemaj pro tio,” li diris. “Sendube æiu tigo estas rompita. Tute ne konvenastiamaniere kurbigi tiujn rigidajn kreska¼ojn.”
Sed kiam fine æesis la pluvego, la soldato vidis, ke la knabetorapidegis al la lilioj por ilin rektigi. Kaj je lia nepreskribebla miro la infano ree rektigis larigidajn tigojn sen iu ajnmalfacileco. Montriøis ke neniu el ili estas rompita aı defektita. Li rapidis de floro al flor, kaj æiuj savitaj lilioj baldaı plene brilegis sur la herbejo.
Kiam la soldato vidis tion, lin ekregis stranga kolero. “Vidu, kia infano!” li pensis. “Estas nekredeble, ke li povas entrepreni ion tiel malsaøan. Kia viro fariøos el tiu knabeto, kiu eæ ne povas toleri la vidon de ruiniøinta lilio? Kio okazus, se tia ulo fariøussoldato? Kion li farus, se oni ordonus alli ekbruligi domon, plenplenan je virinoj kaj infanoj, aı pereigi şipon naøantan sur la akvo kun sia tuta şipanaro?”
Ree li ekmemoris pri la malnova profeta¼o, kaj li ektimis, ke vere estus alvenita latempo de øia efektiviøo. “Æar jen naskiøis infano kiel tiu,” li pensis, “eble estas tute proksime tiu terura tempo. Jam nun paco regas super la tuta mondo, kaj la tago de l’ milito certe neniam plu aperos. De post nun æiuj homoj havos la temperamenton de tiu infano. Ili timos difekti unu la alian, ili eæ ne havos kroon preigi abelon aı floron. Neniaj heroa¼oj estos eblaj, neniaj glorriæaj venkoj estos gajneblaj, kaj nenia glora trimfanto supreniros Kapitolon. Ne ekzistas plu al bravulo io ajn sopirinda.
Kaj la militisto, kiu æiam esperis baldaı partopreni novajn militojn kaj sopiris akiri per heroa¼o potencon kaj riæecon, sentis sin tiom kolera kontraı la malgranda trijarulo, ke la porksiman forjon, kiam tiu preterkuris, li etendis post li minace la lancon.
Alian tagon, tamen, nek abelojn ne liliojn la etulo pensis helpi, sed li entreprenis ion, kio şajnis al la militisto eæ pli senutila kaj sendanka.
Estis terure varma tago, kaj la sunradioj, kiuj trafis la kaskon kaj la kirason de la soldato, ilin tiom varmigis, ke şajnis al li kvazaı li surhavus veston el fajro. Al la preterpasantoj ja şajnis, kvazaı li suferus terure pro la vormo. Liaj okuloj elstaris sangoplenaj el la kapo, kaj la haıto de liaj lipoj sulketiøis, sed la soldato, kiu kutimiøis elporti la brulantan varmegon de la afrikaj dezertoj, opiniis, ke tio estas bagatelo, kaj tute ne ekpensis forlasi sian kutiaman postenon. Male plaæis al li montri al la preterpasantoj, ke li estas tiel forta kaj persistema, ke li ne bezonas şirmi sin kontraı la suno.
Dum li lasis sin per tia sintenado preskaı friti vivantan, la knabeto, kiu kutimis ludi sur la kampo, subite alpaşis al li. Li ja bone sciis, ke la legiano ne estas unu el liaj amikoj kaj li kutime estis tre singarda ke li ne tro alproksimiøu al la lanco, sed nun li tute alkuris al li, rigardis lin longe kaj zorge, poste li forkuris rapide laı la vojo. Post momento, kiam li revenis, li tenis ambaı manojn kave kunigitaj kiel pelveto, alportante tiamaniere kelkajn gutojn da akvo.
“Æu efektive æi tiu infano ekhavis la malsaøan ideon, alporti al mi akvon?” pensis la soldato. “Vere mankas la saøo al li. Æu roma legiano ne povus elporti iom da varmego? Kial necesas, ke tiu etulo æirkaıkuru, helpante al tiuj kiuj tute ne bezonas helpon. Mi ne deziras lian kompatemon. Mi deziras, ke li kaj æiuj liaj similuloj forestu el la mondo.”
La etulo alpaşis tre malrapide. Li firme kunpremis siajn fingrojn, por ke la akvo ne eliøu. Dum kiam li alproksimiøis al la soldato, li fikse kaj maltrankvile rigardadis la nemulton da akvo kiun li kunportis; do li ne vidis, ke la soldato staras kun severe sulkigita frunto kaj rifuzemaj rigardoj. Fine li haltis tuj antaı la legiano invitante lin trinki.
Dum la aliro liaj pezaj, blondaj bukloj pli kaj pli malsuprenfalis, kovrante liajn frunton kaj okulojn. Li multfoje skuis la kapon por forigi la harojn, tiel ke li povu suprenrigardi. Kiam fine hi sukcesis fari tion kaj ekvidis la malmildan esprimon en la vizaøo de l’ soldato, li tamen ne ektimiøis, sed restis, kaj kun æarma rideto li invitis lin trinki el la akvo de li alportita. Sed la soldato tute ne emis akcepti bonfaron de tiu æi infano, kiun li rigardis kiel sian malamikon. Li tute ne rigardis malsupren en lian belan vizaøon, sed staris rigida kaj senmova, ne montrante eæ per mieno, ke li komprenas, kion volas fari al li la infano.
Sed la etulo ankaı ne povis kompreni, ke la alia volas lin malakcepti. Li æiam ridetadis same fideme, leviøis sur la pintoj de l’ piedfingroj kaj levis kiel eble plej supren la manojn, por ke la altkreska soldato povu atingi la akvon pli facile.
La legiano siaflanke sentis sin tiom ofendita pro tio ke infano volas helpi al li, ke li ekprenis la lancon por forkurigi la etulon.
Sed nun okazis, ke øuste en tiu momento varmego kaj sunbrilo tiel forte verşiøis sur la soldaton, ke li ekvidis ruøajn flamojn lumantajn antaı la okuloj, kaj li ekzentis, kvazaı fandiøus la cerbo en lia kapo. Li ektimis, ke la suno lin mortigos, se en tiu sama momento li ne trovas ian malakrigon.
Kaj tute konsternita pro la danøero, en kiu li şvebis, li ¼etis teren la lancon, prenis per ambaı manoj la infanon, suprenlevis øin kaj elsorbegis la akvon, kiun øi tenis en la manoj.
Sendube nur kelke da gutoj li gustumis tiamaniere, sed tio plene sufiæis. Tuj post kiam li gustumis la akvon, dolæa malvarmeto trakuris lian korpon, kaj li ne plu sentis la brulon kaj pezon de l’ kasko kaj kiraso. La sunradioj perdis sian mortigan forton. Liaj sekaj lipoj ree moliøis, kaj la ruøaj flamoj ne plu dancis antaı liaj okuloj.
Antaı ol li havis tempon rimarki æion æi, li jam estis remetinta la infanon, kiu rekuris al sia ludado sur la herbejo. Nun li diris al si mem tute mirigita: “Kian akvon donis al mi tiu infano? Estis agrabla trinka¼o. Efektive mi devas montri al li mian dankemon.”
Sed æar li malamis la etulon, li baldaı forpelis tiujn pensojn. “Estas ja nura infano,” li pensis, “li ne scias, kial li agas tiel aı tiel. Li nur ludas la ludon, kiu plej bone plaæas al li. Æu li do ricevas dankon de la abeloj aı la lilioj. Pro tiu etulo mi tute ne bezonas maltrankviliøi. Li eæ ne scias, ke li helpis al mi.”
Kelke de momentoj poste li sentis, se eble, eæ pli grandan koleron kontraı la infano, kiam li vidis la estron de la romaj soldatoj, kiu troviøis garnizone en Betlehem, eliri tra la pordego. “Jen,” li pensis, “al kia danøero mi elmetiøis pro la faro de l’ etulo! Se Voltigius estus preterpasinta nur momenton pli frue, li estus vidinta min kun infano en la brakoj.”
La estro dumtempe alpaşis rekte al la soldato kaj demandis lin, æu ili povas interparoli sen atestantoj. Li volas sciigi al li sekreton. “Se ni foriras dek paşojn de la pordego,” respondis la soldato, “neniu povos nin aıdi.”
“Vi scias,” diris la estro, “ke reøo Herodo multfoje penis kapti infanon, kiu vivas æi tie en Betlehem. Liaj antaıdiristoj kaj pastroj diris al li, ke tiu infano okupos lian tronon, kaj krom tio ili antaıdiris, ke la nova reøo enkondukos miljaran regnon de paco kaj sankteco. Vi do komprenas, ke Herodo deziras pereigi lin.”
“Jes, mi komprenas,” diris la soldato kun fervoro, “sed tio ja devas estis la plej facila afero de l’ mondo.”
“Estus sendube tre facila afero,” diris la estro, “se la reøo nur scius, kiu el æiuj infanoj en Betlehem estas la aludita.”
La frunto de l’ soldato profunde sulkiøis. “Estas domaøe, ke liaj antaıdiristoj ne povas sciigi lin pri tio.”
“Sed nun Herodo elpensis ruzon, per kiu li opinias povi pereigi la junan princon de paco,” daırigis la estro. “Li promesas riæan donacon al æiu, kiu volas lin helpi.
“Kion ajn vi volas ordoni, Voltigius, mi plenumos eæ sen rekompenco aı donaco,” diris la soldato.
“Mi dankas al vi,” respondis la estro. “Nun aıskultu la planon de l’ reøo! Li intencas soleni la datrevenon de l’ naskiøo de sia plej juna filo per festeno, al kiu li invitos æiujn knabetojn en Betlehem, kiuj havas aøon de du øis tri jaroj, kune kun ilia patrinoj. Kaj æe tiu festeno——.”
Li æesis paroli kaj ridis vidante la esprimon de tedo, kiu trapasis la vizaøon de l’ soldato.
“Mia amiko,” li daırigis, “vi tute ne bezonas timi, ke Herodo intencos uzi nin kiel vartistojn. Nun alproksimigu vian orelon al mia buşo, kaj mi konfidos al vi liajn intencojn.”
La militestro longe parolis flustre kun la soldato, kaj kiam li sciigis al li æion, li diris:
“Estas ja tute nebezonate diri al vi, ke la plej granda diskreteco estas necesa, sen tiu ja malsukcesus la tuta entrepreno.”
“Vi scias, Voltigius, ke vi povas fidi je mi,” diris la soldato.
Kiam la æefo estis forinta kaj la militisto sola restis sur sia posteno, li æirkaırigardis por trovi la infanon. Øi æiam ludadis inter la floroj, kaj je sia surprizo li ekpensis, ke øi æirkaışvebas ilin same delikate kaj gracie kiel papilio.
Subite la militisto ekridis. “Vere,” li diris, “mi ne longe bezonas koleri pro tiu infano. Ankaı lin oni invitos al la feston de Herodo æi tiun vesperon.”
La soldato postenis la tutan tagon øis alvenis la vespero kaj estis tempo por fermi la urbopordegojn por la nokto.
Kiam tio estis farita, li iris tra mallarøaj, mallumaj stratetoj al belega palaco, kiun Herodo posedis en Betlehem.
Interne de l’ ega palaco troviøis granda, pavimita korto, æirkaıita de konstrua¼oj, laılonge de kiuj etendiøis nekovritaj galerioj, unu super la alia. Sur la plej supra de tiuj galerioj okazos laı ordono de l’ reøo la festeno por la betlehemaj infanoj.
Tiun galerion oni aliigis — ankaı laı la ordono klare esprimita de la reøo — tiel ke øi similis al kovrita aleo en belega florøardeno. Æe la plafono serpentumis vinberbranæoj, de kiuj malsuprenpendis belegaj beraroj, kaj laılonge de l’ muroj kaj kolonoj staris malgranda granatarboj kaj oranøarboj, kiujn abunde kovris maturiøintaj fruktoj. La plankon oni superşutis per deşiritaj rozpetaloj, kiuj kuşis dense kaj mole kiel tapişo, kaj laılonge de la balustrado, la plafono kornico, la tabloj kaj la malaltoj divanoj, æie vidiøis girlandoj el blankaj, brilantaj lilioj.
En tiu florøardeno troviøis jen tie æi jen tie grandaj marmoraj basenoj, kie ludadis en travidebla akvo fişoj, brilantaj kiel oro kaj arøento. Sur la arboj sidis multkoloraj birdoj el malproksimaj landoj, kaj en kaøo troviøis maljuna korvo, kiu senæese paroladis.
Kiam komenciøis la feston, infanoj kaj patrinoj procesie eniris la galerion. La infanojn oni ornamis tuj æe la eniro en la palacon per blankaj vestoj kun purpuraj randoj kaj per rozkronoj sur la nigraj bukloj de l’ kapoj. La virinoj alvenis imponaj en siaj ruøaj kaj bluaj vestoj, en siaj blankaj vualoj pendantoj de altaj, konusoj kapvestoj, ornamitaj per ormoneroj kaj æenoj. Kelkaj portis sian infanon alte lokita sur la şultro, aliaj kondukis sian filon æe la mano, kaj aliaj, kies infanoj estis retiremaj kaj timigitaj, portis ilin sur la brakoj.
La virinoj sidiøis sur la planko de la galerio. Tuj post kiam ili sidiøis, sklavoj alvenis, demetante antaı ili malaltajn tablojn, sur kiuj ili metis bongustegajn manøa¼ojn kaj trinka¼ojn kiel ja decas æe reøa festeno, kaj æiuj tiuj feliæaj patrinoj komencis manøi kaj trinki, ne forgesante pri tiu fiera, gracia digno, kiu estas la plej granda ornama¼o de la betlehemaj virinoj.
Laılonge de la galeria muro, tiel ke ilin preskaı kovris florgirlandoj kaj fruktşarøitaj arboj, oni starigis plene armitajn soldatojn laı duoblaj vicoj. Ili staris tute senmovaj, kvazaı ilin tute ne koncernus tio, kio okazis æirkaı ili. Tamen la virinoj ne povis ne ¼eti kelkfoje demandan rigardon al tiu aro de fervestituloj. “Pro kio oni bezonas tiujn?” ili diris flustre. “Æu Herodo opinias, ke ni ne scias kiamaniere konduti? Æu li kredas, ke tian aron da soldatoj li bezonas por nin gardi?”
Sed aliaj flustre respondis, ke æio estas laı reøa modo. Herodo mem neniam aranøas festenon, ne plenigante sian tutan domon per soldatoj. Honore al ili ja postenas la plene armitaj legianoj!
Dum la unuaj momentoj de l’ festo la malgranduloj estis ankoraı timemaj kaj hezitaj, kaj restis sen movo apud siaj patrinoj. Sed baldaı ili ekmoviøis por preni la delikata¼ojn, per kiuj regalis ilin Herodo.
Vere soræan lando kreis la reøo al siaj etaj gastoj. Tramigrante la galerion, ili trovis abelujojn, kies mielon ili povis rabi sen kontraıstaro de eæ unu pikema abelo. Ili trovis arbojn, kiuj riverence mallevis al ili siajn branæojn şarøitajn je fruktoj. Ili trovis en angulo soræistojn, kiuj tuj subite soræe plenigis al ili la poşojn per ludiloj kaj en alia angulo de la galerio dresiston, kiu montris al ili paron da tigroj, tiom malsovaøaj, ke ili povis rajdi sur ilia dorso.
Sed en tiu æi paradizo kun æiuj øiaj plezuroj tamen plej fortege altiris la atento de l’ etuloj la longa vico da soldatoj starantoj senmove laılonge de unu flanko de l’ galerio. Iliajn rigardojn altiris la brilantaj kaskoj, la severaj, fieraj vizaøoj, la mallongaj glavoj, enşovitaj en riæornamitaj ingoj.
Æiam interludante kaj senbride petolante, tamen ili senæese pensadis pri la soldatoj. Ankoraı ili tenis sin sufiæe malproksime de tiuj, sed la infanoj sopire atendis, ke ili povu sufiæe alproksimiøi al la soldatoj por vidi, æu tiuj vivas kaj povas efektive moviøi.
La ludo kaj la festhumoro æiam plivigliøis, sed la soldatoj staradis senmovaj. Şajnis al la etuloj nekredeble, ke homoj povas stari tiom proksime al tiuj vinberoj kaj æiuj tiuj bongusta¼oj, ne etendante manon por ilin preni.
Fine unu el la etuloj ne povus plu majstri sian scivolemon. Malrapide kaj æiam preta al rapida forkuro li alproksimiøis al unu el la fervestituloj, kaj æar la soldato æiam staris senmove, li alpaşis
8 pli kaj pli. Fine li estis tiel proksime al li, ke li povis per la fingroj ekpalpi liajn sandalrimenojn kaj krurşirmilojn.
Tiam, kvazaı tio estus terura krimo, æiuj tiuj ferhomoj samtempe ekmoviøis. Kun nepriskribebla furiozo ili ¼etis sin sur la infanojn, kaptante ilin. Unuj svingis ilin super siaj kapoj kiel ¼etarmilon kaj ¼etegis ilin inter lampoj kaj girlandoj trans la balustradon de la galerio, por ke ili morte frakasiøu kontraı la marmora pavimo de la korto. Aliaj eltiris la glavon kaj traboris la korojn de la infanoj, aliaj frakasis iliajn kapojn kontraı la muro antaı ol ¼etegi ilin malsupren sur la noktmalhelan korton.
Dum la unua momento post la atako regis nur profunda silento. La malgrandaj korpoj ankoraı şvebis en la aero, la virinoj ştoniøis pro terurego. Sed subite æiuj tiuj æi malfeliæulinoj vekiøis por klare kompreni kio okazis, kaj kun unuanima, terura kriego ili kuregis kontraı la soldatojn.
Ankoraı estis sur la galerio infonoj, kiuj ne estis kaptitoj æe la unua atako. La soldatoj pelis ilin, kaj iliaj patrinoj ¼etis sin malsupren antaı ili, ekkaptante per nuraj manoj la nudajn glavojn por forturni la mortigan pikon, Kelkaj virinoj, kies infanoj jam mortis, ¼etis sin sur la soldatojn kaptante
ilin je la gorøo kaj penante venøi siajn etulojn per la sufokigo de iliaj mortigintoj.
Dum tiu æi sovaøa konfuzo, kiam teruraj krioj akre penetris tra la tuta palaco kaj okazis la plej teruraj perforta¼oj, la soldato, kiu kutime gardestaris æe la urbopordego, staris tute senmove æe la komenco de la ştuparo, kiu kondukis malsupren de la øardeno. Li ne partoprenis la batalon kaj la mortigadon; nur kontraı la virinoj, kiuj sukcesis kapti siajn infanojn kaj provis forkuri kun ili laı la ştuparo, li levis la glavon, sed la nura ekvido de la minaca kaj senkompata soldato, estis tiom timiga, ke la forkurantino pli volonte ¼etis sin malsupren de la balustrado aı returnis sin en la bataltumulton, ol elmetis sin al la danøero, preterpasi lin perforte.
“Voltigius vere agis saøe, donante al mi tiun æi postenon,” pensis la soldato. “Jena senpripensa soldato estus sendube forlasinta sian postenon por partopreni la batalon. Se mi permesus, ke tio forlogu min, almenaı deko de infanoj estus jam forkurintaj.”
Kiam li pensis pri tio, lian atento altiris juna virino, kiu jam kaptis sian infanon kaj nun per rapida rifuøo kuregis rekte al li. Neniu el la legianoj, kiujn şi jam preterpasis kuregante, povis bari al şi la vojon, æar ilin okupis plene la batalo kun la aliaj virinoj, kaj pro tio şi jam atingis la finon de la galerio.
“Jen unu, kiu volas sin savi,” pensis la soldato. “Nek şi, nek la infano vundiøis. Se nun mi ne starus tie æi——.”
La virino alprkosimiøis tiom rapidege, kvazaı şi flugus, kaj li ne havis tempon por tute klare vidi şian vizaøon, nek tiun de l’ infano. Li nur etendis la glavon, kaj kun la infano æe la brusto şi kuregis kontraı øin. Li atendis, ke la sekvantan sekundon şi kaj la infano falos teren, trapikitaj.
Sed øuste tiam la soldato aıdis furiozan zumadon super sia kapo, kaj tuj poste li sentis teruran doloron en unu okulo. Øi estis tiom pika kaj doloriga, ke li svenetis, konfuziøis, kaj la glavo falis el lia mano sur la plankon.
Li levis la manon al la okulo, kaptis abelon kaj komprenis, ke tio, kio kaızis al li la teruran doloron, estis nur la piko de la pikilo de l’ malgranda besto. Li fulmrapide kliniøis kaj kaptis la glavon, esperante ke ankoraı ne estas tro malfrue haltigi la forkurintojn.
Sed la eta abelo bonege plenumis sian verkon. Dum la mallonga tempo, por kiu øi blindigis la soldaton, la juna patrino jam preterrapidis lin kaj malsupreniris la ştuparon, kaj kvankam li postkuris şin kiel eble plej rapide, li ne povis şin retrovi. Şi jam malaperis, kaj en la tuta granda palaco neniu povis şin trovi.
*
La sekvantan matenon la soldato gardestaris kune kun kelkaj kamaradoj tuj interne de l’ urbopordego. Estis sufiæe frue, kaj la pezaj pordegoj ¼us estis malfermitaj. Şajnis, tamen, kvazaı neniu atendus ilian malfermon æi tiun matenon, æar neniuj aroj da kamplaboristoj eliris amase kiel kutime aliajn matenojn. Æiuj loøantoj de Betlehem estis tiom timigitaj pro la sangoverşo de l’ nokto, ke neniu kuraøis forlasi sian hejmon.
“Je mia glavo,” diris la soldato, esplore rigardante laılonge de l’ mallarøa strato, kiu kondukis al la pordego, “mi kredas, ke Voltigius decidis malsaøe. Pli bone estus, se oni prokrastus la malfermon de l’ pordegoj kaj traseræus æiun domon de l’ urbo, øis kiam oni trovis la knabon, kiu sukcesis forkuri de l’ festeno. Voltigius nepre kalkulas je tio, ke la gepatroj de l’ knabo klopodos forigi lin de tie æi, tuj æiam ili ekscios, ke la pordegoj estas malfermitaj, kaj li esperas ke mi povos kapti lin øuste æi tie æe la pordego. Sed mi timas, ke tio ne estas saøa kalkulo. Kiel facile oni ja povas sukcesi kaşe forigi infanon!”
Kaj li demandis al si, æu ili eble povos kaşi la infanon en fruktkorbo de azeno aı en grandega olekruæo aı inter la grenpakegojn de karavano.
Dum kiam li atendis, ke oni povos trompi lin tiamaniere, li ekvidis viron kaj virinon, kiuj, irante rapide laılonge de l’ strato, æiam alproksimiøis al la pordego. Ili iris rapide, æiumomente timeme rigardante post si, kvazaı ili forkurus por eviti iun danøeron. La viro tenis en la mano hakilon, kaj li firme premtenis øin, kvazaı li decidus perforte haki al si vojon, se iu barus al li la antaıeniron.
Sed la soldato ne tiom atentis la viron kiel la virinon. Li pripensis, ke şi estas same altkreska kiel la juna patrino, kiu forsavis sin de la pasintan vesperon. Li ankaı observis, ke şi portas la jupon surkape ¼etita. “Eble şi portas øin tiel,” li pensis, “por kaşi, ke şi tenas infanon surbrake.”
Ju pli ili alproksimiøis, des pli klare la soldato vidis la infanon, kiun la virino portis surbrake, sin premsignantan sub la supren¼etita jupo. “Mi estas certa, ke estas øuste şi, kiu sin savis hieraı,” li pensis. “Mi ne havis la tempon, vidi şian vizaøon, sed mi rekonas la altan staturon. Kaj jen şi venas kun la infano sur la brako, eæ ne pensante øin kaşi. Mi certe ne kuraøis esperi pri tia bonşanco.”
La viro kaj la virino æiam rapide alproksimiøis, øis kiam ili atingis la urbopordegon. Ili şajne ne atendis, ke ili estos haltigitaj æi tie, kaj ili timigite ekskuiøis, kiam la soldato etendis sian lancon antaı ili, barante al ili la vojon.
“Kial vi rifuzas al ni eliri sur la kampon al nia laboro?” demandis la viro.
“Vi tuj ricevos la permeson,” diris la soldato, “nur mi devas unue vidi, kion kaşas via edzino subveste.”
“Tio tute ne estas vidinda,” diris la viro. “Estas nur pano kaj vino, per kio ni nutros nin dum la tago.”
“Eble vi diras la veron,” diris la soldato, “sed se tiel estas, kial şi sin forturnas, kial şi ne permesas al mi libervole vidi kion şi portas?”
“Mi ne volas, ke vi vidu øin,” diris la viro, “Kaj mi konsilas al vi lasi nin preterpasi.”
Sammomente la viro levis la hakilon, sed la virino metis la manon sur lian brakon.
“Ne komencu batalon!” şi petis. “Mi provos ion alian. Mi permesos al li vidi, kion mi portas, kaj mi estas certa, ke li ne faros malbonon al øi.”
Kaj kun fiera, konfidiga rideto şi turnis sin al la soldato, for¼etante flika¼on de sia vesta¼o.
Sammomente la soldato retiriøis mallevante la okulojn kvazaı blindigita de forta brilo. Tio, kion kaşis la virino subveste, eligis blankan brilegon tiom blindigan, ke unue li ne sciis, kion li vidis.
“Mi kredis, ke vi portas infanon sur la brako,” li diris.
“Vi vidas, kion mi portas,’ respondis la virino.
Nur tiam la soldato vidis, ke tio blindiga kaj lumanta estis nur fasko da blankaj lilioj, samspecaj je tiuj, kiuj kreskis sur la kampo. Sed ilia brilo estis multe pli forta kaj lumanta. Li preskaı ne povis elteni ilian brilon.
Li enigis sian manon inter la florojn. Li ne povis liberiøi de la penso, ke la virino nepre portas infanon, sed li sentis nur la malvarmetajn petalojn.
Li spertis maldolæan seniluziøon, kaj en sia kolero li volante estus arestinta kaj la viron kaj la virinon, sed li komprenis, ke li povos doni nenian pretekston por tia ago.
Kiam la virino vidis lian embarason, şi diris: “Æu vi nun permesas al ni eliri?”
La soldato silente fortiris la lancon, kiun li tenis antaı la pordego malferma¼o, kaj flankeniris.
Sed la virino ree kovris la florojn per sia vesto, samtempe kun dolæa rideto rigardante tion, kion şi portis sur la brako. “Mi sciis, ke vi ne povos fari malbonon al øi, se vi øin nur vidas,” şi diris al la soldato.
Poste ili rapidis for, sed la soldato ilin sekvis per la rigardo øis kiam ili malaperis el la vido.
Kaj kiam li sevkis ilin tiel per la rigardo, denove şajnis al li certe, ke şi ne portas surbrake faskon da lilioj sed veran, vivantan infanon.
Kiam li ankoraı observadis la du gemigrantojn, li aıdis laıtajn vokojn el la strato. Estis Voltigius kaj kelkaj el liaj viroj, kiuj alkuris.
“Retenu ilin!” ili kriegis. “Fermu la pordegon! Ne permesu ke ili foriru!”
Kaj kiam ili jam atingis la soldaton, ili rakontis, ke ili nun trovis la postsignojn de la forkurinta knabeto. Ili ¼us seræis lin en lia hejmo, sed tiam li jam forkuris denove. Ili vidis liajn gepatrojn forkurantajn kun li. La patro estis forta, grizbarbulo, portanta hakilon, la patrino altkreska virino, kiu kaşas la infanon sub la supren¼etita vesta¼o.
En la sama momento, kiam Voltigius rakontis æi tion, bedueno enrajdis tra la pordego sur bonega æevalo. La soldato senvorte kuregis al la rajdanto. Li perforte tiregis lin de sur la æevalo, ¼etis lin teren, kaj kun saltego li mem sidiøis sur la selon kaj rapide forrajdis laılonge de la vojo.
Kelke da tagoj pli poste la soldato rajdis antaıen sur la terura montdezerto, kiu plenigas la sudan parton de Judujo. Li ankoraı persekutis la tri forkurantojn el Betlehem, kaj li koleris, æar tiu senfrukta æaso neniam finiøas.
“Vere şajnas, kvazaı tiuj homoj posedas la kapablon eniøi en la teron,” li diris grumblante. “Kiom da fojoj dum tiuj æi tagoj mi estis tiel proksime al ili, ke mi estis ¼etonta mian lancon kontraı la infanon, kaj spite de tio ili forsavis sin! Mi komencas kredi, ke mi neniam atingos ilin.”
Li senkuraøiøis simile al iu, kiu kredas kompreni, ke li kontraıbatalas ion superpovan. Li demandis sin, æu estas eble, ke la dioj şirmas tiujn homojn kontraı li.
“Estas ja vana peno. Pli bone estas returniøi, antaı ol mi pereos pro malsato kaj soifo en æi tiu dezerta lando!” li ripetfoje diris al si.
Sed tiam li ektimiøis pro tio, kio ja povos okazi al li æe la reveno, se li reirus kun neplenumita tasko. Jam du fojojn li ja kulpiøis pri la forkuro de l’ infano. Estis kredeble, ke nek Voltigius nek Herodo pardonos al li tian kulpon.
“Tiel longe kiam Herodo scias, ke unu el la betlehemaj infanoj ankoraı vivas, li æiam suferos pro timo,” diris la soldato. “Plej kredeble ja estas, ke li provos malakrigi sian doloron per mia krucumo.”
Estis varmega tagmezo, kaj li suferis terure, rajdante tra tiu senarba montregiono sur vojo, kiu serpentumis en profundaj intermontoj, kiu ec ne venteto movigis. Æevalo kaj rajdanto estis same proksimaj al falo pro laco.
De antau multaj horoj la soldato perdis ciun postsignon de la forkurintoj, kaj li sentis sin pli senkuragigita ol iam antaue.
“Mi nepre devas rezigni pri tio,” li pensis. “Sendube tute ne penindas daırigi la persekutadon. Ili ja tamen certe pereos en tiu terura dezerto.”
Pensante tion, li ekvidis æe rokmuro leviøanta apud la vojo arka¼forman enirejon de groto.
Li tuj direktis sian æevalon al la enirej. “Mi volas iomete ripozi en la malvarma rokkava¼o,” li pensis. “Poste mi eble povos daırigi la persekutadon kun renovigita forto.”
Kiam li estis enironta la groton, li ekmiregis pri stranga¼o. Je ambaı flankoj de l’ enirejo kreskis belega lilia kreska¼o. Jen ili staris altaj kaj rektaj, dense kovritaj de floroj. Ili eligis ebriigan mielparfumon, kaj multo da abeloj zumante æirkaıflugis ilin.
Estis tiom neordinara vida¼o en tiu æi dezerto, ke la soldato entreprenis ion eksterordinaran. Li deşiris grandan, klanan floron kaj kunportis øin en la kavajon.
La groto estis nek profunda, nek malluma, kaj tuj kiam li eniris sub øian arka¼on, li vidis, ke estas jam tri migrantoj en øi. Unu viro, unu virino kaj unu infano, kuşe etendiøintaj sur la tero, kiuj profunde dormis.
La soldato neniam antaue sentis tian korbatadon kiel je tiuj vido. Estis øuste la tri forkurintoj, kiujn li tiel longe persekutis. Li tuj rekonis ilin. Kaj jen ili nun dormis, nekapablaj al sindefendo, tute elmetitaj al lia bontrovo!
Lia glavo klaktintante elingiøis, kaj li klinis sin malsupren, super la dormanta infano.
Malrapide li proksimigis la glavon al øia kro, zorge celante, por ke li povu mortigi øin per ununura puşo.
Meze de la ekbato li prokrastis øian efektivigon ankoraı unu momenton por rigardi la vizaøon de l’ infano. Nun, æar li estis tute certa pri venko, li sentis kruelan øuon, rigardante sian viktimon.
Sed kiam li rigardis la infanon lia øojo, se eble, pliiøis, æar li rekonis la etulon, kiun li jam vidis ludi kun abeloj kaj lilioj sur la kampoj ekster la urbopordego.
“Certe,” li pensis, “mi ja devus kompreni tion la tutan tempon. Estas pro tio, ke mi æiam malamis tiun infanon. Li estas la anoncita princo da paco.”
Li ree proksimigis la glavon pensante: “Kiam mi demetis la kapon de tiu æi infano antaı Herodo, li faros min estro de sia korpogvardio.”
Æiam alproksimigante la pinto de l’ glavo al la dormanto, li spertis plezuron, dirante al si mem: “Æu tiun fojon, certe, neniu intervenos por lin fortiri el miaj manoj.”
Sed la soldato ankoraı tenadis en sia mano la lilion, kiun li deşiris æe la enirejo de la groto, kaj dum li tiel meditis, abelo, kiu øis tiam kaşis sin en øia kaliko, suprenflugis al li kaj æirkaıflugadis zumante lian kapon.
La soldato ektremis. Li rememoris pri la abeloj, kiujn la etulo hejmenportadis, kaj li pensis, ke øuste abelo helpis al la infano forsavi sin de la Heroda festeno.
Tiu æi penso lin plenigis je miro. Li tenisla glavon senmova, aıskultante la abelon.
Nun li ne aıdis plu la zumadon de l’ besteto. Sed kiam li staradis tie tute senmove, li rimarkis la fortan, dolæan parfumon, kiu eliøis de la lilio, kiun li tenis en la mano.
Tiam li rememoris pri la lilioj, kiujn iam helpis la etulo, kaj li memoris, ke øuste fasko da lilioj kaşis la infanon de lia rigardo kaj ebligis al øi forsavi sin tra la urbopordego.
Li fariøis æiam pli pensema, kaj li retiris la glavon.
“La abeloj kaj la lilioj jam rekompencis al li liajn bonfarojn,” li flustris al si mem.
Li rememoris, ke iam la etulo bonfaris ankaı al li, kaj lia vizaøo forte hontruøiøis.
“Æu roma legiano povas fergesi pri rekompenco pro ricevita bonfaro?” li flustris.
Li mallonge batalis kontraı si mem. Li pensis pri Herodo kaj pri sia propra deziro mortigi la junan princon de paco.
“Ne decas al mi, mortigi æi tiun infanon, kiu ja savis mian vivon,” tamen fine li diris.
Kaj li klinis sin malsupren kaj demetis sian glavon æe la flanko de l’ infano, por ke la forkurintoj komprenu æe la vekiøo, kian danøeron ili evitis.
Tiam li vidis, ke la infano jam maldormas. Øi rigardis lin per siaj belegaj okulo, kiuj brilis kiel steloj.
Kaj la soldato surgenuiøis æe la flanko de l’ infano.
“Sinjoro, Vi estas la potenculo,” li diris. “Vi estas la forta venkinto. Vi estas la amato de l’ dioj. Vi estas tiu, kiu povas piedpremi serpentojn kaj skorpiojn.”
Li kisis liajn piedojn kaj poste trankvile eliris el la groto, dum la etulo postrigardis lin per grandaj, mirigitaj infanokuloj.