e-poŝto

La infanoj de Betlehem de Selma Lagerlof

LA INFANOJ DE BETLEHEM

de Selma Lagerlöf

El la sveda tradukis Oscar Frode


         Ekster la urbopordego de Betlehem postenis roma soldato. Li surhavis kirason kaj kaskon, portis ĉe la flanko mallongan glavon kaj tenis en la mano longan lancon. La tutan tagon li staris preskaŭ senmove, tiel ke oni vere povus kredi, ke li estas viro el fero. La urbanoj el- kaj eniris tra la pordego, almozuloj sidiĝis en la ombro sub la pordarkaĵo, fruktvendistoj kaj vinvendistoj demetis teren siajn korbojn kaj barelojn apud la soldato sed li eĉ ne alturnis la kapon por ilin rigardi.

         Tute ne estas inde rigardi tion, li ŝajne diris al si. Ĉu min koncernas vi, kiuj laboras kaj negocas kaj preterpasas kun kruĉoj kun oleo aŭ ledaj vinsakoj? Montru al mi militistraron, kiu sin preparas por ataki malamikon! Montru al mi la tumulton kaj ardan batalon, kiam rajdistaro sin ĵetas sur aron da infanterianoj! Montru al mi la bravulojn, kiuj rapidegas antaŭen kun ŝtupetaroj por surgrimpi la murojn de sieĝita urbo! Nenio krom la milito povas ĝojigi miajn okulojn. Mi sopiras vidi la aglojn de Romo brilantaj en la aero, mi sopiras la sonegadon de la kupraj trumpetoj, la brilantajn armilojn kaj la ruĝan elŝpruciĝon de la sango.

         Tuj ekster la urbopordego komenciĝis bela kampo, tute kovrita de lilioj. La soldato ĉiutage staris kun li rigardo direktita ĝuste al ĉi tiu kampo, sed li eĉ ne momenton admiris la eksterordinaran belecon de la floroj. Kelkfoje li rimarkis, ke la preterpasantoj haltas por ĝui la belecon de la lilioj, kaj tiam li ekmiris pro tio, ke ili interrompas sian iron por rigardi ion tiom malgravan. “Tiuj ĉi homoj ne scias, kio estas bela,” li pensis.

         Kaj tion pensante, li ne vidis plu antaŭ siaj okuloj la verdajn kampojn nek la olivarbajn montetojn ĉirkaŭ Betlehem, sed li reve foriĝis al ardega dezerto en la sunbrila Libio. Li vidis legion da soldatoj marŝantaj antaŭen en longa, rekta linio sur la flava sablo, sen postsigno de paŝo. Nenie estis ŝirmo kontraŭ la sunradioj, nenie freŝiga fonto, nenie vidiĝis limo de l’ dezer marŝado. Li vidis la soldatojn senfortigitajn pro malsato kaj soifo, irantajn antaŭen per paŝoj ŝanceliĝaj. Li vidis kiel falis unu post la alia, terenbatita de la arda sunbrilego. Sed spite de tio la trupo persiste antaŭeniris senhezite, sen iu ajn penso pri ribelo kontraŭ La militestro kaj reiro. “Jen kio estas bela!” pensis la soldato. “Jen kio indas rigardon de bravulo!”

         Dum kiam, tagon post tago, la soldato gardestaris sur la sama loko, li havis la plej bonan okazon rigardi la belajn infanojn ludantajn ĉirkaŭ li. Sed same malmulte li atentis la infanojn kiom la florojn. Li ne komprenis, kial valorus ilin rigardi. “Kiel oni povus ĝoji pri tio?” li pensis vidante, ke homoj ridetas dum ili rigardas la ludojn de l’ infanoj. “Estas strange, ke iu povas ĝoji pri nenio.”

         Iutage, kiam laŭ kutimo la soldato staris garde antaŭ la urbapordego, li ekvidis malgrandan knabeton, proksimume trijaran, kiu eliris sur la herbejon por ludi. Estis malriĉa infano vestita per ŝafofelo, kiu ludis tute sola. La soldato atente rigardadis la novalveninton sed li mem preskaŭ ne rimarkis tion. Antaŭ ĉio kaptis lian atenton la fakto, ke la etulo trakuras La kampon tiel facile, ke li ŝajnas ŝvebi sur la pintoj de la herboj. Sed pli poste, kiam li komencis atente observi liajn ludojn, li eĉ pli miris. “Je mia glavo,” li fine diris, “tiu ĉi infano ne ludas kiel la aliaj! Pri kio li do okupiĝas?”

         La infano ludis je distanco de nur kelkaj paŝoj de la soldato, tiel ke li povis observi, kion li faras. Li vidis, kiel li etendas la manon por kapti abelon, kiu sidas sur florrando kaj estas tiom sxargxita je stamena faruno, ke gxi povas apenaux forflugi. Li ekvidis je sia granda miro, ke la abelo lasas sin kapti, nek penante tion eviti nek uzante sian pikilon. Sed apenaux la etulo ekkaptis la abelon per siaj fingroj, li forkuris kun gxi al fendo en la urbmuro, kie logxadis areto de abeloj, kaj gxin demetis antaux tiu fendo. Kaj helpinte tiamaniere al unu abelo, li forkuris por helpi alian. La tutan tagon la soldato vidis lin kapti abelojn por ilin porti al ilia hejmo. “Tiu knabeto estas vere plistulta ol iu ajn alia, kiun mi observis antauxe,” pensis la soldato. “Kiel li povasekhavi la ideon provi helpi ĉi tiujn abelojn, kiuj ja povas helpi sin mem tute bone sen li, kaj krome povus eĉ piki lin per siaj pikiloj? Kia homo li fariĝos, se li vivos?” La etulo tagon post tago revenadis por ludi sur la herbejo, kaj la soldato ne povis ni miri pri li kaj liaj ludoj. “Estas vere strange,” li pensis, “mi jam staras garde ĉe tiu ĉi pordego de posttri jaroj, kaj escepte de tiu infano mi ĝis nun vidis nenion, kio povis okupi miajn pensojn.” Sed la soldato neniel ĝojis pri la infano. Male la etulo memorigis al li teruran antaŭdiron de malnovatempa juda aŭguristo. Tiu nome antaŭdiris, ke epoko de paco iam komenciĝos sur la tero. Dum miljara epoko oni elverŝos neniun sangon, nek militos, sed la homoj amos sin reciproke kiel fratoj. Kiam la soldato pripensis, ke io tiom terura povus efektiviĝi, frostotremo trakurislian korpon, kaj li firmeekpremis sian lancon, kvazaŭ li serĉus apogilon. Kaj nun, ju pli la soldato rimarkis la etulon kaj liajn ludojn, des pli ofte li pensis pri la regno de la miljara paco. Certe li ja ne timis, ke ĝi jam povus esti veninta, sed li ne ŝatis esti devigata pensi pri io tiom terura. Iutage, kiam la etulo ludisinter la floroj sur la bela kampo, frape ekpluvegis al la nuboj. Kiam li rimarkis kiom grandaj kaj pezaj estas la gutoj, kiu frapegas la delikatajn liliojn, li ŝajnis maltrankviliĝi pro siaj belaj amikoj. Li forrapidis al la plej granda kaj bela el ili, li kurbigis teren la rigidan tigon, kiu portis la florojn, tiel ke la pluvgutoj trafis la sub plankon de la kalikoj. Kaj aginte tiamaniere ĉe unu kreskaĵo, li tuj forkuris al alia, sammaniere kurbigante ĝiantigon, tiel ke la kalikoj turniĝis teren. Kaj poste al tria kaj kvara, ĝis kiam ĉiuj floroj de la herbejo estis ŝirmitaj kontraŭ la forta pulvo. La soldato ridetis en si, vidante la laboron de la knabo. “Mi timas, ke la lilioj ne estos al li tre dankemaj pro tio,” li diris. “Sendube ĉiu tigo estas rompita. Tute ne konvenastiamaniere kurbigi tiujn rigidajn kreskaĵojn.”

         Sed kiam fine ĉesis la pluvego, la soldato vidis, ke la knabetorapidegis al la lilioj por ilin rektigi. Kaj je lia nepreskribebla miro la infano ree rektigis larigidajn tigojn sen iu ajnmalfacileco. Montriĝis ke neniu el ili estas rompita aŭ defektita. Li rapidis de floro al flor, kaj ĉiuj savitaj lilioj baldaŭ plene brilegis sur la herbejo.

         Kiam la soldato vidis tion, lin ekregis stranga kolero. “Vidu, kia infano!” li pensis. “Estas nekredeble, ke li povas entrepreni ion tiel malsaĝan. Kia viro fariĝos el tiu knabeto, kiu eĉ ne povas toleri la vidon de ruiniĝinta lilio? Kio okazus, se tia ulo fariĝussoldato? Kion li farus, se oni ordonus alli ekbruligi domon, plenplenan je virinoj kaj infanoj, aŭ pereigi ŝipon naĝantan sur la akvo kun sia tuta ŝipanaro?”

         Ree li ekmemoris pri la malnova profetaĵo, kaj li ektimis, ke vere estus alvenita latempo de ĝia efektiviĝo. “Ĉar jen naskiĝis infano kiel tiu,” li pensis, “eble estas tute proksime tiu terura tempo. Jam nun paco regas super la tuta mondo, kaj la tago de l’ milito certe neniam plu aperos. De post nun ĉiuj homoj havos la temperamenton de tiu infano. Ili timos difekti unu la alian, ili eĉ ne havos kroon preigi abelon aŭ floron. Neniaj heroaĵoj estos eblaj, neniaj glorriĉaj venkoj estos gajneblaj, kaj nenia glora trimfanto supreniros Kapitolon. Ne ekzistas plu al bravulo io ajn sopirinda.

         Kaj la militisto, kiu ĉiam esperis baldaŭ partopreni novajn militojn kaj sopiris akiri per heroaĵo potencon kaj riĉecon, sentis sin tiom kolera kontraŭ la malgranda trijarulo, ke la porksiman forjon, kiam tiu preterkuris, li etendis post li minace la lancon.

         Alian tagon, tamen, nek abelojn ne liliojn la etulo pensis helpi, sed li entreprenis ion, kio ŝajnis al la militisto eĉ pli senutila kaj sendanka.

         Estis terure varma tago, kaj la sunradioj, kiuj trafis la kaskon kaj la kirason de la soldato, ilin tiom varmigis, ke ŝajnis al li kvazaŭ li surhavus veston el fajro. Al la preterpasantoj ja ŝajnis, kvazaŭ li suferus terure pro la vormo. Liaj okuloj elstaris sangoplenaj el la kapo, kaj la haŭto de liaj lipoj sulketiĝis, sed la soldato, kiu kutimiĝis elporti la brulantan varmegon de la afrikaj dezertoj, opiniis, ke tio estas bagatelo, kaj tute ne ekpensis forlasi sian kutiaman postenon. Male plaĉis al li montri al la preterpasantoj, ke li estas tiel forta kaj persistema, ke li ne bezonas ŝirmi sin kontraŭ la suno.

         Dum li lasis sin per tia sintenado preskaŭ friti vivantan, la knabeto, kiu kutimis ludi sur la kampo, subite alpaŝis al li. Li ja bone sciis, ke la legiano ne estas unu el liaj amikoj kaj li kutime estis tre singarda ke li ne tro alproksimiĝu al la lanco, sed nun li tute alkuris al li, rigardis lin longe kaj zorge, poste li forkuris rapide laŭ la vojo. Post momento, kiam li revenis, li tenis ambaŭ manojn kave kunigitaj kiel pelveto, alportante tiamaniere kelkajn gutojn da akvo.

         “Ĉu efektive ĉi tiu infano ekhavis la malsaĝan ideon, alporti al mi akvon?” pensis la soldato. “Vere mankas la saĝo al li. Ĉu roma legiano ne povus elporti iom da varmego? Kial necesas, ke tiu etulo ĉirkaŭkuru, helpante al tiuj kiuj tute ne bezonas helpon. Mi ne deziras lian kompatemon. Mi deziras, ke li kaj ĉiuj liaj similuloj forestu el la mondo.”

         La etulo alpaŝis tre malrapide. Li firme kunpremis siajn fingrojn, por ke la akvo ne eliĝu. Dum kiam li alproksimiĝis al la soldato, li fikse kaj maltrankvile rigardadis la nemulton da akvo kiun li kunportis; do li ne vidis, ke la soldato staras kun severe sulkigita frunto kaj rifuzemaj rigardoj. Fine li haltis tuj antaŭ la legiano invitante lin trinki.

         Dum la aliro liaj pezaj, blondaj bukloj pli kaj pli malsuprenfalis, kovrante liajn frunton kaj okulojn. Li multfoje skuis la kapon por forigi la harojn, tiel ke li povu suprenrigardi. Kiam fine hi sukcesis fari tion kaj ekvidis la malmildan esprimon en la vizaĝo de l’ soldato, li tamen ne ektimiĝis, sed restis, kaj kun ĉarma rideto li invitis lin trinki el la akvo de li alportita. Sed la soldato tute ne emis akcepti bonfaron de tiu ĉi infano, kiun li rigardis kiel sian malamikon. Li tute ne rigardis malsupren en lian belan vizaĝon, sed staris rigida kaj senmova, ne montrante eĉ per mieno, ke li komprenas, kion volas fari al li la infano.

         Sed la etulo ankaŭ ne povis kompreni, ke la alia volas lin malakcepti. Li ĉiam ridetadis same fideme, leviĝis sur la pintoj de l’ piedfingroj kaj levis kiel eble plej supren la manojn, por ke la altkreska soldato povu atingi la akvon pli facile.

         La legiano siaflanke sentis sin tiom ofendita pro tio ke infano volas helpi al li, ke li ekprenis la lancon por forkurigi la etulon.

         Sed nun okazis, ke ĝuste en tiu momento varmego kaj sunbrilo tiel forte verŝiĝis sur la soldaton, ke li ekvidis ruĝajn flamojn lumantajn antaŭ la okuloj, kaj li ekzentis, kvazaŭ fandiĝus la cerbo en lia kapo. Li ektimis, ke la suno lin mortigos, se en tiu sama momento li ne trovas ian malakrigon.

         Kaj tute konsternita pro la danĝero, en kiu li ŝvebis, li ĵetis teren la lancon, prenis per ambaŭ manoj la infanon, suprenlevis ĝin kaj elsorbegis la akvon, kiun ĝi tenis en la manoj.

         Sendube nur kelke da gutoj li gustumis tiamaniere, sed tio plene sufiĉis. Tuj post kiam li gustumis la akvon, dolĉa malvarmeto trakuris lian korpon, kaj li ne plu sentis la brulon kaj pezon de l’ kasko kaj kiraso. La sunradioj perdis sian mortigan forton. Liaj sekaj lipoj ree moliĝis, kaj la ruĝaj flamoj ne plu dancis antaŭ liaj okuloj.

         Antaŭ ol li havis tempon rimarki ĉion ĉi, li jam estis remetinta la infanon, kiu rekuris al sia ludado sur la herbejo. Nun li diris al si mem tute mirigita: “Kian akvon donis al mi tiu infano? Estis agrabla trinkaĵo. Efektive mi devas montri al li mian dankemon.”

         Sed ĉar li malamis la etulon, li baldaŭ forpelis tiujn pensojn. “Estas ja nura infano,” li pensis, “li ne scias, kial li agas tiel aŭ tiel. Li nur ludas la ludon, kiu plej bone plaĉas al li. Ĉu li do ricevas dankon de la abeloj aŭ la lilioj. Pro tiu etulo mi tute ne bezonas maltrankviliĝi. Li eĉ ne scias, ke li helpis al mi.”

         Kelke de momentoj poste li sentis, se eble, eĉ pli grandan koleron kontraŭ la infano, kiam li vidis la estron de la romaj soldatoj, kiu troviĝis garnizone en Betlehem, eliri tra la pordego. “Jen,” li pensis, “al kia danĝero mi elmetiĝis pro la faro de l’ etulo! Se Voltigius estus preterpasinta nur momenton pli frue, li estus vidinta min kun infano en la brakoj.”

         La estro dumtempe alpaŝis rekte al la soldato kaj demandis lin, ĉu ili povas interparoli sen atestantoj. Li volas sciigi al li sekreton. “Se ni foriras dek paŝojn de la pordego,” respondis la soldato, “neniu povos nin aŭdi.”

         “Vi scias,” diris la estro, “ke reĝo Herodo multfoje penis kapti infanon, kiu vivas ĉi tie en Betlehem. Liaj antaŭdiristoj kaj pastroj diris al li, ke tiu infano okupos lian tronon, kaj krom tio ili antaŭdiris, ke la nova reĝo enkondukos miljaran regnon de paco kaj sankteco. Vi do komprenas, ke Herodo deziras pereigi lin.”

         “Jes, mi komprenas,” diris la soldato kun fervoro, “sed tio ja devas estis la plej facila afero de l’ mondo.”

         “Estus sendube tre facila afero,” diris la estro, “se la reĝo nur scius, kiu el ĉiuj infanoj en Betlehem estas la aludita.”

         La frunto de l’ soldato profunde sulkiĝis. “Estas domaĝe, ke liaj antaŭdiristoj ne povas sciigi lin pri tio.”

         “Sed nun Herodo elpensis ruzon, per kiu li opinias povi pereigi la junan princon de paco,” daŭrigis la estro. “Li promesas riĉan donacon al ĉiu, kiu volas lin helpi.

         “Kion ajn vi volas ordoni, Voltigius, mi plenumos eĉ sen rekompenco aŭ donaco,” diris la soldato.

         “Mi dankas al vi,” respondis la estro. “Nun aŭskultu la planon de l’ reĝo! Li intencas soleni la datrevenon de l’ naskiĝo de sia plej juna filo per festeno, al kiu li invitos ĉiujn knabetojn en Betlehem, kiuj havas aĝon de du ĝis tri jaroj, kune kun ilia patrinoj. Kaj ĉe tiu festeno——.”

         Li ĉesis paroli kaj ridis vidante la esprimon de tedo, kiu trapasis la vizaĝon de l’ soldato.

         “Mia amiko,” li daŭrigis, “vi tute ne bezonas timi, ke Herodo intencos uzi nin kiel vartistojn. Nun alproksimigu vian orelon al mia buŝo, kaj mi konfidos al vi liajn intencojn.”

         La militestro longe parolis flustre kun la soldato, kaj kiam li sciigis al li ĉion, li diris:

         “Estas ja tute nebezonate diri al vi, ke la plej granda diskreteco estas necesa, sen tiu ja malsukcesus la tuta entrepreno.”

         “Vi scias, Voltigius, ke vi povas fidi je mi,” diris la soldato.

         Kiam la ĉefo estis forinta kaj la militisto sola restis sur sia posteno, li ĉirkaŭrigardis por trovi la infanon. Ĝi ĉiam ludadis inter la floroj, kaj je sia surprizo li ekpensis, ke ĝi ĉirkaŭŝvebas ilin same delikate kaj gracie kiel papilio.

         Subite la militisto ekridis. “Vere,” li diris, “mi ne longe bezonas koleri pro tiu infano. Ankaŭ lin oni invitos al la feston de Herodo ĉi tiun vesperon.”

         La soldato postenis la tutan tagon ĝis alvenis la vespero kaj estis tempo por fermi la urbopordegojn por la nokto.

         Kiam tio estis farita, li iris tra mallarĝaj, mallumaj stratetoj al belega palaco, kiun Herodo posedis en Betlehem.

         Interne de l’ ega palaco troviĝis granda, pavimita korto, ĉirkaŭita de konstruaĵoj, laŭlonge de kiuj etendiĝis nekovritaj galerioj, unu super la alia. Sur la plej supra de tiuj galerioj okazos laŭ ordono de l’ reĝo la festeno por la betlehemaj infanoj.

         Tiun galerion oni aliigis — ankaŭ laŭ la ordono klare esprimita de la reĝo — tiel ke ĝi similis al kovrita aleo en belega florĝardeno. Ĉe la plafono serpentumis vinberbranĉoj, de kiuj malsuprenpendis belegaj beraroj, kaj laŭlonge de l’ muroj kaj kolonoj staris malgranda granatarboj kaj oranĝarboj, kiujn abunde kovris maturiĝintaj fruktoj. La plankon oni superŝutis per deŝiritaj rozpetaloj, kiuj kuŝis dense kaj mole kiel tapiŝo, kaj laŭlonge de la balustrado, la plafono kornico, la tabloj kaj la malaltoj divanoj, ĉie vidiĝis girlandoj el blankaj, brilantaj lilioj.

         En tiu florĝardeno troviĝis jen tie ĉi jen tie grandaj marmoraj basenoj, kie ludadis en travidebla akvo fiŝoj, brilantaj kiel oro kaj arĝento. Sur la arboj sidis multkoloraj birdoj el malproksimaj landoj, kaj en kaĝo troviĝis maljuna korvo, kiu senĉese paroladis.

         Kiam komenciĝis la feston, infanoj kaj patrinoj procesie eniris la galerion. La infanojn oni ornamis tuj ĉe la eniro en la palacon per blankaj vestoj kun purpuraj randoj kaj per rozkronoj sur la nigraj bukloj de l’ kapoj. La virinoj alvenis imponaj en siaj ruĝaj kaj bluaj vestoj, en siaj blankaj vualoj pendantoj de altaj, konusoj kapvestoj, ornamitaj per ormoneroj kaj ĉenoj. Kelkaj portis sian infanon alte lokita sur la ŝultro, aliaj kondukis sian filon ĉe la mano, kaj aliaj, kies infanoj estis retiremaj kaj timigitaj, portis ilin sur la brakoj.

         La virinoj sidiĝis sur la planko de la galerio. Tuj post kiam ili sidiĝis, sklavoj alvenis, demetante antaŭ ili malaltajn tablojn, sur kiuj ili metis bongustegajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kiel ja decas ĉe reĝa festeno, kaj ĉiuj tiuj feliĉaj patrinoj komencis manĝi kaj trinki, ne forgesante pri tiu fiera, gracia digno, kiu estas la plej granda ornamaĵo de la betlehemaj virinoj.

         Laŭlonge de la galeria muro, tiel ke ilin preskaŭ kovris florgirlandoj kaj fruktŝarĝitaj arboj, oni starigis plene armitajn soldatojn laŭ duoblaj vicoj. Ili staris tute senmovaj, kvazaŭ ilin tute ne koncernus tio, kio okazis ĉirkaŭ ili. Tamen la virinoj ne povis ne ĵeti kelkfoje demandan rigardon al tiu aro de fervestituloj. “Pro kio oni bezonas tiujn?” ili diris flustre. “Ĉu Herodo opinias, ke ni ne scias kiamaniere konduti? Ĉu li kredas, ke tian aron da soldatoj li bezonas por nin gardi?”

         Sed aliaj flustre respondis, ke ĉio estas laŭ reĝa modo. Herodo mem neniam aranĝas festenon, ne plenigante sian tutan domon per soldatoj. Honore al ili ja postenas la plene armitaj legianoj!

         Dum la unuaj momentoj de l’ festo la malgranduloj estis ankoraŭ timemaj kaj hezitaj, kaj restis sen movo apud siaj patrinoj. Sed baldaŭ ili ekmoviĝis por preni la delikataĵojn, per kiuj regalis ilin Herodo.

         Vere sorĉan lando kreis la reĝo al siaj etaj gastoj. Tramigrante la galerion, ili trovis abelujojn, kies mielon ili povis rabi sen kontraŭstaro de eĉ unu pikema abelo. Ili trovis arbojn, kiuj riverence mallevis al ili siajn branĉojn ŝarĝitajn je fruktoj. Ili trovis en angulo sorĉistojn, kiuj tuj subite sorĉe plenigis al ili la poŝojn per ludiloj kaj en alia angulo de la galerio dresiston, kiu montris al ili paron da tigroj, tiom malsovaĝaj, ke ili povis rajdi sur ilia dorso.

         Sed en tiu ĉi paradizo kun ĉiuj ĝiaj plezuroj tamen plej fortege altiris la atento de l’ etuloj la longa vico da soldatoj starantoj senmove laŭlonge de unu flanko de l’ galerio. Iliajn rigardojn altiris la brilantaj kaskoj, la severaj, fieraj vizaĝoj, la mallongaj glavoj, enŝovitaj en riĉornamitaj ingoj.

         Ĉiam interludante kaj senbride petolante, tamen ili senĉese pensadis pri la soldatoj. Ankoraŭ ili tenis sin sufiĉe malproksime de tiuj, sed la infanoj sopire atendis, ke ili povu sufiĉe alproksimiĝi al la soldatoj por vidi, ĉu tiuj vivas kaj povas efektive moviĝi.

         La ludo kaj la festhumoro ĉiam plivigliĝis, sed la soldatoj staradis senmovaj. Ŝajnis al la etuloj nekredeble, ke homoj povas stari tiom proksime al tiuj vinberoj kaj ĉiuj tiuj bongustaĵoj, ne etendante manon por ilin preni.

         Fine unu el la etuloj ne povus plu majstri sian scivolemon. Malrapide kaj ĉiam preta al rapida forkuro li alproksimiĝis al unu el la fervestituloj, kaj ĉar la soldato ĉiam staris senmove, li alpaŝis

         8 pli kaj pli. Fine li estis tiel proksime al li, ke li povis per la fingroj ekpalpi liajn sandalrimenojn kaj krurŝirmilojn.

         Tiam, kvazaŭ tio estus terura krimo, ĉiuj tiuj ferhomoj samtempe ekmoviĝis. Kun nepriskribebla furiozo ili ĵetis sin sur la infanojn, kaptante ilin. Unuj svingis ilin super siaj kapoj kiel ĵetarmilon kaj ĵetegis ilin inter lampoj kaj girlandoj trans la balustradon de la galerio, por ke ili morte frakasiĝu kontraŭ la marmora pavimo de la korto. Aliaj eltiris la glavon kaj traboris la korojn de la infanoj, aliaj frakasis iliajn kapojn kontraŭ la muro antaŭ ol ĵetegi ilin malsupren sur la noktmalhelan korton.

         Dum la unua momento post la atako regis nur profunda silento. La malgrandaj korpoj ankoraŭ ŝvebis en la aero, la virinoj ŝtoniĝis pro terurego. Sed subite ĉiuj tiuj ĉi malfeliĉulinoj vekiĝis por klare kompreni kio okazis, kaj kun unuanima, terura kriego ili kuregis kontraŭ la soldatojn.

         Ankoraŭ estis sur la galerio infonoj, kiuj ne estis kaptitoj ĉe la unua atako. La soldatoj pelis ilin, kaj iliaj patrinoj ĵetis sin malsupren antaŭ ili, ekkaptante per nuraj manoj la nudajn glavojn por forturni la mortigan pikon, Kelkaj virinoj, kies infanoj jam mortis, ĵetis sin sur la soldatojn kaptante

         ilin je la gorĝo kaj penante venĝi siajn etulojn per la sufokigo de iliaj mortigintoj.

         Dum tiu ĉi sovaĝa konfuzo, kiam teruraj krioj akre penetris tra la tuta palaco kaj okazis la plej teruraj perfortaĵoj, la soldato, kiu kutime gardestaris ĉe la urbopordego, staris tute senmove ĉe la komenco de la ŝtuparo, kiu kondukis malsupren de la ĝardeno. Li ne partoprenis la batalon kaj la mortigadon; nur kontraŭ la virinoj, kiuj sukcesis kapti siajn infanojn kaj provis forkuri kun ili laŭ la ŝtuparo, li levis la glavon, sed la nura ekvido de la minaca kaj senkompata soldato, estis tiom timiga, ke la forkurantino pli volonte ĵetis sin malsupren de la balustrado aŭ returnis sin en la bataltumulton, ol elmetis sin al la danĝero, preterpasi lin perforte.

         “Voltigius vere agis saĝe, donante al mi tiun ĉi postenon,” pensis la soldato. “Jena senpripensa soldato estus sendube forlasinta sian postenon por partopreni la batalon. Se mi permesus, ke tio forlogu min, almenaŭ deko de infanoj estus jam forkurintaj.”

         Kiam li pensis pri tio, lian atento altiris juna virino, kiu jam kaptis sian infanon kaj nun per rapida rifuĝo kuregis rekte al li. Neniu el la legianoj, kiujn ŝi jam preterpasis kuregante, povis bari al ŝi la vojon, ĉar ilin okupis plene la batalo kun la aliaj virinoj, kaj pro tio ŝi jam atingis la finon de la galerio.

         “Jen unu, kiu volas sin savi,” pensis la soldato. “Nek ŝi, nek la infano vundiĝis. Se nun mi ne starus tie ĉi——.”

         La virino alprkosimiĝis tiom rapidege, kvazaŭ ŝi flugus, kaj li ne havis tempon por tute klare vidi ŝian vizaĝon, nek tiun de l’ infano. Li nur etendis la glavon, kaj kun la infano ĉe la brusto ŝi kuregis kontraŭ ĝin. Li atendis, ke la sekvantan sekundon ŝi kaj la infano falos teren, trapikitaj.

         Sed ĝuste tiam la soldato aŭdis furiozan zumadon super sia kapo, kaj tuj poste li sentis teruran doloron en unu okulo. Ĝi estis tiom pika kaj doloriga, ke li svenetis, konfuziĝis, kaj la glavo falis el lia mano sur la plankon.

         Li levis la manon al la okulo, kaptis abelon kaj komprenis, ke tio, kio kaŭzis al li la teruran doloron, estis nur la piko de la pikilo de l’ malgranda besto. Li fulmrapide kliniĝis kaj kaptis la glavon, esperante ke ankoraŭ ne estas tro malfrue haltigi la forkurintojn.

         Sed la eta abelo bonege plenumis sian verkon. Dum la mallonga tempo, por kiu ĝi blindigis la soldaton, la juna patrino jam preterrapidis lin kaj malsupreniris la ŝtuparon, kaj kvankam li postkuris ŝin kiel eble plej rapide, li ne povis ŝin retrovi. Ŝi jam malaperis, kaj en la tuta granda palaco neniu povis ŝin trovi.

*

         La sekvantan matenon la soldato gardestaris kune kun kelkaj kamaradoj tuj interne de l’ urbopordego. Estis sufiĉe frue, kaj la pezaj pordegoj ĵus estis malfermitaj. Ŝajnis, tamen, kvazaŭ neniu atendus ilian malfermon ĉi tiun matenon, ĉar neniuj aroj da kamplaboristoj eliris amase kiel kutime aliajn matenojn. Ĉiuj loĝantoj de Betlehem estis tiom timigitaj pro la sangoverŝo de l’ nokto, ke neniu kuraĝis forlasi sian hejmon.

         “Je mia glavo,” diris la soldato, esplore rigardante laŭlonge de l’ mallarĝa strato, kiu kondukis al la pordego, “mi kredas, ke Voltigius decidis malsaĝe. Pli bone estus, se oni prokrastus la malfermon de l’ pordegoj kaj traserĉus ĉiun domon de l’ urbo, ĝis kiam oni trovis la knabon, kiu sukcesis forkuri de l’ festeno. Voltigius nepre kalkulas je tio, ke la gepatroj de l’ knabo klopodos forigi lin de tie ĉi, tuj ĉiam ili ekscios, ke la pordegoj estas malfermitaj, kaj li esperas ke mi povos kapti lin ĝuste ĉi tie ĉe la pordego. Sed mi timas, ke tio ne estas saĝa kalkulo. Kiel facile oni ja povas sukcesi kaŝe forigi infanon!”

         Kaj li demandis al si, ĉu ili eble povos kaŝi la infanon en fruktkorbo de azeno aŭ en grandega olekruĉo aŭ inter la grenpakegojn de karavano.

         Dum kiam li atendis, ke oni povos trompi lin tiamaniere, li ekvidis viron kaj virinon, kiuj, irante rapide laŭlonge de l’ strato, ĉiam alproksimiĝis al la pordego. Ili iris rapide, ĉiumomente timeme rigardante post si, kvazaŭ ili forkurus por eviti iun danĝeron. La viro tenis en la mano hakilon, kaj li firme premtenis ĝin, kvazaŭ li decidus perforte haki al si vojon, se iu barus al li la antaŭeniron.

         Sed la soldato ne tiom atentis la viron kiel la virinon. Li pripensis, ke ŝi estas same altkreska kiel la juna patrino, kiu forsavis sin de la pasintan vesperon. Li ankaŭ observis, ke ŝi portas la jupon surkape ĵetita. “Eble ŝi portas ĝin tiel,” li pensis, “por kaŝi, ke ŝi tenas infanon surbrake.”

         Ju pli ili alproksimiĝis, des pli klare la soldato vidis la infanon, kiun la virino portis surbrake, sin premsignantan sub la suprenĵetita jupo. “Mi estas certa, ke estas ĝuste ŝi, kiu sin savis hieraŭ,” li pensis. “Mi ne havis la tempon, vidi ŝian vizaĝon, sed mi rekonas la altan staturon. Kaj jen ŝi venas kun la infano sur la brako, eĉ ne pensante ĝin kaŝi. Mi certe ne kuraĝis esperi pri tia bonŝanco.”

         La viro kaj la virino ĉiam rapide alproksimiĝis, ĝis kiam ili atingis la urbopordegon. Ili ŝajne ne atendis, ke ili estos haltigitaj ĉi tie, kaj ili timigite ekskuiĝis, kiam la soldato etendis sian lancon antaŭ ili, barante al ili la vojon.

         “Kial vi rifuzas al ni eliri sur la kampon al nia laboro?” demandis la viro.

         “Vi tuj ricevos la permeson,” diris la soldato, “nur mi devas unue vidi, kion kaŝas via edzino subveste.”

         “Tio tute ne estas vidinda,” diris la viro. “Estas nur pano kaj vino, per kio ni nutros nin dum la tago.”

         “Eble vi diras la veron,” diris la soldato, “sed se tiel estas, kial ŝi sin forturnas, kial ŝi ne permesas al mi libervole vidi kion ŝi portas?”

         “Mi ne volas, ke vi vidu ĝin,” diris la viro, “Kaj mi konsilas al vi lasi nin preterpasi.”

         Sammomente la viro levis la hakilon, sed la virino metis la manon sur lian brakon.

         “Ne komencu batalon!” ŝi petis. “Mi provos ion alian. Mi permesos al li vidi, kion mi portas, kaj mi estas certa, ke li ne faros malbonon al ĝi.”

         Kaj kun fiera, konfidiga rideto ŝi turnis sin al la soldato, forĵetante flikaĵon de sia vestaĵo.

         Sammomente la soldato retiriĝis mallevante la okulojn kvazaŭ blindigita de forta brilo. Tio, kion kaŝis la virino subveste, eligis blankan brilegon tiom blindigan, ke unue li ne sciis, kion li vidis.

         “Mi kredis, ke vi portas infanon sur la brako,” li diris.

         “Vi vidas, kion mi portas,’ respondis la virino.

         Nur tiam la soldato vidis, ke tio blindiga kaj lumanta estis nur fasko da blankaj lilioj, samspecaj je tiuj, kiuj kreskis sur la kampo. Sed ilia brilo estis multe pli forta kaj lumanta. Li preskaŭ ne povis elteni ilian brilon.

         Li enigis sian manon inter la florojn. Li ne povis liberiĝi de la penso, ke la virino nepre portas infanon, sed li sentis nur la malvarmetajn petalojn.

         Li spertis maldolĉan seniluziĝon, kaj en sia kolero li volante estus arestinta kaj la viron kaj la virinon, sed li komprenis, ke li povos doni nenian pretekston por tia ago.

         Kiam la virino vidis lian embarason, ŝi diris: “Ĉu vi nun permesas al ni eliri?”

         La soldato silente fortiris la lancon, kiun li tenis antaŭ la pordego malfermaĵo, kaj flankeniris.

         Sed la virino ree kovris la florojn per sia vesto, samtempe kun dolĉa rideto rigardante tion, kion ŝi portis sur la brako. “Mi sciis, ke vi ne povos fari malbonon al ĝi, se vi ĝin nur vidas,” ŝi diris al la soldato.

         Poste ili rapidis for, sed la soldato ilin sekvis per la rigardo ĝis kiam ili malaperis el la vido.

         Kaj kiam li sevkis ilin tiel per la rigardo, denove ŝajnis al li certe, ke ŝi ne portas surbrake faskon da lilioj sed veran, vivantan infanon.

         Kiam li ankoraŭ observadis la du gemigrantojn, li aŭdis laŭtajn vokojn el la strato. Estis Voltigius kaj kelkaj el liaj viroj, kiuj alkuris.

         “Retenu ilin!” ili kriegis. “Fermu la pordegon! Ne permesu ke ili foriru!”

         Kaj kiam ili jam atingis la soldaton, ili rakontis, ke ili nun trovis la postsignojn de la forkurinta knabeto. Ili ĵus serĉis lin en lia hejmo, sed tiam li jam forkuris denove. Ili vidis liajn gepatrojn forkurantajn kun li. La patro estis forta, grizbarbulo, portanta hakilon, la patrino altkreska virino, kiu kaŝas la infanon sub la suprenĵetita vestaĵo.

         En la sama momento, kiam Voltigius rakontis ĉi tion, bedueno enrajdis tra la pordego sur bonega ĉevalo. La soldato senvorte kuregis al la rajdanto. Li perforte tiregis lin de sur la ĉevalo, ĵetis lin teren, kaj kun saltego li mem sidiĝis sur la selon kaj rapide forrajdis laŭlonge de la vojo.

         Kelke da tagoj pli poste la soldato rajdis antaŭen sur la terura montdezerto, kiu plenigas la sudan parton de Judujo. Li ankoraŭ persekutis la tri forkurantojn el Betlehem, kaj li koleris, ĉar tiu senfrukta ĉaso neniam finiĝas.

         “Vere ŝajnas, kvazaŭ tiuj homoj posedas la kapablon eniĝi en la teron,” li diris grumblante. “Kiom da fojoj dum tiuj ĉi tagoj mi estis tiel proksime al ili, ke mi estis ĵetonta mian lancon kontraŭ la infanon, kaj spite de tio ili forsavis sin! Mi komencas kredi, ke mi neniam atingos ilin.”

         Li senkuraĝiĝis simile al iu, kiu kredas kompreni, ke li kontraŭbatalas ion superpovan. Li demandis sin, ĉu estas eble, ke la dioj ŝirmas tiujn homojn kontraŭ li.

         “Estas ja vana peno. Pli bone estas returniĝi, antaŭ ol mi pereos pro malsato kaj soifo en ĉi tiu dezerta lando!” li ripetfoje diris al si.

         Sed tiam li ektimiĝis pro tio, kio ja povos okazi al li ĉe la reveno, se li reirus kun neplenumita tasko. Jam du fojojn li ja kulpiĝis pri la forkuro de l’ infano. Estis kredeble, ke nek Voltigius nek Herodo pardonos al li tian kulpon.

         “Tiel longe kiam Herodo scias, ke unu el la betlehemaj infanoj ankoraŭ vivas, li ĉiam suferos pro timo,” diris la soldato. “Plej kredeble ja estas, ke li provos malakrigi sian doloron per mia krucumo.”

         Estis varmega tagmezo, kaj li suferis terure, rajdante tra tiu senarba montregiono sur vojo, kiu serpentumis en profundaj intermontoj, kiu ec ne venteto movigis. Ĉevalo kaj rajdanto estis same proksimaj al falo pro laco.

         De antau multaj horoj la soldato perdis ciun postsignon de la forkurintoj, kaj li sentis sin pli senkuragigita ol iam antaue.

         “Mi nepre devas rezigni pri tio,” li pensis. “Sendube tute ne penindas daŭrigi la persekutadon. Ili ja tamen certe pereos en tiu terura dezerto.”

         Pensante tion, li ekvidis ĉe rokmuro leviĝanta apud la vojo arkaĵforman enirejon de groto.

         Li tuj direktis sian ĉevalon al la enirej. “Mi volas iomete ripozi en la malvarma rokkavaĵo,” li pensis. “Poste mi eble povos daŭrigi la persekutadon kun renovigita forto.”

         Kiam li estis enironta la groton, li ekmiregis pri strangaĵo. Je ambaŭ flankoj de l’ enirejo kreskis belega lilia kreskaĵo. Jen ili staris altaj kaj rektaj, dense kovritaj de floroj. Ili eligis ebriigan mielparfumon, kaj multo da abeloj zumante ĉirkaŭflugis ilin.

         Estis tiom neordinara vidaĵo en tiu ĉi dezerto, ke la soldato entreprenis ion eksterordinaran. Li deŝiris grandan, klanan floron kaj kunportis ĝin en la kavajon.

         La groto estis nek profunda, nek malluma, kaj tuj kiam li eniris sub ĝian arkaĵon, li vidis, ke estas jam tri migrantoj en ĝi. Unu viro, unu virino kaj unu infano, kuŝe etendiĝintaj sur la tero, kiuj profunde dormis.

         La soldato neniam antaue sentis tian korbatadon kiel je tiuj vido. Estis ĝuste la tri forkurintoj, kiujn li tiel longe persekutis. Li tuj rekonis ilin. Kaj jen ili nun dormis, nekapablaj al sindefendo, tute elmetitaj al lia bontrovo!

         Lia glavo klaktintante elingiĝis, kaj li klinis sin malsupren, super la dormanta infano.

         Malrapide li proksimigis la glavon al ĝia kro, zorge celante, por ke li povu mortigi ĝin per ununura puŝo.

         Meze de la ekbato li prokrastis ĝian efektivigon ankoraŭ unu momenton por rigardi la vizaĝon de l’ infano. Nun, ĉar li estis tute certa pri venko, li sentis kruelan ĝuon, rigardante sian viktimon.

         Sed kiam li rigardis la infanon lia ĝojo, se eble, pliiĝis, ĉar li rekonis la etulon, kiun li jam vidis ludi kun abeloj kaj lilioj sur la kampoj ekster la urbopordego.

         “Certe,” li pensis, “mi ja devus kompreni tion la tutan tempon. Estas pro tio, ke mi ĉiam malamis tiun infanon. Li estas la anoncita princo da paco.”

         Li ree proksimigis la glavon pensante: “Kiam mi demetis la kapon de tiu ĉi infano antaŭ Herodo, li faros min estro de sia korpogvardio.”

         Ĉiam alproksimigante la pinto de l’ glavo al la dormanto, li spertis plezuron, dirante al si mem: “Ĉu tiun fojon, certe, neniu intervenos por lin fortiri el miaj manoj.”

         Sed la soldato ankoraŭ tenadis en sia mano la lilion, kiun li deŝiris ĉe la enirejo de la groto, kaj dum li tiel meditis, abelo, kiu ĝis tiam kaŝis sin en ĝia kaliko, suprenflugis al li kaj ĉirkaŭflugadis zumante lian kapon.

         La soldato ektremis. Li rememoris pri la abeloj, kiujn la etulo hejmenportadis, kaj li pensis, ke ĝuste abelo helpis al la infano forsavi sin de la Heroda festeno.

         Tiu ĉi penso lin plenigis je miro. Li tenisla glavon senmova, aŭskultante la abelon.

         Nun li ne aŭdis plu la zumadon de l’ besteto. Sed kiam li staradis tie tute senmove, li rimarkis la fortan, dolĉan parfumon, kiu eliĝis de la lilio, kiun li tenis en la mano.

         Tiam li rememoris pri la lilioj, kiujn iam helpis la etulo, kaj li memoris, ke ĝuste fasko da lilioj kaŝis la infanon de lia rigardo kaj ebligis al ĝi forsavi sin tra la urbopordego.

         Li fariĝis ĉiam pli pensema, kaj li retiris la glavon.

         “La abeloj kaj la lilioj jam rekompencis al li liajn bonfarojn,” li flustris al si mem.

         Li rememoris, ke iam la etulo bonfaris ankaŭ al li, kaj lia vizaĝo forte hontruĝiĝis.

         “Ĉu roma legiano povas fergesi pri rekompenco pro ricevita bonfaro?” li flustris.

         Li mallonge batalis kontraŭ si mem. Li pensis pri Herodo kaj pri sia propra deziro mortigi la junan princon de paco.

         “Ne decas al mi, mortigi ĉi tiun infanon, kiu ja savis mian vivon,” tamen fine li diris.

         Kaj li klinis sin malsupren kaj demetis sian glavon ĉe la flanko de l’ infano, por ke la forkurintoj komprenu ĉe la vekiĝo, kian danĝeron ili evitis.

         Tiam li vidis, ke la infano jam maldormas. Ĝi rigardis lin per siaj belegaj okulo, kiuj brilis kiel steloj.

         Kaj la soldato surgenuiĝis ĉe la flanko de l’ infano.

         “Sinjoro, Vi estas la potenculo,” li diris. “Vi estas la forta venkinto. Vi estas la amato de l’ dioj. Vi estas tiu, kiu povas piedpremi serpentojn kaj skorpiojn.”

         Li kisis liajn piedojn kaj poste trankvile eliris el la groto, dum la etulo postrigardis lin per grandaj, mirigitaj infanokuloj.