Kimra Esperanto-Federacio
PAGXO 1 - PAGXO 2 - PAGXO 3 - PAGXO 4

Pasko 2 - 5 aprilo 1999

NEWPORT
Sud-Kimrio

NEWPORT

La juna Esperanto-Klubo de Gvento invitas vin al la 83a Brita Kongreso kiu okazos en gxia hejmurbo, Newport (elparolu 'Njuport'). Por lerni pli pri la klubo bonvolu klaki

LA URBO

Newport posedas proprajn katedralon kaj kastelon sed versxajne pli grava estis la rolo de la urbo en la historio de la cxartista movado, popola premgrupo kiu kontribuis al nia nuna demokrata sistemo. Pluraj homoj perdis la vivon sange en la urbo en 1839 dum ili postulis la vocxdonrajton. Oni ankoraux vidas la spurojn de kugloj cxe la enirejo de hotelo Westgate en la urbocentro. Ankaux trovigxas en la urbo statuoj kiuj memorigas pri tiuj pioniroj.

KONGRESTEMO - EUXROPO EN LA TRIA JARMILO

Malgraux tio ke gxi estas nura kalendardato, la venonta jaro 2000 fokusigas niajn pensojn al la rapidaj kaj signifaj sxangxoj en nia politiko kaj societo. Tiuj instigas scivolon pri tio kion portos la estonteco al nia lingva komunumo. Unu el la plej gravaj scenejoj de tiuj sxangxigxoj estas la evoluantaj euxropaj nacioj. Baldaux alvenos komuna euxropa monsistemo. Dauxre envicigxas pli da landoj petante eniron en la Euxropan Union.
Pluraj el niaj kontribuantoj traktos temojn rilate la estontecon de la rilatoj inter euxropaj landoj.

PROGRAMO

Ni arangxas viglan kaj interesan programon kiu inkluzivas prelegojn de eminentaj Esperantistoj, kaj eksterlandaj kaj de Britio.  Novajxojn pri la  programo ni aperigos en La Brita Esperantisto. Ankaux vizitu la TTT pagxojn de la Kimra Federacio cxe https://members.tripod.com/~esperantowales kie vi povos legi informojn pri la kongresejo, la ekskursoj kaj la evoluanta programo.
Se vi deziras kontribui al la kongresprogramo, bonvolu kontakti John Hubert, rete al johnhubert@csi.com
aux letere al Blaencwm, Pencader, Carmarthenshire SA39 9AL.




La TTT-ejo membras en La Ringo de Keltaj Esperantistoj.

[Hazarda] [Listigu] [Aldonu] [Redaktu]

La Kelta Ringo